• Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.02.2004
  • 24.02.2004
Jam kelkajn fojojn mi petis nian kolegon, Wojtek Usakiewicz rendevui kun E-periodaĵoj, venintaj al nia redakcio. Lastatempe tute aparte pro mia vizito en Japanio. Dume tiu ĉi vizito fruktis ankaŭ per renkontiĝo kun novaj por mi japanaj Esperanto-periodaĵoj, sed kio plej gravis por mi, kun multaj personoj, kiuj aŭ mem redaktas iujn el tiuj ĉi periodaĵoj, aŭ korektas ilin, aŭ rolas en ili kiel pli aŭ malpli konstantaj kunaŭtoroj kaj kunlaborantoj.
Fakte, ankoraŭ antaŭ mia forveturo al Japanio de s-ino SASAKI Yasuko mi ricevis la numeron de „EVA” – ĝis nun nekonata al mi - organo de Esperanta Virina Asocio, la numeron de la pasintjara julio. En tiu dulingva periodaĵo mi trovis kelkajn mesaĝojn lige kun la pasintjara Hiroŝima Internacia Virina Tago 2003. Kun s-ino SASAKI Yasuko mi renkontiĝis dum la oktobra Japana Esperanto Kongreso en Kameoka, sed ĉi-foje mi bonŝancis persone konatiĝi kun s-ino OSIOKA Taeko en Hiroŝimo, dank’ al kiu en „EVA” – aperis tiuj mesaĝoj. Cetere – kio rolis por mi kiel enorma koincido en Hiroŝimo mem - kiel gasto de ge-roj Osioka. La kontribuoj konsideras la senĉese pripensendan temon „Kio estas milito? Kio estas paco?”. Ili venis kaj de Joel Brozovsky el Usono, kaj de emerita vjetnama instruistino Nguyen Thi Ngox Lan kaj de Judita Rey-Hudeĉek el Kroatio. Ĉi-lasta plej reliefe kaj korskue – alparolas la legantojn pri la temo. Evidente, facilas prezenti bombastajn pacdeklarojn, sed ĉu ne pleje konvinkas frazoj, kiuj rekte alparolas la koron kaj imagon, kiel tiu de kroata instruistimo Rey-Hudeĉek? „Mi travivis la militon (temas pri la balkana milito) neplorante, sed mi ploris antaŭnelonge, kiam mi vizitis vilaĝon en Bosnio, kie mi infanaĝe ludis kun infanoj nesciante, kiu apartenas al kiu nacio. Mi ploris nun, kiam mi vizitis ruinojn de tiu ĉi vilaĝo nun sen homoj, sen bestoj, sen vivo... Post milito restas nur senviveco, kiu ne havas naciecon nek religion”. Tiu ĉi renkontiĝo kun la lanĉintino de la kolektado de esperantistaj mesaĝoj lige kun Hiroŝima Internacia Virina Tago, OSIOKA Taeko havis por mi krome apartan guston pro la fakto, ke ĝuste ŝiaj grafikaĵoj ornamis plurajn lastajn kovrilojn de JEI-organo „La revuo orienta”. Fakte la februaran numeron de la periodaĵo en la redakcio mi trovis jam post la reveno, sed dank’ al la hiroŝima renkontiĝo kun d-ro HARADA Hideki mi havis jam la ŝancon legi ĝin en Japanio mem. En tiu ĉi-numero ankaŭ eĥas militeventoj pere de „Monata Podieto” en kiu la aŭtoro, KABA Toyohiko eksplikas, kiel iuj konkretaj eventoj en la ĉina urbo Xi’an – tempe distancaj – radikas en la sama fakto de la japana agreso dum la militaj jaroj. Kun aparta emocio kompreneble samnumere mi legis la gratulvortojn direktitajn al profesoro Rokuo MAKABE fare de UEA-prezidanto Renato Corsetti, pro la distingo de tiu ĉi vivanta en Eŭropo japana esperantisto - fare de la japana registaro per altgrada japana ordeno. Sed kun ankoraŭ multe pli granda scivolo mi legis la vortojn de profesoro doktoro Rokuro Makabe mem – regula aŭskultanto de diversaj Esperanto-elsendoj pri Esperanto jam de 20 jaroj – pri lia vivaventuro kun Esperanto, kaj pri liaj gravaj profesiaj atingoj, kiel unu el inter 28 plej elstaraj oftamologoj en Germanio. Kara D-ro MAKABE koran dankon pro tiu ĉi sinprezento kaj ankoraŭfoje gratulon pro la ricevita ordeno de sankta trezoro ore radianta kun rozario, flanke de la japana registaro.
