• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 25.03.2008
Ĉi-semajne ni konatiĝu komence kun la lasta numero de “Etnismo”, informilo pri etnaj problemoj. Temas pri ĝia 81-a numero, kiu aperis ankoraŭ kun la dato pasintjara, sed tio estas sole formala noto. Aferkerne eblas mallonge sumigi, ke denove en niaj manoj troviĝas numero eksterordinare riĉenhava kaj interesa. Enkondukas en ĝin plurpaĝe traktita la subtena agado entreprenita flanke de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj) por  la mapuĉa komunumo  en Ĉilio. Nome intervene je mesaĝo informanta pri tio, ke la estrino de la mapuĉa komunumo, same kiel multaj ĝiaj membroj estis enkarcerigitaj IKEL-prezidanto direktis apartan mesaĝon al la ĉiliaj aŭtoritatoj. Ĝia teksto estas publikigita komence de la periodaĵo, same kiel du rondvortaj  respondoj el Ĉilio. Valoras atentigi, ke tiu interveno kvazaŭ samtempis kun la adopto fare de UNO de Deklaracio por la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj, kiun akceptis ankaŭ Ĉilio. Estis do la okazo referenci al tiu fakto kaj postuli de tiu ĉi ŝtato, ke “ĝi respektu la rajton de ĉiuj membroj de la mapuĉa popolo luktantaj por siaj rajtoj kaj la justa posedo de siaj teroj…” Sed la intervena letero de IKEL rilate al la estrino de la mapuĉa komunumo ne elĉerpas la temon. Nome la redaktorino de la revuo informante pri pluraj retejoj dediĉitaj al tiu etno entute proksimigas la situacion de  mapuĉoj en Ĉilio, la ekspluatadon de iliaj teroj, la klopodojn kontraŭstarigi ilian marĝenigon malgraŭ oficialaj rondvortaj deklaroj.
Ankaŭ aliaj  artikoloj proksimigas la situacion de la ekstereŭropaj etnoj. Unu el ili estas dediĉita al la nomada etno,  delonge vivanta en la centra regiono de Saharo, la tn.  berberaj tuaregoj.  Eblas ne sole konatiĝi kun ilia historio, sed ankaŭ ekscii pri iliaj nunaj klopodoj organiziĝi ne sole kulture, sed ankaŭ politike. Laŭvica artikolo direktas nian atenton al Tajlando kaj al la eksterma politiko de la regantaj tie generaloj rilate al la kerenoj.  “Etnismo” traktas ankaŭ etnolingvajn problemojn en Eŭropo. Ekzemple Uwe Joachim Moritz atentigas, ke inter la platdiĉparolantoj mankas konscio pri la nceso evoluigi la propran lingvon; multajn detalojn pri la romanĉa eblas ekscii aliflanke pere de du interesaj recenzoj pri lernolibroj de la romanĉa. Interesaj estas ankaŭ konsideroj de alia aŭtoro, kiu analizas la situacion en Belgio, kiu kiel ŝtato frontas – kio sonas iom nekredeble - la eblon malkomponiĝi. La numeron kompletigas  prelego de Xabier Rico Iturritz “De la eŭskoj al la ainoj”, kiu estis prezentita dum la jokohama faka IKEL-kunsido, pri kiu cetere ankaŭ ni trovas la informon samnumere.
Tre aktuale en la ĵusaj tagoj sonas la reago de IKEL pri Tibeto,  lige kun la siatempa opinideklaro de Renato Corestti. En la fino de tiu reago de Daniele Vitali ni legas konklude: “La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) distanciĝas de ajna ideologio, ĉu dekstra aŭ maldekstra,  kiu por feliĉigi la homojn subpremas  ties fundamentajn rajtojn. IKEL plu asertas, kiel ĝi faris en sia Deklaracio por Etnista Humanismo de 1991, ke ĉiu popolo rajtas libere decidi pri sia estonteco kaj,  ke la plej bona maniero kunvivi estas respekti diferencojn kaj la medion. Ajna sistemo, dekstra aŭ maldekstra,  kiu ne respektas ĉi tiujn punktojn estas kondamninda”.
