• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 01.04.2008
Denove sur mia skribotablo troviĝas interesaj E-periodaĵoj, kies aperon neniel eblas prisilenti. Mi traktos hodiaŭ tiujn relative malnovajn, do venintajn jam antaŭ kelkaj semajnoj,  sed meritantajn ja nian atenton. Prenante en la manojn la unuan nunjaran numeron de “Esperanto aktuell” tuj frontpaĝe ni renkontiĝas  kun “Esperantisto de la Jaro 2007”, Peter Zilvar, fone de la domo de Interkultura Centro Herzberg, Germana E-Centro. Kun la distingito la revuo faris ampleksan germanlingvan interparolon, troviĝantan ene de la numero.
En la unua ĉi-jara “Esperanto aktuell” evidente ne mankas novaĵoj en la enkondukaj vortoj de la redaktoro. Alfred Schubert danke rerigardas al la kontribuintoj de la jarkolekto 2007, sed ja samtempe ŝpinas novajn ideojn kaj deklaras novajn iniciatojn. Al ili ia. apartenos nunjare junularaj paĝoj kaj la serĉado de sponsoroj, kiuj per la reklamado de siaj produktoj plibonigos la financan bazon de GEA-revuo. Plaĉis al mi konatiĝi kun la listigitaj de la redaktoro 10  bonaj informoj,  el inter kiuj mi menciu nur kelkajn, ekzemple ke “Esperanto aktuell” ĉi-jare estos je pli ol 12 paĝoj pli riĉa, ke estis pretigita speciala afiŝo por la Jaro de Lingvoj, kies  specimeno troviĝas en la numero, ke estis pretigitaj novaj varbiloj, ke dank’ al familio Fischer kreiĝos nova fondaĵo subtenonta familiojn partoprenantajn en E-aranĝoj, ke en Vilingen du novaj memortabuloj informas pri meritplenaj esperantistoj. Kompreneble mi ĝoje legis en tiu listo ankaŭ pri la iniciato  de la pola “Gazeta Wyborcza” eldononta  KD-on por informi pri kaj instrui E-on. Dume ni enrigardis apenaŭ du paĝojn. Ankoraŭ atendas nin 12 laŭvicaj esperanto-germanaj – sur kiuj ni trovas  raportojn pri la E-vivo (la jarfinaj IF kaj NR), historiajn informojn – ia., ke  en Bad Neuheim kreiĝis la unua ZEO, kiun konsistigas lanĉita memortabulo reference al la kuracestado de d-ro Zamenhof kun la familio aŭtune de la 2007-a jaro. El aktivadoj pri la Landaj Ligoj mi notu aparte modcivitanecan rekonon por Gerhardo Hirschamnn en Magdeburgo, sed ankaŭ lanĉon de la germana traduko de “La Zamenhof-strato” fare de Michael Scherm. Daŭrigante la relative antaŭnelongan iniciaton du paĝoj plenas per informoj pri la aktivadoj en Aŭstrio, la leganto ricevas krome interesan  allrigardon al stato de kelkaj E-gazetoj kaj krome al la periodaĵoj aperantaj en Germanio kaj Aŭstrio. Ni do gratule notu la rimarkon de Alfred Schubert, ke “la oficiala organo de GEA okupas la 5-an rangon inter la E-gazetoj kaj estas la plej granda inter la dulingvaj gazetoj”. Literaturaj paĝoj dediĉitaj al tradukarto kaj poezio, multaj diversaĵoj kaj informoj el la mondo, kalendaro ka. kompletigas la 1-an nunjaran numeron de GEA-periodaĵo.
Al unu el la plej riĉenhavaj kaj interesaj mi kalkulas la lastan numeron de “Kataluna Esperantisto”. Same kiel la periodaĵo de GEA ĝi estas dulingva, kvankam en tiu ĉi periodaĵo la E-tekstoj ne interplektiĝas, aperante bloke en la dua parto de la numero. Per sia redaktora angulo Hektor Alos I Font referencante al du malakordaj starpunktoj al la interesiĝo de e-istoj pri la historio, deklaritajn jen de Renato Corsetti, jen  de Humphrey Tonkin – konkludas: …”homgrupo rigardanta nur malantaŭen montras malaltan takson pri sia hodiaŭo kaj mankon de fido pri la estonteco. Tamen se oni konsideras, ke temas pri seriozaj, fakaj studoj je universitata nivelo, ni povas ĝoji, ke E-o eniras novan fakon en la fakultatoj pri sociaj sciencoj” [….] kaj ….”Ni devas ĝoji pro tio, ke la nuntempaj aktivuloj serioze interesiĝas pri la agado de siaj antaŭuloj, kio montras ilian respekton kaj estimon por niaj veteranoj. Kaj ni devas ankaŭ ĝoji pro tio, ke niaj pli aĝaj samideanoj alte taksas la laboron de la nuna generacio de aktivuloj, kiuj zorgas adapti la ĉiamajn idealojn de paco kaj egalrajteco de esperantismo al mesaĝoj, prezentoformoj kaj agadmetodoj kiel eble taŭgaj por influi nian nuntempan  socion….”
Kiel mi diris, ke lasta (verdire la lasta pasintjara numero) de “Kataluna Esperantisto” estas eksterordinare interesa. Ni trovas en ĝi krome ia. artikolon dediĉitan al la pretigata ideologia dokumento,  elmontranta la taŭgecon de E-o en la nuntempa,  moderna kaj ŝanĝiĝanta kataluna socio. Kiel ni legas “Entute la dokumento konsideras, ke la celoj de KEA (Kataluna E-Asocio ) estas unuflanke, instigi en la Kataluna Landaro la uzadon de la propra lingvo kaj de E-o kiel neutrala internacia helplingvo, kiel la plej bona eblo por lingva demokratio, garantianta la valorojn de la lingvaj rajtoj, de la lingva diverseco kaj de la rajto al plena komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj; kaj aliflanke diskonigi la katalunan kulturon en la mondo kaj aliajn kulturojn en la katalunlingvaj teritorioj. Ĝi konsideras, ke ekzistas tri bazaj asociaj valoroj, nome: la lingvaj rajtoj, komprenitaj kiel nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj; la lingva diverseco, komprenita kiel esenca parto de la kultura diverseco; kaj la rajto al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo”.
Siatempe ni informis pri la prilaborata aŭtomata tradukilo el la kataluna kaj hipana al Esperanto. Pri la stato de laboroj, ankoraŭaj mankoj, sed ankaŭ estontaj paŝoj ni konatiĝas en laŭvica interesa artikolo en ĉi tiu numero de “Kataluna Esperantisto”. Cetere ni notu ankaŭ la riĉenhavan interretan anguleon prilaboritan de Dario Rodriguez kun multaj novaĵoj pri E-o en tiu medio.
Multaj kontribuoj en la lasta “Kataluna Esperantisto” relefigas la amaskomunikilan atenton donitan al la katalunaj esperantistoj kaj ilia aktivado, eĉ se ne ĉiam E-o estis elirpunkto de tiu interesiĝo, kiel tio okazis kiam “Kaj Tiel Plu” estis reprezentita en la konferenco pri la katalunaj poezio kaj kanto. Sed kiel ni legas aliloke ne mankis multaj interersaj kaj gravaj  gazetaraj, radiaj kaj televidaj eĥoj pri Esperanto, inter kiuj la prezentiĝo en la Barcelona TV estis notita inter la plej trafaj kaj sukcesaj por E-o. Eblas bedaŭri, ke kelkaj informoj  pri la agado de la katalunaj esperantisoj ne estis konataj pli frue, meritante pli vastan diskonigon. Diskonigon fakte havis sole la   kampanjo retroforprenonta la honoran prezidantecon de Franko super  la 68-a UK en Madrido. Tiu postulo estis adresita al UEA kaj la gazeto spegulas la opiniinterŝanĝon pri la temo. Nenie ni aliflanke trovas eventualan riproĉon direktitan al tiuj, kiuj antaŭ 40 jaroj tiun proponon lanĉis. 
Se temas pri la nunjaraj aktivadoj samnumere ni legas pri ambiciaj eldonplanoj de KEA kaj pri unusemajna aktivado antaŭ la decembra Kataluna Kongreso ligita kun Internacia Jaro de Lingvoj, direktota al la vasta publiko. Lingvoj ĝenerale, sed samtempe aparte,  ĉar sur Sardio speguliĝas en facillingva felietono, Inter tiuinsulaj lingvoj sian firman lokon havas ankaŭ la kataluna, parolata  en la ĉirkaŭaĵoj de Alghero.
La 241-a numero de “La Lanterno Azia”  el Koreio per sia kovrilpaĝo, sed ankaŭ ennumeraj raportoj retrorigardas al la jarfina rendevuo de ĉinaj, japanaj kaj koreaj gejunuloj en Wonkang Universitato. Konforme al la temo de la renkontiĝo estis prezentitaj diversaj prelegoj. Kelkajn tekstojn aperigas la revuo, kiel tiun  de Lee Chong Yeong “La rolo de junuloj por Paca Kunvivado de Aziaj Nacioj”, de Cho Wonhyong “Ni vidu la tutan mondon ne nur nordorientan Azion”. Tiu vigle diskutita temo speguliĝas ankaŭ en la teksto de rezolucio premisanta ĝeneralan vigligon de estonta junulara movado en Azio, kiun “La Lanterno Azia” plene publikigas. Krom tiuj seriozaj tekstoj la tagnotaj  de Lim Hung Cheak  “Ni babilis, ludis, ĝuis” spegulas veran,  junulan etoson de la jarfina renkontiĝo. La 2-a parto de referaĵo “Studo pri normigo de Esperantaj Vortaroj” referencas ankoraŭ al malpli nova evento,  kiu estis la 92-a UK, ĉar ĝi estis pretigita por la tiea Esperantologia Konferenco. Tamen la korea versio de artikiolo pri Tago de la Gepatra Lingvo (aperinta ĝisdate en la februara numero de  KAE-periodaĵo),  ja enkondukas jam en aktualajn laborojn de la korea E-movado. Pri tiuj el la unua monato de la jaro ni legas en la konstanta rubriko al tiu temo dediĉita. Inter diversaj eventoj  mi menciu la decidon helpi al la E-movado en Ganao.