Lastsemajne ni finis la trarigardon per la enrigardo en la italan UECI-periodaĵon “Katolika Sento”. Hodiaŭ ni komencu per la lasta numero de “L’ esperanto”, la revuo de Itala Esperanto-Federacio, kiu kovrilpaĝe kaj ene de la numero donas apartan atenton al la forpasinta Claude Piron. Mi jam legis en la E-gazetaro ies opinion, ke la serio de la rememoroj pri Claude Piron impresas kvazaŭ emfazo de adorokulto al la forpasinto, sed tiun opinion mi ne kundividas. Prefere mi samopinias kun Anna Loewenstein, ke “li estis ne nur unu el la plej konataj kaj gravaj esperantistoj, sed ankaŭ unu el la plej amataj”. Reference al la klare eksplikitaj ideoj de Claude Piron pri la la vortfarado, ia. en lia “Esperanto, ĉu eŭropa aŭ azia lingvo” siajn opiniojn prezentas Renato Corsetti iom koncentriĝante pri la grekdevenaj vortoj en la itala, sekve penetrantaj la IL-on, kio liaopinie estas preskaŭ katastrofa por neeŭropaj esperantistoj. Mi estas pli rezervema, prefere levante la demandon ĉu efektive ni devas forigi ĉiujn vortojn kun la greka kaj latina origino por ekuzi la kunmetaĵojn?
Antonio Cidazzi atentigas pri grava faceto de la lingvouzo fare de la lingvoadeptoj, reliefigante – ja 100-procente prave - ke ĝi servas por komuniki kun eksterlandanoj. Do ne (almenaŭ ne sole) per konformaj leĝpostuloj, sed prefere pere de la rekta uzo kaj pridemandado pri la kono de E-o dum niaj diverslandaj konversacioj ni aktivu internacie, konforme al la ideo “necesas paroli en Esperanto…. ne nur pri Esperanto”. Paroli kun eksterlandanjoj, demandi ilin pri la lingvokono aŭ ne? Jen faceto de nia praktiko disvastigi la lingvon. Konojn pri ni, kiel UEA devus liveri sendube la oficiala retejo de UEA. En sia laŭvica traktado de la interretaj paĝoj de E-organizoj Daniele Binaghi sub la lupeon prenis uea.org, liaopinie sufiĉe gravan precipe por esperantistoj. Nu, verdire la aŭtoro (kompare al siaj aliaj felietonoj) prefere komplimentas la paĝaron ol aŭdacas aferkernan kritikon. Estas ĉiukaze bone legi la vortojn de la prizorganta ĝin Andrej Grigorievskij, ke okazas renovigo kaj ampleksigo de la paĝaro, ebligante al la aŭtoro de la felietono konkludi, ke: “verŝajne la retejo de UEA baldaŭ fariĝos pli interaktiva, kaj ĝi certe utilos al la tuta esperantistaro”. Mi aldonus, ke estus bone preni en la konsideron ne la tutan esperantistaron, sed ankaŭ tiujn, kiuj aŭdante la siglon UEA pere de tiu paĝo bonŝancu trovi adekvatajn informojn pri la 100-jariĝanta organizo, kiu – kiel ekkriis antaŭnelonge la mondaj amaskomunikiloj fariĝis paca Nobel-premiito 2009. Cetere la laŭvican fojon - ni aldonu - por ne ricevi la kapturniĝon.
