- Pollando invitas: Nowy Wiśnicz
- 12.04.2008
Ĉi-semajne mi proponas viziton en la sudo de Pollando, en la urbeto Nowy Wiśnicz plenplena de historio kaj riĉa per admirindaj vidindaĵoj, komencante de impona kastelo ĝis lignaj apudvojaj figuroj. La unua posedanto de tiuj ĉi teritorioj estis la grandsinjora familio Gryfici, kies reprezentanto episkopo de Płock, Andrzej transdonis ĝin en la 12-a jarcento al la benediktaninoj en la proksima loko Staniątki, kiuj sekve sukcesis ricevi de princo Boleslao la Hontema la vilaĝrajtojn kaj privilegiojn.
Sekve komence de la 14-a jarcento Wiśnicz fariĝis la posedaĵo de la kavalira gento Kmita, blazone Szreniawa. Ĝuste la filo de la unua posedanto konfidenca kunlaboranto de reĝo Kazimiro la Granda komencis konstrui tie masonitan kastelon. Laŭvicaj reprezentantoj de la gento obligis siajn riĉaĵojn kalkuliĝinte al la grandsinjora elito de la 15-jarcenta Pollando. La briloapogeon Kmita-familio spertis en la 1-a duono de la 16-a jarcento, kiam la sinjoro de Wiśnicz estis Petro la 5-a, granda reĝa marŝalo kaj krakova vojevodo, unu el la plej riĉaj kaj influpovaj homoj en la tiama Pollando. Por la bezonoj de lia kastelo laboris tiam 23 heredaj vilaĝoj, unu urbo kaj 5 reĝaj vilaĝoj. Post la morto de la lasta reprezentanto de Kmita-familio, kelkjaraj familikvereloj fine de la 16-a jarcento la kastelo kaj ĝiaj terenoj estis venditaj al Sebastian Lubomirski, kiu dank’ al tio altigis sian prestiĝon akirante krome la grafotitolon. Tamen veran florperiodon la kastelo kaj la loko spertis sub la regado de lia filo Stanislao. Apud la kastelo kreiĝis la urbo, pli poste nomita Nowy Wiśnicz. Reĝo Sigismundo la 3-a Waza atribuis al ĝi apartan privelegion organizi tri bazarojn jare kaj devige stapli varojn venantajn el Hungario, kiel vino, kupro kaj fero. Ankaŭ la lokaj komercistoj ĝuis la reĝan favoron liberigitaj de la doganpaga devo sur la tereno de la tuta Respubliko.
En la 1633 la urbo havis jam 12 stratojn, urbodomon, urbopesilon kaj kelkdek burĝajn domojn. 7 jarojn pli poste la urbo ricevis propran paroĥejon, sekve imponan barokan preĝejon de la Ĉielpreno de la Dipatrino kaj sankta Johano Baptisto. Kiel dankoakton pro la venko de la polaj trupoj apud Chocim sub sia komando Stanisław Lubomirski fondis en Wiśnicz klostron de la senŝuaj karmelanoj. Samtempe Stanisław Lubomirski dum 6 jaroj ĝisfunde alikonstruis la kastelon transformante ĝin en fortresan palacon. Ĝia interno plenplenis de murornamaĵoj, pentraĵoj de tiaj majstroj kiel Ticiano, Rafaelo, Dürer. Distron certigis itala kortega muzikensemblo kaj privata teatro. Laŭ la priskribo de kortegano Stanisław Czarnecki en la kastelo ĉiam troviĝis cento da koreteganoj, kelkdek ĉasistoj, multnombre nobela junularo ŝlifanta en la koretego de Lubomirski sian bonkonduton kaj pozicion. Dum la vivo de Stanisław Lubomirski en lia rezidejo gastis ia. reĝoj Władysław la 4-a kaj Jan Kazimierz. Bedaŭrinde post lia morto finiĝis la plej prospera por la urbo kaj la kastelo por periodo. Apartajn perdojn suferis la kastelo dum la sveda invado, kiam svedaj barbaroj detruis la kastelon forveturigante 150 ĉarojn plenplenajn de juveloj, riĉaĵoj kaj artverkoj. Ĝis hodiaŭ ne estas sciate, kial la kastelo estis konkerita sen kiu ajn defendopafo, dum en la 17-a jarcento ĝi disponidis pri grandega defendoanaro. Garnizonis tie 200 dragonoj, 400 hungaraj infanterianoj, 60 kozakoj, troviĝis 80 kanonoj. La nutraĵprovizoj certigis trijaran defendon. Malgraŭ tiu ĉi damaĝa sortobato en la 60-aj jaroj de la 17-a jarcentro ankoraŭ en la kastelo en Wiślicz troviĝis superba kolekto de pentraĵoj kaj biblioteko, apartenanta al la plej grandaj en Pollando.
La kromaj damaĝoj ligiĝis kun la I-a dispartigo de Pollando kaj transpreno de tiuj terenoj fare de Aŭstrio. La plej grandan frapon signifis tamen la incendio en la 1863-a jaro, kiu konsumis preskaŭ tutece la lignan konstruaĵaron de la urbo. Pri ĝia beleco ĝis hodiaŭ eblas konvinkiĝi rigardante desegnaĵojn de la pola renoma pentristo Jan Matejo, kiu en Nowy Wiśnicz estis ofta gasto, ĉar de ĉi tie devenis lia edzino. Cetere en Wiśnicz naskiĝis alia fama pola pentristo Juliusz Kossak kaj kun kun la urbo estis ligitaj pluraj aliaj artistoj. Tiun artan evoluon bedaŭrinde ne akomopanis la ekonomia kaj Wiśnicz perdis la urborajtojn en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, reakirinte ilin nur post la paso de 60 jaroj. La plej peza en Wiśnicz estis la okupacia periodo dum la 2-a mondmilito, tamen en la urbo aktivis firma kontraŭgermana rezistomovado. La postmilita regado de la nova reĝimo ŝanĝis la karakteron de la urbo. La havaĵoj de Andrzej Lubomirski estis parceligitaj kaj la kastelo kontraŭleĝe transprenita de la fisko. Fakte nun la leĝaj heredantoj reakiris la rajtojn al la kastelo, sed la juraj komplikaĵoj ne ebligas ankoraŭ transpreni la familiposedaĵon.
Finante nian viziton en Nowy Wiśnicz ni aldonu, ke ĝi tutece troviĝas sur la teritorio de panorama parko, en kiu plej valorajn fragmentojn konsistigas arbarakompleksoj, en kiuj ne mankas interesaj rokaj formacioj. La nunaj loĝantoj kaj administrantoj de Nowy Wiśnicz kaj ĉirkaŭaj lokoj multajn esperojn ligas kun la evoluo de turismo, kiu kun ĉiu jaro floras en ĉiam pli signifa grado ne nur pro la antikvaĵoj, sed ankaŭ naturvaloroj de la regiono.