• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 11.03.2008
Nian nunsemajnan foliumadon de la E-gazetoj ni komencu per la unua nunjare numero de “Zagreba Esperantisto”, kiun unuvorte eblus difini kiel jubilean. Ne sole pro tio, ke temas jam pri la 5-a numero de ĉi tiu interesa periodaĵo, sed pro la fakto, ke per multaj kontribuoj ĝi retrorigardas al la pasintjaraj jubileoj kaj alrigardas la nunjaran. Tiuj retrorigardaj riĉe kaj varie speguliĝantaj sur la paĝoj de “Zagreba Esperantisto” estas la 100-jara jubileo de E-societo en Rijeka kaj la 50-jariĝo de la Studenta E-Klubo en Zagrebo. Tiu nunjara ligiĝas kun la 100-jariĝo de E-o en Kroatio. Lige kun ĉi lasta la periodaĵo de kroataj esperantistoj prezentas la foton de doninta la aŭspicion al la jubileo kroata prezidento Stiepan Mesić foliumanta tiun numeron de “Zagreba Esperantisto”, kiu informis pri la evento. La unua nunjara numero publikigas krome la oficialan dokumenton pri la aŭspiciakcepto.
Kiel dirite la menciitaj pasintjaraj jubileoj riĉe speguliĝas en la numero. Tiu de Rijeka per la intervjuo kun la prezidanto de la tiea Esperanto Societo Boris Di Constanzo, impresoj de la partoprenintoj, priskribo de la jubilea solenadprogramo. Same riĉe speguliĝas la jubileo de la zagreba Studenta E-Klubo kun fotoj, retrorigardoj iom pli ampleksaj al unuopaj jaroj,  kun kiuj ligiĝas la rememoroj de la aŭtoro Vanja Radovanović, mallonga priskibo de la festo kaj listigo de la amaskomunikilaj eĥoj. Ankoraŭ unu jubileo speguliĝas en la unua nunjara numero de “Zagreba Esperantisto”, fakte ne por jubili, prefere memori pri la 15 jaroj sen la zagrebaj E-elsendoj. Kaj mi ŝatus kromaldoni,  por  ne forgesi pri ĝia rolo en la esperantlingva  radiofonio.  Jubileoj enpensigas, decidoj spronas al la aktivado. Unu el la plej gravaj decidoj pri kiuj ni informiĝas ĉi-numere estas la decembra fondiĝo de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, kreskonta sur la tradicioj de Zagreba E-Ligo. “Zagreba Esperantisto” fariĝos estonte ĝia oficiala organo. Ĉi-numere la atenton meritas ankaŭ kromaj kontribuoj. La redaktoro Radenko Milošević, citante la vortojn de Ivo Lapenna, ke “ellerninte Esperanton oni ne povas iĝi… neutralaj rilate al la okazantaĵoj en la mondo…” analizas la situacion sur Balkanio post la konfliktoportaj sekvoj de la malkomponiĝo de Jugoslavio. Temas pri teksto interesa,  en kiu speguliĝas faktoj malmulte konataj ekster la strikta regiono, rezonadoj akuzkarakteraj rilate al la ekstera mondo, rilate al la unia strukturo de nia kontinento. En januaro denove ni legas pri laboro de kroataj vortaristoj. Josip Pleadin menciante diversajn vortarojn, inkluzive la propran aparte multan atenton donas al tiu de Lucija Borčić eldonpreta. Aparta artikolo rilatas al la ĉi-jara solena lanĉo de la brajla eldono de la vortaro “10.000 vortoj” esperanta-kroata kaj kroata-esperanta. Benno Frauchiger el Svislando priskribas sian 25-milkilometran biciklan vojaĝaventuron de Baselo kaj Aŭstralio,  dum Kroata E-Junulara Asocio logas por sia aranĝo MIRO okazonta komence de aprilo en la urbo Duga Resa. La numeron kompletigas literaturkontribuoj, informoj pri pero de la revuo al nepagipovaj esperantistoj, por kiuj nun lanĉiĝis la abonhelpa fonduso, multaj sciindaĵoj el la landa kaj monda E-agadoj.
Koncerne ĉi-lastajn informojn elstaras la raporto de Gbeglo Koffi pri la aktiva Togolanda Esperantujo, ĉefloke dediĉita al la 16-a Togolanda Esperanto-Kongreso. Tiu raporto direktu nin al la decembra numero de “Horizonto de Afrika Centro Esperantista” por konfirmi ĝian ricevon. Sur ĝiaj paĝoj ankaŭ riĉe speguliĝas la decembra kongreso de togaj esperantistoj. La leganto konatiĝas kun kelkaj agadideoj de Afrika E-ista Centro, pasintjare fariĝinta dujara. Interesa estas la ampleksa raporto pri la laboroj de Instituto Zamenhof, ankaŭ laŭ la vidpunkto de kelkaj ĝiaj programoj celantaj ĝeneralan edukon. Sed la periodaĵo spegulas ankaŭ aktivadojn en aliaj afikaj landoj, kiel Benino, Demokrata Kongolando, Komoroj, Niĝerio. Krome Gbeglo Koffi intervjuas Kalle Knivilae pri “Libera Foiro” kaj du libroj recenzataj ĉi-numere spegulas konfliktajn momentojn en la evoluo de la afrika E-movado.
