• Pollando invitas: Łyse i Lipniki
  • 15.03.2008
Ĉi-semajne ni invitas vin al la regiono difinata en la pola lingvo Kurpie,  en la nordorienta Pollando. Ĝi ampleksas la terenon de du mazoviaj arbaregoj: Arbarego Verda  kaj Arbarego Blanka. La loĝantojn de la regiono eblus do difini „kurpianoj”, kiu nomo deriviĝais de la ŝuoj kiujn ili portis faritajn el la tilia subkrusta histo. Komence temis pri moknomo, dum la kurpianoj mem  prefere nomis sin arbaruloj. La natura bariero de arbaroj kaj marĉoj, eldevigantaj memstarecon motivis elformiĝon de ilia kultura aparteco. Karakterizaj elementoj de la materiala kulturo de la kurpianoj estas apartaj vestoj, sukcenaj ornamajoj, lignaj vilaĝaj ĥatoj, lignaj ornamaĵoj, papereltondaĵoj kaj pompaj paskodimanĉaj palmoj. Ĝis hodiaŭ la loĝantoj de la regiono konservis kaj uzas sian propran interesan lingvaĵon, kiu pro la ĝisantaŭnelonga subevoluo de la regiono, foreco de la landocento konservis multajn arkaikajn formojn.
Do ĉi-semajne ni volas viziti du malgrandajn vilaĝojn en la  nordoriento de Pollando Łyse kaj Lipniki. La nomojn Łyse portas kaj la komunumo kaj la vilaĝo, kiu estas ĝia sidejo. En Łyse-komunumo inter aliaj vilaĝoj ni menciu Lipniki, la plej malnovan en la komunumo. En Lipnica ekzistanta jam meze de la 17-a jarcento troviĝas nun 231 mastrumejoj. Krome ĝi havas paroĥan preĝejon, bazan lernejon, poŝtoficejon kaj volontulan fajrobrigadon. La ĉefvilaĝo de la komunumo Łyse estas centro de la popola arto kun ligna preĝejo plena de popolartaj pentraĵoj kaj lignaj 19-jarcentaj vilaĝaj ĥatoj.
La komunumo Łyse kiel dirite estas la tereno de viglaj kurpiaj tradicioj, vigla flegado de kutimoj ligitaj kun la jarsezonoj, agrikulturo, plukado de naturfruktoj. Ĉiujare en Łyse estas bunte solenata la Palma Dimanĉo, inaŭguranta la Sanktan Semajnon. En la Katolika Eklezio tiutage por memorindigi la alvenon de Jesuo al Jerusalemo la kredantoj kunportas al la preĝejoj palmobranĉojn, kiel la omaĝsimbolon. Sed ĉar en Pollando palmoj ne kreskas do elformiĝis aparta kutimo krei palmojn neniel similajn al la naturaj palmobranĉoj. Kutime por ilia preparo oni uzas  salikajn aŭ aliajn branĉetojn, kiuj estas ornamitaj per arbarplantoj, sekaj floroj kaj kolorigitaj herboj.  En la tuta Pollando en la tagoj antaŭantaj la Palman Dimanĉon eblas aĉeti jam preparitajn pli aŭ malpli buntajn paskopalmojn. Sed la paskodimanĉaj palmoj en Łyse kaj Lipniki estas apartaj. Ili distingiĝas kaj per la alteco (inter unu kaj kvar metroj) kaj la farmaniero.  Nome la kurpia paskopalmo estas kreita el la hokita arbotrunko de avelujo aŭ juna pino fajne prilaborita,  kiu estas laŭ sia tuta longo ĉirkaŭvolvita per likopodio, erikbranĉetoj, vakcinio, ornamita per silkpaperaj floroj kaj rubandoj. La trunkopinto retenas tamen la naturan verdon kaj tiu parto de la paska palmo estas aparte ornamita. Tradiciaj manieroj ornami la palmojn estas en Kurpie-regiono heredataj en la unuopaj familioj de generacio al generacio.
