• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 08.04.2008
Nian ĉi-semajnan foliumadon de la E-gazetoj ni komencu per la lasta numero de “le monde de l’ Esperanto”, kiu samtempe inaŭguras la nunjaran eldonciklon. Ne mirige do, ke en la frontartikolo Claude Nourmont kiel la ĉefredaktoro menciias  diversajn okazojn, kiuj ne nur devus kapti la atenton de la E-parolantoj - kiel la Internacia Jaro de Lingvoj, sed esti dece solenitaj  kaj instigontaj al la priensoj - kiel la 100-jariĝo de UEA kaj enpraktikigataj  – kiel  ekzamenoj  konformaj al la Eŭropa Referencokadro, kiu jam de kelka tempo havas sian E-version. La priparolata numero, kiel ĉiuj ceteraj  de la revuo, kies tradicio ĉi-jare rondiĝas al 100 jaroj, estas dulingva. Jam la enkonduka franclingva artikolo proksimigas al la leganto la E-literaturon kaj poezion, sed la sekvan artikolon “Pri la muzikeco de l’ poezio”  de Dao Ank Kha el la 1993-a jaro eblas difini kiel veran perlon inter niaj priliteraturaj artikoloj. Tiun frontpaĝan temon kompletigas informoj kaj pri la nunaj tendecoj kaj pri novaj literaturverkoj sur la esperantista merkato kaj pri la aparta poezia aranĝo dum la jokohama UK.
Cetere al la lasta  Universala Kongreso rekte referencas du aliaj raportaj rememoroj en la priparolata numero de “l’monde de l’ ESPERANTO”. Michel kaj Francois Dechy dividas siajn spertojn rikoltitajn dum ILEI-Konferenco en Ranzan, dum Edmond Plutniak priskibas sian realigitan revon – kiun cetere kundividis kun li 22 esperantistoj el 5 landoj – veturi al Japanio per la siberia trajno, renkontiĝante dumvoje kun  esperantistoj kaj rikoltante spertojn pri la vizititaj lokoj laŭ la veturitinero.
Tute aktuala estas la ampleksa informo pri la E-versio de la eŭropa referenckadro el sub la plumo de la gvidantino de la Referenckadro-projekto, kaj redaktorino de la portalo edukado.net Katalin Kovats. El la kulturaj paĝoj ni menciu la recenzon de la libro de Heidi Goes “Afero de Espero” traktanta la komencojn de la E-movado en Afriko.
Literaturon ankaŭ, cetere konforme al la numera temo diversfacete traktas la lasta “Kontakto”, nome temas ne sole pri la E-literaturo, sed ĉefe pri la nacilingva, kaj inter ĉi-lastaj kontribuoj kun plezuro mi trovis tiun de nia redakcia kolegino Gabi Kosiarska pri “Fantasta mondo de Andrzej Sapkowski”. Sed krome eblas konatiĝi ia. kun la armena literaturo dank’ al Yenovk Lazian, kun “Hermetismo en la itala poezio de la 20-a jarcento” dank’ al Nicolino Rossi, Ralph Dumain dividas sian fasciniĝon pri la poeto William Blake konigante al ni interesiĝon pri li flanke de E-aŭtoroj, Aleksandro Galkin dividas kun la leganto konojn pri tataro Musa Ĝalil, kiu siajn plej brilajn verkojn elplumigis kiel prizonulo en la berlina malliberejo. En la numeron tamen  enkondukas ampleksa intervjuo kun Jorge Camacho pri “Beletra Almanako kaj Esperanta literaturo”. Ne ricevinte ĝis nun la specimenon de “Beletra Almanako” ni koncentriĝu ĝenerale pri la opinioj de Camacho rilatantaj al la E-literaturo. La intervjanta lin redaktoro de “Kontakto” ia. demandis pri la plej frapaj apartaĵoj, problemoj kaj male, pozitivaĵoj de la Esperanta literaturo kompare al la nacilingvaj. Kiel deklaras Jorge Camacho la ĉefan problemon en Esperantujo konsistigas manko de publiko kaj la diletanteco de multaj aŭtoroj. Kaj la pozitivaĵoj? Ni citu: “Kiel la plejan pozitivaĵon mi opinias la fakton, ke temas pri literaturo efektive tutmonda, ponta, interkultura kaj iasence translingva, ĉar iel ĉiu Esperanta aŭtoro devas konstante rememori, ke li verkas en aparta intergenta lingvo; ni ne povas verki rekte, kvazaŭ senpense, kvazaŭ aŭtomate, kvazaŭ lingvoj ne ekzistas, kiel eble faras iuj aŭtoroj naciligvaj”. Ĉu efektive ĉiu E-aŭtoro flegas tiun konstantan konscion mi ne certas, aliflanke sundube Jorge Camacho pravas atentigante, ke “unu el la problemoj de Esperantujo estas la malalta nivelo de nia kritiko: multaj recenzoj ne kuraĝas paroli negative pri fuŝaĵoj; aliaj,  male, obsediĝas pri kompostkoboldoj kaj aliaj imagataj eraroj”. Atendindaj estas ankaŭ la rimarkoj de la intervjato por la verkemuloj, nome “ni verku literaturon pri la mondo kaj interesan ankaŭ por la tuta mondo, ne nur por nia rondeto […] Ĉiu peco de Esperanta literaturo estu tradukinda, eĉ se neniu iam ajn ektradukos ĝin” – fino de la citaĵoj.