Kiel ĉiuj japanaj periodaĵoj „La revuo orienta” estas dulingva – kaj per la februara numero ĝi inaŭguris sperto-enketojn pri enkondukaj kursoj de lokaj Esperanto-grupoj. Tiuj kontribuoj estas japanaj – aliflanke samnumere ni trovis ampleksajn informojn pri la okazonta en majo 37-a Esperanto-Seminario dediĉita al la temo „Ni ĉiuj respektive altigu nian esperantan kapablon”. En tiu seminario 6 klasoj perfektigos interesiĝantojn sur ĉiuj niveloj de E-kono ekde la elementa ĝis la supera. Kun la instruado ligiĝas ankaŭ la divido de spertoj de Alano Lauffenburger pri tio, kiel li tuj post sia esperantistiĝo klopodis – ja sukcese – enkonduki esperanton en la programon de la kongreso de JALT, kiu estas siglo de Japana Asocio por Lingva Instruado. En la numero de „La revuo orienta” foto-kalejdoskopas diverslokaj Zamenhof-festoj, sed ja ankaŭ la 90-a Japana E-Kongreso en Kameoka, ĉefe per la prezento de la prelego-teksto, kiun dum Ossaka-Simpozio prezentis Aida YAYOI. Tiu kongreso jam apartenas al historio, aliflanke la februara numero enhavas la novajn kaj gravajn informojn pri la nunjare okazonta, jam 91-a JEK en Inuyama. Antaŭ ol oni raportos pri tiu kongreso, kiu okazos nur aŭtune – la lasta, alie la 90-a okupis vastan lokon en la redakcia ĉefartikolo „Skize pri la movado en Japanio 2003”, en la februara numero de „La Movado”. Kompreneble ne nur ĝi, la leganto ekscias krome pri multaj lokaj kongresoj, pri tiel nomataj kunloĝadoj kaj evidente pri la establita kaj funkcianta lerte Japana Jarcento-Jubilea Komitato de Esperanto. Kiel ni legas tute aparte „La japana esperantistaro planas utiligi la jubileon de la japana E-movado por veki intereson de la publiko pri la home neŭtrala lingvo per diversaj manieroj”. Tiu ĉi interesiĝo ja speguliĝas en la vortoj de NAKADSA Hirosi, la urbestro de Jokohamo direktitaj al Trevor Steele, kiam tiu ĉi lastaŭtune vizitis la urbon, kiujn vortojn aperigis „La revuo orienta”. Sed ni reiru al „La Movado”. Nome ĉiu – eĉ eksterlanda leganto dank’ al la unuopaj numeroj de KLEG-organo ĉiam povas ion lerni pri la japana kulturo. En la februara numero temas pri laŭvica rakonto el la serio „Rakontoj antaŭ longa tempo”, kaj pri io kio tuj elvokas la asociaciojn kun la rava japapana naturo - la kolekto de ĉielarkoj. Siajn poeziecajn rekte impresojn pri ili divdas ĉi-foje en la rubriko „Kajero libervola” – Akira. Sed ja ankaŭ lige kun ĉi-tiu revuo mi ne povas forgesi la antaŭnelongajn rekontojn kun personoj diversmaniere ligitaj kun la periodaĵo – TAHIRA Masako, kiu sindediĉe legas ĝiajn presprovaĵojn kaj kun AIKAWA Secuko, kies kontribuojn al la unuopaj numeroj mi ĉiam tre ŝatis, ĉar ili vere pensige proksimigis kaj komprenigis al mi Japanion laŭ vasta senco de la vorto.