Parolante pri la pasintjaraj periodaĵoj mi deziras tre kore konfirmi la ricevon de la tuta jarkolekto 2007 de “Juna Amiko”. Pasintsemajne mi parolis pri IPR, nun kelkfraze  pri tiu ĉi revuo de la sama ILEI, kiu revuo celas lernejanojn kaj komencantojn. Karakterizas ĝin interesa enhavo,  per kiu lernejanoj kaj komencantoj povas dank’ al facilaj tekstoj ne sole progresi lingve, sed ankaŭ akiri movadajn konojn pere de ludoj, kvizoj,  facillingvaj rakontoj. Ekzemple la decembran numeron inaŭguras mallonga felietona portreto de Ludoviko Zamenhof, sed samtempe Bert de Wit proksimigas la ĉefan landon de esperantistoj en 2008, Nederlandon lige kun la 100-jariĝo de UEA kaj la roterdama UK. Multaj artikoletoj rekte kontribuas al la interkultura dialogo, ekzemple Gbeglo Koffi rakontas pri manĝkutimoj de togolandaj afrikanoj,  dum Jasuo HORI skribas pri manĝobastonetoj kaj ilia signifo en lia esperantista vivo.
Por konatiĝi kun alispeca teksto emfazanta la interkulturan dialogon ni enrigardu la martan numeron de “La Movado”  el Japanio,  kiu estas organo de esperantistoj eĉ el kvar japanaj lokoj. La celatan tekston verkis KABA Toyohiko kaj ĝi koncernas apartan publikan banejon en Kioto, apartan ĉar malsimilan al la ĝenerale funkciantaj en la lando. Ĝi per sia karaktero jen estas tre moderna – pro sia arkitektura aranĝo: liftoj kaj la lasta etaĝo de la banejo  kovrita per duonronda vitra tegmento kaj aparta bankuvo subĉiela, jen referenca al tradicio – do la senĝena nudeco praktikata iam inter japanoj en publikaj banejoj, nun emfaziĝanta en la fakto, ke oni senveste uzas la lifton aŭ la ŝtuparon de tiu kiota banejo. Por eksterjapana leganto la kulturdialogan karakteron havas ankaŭ rakontoj de “antaŭ longa tempo”, kiuj jam delonge regule aperas en la revuo. En la marta “La Movado” ĉi-foje troviĝas iom pli da esperantlingvaj tekstoj ol kutime, tiel ni ekscias pri korea-japana kurso,  kiu ĉi-printeme unuigos dulandajn esperantistojn. Reza Kheirkhah el Tajvano felietonas pri la nuna stato de la E-movado tie, dum kiel ni ekscias E-lernantoj el la kanada Novskotio atendas kuraĝigajn salutkartojn. Tre kortuŝaj estas la adiaŭaj vortoj por  Apsana, nepala aktivulino de la junulara E-movado, studentino pri biologio pereinta jarkomence en stratakcidento en Usono, kien studcele ŝi celis post la jokohama UK. La numeron kompletigas artikolo pri loterio, spronita de iom pli frua teksto  en Kajero Libervola, enigmo kaj sprita recenzo per enigmo de franca aĉetintino de la libro “Gimnastiko per cerbo”.
Alia periodaĵo el Japanio estas la februara “Nova Vojo” de EPA. La enhavon de kelkaj artikoloj,  eĉ se japanlingvaj eblas diveni. Do tiel HIRANO Kijotaka referencas ankoraŭ al la aranĝo Bonvenon al Oomoto en 2007, la laŭvica estas raporto pri la estado de EPA-reprezentanto en Israelo. La revuo enhavas rezolucion de la 26-a Komuna Seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj gejunuloj jarfine kunvenintaj en la korea Iksan. Nun ilia deziro estas vastigi la aranĝon je partoprenantoj el aliaj landoj, organize firmiĝi kaj lanĉi diskutliston por estontaj organizoestraranoj. Alia jarfina E-kurso, ĉi-foje en Kameoka seguliĝas per la fotoraporto sur la lasta paĝo de EPA-revuo. Ankaŭ ĉi numere “Nova Vojo” aperigas tekstojn de siaj eksterlandaj kontribuantoj, Jeremi Gershon el Israelo verkis tekston pri “La Tombo de Profeto Moseo apud monto Ĥermon”, dum Aida Čizikaite rakontis pri riĉprograma Zamenhofa Festo en Vieno, divolviĝinta tradicie en la tiea Pola Instituto.
Ni konfirmu la ricevon de alia februara periodaĵo, nome “Magdeburga Folio”, kiun inaŭguras la germanlingva repliko de prof. d-ro Erich-Dieter Krause je la recenzo de lia granda germana-esperanta vortaro. En la numero eĥas novaĵoj el Herzberg kaj nomumo de Peter Zilvar,  la animanto de la tiea E-movado,  Esperantisto de la jaro 2007. Kelkaj el la informoj rilatas al konata magdeburga esperantisto, aktivulo de Asocio de Mondcivitanoj, Gerhard Hirschmann, kiu pro sia aktivado,  ankaŭ poresperanta,  estis solene honorita de la ĉefministro de Saksio-Anhalto.
Kvankam delonge ne aperas “La Domo”, la revuo de Tutmonda Asocio de Konstruistoj-Esperantisoj ni ŝatas fine konfirmi la jarkolekton de TAKE-2007. Temas jam pri la tria eldono kun fakaj artikoloj originalaj kaj tradukitaj rilataj ne sole al la konstruado. La tria jarkolekto de tiuj artikoloj grave kontribuas al evoluigado de la faka terminologio en la IL.