• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 15.04.2008
Nur en la nuna jaro komencis atingi la redakcion  periodaĵoj el Afriko. Ekde la unua pritrakto ili elvokis viglan interesiĝon de niaj geaŭskultantoj. Des pli mi kontentas,  ke nun venas laŭvica okazo ilin enrigardi kaj kromkonfirmi,  ke aferoj ligitaj kun la afrika  E-movado ne speguliĝas sole en ili. La eldonaĵoj el Afriko havas modestan aspekton kaj uzas prefere la difinon bulteno aŭ informilo. Tamen ilia enhavo spegulas klopodojn de la afrikaj esperantistoj progresigi la  E-movadon en diversaj landoj de la kontinento.
La bulteno de Afrika Komisiono de UEA “Esperanto en Afriko” per sia unua numero-2008 esprimas la deziron, ke la nuna jaro signifu “plian kunlaboradon efikan por la progreso kaj la bono de la afrika E-movado”, samtempe atentigante kaj alvokante la atenton de mecenatoj igi la partoprenon de afrikaj samideanoj en la nunjara  UK – videbla. La vortoj de la Kunordiganto de la Afrika Komisiono konfirmas ankaŭ la deziron de la afrikaj esperantistoj engaĝiĝi al ĉiuj nunjaraj solenaĵoj, kiuj troviĝas en la atentokampo de la monda esperantistaro:  Internacia Jaro de Lingvoj, 100-jariĝo de UEA. Loke gravas ILEI-konferenco en Benino lige kun “la antaŭvidita atingo, kiu estas >produkti en Afriko altnivelajn E-instruistojn<”. Bondeziroj troviĝas ankaŭ ene de la numero kaj esprimanta ilin Jean Codjo – deklaras la esperon, ke en Afriko prefere oni diskutos konstruivajn kaj ne tute personajn aferojn. “Mi deziras - ni legas - ke ekde la nova jaro 2008 ni serioze ekdiskutu pri tute konkretaj aferoj, kiujn ni povas fari por ne eterne dependi je helpoj de eksterafrikanoj. Devus unue temi pri tute respektoplena diskuto, debato kaj propono de farendaĵoj kaj ne pri kritikema sinteno”.
 Tre konkretajn informojn la leganto trovas en la rubriko >Landaj Agadoj<. Ekzemple en Niĝerlando iu el la reliefigendaj agadoj estis kunlaboro kun eksteresperantista REMAR ia. por instrui E-on al la estadantaj tie orfoj, en Benino – kiu preparas sin por ILEI-konferenco oni jam fiere elkalkulis organizitan ekspozicion pri E-literaturo, -muziko, -gazetaro. El Togolando la informoj koncernas ĉefe la jarfinan 15-an Togolandan E-kongreson, kiu markis la 20-jariĝon de la tiea E-movado. Ilin kompletigas aliaj informoj pri tio, kiel “Afriko festis Zamenhofe” en Demokrata Respubliko Kongo, Komoroj, Benino, Angolo. Tutcerte la deklarita deziro, ke IJK iam okazu en Afriko emfazita de togolandano, kiu kongresis en Hanojo – iam aŭ eble jam en la 2009-a - atestas pri la firmiĝanta memfido de afrikaj esperantistoj opiniantaj sin organize pretaj inviti eksterafrikajn,  junajn gekolegojn el la tuta mondo.
Tiu ideo de togolanda esperantisto konfirmas, ke aparte evoluinta sur tiu ĉi kontinento estas la E-movado en Togolando. Pri tio ne havas dubojn la togolandaj esperantistoj mem. Ilia aperanta en la sesmonata eldonciklo informilo “Alvoko”, rilata al la periodo julio-decembro 2007 ankaŭ emfazas tiun revon kaj samtempe jam per la unua frazo deklaras: “Certe vi scias, ke la movado en Togolando ĝuas reputacion de modelo por ĉiuj asocioj de UEA en Afriko, eĉ en la  mondo”. Ne eblas dubi, ke la togolandanoj estas plej lerte organiziĝintaj, sufiĉas legi en la informilo pri la gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, sufiĉas legi pri la agadoj de la tiea Fonduso Esperantista por Interhelpado kaj Mikrokreditoj, kiu origine celita al la E-komunumo pro la anonima mondonaco nun malfermiĝis al aliaj togolandanoj. Kun intereso oni ekscias pri la agadplanoj de Asocio de Ĉiuj Denovnaskiĝintaj Kristanoj, kiu krom religiaj celoj premisas la instruadon de E-o al ĉiuj kristanoj. Asocio Sennacieca de Esperantistoj-Laboristoj en Togolando – kiel ni eksciis laŭvice,  donas monhelpon al siaj membroj kiuj geedziĝis, ricevis infanon aŭ perdis la gepatrojn. Per tio ia. -  laŭ  mia kompreno - emfaziĝas la deziro de la togolanda E-movado disvastigi la lingvon kun aparta atento al ĉiuj sferoj de la homa vivo. Sekve en “Alvoko” ni legas pri konkretaj paŝoj de  Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La leganto  povas konatiĝi kun la jarraporto pri la 2007-a jaro. Multajn paĝojn okupas mesaĝoj direktitaj al la 15-a Togolanda E-kongeso – kies deklarintoj persiste deziras al la togolandaj esperantistoj memstarecon kaj sendependecon de kiu ajn E-organizo,  krom de la afrikaj esperantsitoj mem. En tiu kunteksto iom aparte sonas la mesaĝo de la Esperanta Civito – kiu ne tiom bondeziras,  kiom listigas la proprajn agadojn efektivigitajn,  estontajn por afrikaj esperantsitoj, la tn. “investadon” kun atentigo,  ke tiu investado grandiĝus, se al la Civito aliĝus alia togolanda establo.  Evidente fine ne mankas la deziro de “la plej granda sukceso” al la 15-a TKE.