Se en niaj trarigardoj ni konforme al la aperritmo povis doni la atenton al „Oomoto”-revuo, tamen pri la oficiala organo de EPA de Oomoto „Nova vojo” ĝis nun ni sciis nur malmulte. La vizito en Kameoka estis la okazo por kunporti al Varsovio ĝiajn lastajn tri numerojn, el inter kiuj la januara kaj la februara aperis en nova formato kaj grafika vesto – temas ĉefe pri allogaj, gajaj kovriloj, cetere la monatperiodaĵo sub la nova redakto de Yas KAWAMURA. La revuo enhavas kompreneble kontribuojn ligitajn kun la religia doktrino de Oomoto, sed ja ne mankas en ili referencoj al la esperantistaj eventoj, kiel la lasta Japana E-Kongreso kaj 80-jariĝo de EPA de Oomoto aŭtune de la pasinta jaro. Se en la novembra numero ni povas relegi diversajn salutparoladojn, prezentitajn dum tiu ĉi signifoplena kongreso – ĉefloke kun la parolado de la Kvina Spitita Gvidantino de Oomoto, DEGUCHI Kurenai – en la la ceteraj kun ioma surprizo mi konstatis, kioman atenton oni donis al la vizitoj, kiujn lige kun la kongreso faris eksterjapanaj esperantistoj, ia. al la ĵurnalista vizito de tri redaktorinoj de E-elsendoj. Kun plezuro mi rememoris la oktobran viziton sekvante la impresojn de mia ĉina kolegino Yu Jianchao. Kaj kun fiero mi konstatis, ke ankaŭ mia prelego pri Pollando, prezentita tiam, estas zorgeme tradukita en la japanan fare de Hiromi YANO. Dankon pro tiu atento! Dank’ al ĝi – sed ja ne nur – la polaj akcentoj abundas en „Nova Vojo”. Nome fine de la 2003-a jaro dum du monatoj en Oomoto gastis juna polino, Małgosia Mayer – kies viziton pridokumentas fote kaj rememore la revunumeroj. En ĉiu el la unuopaj numeroj de „Nova Vojo” kun granda plezuro mi trovis krome interesajn kaj ĉarmajn felietonojn de Tacuo HUĜIMOTO, kiu sub la komuna titolo „Felietone-feritone” jen skribas pri siaj personaj kontaktoj kun esperantistoj: „nomoj fariĝis homoj”, jen komentas la novan veston de „Nova vojo”, jen eksplikas pri la signifo de „filogina efekto” en la kunteksto de la vizito de pola junulino el Toruń inter japanaj esperantistoj. Kompreneble tiuj felietonoj tuj rememorigis la ĉarmajn babiladojn kun la aŭtoro de la felietono en Kameoka mem. Cetere li ne nur felietonas, sed ankaŭ zorgas pri alta lingva kvalito de la revunumeroj. Antaŭ ol fermi la kunportitajn numerojn de „Nova Vojo” mi nepre volas diri al vi pri aktuala temo el la februara numero. Temas pri parolado de Yasuo TABUĈI prezentita dum la lasta Zamenhofa Festo. Ĝi-rilatas al iu el la plej interesaj projektoj de Oomoto, te. Ajabe-projekto - kies celo estas rendevuigi en Japanio israelajn kaj palestinajn studentojn, kiuj perdis siajn parencojn en konflikto inter Israelo kaj Palestino, profundigi ilian reciprokan kompreniĝon kaj amikecon unuflanke kaj aliflanke kun japanaj studentoj. Mi scias, ke la revo estas, ke en tiu projekto povu roli ankaŭ Esperanto. Kun varma koro, tiun projekton, pri kiu zorgas ia. Hiromi YANO mi elkore subtenas kaj mi esperas, ke lia ĉi-koncerna revo povos realiĝi.
Barbara Pietrzak