Tutcerte “Etnismo” ne estas periodaĵo por la senstreĉa foliumado, sed ĝi grave vastigas nian konscion pri la temo, kiun ni – kiel E-parolantoj asertas propra - konservi la lingvojn de la mondo kaj iliajn kulturojn. Aldonendas nepre, ke de kelka tempo funkcias la reta diskutlisto pri etnismo, ke malnovajn jaralojn de “Etnismo” eblas konsulti interrete. Ne laste ni nepre devas doni la atenton al la terminologiaj klopodoj de “Etnismo” kaj ĝia reta Esperantlingva Etnonoma Glosaro.
Ni traniru al laŭvica periodaĵo, la marta “La Revuo Orienta”, kiu enhavas raportojn rezulte de la Invitprojekto de 20 aziaj esperantistoj partopreni la  92-an UK-on en Jokohamo. La ideon komence en la japana kun E-resumo memorigas la redaktoro Hori Jasuo, dum sur laŭvicaj paĝoj ni konatiĝas kun raportoj de kelkaj el ili aŭ de la gastigantaj ilin personoj. Wu Guojiang el Ĉinio finas sian ampleksan rememoron per la konstato, ke  “..al mi ŝajnas, ke ĉio ne finiĝis, sed kvazaŭ ĵus komenciĝis, ĉar mia kontakto kun E-rondo de Japanio neniam interrompiĝis, ĉar la amikeco inter mi kaj tieaj samideanoj estas profunde etendiĝanta”. Pri siaj firmaj ligoj certigas ankaŭ alia ĉina invitito Xiong Linping, kies rememora artikolo en la ĉina estis transprenita de multaj retejoj, inkluzive de liaurba registara retejo. Rajendra Manandhar el Nepalo malkaŝas,  ke la plej grava frukto de lia partopreno “devas esti la reta vortaro de nepali-Esperanto”. Por Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio realiĝis la revo, sed ankaŭ ekfalmis la laŭvica deziro denove vojaĝi al Japanio, al  Tokio, Jokohama, Kanagawa kaj Saitama. YAMADA Simako estis prizorgantino de vjetnama junulino, kiun ŝi komplimentas kvazaŭ propran filinon, kaj skribas pri korvarmaj sentoj nodiĝintaj inter ili. EGAWA Harukuni estas ankaŭ gastiganto de ĉina invitito – kaj referencante  al la Invitprojekto - aparte reliefigas la gravecon de KAEM por aktivaj kontaktoj praktikeblaj  inter lokaj E-Asocioj en Azio. NOMARA Tadacuna gastiginte invititon  el Indonezio rakontas pri la kontaktoj kun la gasto tra la prismo de siaj personaj interesiĝoj pri Indonezio. Kortuŝe estas rememorata de sia prizorgantino  ISINO Masayo Apsana Giri el Nepalo, kiu ĉi-jarkomence pereis en stratakcidento. 
Ĉiuj ĉi kortuŝaj raportoj kaj remeoroj atestas ne sole pri la emociaj ligoj, sed ankaŭ pri kreskanta sento de solidareco inter aziaj esperantistoj, kiuj ankaŭ desube rimarkas la gravecon de la regiona agado kaj la regionaj kontaktoj. Ankoraŭ unu raporto rilatas al la jokohama UK. Temas pri blinduloj dumkongrese kaj en la antaŭinta la kongreson Seminario “Enlaborigo de Blinduloj”.  Alia raporto rilatas al la jarfina 26-a Komuna Seminario inter la ĉinaj, japanaj kaj koreaj gejunuloj en Koreio. Apudas ĝin la teksto de speciala  rezolucio ankaŭ donanta la emfazon al intimigo de la regiona kunlaboro.
