- Pollando invitas: Przemyśl
- 27.04.2008
En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al la plej malnova urbo en la orienta Pollando, al la urbo Przemyśl. Proksime de ĝi en la loko Pikulice, oni retrovis la plej malnovajn spurojn de la homa estado en tiu ĉi regiono. Laŭ diversaj pritaksoj ili devenas de antaŭ 40–30 mil jaroj antaŭ nia erao. Signife pli poste, ĉar en la 4-a jarcento de nia erao, la ekzistanta jam Przemyśl estis ŝajne por la romia imperio grava administracia kaj militista centro. Atestas pri tio ia. ora medalo de la romia imperiestro Walens, kiun oni retrovis sur la tereno de la la urbo. Tiaj medaloj - konforme al la romiaj fontoj - estis emisiataj nur por la imperiestroj, kiuj donacadis ilin kiel premion dufoje en la jaro al siaj plej prokismaj kunlaborantoj, venkintaj komandantoj kaj krome al estroj de ŝtatoj kunlaborantaj kun la imperio, por certigi ilian apogon.
Przemyśl apartenas al la urboj, kiuj sian historion kaj evoluon dankŝuldas al sia situo. Ĝuste pro tio en la 10-a jarcento la urbon kuŝantan lime de 3 ŝtatoj deziris enkorpigi Pollando, Rusujo kaj Hungario. Pri ĝia signifo por la tiama mondo, atestas ankaŭ la fakto, ke ĉi tie en la 11-a jarcento troviĝis la juda faktorio. La informo pri ĝi estas la unua mencianta la judan setlandon sur la pola teritorio. Por certigi sekurecon al la disvolviĝanta komerco oni konstruigis defendoremparegon kaj plurajn defendo-gardejojn. En la urbo sian sidejon havis ortodoksaj aŭtoritatuloj kaj katolikaj episkopoj, ĉar la urbo estis kaj estas enloĝanta de diverskonfesiaj, diverskulturaj kaj diversnaciaj civitanoj. En la 15-a jarcento - krom plej multnombre loĝantaj ĉi tie poloj, rusoj kaj germanoj - estadis ĉi tie ĉeĥoj, armenoj kaj judoj. Pro kruciĝo de la komercaj vojoj el la oriento al la okcidento kaj el la nordo al la sudo de Eŭropo Przemyśl rolis kiel grava foira centro. Krom varoj importataj el aliaj regionoj sur la loka merkato dominis elfaraĵoj de la lokaj metiistoj, kiuj lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj reprezentis pli ol 60 specializojn. Pri la tiama brilo de la urbo atestas akvokondukiloj, pavimitaj stratoj, renesanca urbodomo, pluraj religiaj konstruaĵoj kaj ampleksa defendoremparego. La komenciĝinta en la 17-a jarcento militperiodo, sekve la falo de la pola ŝtato finis la oran periodon en la historio de Przemyśl. Post la dispartigo de Pollando en la 18-a jarcento la urbo ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto. La dispartiginto decidis utiligi la strategian situon de la urbo lime de la rusa ŝtato. Do, oni ia. plukonstruis defendokonstruaĵojn kreante la tn. fortikaĵon Przemyśl – kiu estis opiniata unu el la plej grandaj en la tiama Eŭropo. La denovan vigliĝon de la urbo favoris la kondukita tra ĝi fervojlinio liganta Lvovon kun Krakovo kaj krome alkun Hungario. La denove brile evoluanta urbo famis pro kulturaj inicantoj kaj pluraj polaj patriotismaj organizaĵoj. La unua mondmilito estis tre tragika por la urbo, ĉar signifis plurfojan sieĝon fare de rusaj soldatoj. La postmilitaj jaroj kaj la tagoj de la 2-a mondmilito ankaŭ ne favoris la urbon. Przemyśl ektroviĝis lime de Sovetunio kaj la Tria Regno, kio kaŭzis senĉesajn batalojn kaj 2 okupaciojn. La militfino kaj novaj limoj de Pollando signifis por Przemyśl strangolon de ĝia reakirita vigleco. Ĝi ektroviĝis en la apudlima parto fortranĉita - pro la limŝanĝo - de sia kreiĝinta dum jarcentoj ekonomia bazo, kiu sendube ektroviĝis ĉe alia flanko de la limo. Pri la tiamaj malfacilaĵoj de la urbo povas atesti la fakto, ke nur meze de la 80-aj jaroj ĝi akiris la evolustaton kompareblan kun tiu de antaŭ la 2-a mondmilito. Nun denove la situo de la urbo estas ĝia grandega avantaĝo kaj decidas pri brila evoluo. Simile kiel antaŭ jarcentoj Przemyśl troviĝas lime de diversaj landoj, sed nun ankaŭ lime de la Eŭropa Unio. Ĝi estas la unua urbo, kiun renkontas tiuj, kiuj utiligante la internacian limpasejon en Medyka enveturas Pollandon kaj sammtempe la lasta por tiuj, kiuj forlasas la terenojn de la Eŭropa Komunumo kaj enveturas Ukrainujon.
Granda atuto de la urbo estas la proksimeco de Bieszczady-montoĉeno kaj belega kastelo en la najbara Krasiczyn. Al volonte vizitataj lokoj apartenas ankaŭ fortikaĵoj el la periodo de la 1-a mondmilito. Ne eblas ankaŭ ne mencii Kazimiran Kastelon, kiu situas sur la altaĵo apud la urbo kaj brikdomojn en la malnova kvartalo de la urbo, kiuj memoras la plej malnovajn tagojn en la historio de Przemyśl.