Leginte tiun mesaĝon tute ne mirigis min la rezonado de la sama aŭtoro Giorgio Silfer en la februara “Literatura Foiro”. En la artikolo “Afriko: veto por unuj, vetoo por aliaj”, li tute senvuale konstatas: “La Civito fakte ne celas starigi filiojn en ĉiuj landoj, nek kunordigi la tutan afrikan Esperantion laŭ centralismo, sed evoluigi ĝin laŭ federismo, surbaze de la principoj en la Pakto”. En tiu kunteksto ĉu povas mirigi la konstatoj de la aŭtoro, kiu komparas ekzemple UEA al mutnacia konzerno, en kiu la ĉefaj kadroj estas blankuloj. Skribante pri UEA-strategio en Afriko la aŭtoro de la teksto ne hezitas ofende vortumi, ke tiu strategio estas: “turnita ne al la formado kaj engaĝo de aktiva intelektularo, sed al la trajnado de instruistoj, laŭeble kun simpla psiko”. Kion signifas rilati al SAT en Afriko. Jen la respondo: “Rilati al SAT do signifas konkrete rilati al Francio, eĉ al difinita parto de la franca socio, ofte precipe kun ĝia, makrosocie tre minoritata franĝo anarko-sindikatisma kaj anarkomondialisma”.
Sendube temas pri specifa rezonado de la aŭtoro. Eble do valorus ankoraŭfoje referenci al la vortoj de Jean Codjo el “Esperanto en Afriko”, kiu deklarinde la deziron diskuti en Afriko tute konkretajn aferojn klare formulis: “Devus unue temi pri tute respektoplena diskuto, debato kaj proponoj de farendaĵoj, kaj ne pri kritikema sinteno.”
Afrikan kontribuon en la februara “Literatura Folio” alportas ankaŭ Hans Bakker omaĝante la memoron de la forpasinta Claude Piron. Lian rememoron pri la helpo de la forpasinto  donita por operacihelpi la filon de Gbeglo Koffi, ni legis jam aliloke kaj cetere citis en nia trarigardo. En la “Literatura Foiro”, krom tiu rememoro Hans Bakker  memorigas pri la konflikto inter tiu togolanda aktivulo,  eksa UEA-prezidanto kaj ĉefa UEA-oficisto. Krome citaĵojn el la letero de Claude Piron al Gbeglo Koffi en la kunligo kun lia libro “Sub la verda bluzo”.  Hans Bakker konstatas “li akre analizas kaj akuzas. Nenion kovras”, citante el tiu letero opiniojn pri monopolemaj organizoj kaj neceso de libereco al iniciatoj eksterstrukturaj, en kiu Claude Piron tamen skribas  pri E-organizaĵoj menciante neniun laŭnome”.
Dume ni flankenmetu “Literaturan Foiron” por kromkonfirmi la venintajn laste “Dian Regnon” kaj “Katolikan Senton”. “Dia Regno” per la unua nunjara numero memorigas, sian  nunjaran 100-jariĝon represante la frontpaĝon de la unua numero, laŭ kiu - kaj ankaŭ laŭ citaĵo el la libro de Ulrich Matthias “Esperanto – la nova latino de Eklezio” la leganto ekscias,  ke ĝia apero estas ligita kun konata siatempe iom pli vaste  organizo YMCA. Omaĝe al Claude Piron oni represas lian religiteman tekston “Ĉu Esperanto estas diregna” el “Espero Katolika”, 1984. Ankoraŭ unu forpasinton omaĝas “Dia Regno”, nome la luteranan litovan pastoron Ericas Laiconas per lia prediko preparita por la ekumena kongreso en la pola Pelplin;  Jacques Tuinder prezentas fabeleton por edife konvinki, ke eĉ seneliraj vojoj ebligas la novajn.
La “Katolika Sento” la periodaĵo de la itala IKUE-sekcio per sia 2-a nunjara numero ia. proksimigas la tekston de la dua encikliko de papo Benedikto la 16-a “Spe  salvi”, per la paĝoj pri la biblia kulturo konsideras jam per la dua segmento la demandon “Kia la hebreeco de Jesuo”. Ni trovas la informojn pri IKUE-kongreso en Rimini, omaĝonta  la 100-jariĝon de E-o en tiu ĉi urbo  kaj 80-jariĝon de sacerdoto Duilio Magniani, kiu – ni memorigu - sian premion Onisaburo Deguchi dediĉis por la bezonoj de la afrika E-movado.  Ne mankas en “Katolika Sento” informoj el Afriko. Korskuaj, pri  la tertremo en Ruando, ruiniginta ia. iun sanktejon kaj mortiginte 11 personojn en paraĥo, kie la sacerdotan servon plenumas afrika pastro, esperantisto Gaspard Ntakirutimana.  Denove pastro Magniani alvokas samideanojn ne sole al la preĝohelpo,  sed ankaŭ tiu pli mezurebla, financa.