De jaroj dum la Palma Dimanĉo Łyse fariĝas unu el la plej buntaj lokoj en Pollando. La lanĉita en la 60-aj jaroj konkurso por la plej bela paskopalmo poiome transformiĝis en grandan folkloran feston, kiu logas turistojn el la lando kaj el eksterlando. Krom sia evidenta religia karaktero la Palma Dimanĉo en Łyse fariĝis la okazo por aranĝi kermesojn de la popola arto, de la regionaj eldonaĵoj, porokazajn ekspoziciojn, por admiri folklorajn kantensemblojn, gustumi la regionan kuirarton kaj evidente aĉeti minaturajn paskopalmojn, karakterizajn por la regiono.  
Dum la regado de Piast-dinastio la terenoj de la hodiaŭa Kurpie-Arbarego konsistigis limterenon kun Prusoj. Tio kaj malmulte fekundaj grundoj ne logis tien por setliĝi. Komence venadis tien sezone loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo okupiĝantaj pri la ĉasado, arbara abelbredado, fiŝkaptado. En la 14-a jarcento la Arbarego vekis la interesiĝon de la mazoviaj princoj kiel bonega ĉastereno. En 16-a jarcento la setliĝado vigliĝis, kio ligiĝis kun la fakto, ke la Mazovia Princolando eniris la Polan Reĝolandon, la vasalomaĝo de teŭtonoj kaj la ŝtata unio kun Litovio forigis la minacon de la prusaj atakoj. Pri la enloĝigo de la terenoj interesiĝis ankaŭ la reĝaj oficistoj, kiuj volonte atribuadis grundojn, krome la setliĝantoj havis tie la garantion de persona libereco. Ĝis la 17-a jarcento la mastrumado en Kurpie-regiono baziĝis sur la ekspluatado de naturhavaĵoj. Oni okupiĝis pri la ĉasado, fiŝkaptado, abelbredado.  La vivkondiĉoj en la Praarbarego formis specon de arbaraj homoj amantaj liberecon, patriotaj, ofereme batalantaj por suvereneco de la lando kaj siaj rajtoj. Tiel kurpianoj ludis fierindan rolon en la sendependigaj insurekcioj dum la aneksoperiodo. Tamen post la januara insurekcio en la 1861-a komeniĝis la raba ekspluatado de la Arbarego. Oni samtempe malpermesis al kurpianoj posedi armilojn kaj ĉasi. Kadukiĝis la  abelbredado kaj malfekundaj grundoj ne povis certigi la vivtenon al la loĝantaro. Tio kaŭzis amasan elmigradon de Kurpie-loĝantoj al Ameriko.
Kurpie-regiono estas tre interesa laŭ la panorama vidpunkto unuavice pro vastaj arbarterenoj, varia terenformiĝo, multaj riveroj kaj rojoj,  dunoj kaj herbejoj.  En la centro de la komunumo Łyse konserviĝis vasta marĉotereno, kiu estas la materia spuro post la ekzistinta iam tie lago Krusko. En la mezepoko apud ĝia bordo staris ĉaskasteleto de la mazoviaj princoj. Nun tiu tereno troviĝas kadre la Rezervejo-Torfejo Serafin. Pro la malfacile alirebla kaj danĝera por homo tereno oni konstruis tie lignan padon, kiu je kelkcent metroj profundiĝas en la rezervejon. Laŭe de ĝi troviĝas kelkdek informtabuloj pri karakterizaj por la torfejo plantoj kaj birdoj. Krome troviĝas tie du aliaj naturrezervejoj. Tabory, protektanta pin-abiajn arbojn, inter kiuj troviĝas ekzempleroj 160- kaj 180-jaraj. La rezervejo Mingos aliflanke protektas naturkreskantajn pinojn, kiuj – kio okazas tre malofte – replantiĝas en maniero natura.
Do al Kurpie-regiono en la ĵusaj tagoj logas la religia-folklora Palma Dimanĉo en Łyse kaj Lipniki. Sed ankaŭ tiuj,  kiuj serĉas senbruon, verdon de herbejoj kaj rezinaromajn arbarojn   trovos en Kurpie ĉion ĉi,  sur la sablozaj terenoj, inter dise troviĝantaj mastrumejoj, ĉe vojoj laŭ kiuj nur malofte traveturas veturiloj.