- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 18.03.2008
Ĵus atingis nin la papera versio de la marta “Esperanto”, kiu por la retaj abonantoj estis jam konsultebla pli frue. La konataj, simpativekaj vizaĝo kaj rigardo de Claude Piron apenaŭ povas kredigi, ke li ne plu estas inter ni. Tiu ĉi marta numero verdire, omaĝdeklara al Claude Piron atestas, ke li – referencante al la latinaj klasikuloj ” non omnis moriar”, ne plene forpasis lasante al ni riĉan heredaĵon ne sole de variaj verkoj, sed ankaŭ ideoj. Kaj tion reliefigas la kontribuoj de 12-personoj ricevintaj apartan honoron emfazi omaĝe kelkajn vortojn, ŝpini kelkajn rememorojn, ĉiu laŭ la propra vidpunkto, reference al la persona impresiĝemo.
Uverturas ĉi tiun rememoromaĝan segmenton en “Malferme” Humphrey Tonkin, kies konstato “li feliĉigis kaj plisaĝigis nin” koncernas ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj neniam renkontis Claude Piron persone, sed konis, kaj konatiĝos estonte kun li, pere de liaj verkoj. Tonkin atentigas pri io por ni ĉiuj tre grava, nome ke la forpaso de Claude Piron senigas nin je nia ĉefa nuntempa pensulo, kies prelegoj kaj verkoj ebligas – penetrante la subfacon de nia komunumo - pli bone kompreni ne sole la karakteron de Esperanto, sed ankaŭ tiun de la E-parolantoj. La aŭtoro de la marta “Malferme” prave atentigas, ke Claude Prion – rimarkinda poligloto sukcesis formuli la konstaton, ke “tiu Esperanto, kiu ŝajnas simili al la lingvoj de Eŭropo, havas karakterizojn, kiuj igas ĝin signife malsimila… ke ĝi estas lingvo rimarkinde adaptebla al la pensmanieroj de multaj kulturoj kaj en tiu senco familiara al ĉiuj popoloj”. Kaj krome reliefingendaj estas ankaŭ tiu atentigo de Tonkin, ke “al multaj pledantoj por Esperanto mankas la faka scio por senerare aliri fakulojn, sed Piron kombinis firman scion pri lingvistiko kun rifuzo sklave akcepti la konvenciojn de tiu fako kaj tiel malfermis la okulojn de tiuj, kiuj pretis aŭskulti lin”.
Senhezite mi povas deklari, ke al tiuj apartenis ankaŭ mi persone ekde la unua konatiĝo kun liaj opinioj kiel redaktorino de le E-Redakcio de PR. Estas por mi aparta honoro, ke la redaktoro de “Esperanto” invitis ankaŭ min dividi mian rememoron el kiu mi ŝatus kundividi ankaŭ nun la konstaton, ke “Claude Prion havis, eĉ se oni ne konsciis tion, la karisman kapablon – en sia rilato kun la aliaj – ligi individuan konakton en la etoso de ĝia unikeco”. Kaj tio koncernis ne sole individuojn, sed nian tutan E-lingvan komunumon. Renato Corsetti, rememorante la forpasintan Claude Piron tra la prismo de la verkistaj kontaktoj samtempe malkaŝas, ke “ĉefe mi memoras pri la pasiaj diskutoj voĉaj kaj skribaj pri la senco de nia agado por Esperanto, kies ĉefa enhavo resumeblas tiel: Esperanto estas io bona por plibonigi la mondon, kaj se la mondo ne agnoskas tion, ni tamen daŭrigu informi ĝin”. El la omaĝrememoro, laŭ la prismo de poeto referencanta al sia recenzo de Piron-verko “Malmalice” Baldur Ragnarsson skribas: “Tie mi skribis, ke la poeton karakterizas senhezita donemo el sia propra animo, probable pli malavare kaj