Ĉiuj ĉi ĵus menciitaj raportoj ne elĉerpas la enhavon de la marta “La Revuo Orienta”. Troviĝas krome  kelkaj japanaj artikoloj kun esperantlingvaj resumoj. Jen de tiuj, kiuj priskribas sian vojon al Esperanto, jen de FUKUDA Toshihiro informanta pri sia decembra vizito en Egipto kaj Etiopio. En tiu dua lando li havis la okazon renkontiĝi kun universitataj studentoj de Adis Abebo por paroli pri Esperanto.  Ankaŭ la kovriloj kiel ĉiam estas lakone informriĉaj per de  fotogalerio, en kiu ĉi-numere ni konatiĝas ia. kun teatrumantaj grupoj de japanaj esperantistoj.
Plenkolora estas la unua nunjara numero de “Vekilo” el la finna Tampere,  frontpaĝe prezentanta dike neĝkovritan E-betulon, kvankam kiel atentigas la redaktoro Veli Hämäläinen,  ne temas pro ĉi-vintra neĝmalabundo - pri la nunjara foto. Ĉiukaze bela ornamo por la numero “de la klubgazeto de esperantistoj en Tampere regiono aperanta de 45-jaroj”. Sed tiu jubilea jaro komenciĝas per adiaŭo, nome post la 28-jara redaktado Veli Hämäläinen adiaŭas sian taskon. Nur mallongfraze li sumigas sian laboron dankante al kunlaborantoj, esperantistoj de ĝemelaj urboj kaj persone al sia edzino Sylvia kaj turka esperantisto Jorma Ahomäki. Same kiel la redaktoro ni esperas, ke “Vekilo” daŭre aperos. Cetere ene de la numero ni trovas pli ampleksajn  informojn pri la historio de la periodaĵo. 
La enkondukaj vortoj de la prezidanto de la klubo ligas al la 2008-a Internacia Jaro de Lingvoj kaj en ĝia kunteksto al la taskoj:  la informado, la instruado kaj la uzado de la lingvo. Kiel li subtrekas – ja prave - la plej grava tasko estas informi kaj kiel ĉefan fonton li elmontras interreton kaj blogojn. Sed en lia enkonduko ne mankas referencoj al la lernado. Tiu temo eĥas ankaŭ ene de la numero jen informanta pri la E-kursoj en Valamo, dum kiuj gastinstruos denove Attilio Orelana Rojas, Jorma Ahomäki el Turku   informas pri interesa instrukurso, en kiu ĉiuniveluloj estas instruataj de grupo de instruantoj ŝanĝiĝantaj skipe post ĉiu 4-a leciono. Omaĝo al Claude Piron krom enpensigaj vortoj prezentas lin gitarludanta dum vesperfesto ĉe somera E-kurso en Hanko en la 1987. En tiu ĉi “Vekilo” gravas ne sole instruantoj, ankaŭ aliaj agantoj meritantaj omaĝon,  kiel blinda esperantisto Arvo Karvinen fariĝinta honora membro de Eŭropa Unio de Blinduloj. Kolora fotoraporto  rilatas al la  Aŭtunaj Tagoj de AEF.  Sed ne sole strikte esperantistaj aranĝoj prenis lokon en la unua nunjara “Vekilo”. Jen ni ekscias,  ke Tamepere estas nunjare UNUCEF-urbo kaj samtempe, ke la klubo havis interesan rendevuon kun la urba respondeculino pri la internacia agado, kun kiu oni havas ankaŭ komunan diskutplatformon:  la ĝemelurban aktivadon.  Naturaj kuriozaĵoj, finna ponto, poeziaĵoj kaj aliaj kronas tiun eksterordinaran numeron de la tamperea “Vekilo”, al kies foriranta redaktoro ankaŭ nia redakcio transdonas dankon kaj gratulon pro  interesa, longdaŭre redaktata finna klubgazeto de Tampere.