• Pollando invitas: Łapy
  • 19.04.2008
Veturante lastsemajne al Bjalistoko mia trajno haltis ia.  en la stacidomo de la  urbo Łapy, situanta ĉe la fervoja itinero el Varsovio tra Grodno ĝis Sanktpeterburgo.  La urbo troviĝas apud la rivero Narew, unu el iom grandaj polaj riveroj. Valoras halti tie almenaŭ dum kelkaj  tagoj por admiri la lokan naturon kaj viziti  la Nacian Parkon de Narew-rivero.
Pro la historiaj kialoj, sed ankaŭ la geografia kaj trafika situo, krom la klimataj proprecoj de Łapy kaj la  regiono ĝi rolas kiel „Pordo inter Oriento kaj Okcidento”. La rivero Narew dum jarcentoj difinadis la limon de la setliĝado. La unuaj historiaj mencioj pri la setliĝantoj devenas el la komenco de la 13-a jarcento kaj ĝis hodiaŭ fascinas la historio de la venantaj tien mazoviaj nobeloj (Mazovio estas la regiono en la centra Pollando, en kiu troviĝas ankaŭ Varsovio). Nome reprezentantoj de la mazoviaj nobelaj gentoj, kiuj sekve de la diseriĝo de la familibienoj, ne plu estis posedohavaj venadis tien forhakante arbarojn, pretigante kultiveblajn grundojn, flosigante lignon kaj tiel kreante la bazon por lerte funkcianta ŝtato. Tiuj nobeloj cetere formis apartan socitavolon, kiun karakterizis patriotismo, religiemo, korligiĝo al la nobelaj tradicioj kaj al la tero.
Tra tiu tereno de jarcentoj kondukis trafikvojoj kaj tute baldaŭ apud la urbo Łapy trapasos la aŭtovojo S-19 ligonte la apudbaltajn landojn kun la sudo de Eŭropo.
La tuta Łapy-komunumo karakteriziĝas per varia terenformo,  en kiu dominas pitoreskaj morenaj altaĵoj kaj marĉaj ebenaĵoj profunde penetrataj de la vasta valo de Narew-rivero. Rave meandranta rivero difinas la orientan limon de la komunumo. En la proksimeco de Łapy la flankfluejoj de Narew formas unikan ostaĝejon, la mikroregionon kun la origina naturo. Kelkaj difinas ĝin „la pola Amazonio”, la aliaj „la pola Okawango” alude al la harplekta aranĝiĝo de la riverfluejoj, kio vekas la asociaciojn  kun la ĵus nomita  rivero en la sudo de Afriko. Ĉirkaŭ la terenoj de la nacia parko etendiĝas marĉaj terenoj, herbejoj, arbaroj kiel vivejo de ĉirkaŭ 150 birdospecioj, inter kiuj ne mankas specioj maloftaj kaj malaperantaj. Krom birdospecioj kovantaj tie printempe kaj aŭtune la marĉaj terenoj estas la ripoz- kaj nutroloko por multnombraj grupiĝoj de la  migrantaj birdoj. Ĉio ĉi kaŭzas, ke eblas tie en la natura medio lornoĉasi aŭ fotoĉasi multajn bestojn, ĉefe birdojn.
La nomo de la urbo Łapy havas la regionan, mazovian originon kaj komence rolis kiel kromnomo de la gento, kiu establis la loĝkolonion apud Narew-rivero. Laŭ legendo  la urbokreiĝo ligiĝas kun nobelo Łappa blazone Lubicz veninta tien en la periodo de la mazovia koloniigado de  tiuj terenoj en la 15-a jarcento. Konforme al la plunombriĝo de la familio burĝonis multnombre novaj loĝkolonioj  ambaŭborde de Narew. Rechy, Brusięta, Barwiki, Korczaki, Pluśniaki, Wągle, Wity, Zięcie, Kosmyki, Łazie, Stryjce, Wojtysze. Iuj el tiuj loĝkolonioj malaperis kaj aperis novaj, kiel  Gożdziki, Dębowizna, Bociany, Leśniki.
Post  la 3-a dispartigo de Pollando (inter Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio)  en la 1795 jaro Łapy ektroviĝis en la prusa aneksoparto. Sekve ĝi  eniris la konsiston de la Varsovia Princolando kaj post la 1815-a jaro de la Pola Reĝolando. Grava jaro en la historio de Łapy estis la 1812-a jaro,  kiam dufoje tramarsis tiun terenon la trupoj de Napoleono. En la 1925-a jaro diversaj loĝkolonioj: Łapy-Barwiki, Łapy-Leśniki, Łapy-Zięciuki, Łapy-Wity, Łapy-Gożdziki, Łapy-Bociany formale ekrolis kiel  la urbo Łapy.
Sian evoluon Łapy dankŝuldas al la fervoja linio Varsovio-Sanktpeterburgo, lanĉita en la 1865-a jaro kaj elkonstruita kvin jarojn pli poste fare de francoj establo riparanta fervojvagonojn, kio logis al la urbo metiistojn kaj laboristojn el la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Cetere la fabriko ekzistas ĝis hodiaŭ malgraŭ la dummilitaj detruoj dum la unua kaj dua mondmilitoj. Sekve de ĉi lasta Łapy estis detruita 80-procente. Hodiaŭ Łapy estas la ĉefa urbo de la kamparana-urba komunumo, kiu krom la administra centro  rolas kiel centro kleriga kaj medicina ankaŭ por la najbaraj komunumoj.
Komence  ni diris, ke valoras halti en Łapy kaj ĝia regiono dum kelka tempo, ekzemple por perpiede, bicikle aŭ kajake intimiĝi kun la tiea kulturo kaj naturo. Ni menciu nur pri du itineroj. Por la perpieda migrado invitas la 24-kilometra itinero de fervojistoj. Bicikla,  iom pli ol 200-kilometra itinero cikonia – ĝuanta apartan interesiĝon de eksterlandaj turistoj - kondukas tra preskaŭ tuta podlaĥia vojevodio. Laŭe de ĝi eĉ tri lokoj meritas nian halton – Pentowo,  kie troviĝas 25 cikoniaj nestoj, Suraż kun 32 kaj Nawyki kun 42 cikoniaj nestoj. Eble do la vontjara Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko estos la okazo por iuj vizitantoj konatiĝi ne sole kun la kongresurbo, sed ankaŭ kun ĝia plej proksima kaj ioma fora regionoj.