elfareme ol estas ĉe niaj poetoj. Kaj tia estis Piron: lian tutan karieron, lian abundan, multvarian verkaron distingas tia malavara, entuziasma donemo”. Pri Piron-poeto rememore skribas Jorge Camacho, referencante al la privata letero el la 1994-a, en kiuj Claude Piron esprimas sian opinion pri neologismoj. Detlev Blanke jam planas publikigi en “Informilo por Interlingvistoj” plenan bibliografion de la verkoj de Claude Piron, dum Boris Kolker rakontas al ni plurveftan historion de rektaj kaj malrektaj kontribuoj de Claude Piron al “Vojaĝo en Esperanto”. Hans Bakker omaĝrememore konigas la kortuŝan sed ne vaste konatan kontribuon de Claude Piron por koroperacii en Svislando la filon de Gbeglo Koffi. Tiujn rememorojn akompanas la mesaĝo de UEA-prezidanto por la funebra ceremonio, en kiu Probal Dasgupta ia. atentigis, ke “Piron ne nur en teorioj kaj romanoj, sed en sia vivlonga praktikado prezentis al ni ĉiuj la arton percepte rilati al konkretaj personoj kaj pejzaĝoj, ŝanĝi sin mem per tiuj perceptoj kaj distili la rezulton en simplan, konscie lingvan prezenton de sia aliiĝo”. Kaj: “Li estis ĉe la pinto de sia kapablo donaci al ni ĉiuj la malavaran fluon de tiu unika spirito, kiun li kreis”. Retrorigarde al la sepulta cermonio Claude Nourmont esprimas la konvinkon, ke tio “estis celebro al multfaceta homo, kies mirindaj talentoj mankos al ni kaj al la tuta movado”. Ĉiujn ĉi rememorojn apudas la funebra noto el la Gazetaraj Komunikoj de UEA, memoriganta lian esperantistan biografion kaj distingon per la premio Onisaburo Deguchi en la 1994 kaj Honora UEA-membriĝo en la 1998-a. La fakton, ke la memoro pri li estos flegata en nia komunumo kaj liaj verkoj nin pluinstruos kaj kuraĝigos atestas la informo pri unu el la unuaj kolektivaj omaĝoj honore al la nomo de Claude Piron, okazinta komence de februaro en Tel-Avivo. Eble por la fino ni denove citu el la vortoj de Humphrey Tonkin, atentiganta ke Claude Piron, ne serĉis atenton, malamis popolamasojn, preferis voji sian vojon. Sed tiuj, kiuj sukcesis persvadi lin prezenti kurson pri iu aspekto de Esperanto, fari paroladon ĉe iu kongreso, aŭ simple pasigi vesperon en intensa konversaciado, ja ne povis, nek devus, rezisti la klarecon de lia menso kaj insiston de liaj argumentoj”.
La marta “Esperanto” certe ne estas la unua nek la lasta forumo, en kiu ni daŭre dividos niajn emociojn post la forpaso de Claude Piron, sed la redaktoro meritas apartan dankon pro tiu ĉi numersegmento. Evidente sur la ceteraj paĝoj de “Esperanto” speguliĝas eventoj, kiujn ni frontas ĉi-jare, sed al kiuj – sendube eblas diri - Claude Prion ideo-herede kontribuas.
Ĉu eblus aliel taksi la temon de nia nunjara, jubilea UK “Lingvoj: trezoro de la homaro”? A.Girdihar Rao jam antaŭdate listigas la faskon da diversaj demandoj por dumkongrese ripensi kaj pridiskuti diversajn aspektojn de tiu temo. 10 ampleksoterenaj demandoj, kiuj espereble fruktos per ideoriĉaj diskutoj kaj saĝaj konkludoj dum la UK en Rotterdamo, sed kiuj espereble ankaŭ spronos al diskutoj en la kluboj de la Landaj Asocioj en la daŭro de la tuta jubilea Jaro.