La itala “L’ esperanto” aperas dulingve, kelkaj do kontribuoj estas fermaj por neitallingvanoj, kvankam vere interesaj – kiel konsideroj de Michele Gazzola pri la trudo de la angla en la superaj lernejoj, kiel opinioj de Andrea Chiti-Batelli, kiel fine la artikolo de Antonio De Salvo pri la historio de Radio Roma, ekde la unua E-vorto dirita en ĝi en la 1935-jaro. Nu, ĉi-seca kronologio devigas nin paroli pri la 80-jariĝo kaj ne 49-jariĝo de la E-programoj en la Pola Radio, sed tio estas sole la marĝena rimarko. Se temas pri la lasta “L’ esperanto” ne laste mi ĝojis trovi ampleksan raporton pri Zamenhof- kaj Stoppoloni-premioj, kiujn la itala E-Federacio atribuas al la naciaj elstaruloj de neesperantista mondo. Ĉio ĉi itale. Sed inter la menciindaj nepre esperantlingvaj atikoloj tutcerte nian atenton meritas la artikolo de Nicola Minnaja pri la seminarioj en la Nacia Kongreso, kiuj lanĉitaj pasintjare ne sole pliriĉigis la italan kongreson-2007, sed same emfaze por la E-kulturo estas planitaj dum la nunjara kongreso en Grosseto. Inter diversaj raportoj pri aranĝoj okazintaj evidente la raporto de Olivero Bagnoli “Ago-Semajno en Pollando – jen la Zamenhofa “sonĝo” estis por mi plej emocidona.
Pasintsemajne foliumante la lastan “Literaturan Foiron” mi koncentriĝis nur pri unu temo, kun literaturo nur parte ligita. Dume la enhavo de la februara numero meritas nian atenton pro multaj motivoj, evidente enhavaj. Unuavice do ni atentigu pri la recenzo de USUI Hiroyuki pri la duobla kompakta disko “La infana raso”, en kiu William Auld deklamas sian ĉefverkon. Verdire, konante tiun praktikon koncerne la polan poezion mi ne preferas aŭdi poezion en la aŭtora plenumo, sed mi ne subtaksas la dokumentan valoron de tiaj eldonoj. Sed mian atenton kaptis alia opinio de la recenzanto, nome: ….”tradukoj de la Auld-a verko en etnajn lingvojn estas bezonataj ne nur por konigi esperantan literaturon al la ekstera publiko, sed foje ankaŭ por helpi al esperantistoj grimpi al la poezia alto, en kiu ŝvebas la genio de Auld”. La recenzaj opinioj de USUI Hiruyuki pri tiu eldonaĵo spronas krome al kompreno de tiaj bazaj aferoj, ke poezion oni ne komprenas, sed sentas, do eblas aŭskulti ĝin kiel muzikon; ke valoras eble lanĉi la ideon inter la esperantistoj de ĝia vastskala deklamado, ne laste la eldonaĵo ebligos al li mem trakti ĝin kiel kuraĝigon japanigi la tutan poemaron.
Pri alia faceto de nia E-kulturo, nia teatro la redakcio intervjuis la dojeninon de la Bulgara E-Teatro Belka Beleva, dum la tria akto de la esperantigita “La Kafejo” de Carlo Gldoni tradukite de Carlo Minnaja estas la palpebla pruvo, ke ensendigendaj spektakloj troviĝas. Fine el ĉi tiu riĉenhava numero de “Literatura Foiro” ni menciu la lastan, la jam 7-an segmenton de historia artikolo de Claude Gacon pri la vivo kaj didaktika kontribuo de Loius de Beaufront.
Ni konfirmu ĉi-semajne la laŭvicajn periodaĵojn el Azio. La marta “Nova Vojo” referencas ia. al la jarfina Internacia E-kurskunveno, ĝi raportas pri la 5-a Azia Kongreso, ĝi donas la atenton al la 100-jariĝo de UEA kaj ĝia fondinto Hector Hodler. Ĝi adiaŭas krome unu el siaj eksterlandaj korespondantoj Jeremi Gishron el Israelo, kiu ankoraŭ por tiu ĉi numero sukesis liveri sian kontribuon. Alia korespondanto, Aida Ĉizikaite liveras etan raporton pri la eĥanta japana UK kaj Japanio en E-klubo de Bratislavo. En la naturetoson la leganton enkondukas la verko de la revuleganto Kuniyuki NAGATAMO.
