• Pollando invitas: Radzymin
  • 05.04.2008
Nunsemajne ni proponas viziton en la loko Radzymin, troviĝanta nur 20  kilometrojn  nordoriente for de Varsovio, tra kiu cetere  kondukas la aŭtovojo Varsovio-Bialistoko,  kiel segmento de   la internacia aŭtovojo  >Via Baltica<. Apartenante al unu el la plej malnovaj urboj de Mazovio Radzymin nun estas la ĉefloko de realtive granda komunumo, sed entute ĝi fieras pri longa kaj riĉa historio,  kiu  post la 1989-a jaro signife  aktivigis  la  lokan socion.
La historio de tiu ĉi regiono  radikas en la 1-a duono de la 13-a jarcento kaj estas ligita kun la figuro de princo Konrad la Mazovia. Situante inter vasta arbarego, plena de embuskaj marĉoj ĝi estis loko aparte danĝera. La vojaĝantoj devis fronti naturmalfacilaĵojn kaj plurfoje eblis tie  renkonti  homojn eskapintajn el sub la leĝreguloj. Tial princo Konrad setligis tie iun el siaj subuloj, kies tasko estis atentigi la komercistojn per la konsilo: “radzę omiń”,  alivorte “mi rekomendas ĉirkaŭveturi la lokon”, el kiu konsilo “radzę omiń”,  kreiĝis la nomo Radzymin. Tio ne estas la unusola klopodo klarigi la etimologion de la nomo,  sed  ĝi ŝajnas multe konvinka.
Tra Radzymin kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj kondukis multaj komercaj vojoj kun pluraj gastejoj, tranoktejoj, rolante kiel ĝermoj de estontaj setejoj kaj urboj. Ĉiukaze la dokumentoj konfirmas, ke en la 1483-a jaro princo Boleslao atribuis al Jan Radzymiński la privilegion elkonstrui trakon al Varsovio,  pretigi vojojojn  kaj konstrui ilin por ĝia bezono. Komence de la 17-a jarcento Radzymin kaj la najbaraj teritoroj estis  luitaj kaj sekve venditaj al Rafał Leszczyński. En la laŭvicaj jaroj la urbo ricevis la  privilegion organizi ĉiujare 4 bazarojn. Meze de la 18-a jarcento Radzymin revigliĝis kaj spertis dinamikan evoluon, kiam ĝiaj posedantoj fariĝas Michał kaj Eleonora Czartoryski. Dank’ al ili kreiĝis en Radzymin impona palaco ĉirkaŭita de panorama parko, sekve masonita preĝejo kaj en la 1785-a jaro reĝo Stanislao August Poniatowski laŭ peto de sia onklino Eleonora  Czartoryski atribuis al la urbo la privilegion organizi bazarojn, kio validas ĝis hodiaŭ. Apartan atentigon meritas princo Edward Lubomirski, kiu kiel la posedanto de Radzymin testamenis al la urbo signifajn monrimedojn. En la 1867-a jaro Radzymin fariĝis la sidejo de distrikto, likvidota nur en la 1952-a jaro. En tiu periodo grava evolufaktoro de la urbo fariĝis la establo de  la malvastŝpura fervojlinio liganta Radzymin kun Wyszków kaj de la trafikvojo inter Varsovio kaj Wyszków.  Tiam en la urbo  bele ekfloris  industrio kaj komerco, kreiĝis ŝparprunta societo kaj volontula fajrobrigdo.  Radzymin fieris pri la propraj administraj kaj jurisdikciaj aŭtoritatoj.  
Dum la 1-a mondmilito Radzymin falis sub la germanan okupacion, sed en ĝi mem aktivis gravaj polaj rezistoorganizoj. La plej gravan signifon havis la batalo kontraŭ bolŝevistoj en la 1920 difinata kiel la Miraklo apud Vistulo. Ĝi decidis entute pri la sortoj de la pola-bolŝevista milito kaj antaŭmalhelpis la divastiĝon de komunismo ne nur tra Pollando, sed ĉefe tra la tuta Eŭropo.  Laŭ la kongrua opinio de historiistoj ĝi plenumis la ŝlosilan rolon en la historio de la mondo. La batalo malrekte fruktis per la tn. Riga-traktato kaj la savo de la pola nacia kaj ŝtata ekzisto, haltiginte la bolŝevistan premadon Okcidenten. Laŭ lordo  Edward D' Abernon la tn. Miraklo apud Vistulo,  do la venka batalo el la  15-a de aŭgusto 1920 estis la 18-a  laŭ sia signifo plej granda batalo  en la monda historio. La viva memoro pri tiuj  tagoj daŭras kaj post la 90-aj  jaroj de la 20-a jarcento la 15-a de aŭgusto fariĝis denove  pola nacia tago,  kiel Tago de la Polaj Militaraj Fortoj.
Dank’ al sia kultura kaj ekonomia evoluo Radzymin fariĝis grava centro ne nur en la regiona skalo. Tamen la 2-a mondmilito tutece ŝanĝis ĝian karakteron. Lime de julio kaj aŭgusto 1944 apud Radzymin okazis unu el la  plej gravaj bataloj, dum kiu malvenkis sovetoj, kaj la urbo mem estis preskaŭ tutece detruita neniam reakirinte sian antaŭmilitan statuson. La postmilitaj jaroj aldone puŝis Radzymin en la forgeson kaj la urbo krome estis diskriminaciita flanke  de la postmilitaj aŭtoritatoj pro la batalo el la 1920-a jaro. Nun, kiel dirite tio diametre ŝanĝiĝis.
Malgraŭ sia  proksimeco al Varsovio Radzymin neniam havis kun  la ĉefurbo favoran trafikligon, kvankam en la lastaj jaroj okazis pozitivaj ŝanĝoj ĉi-rilate.  La proksimeco de Varsovio finfine kaŭzis, ke  el la industri-serva centro Radzymin transformiĝis en centron satelian rilate al la ĉefurba Varsovio.