Evidente eĉ se ĝenerale esperantistojn karakterizas intereso pri lingvodemandoj aŭ la movadaj aferoj multajn personojn celantajn al la nunjara UK interesas Nederlando mem. En tiu kunteksto jam la laŭvican fojon la atenton de la leganto povas kapti la paĝoj – ĉi-foje aŭtoritaj de Ziko van Dijk pri la kongreslando, aparte en la nuna numero pri “La nederlanda socio: malnovaj kaj novaj dividiĝoj”. Tamen kvarpaĝa kalendaro de E-eventoj 2008-2009 konkrete pruvas, ke UEA ne koncentriĝas egoisme pri sia jubileo, kiu cetere eĥas en la raporto de Maritza Gutierrez Gonzales pri la Jubilea Simpozio en Havano.
Dum la lastaj monatoj la vaste konata Bona Espero ricevis eksterlandajn longdaŭrajn vizitantojn: la geedzajn parojn Roman kaj Erika Dobrzyński kaj Detlev kaj Wera Blanke. Ĝuste ĉi lastaj raportas pri sia estado tie kaj la akiritaj spertoj pri tiu unika centro ebliganta al multaj brazilaj infanoj eviti la sorton de socia marĝenigo. Fermante la martan “Esperanto”, en kiu kiel kutime aparas ne aparte menciataj konstantaj rubrikoj mi ne subatentu la lastpaĝan alvokon venigi per libervola monsubteno afrikanojn por la jubilea UK. Tutcerte, eĉ la plej granda senavaro ne ebligos al plejmulto veni al Rotterdam. Tial ĉi-kuntekste mi memorigu, ke ĉi-jare multajn eksterafrikajn samideanojn esperantistoj afrikaj atendas dum la postkongresa ILEI-Konferenco en Benino.
Fine ni enrigardu ankoraŭ la 1-an nunjaran numeron de “Litova Stelo”, en kiun enkondukas la redaktoraj vortoj de Vytautas Ŝilas, kiu aldante al la nunjare proklamita de UNO-o Internacia Jaro de Lingvoj, kaj la solenata en Eŭropo Jaro de interkultuta dialogo asertas, ke temas pri la bonega okazo engaĝiĝi por defendi “niajn naciajn lingvojn kaj niajn naciajn kulturajn rajtojn”. 100-procente prave, se ni aldonas, ke la nuna jaro estas bonega okazo engaĝiĝi por defendi ĉies lingvojn, sekve ĉies kulturajn rajtojn, ne sole la naciajn . Sed senrezerve mi aliĝas al la vortoj de la redaktoro de “Litova Stelo”, ke “ni rakontu al niaj samgentanoj pri niaj spertoj komunikiĝi kun homoj el foraj kaj malsamaj landoj. Ni instigu ilin se ne lerni Esperanton almenaŭ iĝi amikoj de la internacia lingvo. Firmigi la rolon de E-o kiel fifinda interpopola ponto estas la tasko por ĉiu esperantisto”. La numeron malfermas ampleksa retrorigarda artikolo pri la litovaj aktivadoj en la 2007-a jaro, kun aparta segmento dediĉita al la decembraj Zamenhof-tagoj. La nuna jaro estis sortobata ankaŭ por litovoj esperantistoj. Nome ni ekscias pri la forpaso de Erikas Laiconas, por kelkaj konata kiel luterana pastoro, kiu sub la influo de Adolf Burhard engaĝiĝispor la ekumena movado. En la januara-februara “Litova Stelo” speguliĝas multaj sciigoj pri la lokaj E-novaĵoj. Omaĝo al la dojeno de la litova E-movado, Viktoras Baniulaitis spegulas ĝian forton. Evidente mi ne forgesu mencii apartan lokon, kiun ĉi-numere trovas la 5-jariĝo de “Lernu.net”, kies teamon ekde la komenco konsistigas ankaŭ la litovaj esperantistoj Jevgienij Gaus kaj Neringa Zasaite.