Literaturaj  paĝoj estas nedisigebla parto de “La Ondo de Esperanto”. En ĝia marta numero la originalaj poeziaĵoj venas el sub la plumo de burunda, ukrainaj, serba kaj hungara geaŭtoroj , kiel rikolto de la konkurso “Lira”. Al la klasikaĵo de E-komunumo, alivorte “Fudamenta Krestomatio” la atento estis donita en la rubriko “Nia trezoro” fare de Halina Gorecka, la plej novan version de Biblio koncernas jam la tria  recenzosegmento de Sergio Pokrovskij. En la marta numero multa atento estas donita ankaŭ al la lingvaj problemoj – aperas en ĝi “La 9-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro”, akademiano Marc Bavant eseas pri “La landnomoj de Esperanto kaj la diskuto ĉirkaŭ la naturo de “sufikso” –i”.  Pluraj paĝoj estas dediĉitaj al la okazintaj diverslandaj E-eventoj kaj aranĝoj,  kiel IS-o en Germanio. La numeron malfermas interesa raporto pri la eŭropa volontulado laŭ tute konkreta ekzemplo de esperantista eŭrovolontulo, Przemek el Bjalistoko kiu kadre de la oficiala eŭropunia programo volontulas en Francio. Pri la podkastigitaj fragmentoj de “La Ondo” riĉigitaj per kromaj programeroj informas la redaktoro de la magazino, Aleksandr Korĵenkov dum Jukka Pietilaeinen analize sumigante la enekton de la revuo konklude konstatas, ke temas pri periodaĵo “bone redaktita, interesa kaj sendependa”.
Alia internacia magazino sendependa, al kiu ni ŝatus ĉi-semajne doni la atenton estas “Monato”.  Per ĝia  marta numero ni ekscias detalojn pri  la enkarcerigo de Petro Desmet’ , la kunlaboranto de la revuo,  ne nur per la enkondukaj vortoj de la redakcisekretario, sed ankaŭ pere de la letero de la koncernato priskibanta la prizonan realon kaj justicdimension en Belgio. Cetere Petro De Smet’ (alia nomortografio) interese eseas pri pudingo vekante scivolemon ĉe la kulturanalizantoj – kio finfine,  en kiu lando estas difinata kiel pudingo. Ĉe lingvoanalizemuloj – sufiĉas kun la aŭtoro trapentri diversajn vortarojn por fronti la terminologian variecon de la difino pudingo. Ĉe  frandemuloj – kiuj sub tiu aŭ alia formo ŝatas pudingon (eble tamen pudingojn). Se ni jam proksimiĝis al la manĝo-arto ni ne prisilentu kuirartan kontribuon pri  “La kukurbo – frukto multvizaĝa”. Sed ja ankaŭ aliaj kontribuoj de e-istaj aŭtoroj ia. pri vastiĝo de Schengen-sfero,  pri tio ĉu estas homoj rezistaj al aidoso,  aŭ pri Nagasaki sebdube trovis scivolemajn legantojn.  Kompreneble kiel ĉiam aparte legindaj estas la propravidpunktaj konsideroj de la ĉefredaktoro Stefan Maul. Interreto kaj ĝiaj uzantoj, inkluzive de ĵurnalistoj, interreto kaj ĝiaj avantaĝoj estas la temo de liaj martaj konsideroj. Al tiuj, kiuj daŭre panike timas tiun, ja ne plu novan medion de la homa aktivado,  valoras suflori kun la aŭtoro, ke kvankam interreto ne povas respondi ĉiujn demandojn, kvankam ne eblas ĝin kredi senrezerve ĝi ja povas helpi eventuale, ke “oni pli bone kaj trafe formulu siajn demandojn – al fakuloj”.
Kaj ankoraŭ ĉi-semajne ni donu la atenton al la lasta duobla “Sennaciulo”, kiu per multaj kontribuoj traktas la ĉeftemon de la numero “Kelkaj aspektoj de nuntempa agrikulturo”. Plimulto de ili aperas kiel tradukoj el la nacilingvaj periodaĵoj, kio ne signifas ke ili estas  malinteresaj. Mian personan atenton aparte kaptis la  artikolo pri abeloj en Australio,  kaj pri tio ĉu biofueloj estas tute sendanĝeraj, baze de la brazilaj spertoj, ne laste la artikolo pri resanigindeco de la grundoj. Kompreneble la temartikoloj ne prenas la tutan lokon en la revuo kaj se temas pri SAT-kulturo inter diversaj kontribuoj mi nepre menciu tiun dediĉitan al pentristino Pan Yuliang – kiun Cirilo difinas “mirinda ponto inter Oriento kaj Okcidento”,  kaj kun kies figuro  post la tralego de la felietonaj notoj oni volonte konatiĝas pli profunde.