En alia periodaĵo japana, la aprila “La Movdo” grandparte japanlingva la atenton kaptas la devizo, sub kiu jam baldaŭ kongresos, ĉar junie, esperantistoj el la regiono: “Ĝojo de Esperanto”. Esperantlingvaj kontribuoj verdire ne estas multaj, sed evidente tia estas >Kajero Libervola<. Ĉi-foje Miyamoto Seiko impresveke felietonas pri la situacioj, en kiuj sanaj misfunkcioj metas homon en alian soci-tavolon, kiun ni ne rimarkas ĝuante la plensanan vivon, dume ĝiajn ekskludajn trajtojn ni rimarkas post la lezanta nian sanon akcidento aŭ misfunkcio aĝe motivita. Al la E-legaĵoj en la aprila numero apartenas ia. la laŭvica >Rakonto de antaŭ longa tempo<, >Verse-diverse kun tankaoj< kaj fine la invita skizo pri la nuntempa movado en Koreujo, preta bonvenigi en majo por la laŭvica E-lernejo Namkang.
Ne mirige, ke nun ni ankoraŭ volas enirigardi la martan numeron de “La Lantero Azia”, ĝuste la oficialan organon de Korea E-Asocio. Inaŭguras ĝin esperanta/korea raporto pri la 5-a Azia Kongreso de Esperanto. En la esperantlingva segmento de la periodaĵo Stano Marĉek revenvoje post la Oceania Kongreso ne nur haltis en Koreio, sed sukcesis renkontiĝi kun redaktoroj de la periodajo por dividi kelkajn informojn pri sia esperantistiĝo, lingvinstruado kaj rektmetoda kurso, nun ricevanta plurajn lingvajn versiojn. Vojaĝemuloj konas Gretije Buttinger el Londono. Persone neniam konatiĝinte kun ŝi pro simpla kaŭzo malofte viziti Londonon jam multfoje mi aŭdis pri ŝia gastigado. Ĉi-foje pri ŝia tiukampa aktivado kadre de la Pasporta Servo kortuŝe felietonas So Jinsu, nun profesoro de Kangnam-Universitato, sed la unuan fojon vizitinta ŝian domon ankoraŭ kiel docento. Al lia gratula artikolo verŝajne aldoniĝos ĉiuj gastigatoj, kiuj lasis sian gastospuron en iu el la 5 gastolibroj en la daŭro de la lastaj 40 jaroj.
Nunsemajne ni volas ankoraŭ danke konfirmi la ricevon de la unua nunjara numero de “Starto” de Ĉeĥa E-Asocio. El ĝi ni ia. ekscias, ke ĈEA omaĝas la Jaron de Lingvoj kaj la 100-jariĝon de UEA per inaŭguro de nova E-muzeo en Svitavy, kio samtempe rolas kiel enkonduko al la 40-jariĝo de la asocio en la 2009-a jaro. Interese estas pli proksime konatiĝi kun novaj Honoraj Membroj de ĈEA: Eli Urbanova, Josef Kavka kaj Jiři Vychodil. Same kiel multaj aliaj periodaĵoj lastatempe ankaŭ “Starto” adiaŭas la forpasintajn Claude Piron kaj Don Harlow.
Ni konfirmu ankoraŭ ĉi-semajne la unuan nunjaran numeron de “Monate ĉe vi” de Andaluzia E-Unuiĝo, kiu ne sole raportas pri aranĝoj pasintaj, sed jam alrigardas la nunjare okazontan en oktobro 16-an E-Semajnon de la Kulturo kaj Turismo en Salou. Sed krom porokazaj informoj ja ne mankas enpensigospronaj kontribuoj, kiel tiu de Andrés Martin, kiu subigas al iom duŝa kritiko niajn strategiajn demandojn. Nu, kvazaŭ renkonte al tio alkuras la plurfaceta rezonado de Miroslav Malovec “Ĉu ni havas strategion”, kiun ni trovis inter literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj en la lasta “Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha.