• Pollando invitas: Międzyzdroje
  • 10.05.2008
Laŭ propono de nia brita aŭskultanto, Ian MacDowall ni direktiĝas hodiaŭ al Międzyzdroje, konata rizpoza kaj turisma centro,  situanta sur la insulo Wolin en la nordokcidenta parto de la lando, delonge difinata kiel la somera ĉefurbo de la okcidenta Pomerio. Vastaj domoj kaj hoteloj troviĝantaj inter la arboverdo, la apudmarborda promenejo kun aparta vespere etoso kreas eksterordinaran atmosferon. Międzyzdroje troviĝas inter la vasta plaĝo kun kruta marbordo kaj arbaroj de la Nacia Parko de Wolin, en kiu vivas 270 protektataj animalspecioj, inkluzive de kelkaj blankvostaj maragloj.  Puraj akvoj de la Pomeria Golfo, salubra mikroklimato, sovaĝa naturo kaj ravaj panoramoj estas vera atrakciaĵo por miloj da vizitantoj venantaj ĉi tien ĉiujare. Międzyzdroje estas ankaŭ konata kuracloko kun ĉirkaŭ 150-jara tradicio. Nun la someran oferton de Międzyzdroje riĉigis multaj kulturaj eventoj. La plej malnova estas la Korusa Festivalo, kiu okazas tie ekde la 1965-a jaro. Ekde la 1997-a Miedzyzdroje fariĝis krome la filma ĉefurbo de Pollando. En la daŭro de la okazanta tie filma festivalo gastas la avanaj figuroj de la pola filmarto, kaj la stelulpromenejo ĉiujare riĉiĝas je manspuroj de novaj polaj aktoroj kaj filmkreantoj.
Sed ni enrigardu la historion, dank’ al kio ni povas konstati,  ke en la 12-a jarcento sur la tereno de la hodiaŭa kuracloko ekzistis du setlejoj Żelazo kaj Kępieńce. Meze de la 13-a jarcento en la centro de la nuna Międzyzdroje troviĝis drinkgastejo, priservanta la ĉefan komercan itineron kondukantan laŭ la marbordo tra la insulo Uznam al Kamień Pomorski kaj Wolin. Ĝi ne nur provizis la veturantojn per nutraĵoj, sed ankaŭ servis kiel kunvenejo de la urboloĝantoj, ĝi rolis kiel kortumsalonego kaj ankaŭ rendevuejo kun la oficistoj de la princo. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo, bredado de porkaro kaj brutaro, fiŝkaptado kaj ĉasado. Bedaŭrinde la 30-jara milito en la 17-a jarcento damaĝis la tutan Pomerion ne evitante Międzyzdroje. La insulo falis sub la svedan regadon. En la 1715-a jaro ekokupaciis ĝin la prusaj trupoj, kaj la tn. stokolma pactraktato sankciigis la prusan regadon super Pomerio. En la 18-a jarcento britoj malkovris kaj famigis la salubrajn proprecojn de marbaniĝadoj kaj la apudmara ripozo fariĝis en Eŭropo modkonforma kaj ĉiam pli ĝenerala.  Tiam al Międzyzdroje venis la unuaj somerumantoj,  dank’ al kio modesta fiŝkaptista vilaĝo transformiĝis kun la tempofluo en riĉan kaj modan kuraclokon. En Międzyzdroje la unuajn apudstrandajn banestablojn – apartajn por sinjorinoj, apartajn por sinjoroj - oni aranĝis en la 1835-a jaro. Poste kun ĉiu jaro  sekvis la plukonstruo kun la penso pri novaj  somerumantoj. En la 1842-a jaro la komunumo konstruigis kazinon. Pli malpli dudek jarojn pli poste belga komercisto konstruigis la plej pompan ripozdomon. Funkciigo de la naturkuraca domo atribuis al Międzyzdroje la rangon de la apudmara kuracloko kaj ekde la 1897-a jaro vico da pensionoj funkciis en Międzyzdroje dum la tuta jaro. Komence de la 20-a jarcento al Międzyzdroje atingis fervojo, kiu faciligis la alvenadon de somerumantoj el Ŝĉecino kaj Berlino. Tiel do unu jaron antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito Międzyzdroje gastigis la rekordan nombron de pli ol 20 mil somerumantoj. La societa vivo viglis. En la kuracloka domo necesis observi socian etiketon. Sinjorinoj devis surhavi helajn vestojn kaj aperi sen ĉapeloj, de sinjoroj estis atendataj malhelaj tutaĵoj kaj blankaj gantoj. La kuracloka orkestro koncertis ĉiutage, dum bela vetero en la konkoforma koncertejo ĉe la promenejo.
La 2-a mondmilito ne multe damaĝis la urbon, kiu ne suferis apartajn perdojn. Post ĝi Międzyzdroje ektroviĝis kadre de la limoj de Pollando kaj en la 1945-a ricevis la urborajtojn. Jam en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento reaktiviĝis ĝia turisma-ripoza viglo.
Plej bone konatiĝi kun la varieco kaj beleco de la ĉirkaŭaĵoj de Międzyzdroje eblas vagante piede aŭ bicikle. Direktiĝante orienten en la fiŝkaptista haveno apud Kawcza Góra la fiŝkaptaj barkoj staras sur la sablo. Post ĉiu fiŝkaptado fiŝkaptistoj per specialaj liftoj tiras ilin al la bordo. Sekve la malvasta strando kaŝiĝas piede de bordokrutaĵo senĉese subakvigata de la maro kaj erodata de pluvoj. Kelkfoje eblas sur la ŝtonoj en la maro rimarki fokon.Temas cetere pri la plej rava parto de la Nacia Parko de Wolin. Dezirante admiri la panoramon de sur la pinto de la kruta borodo necesas surgrimpi la monton Gosań. Alia interesa itinero kondukas al la lago Czajcze,  alirante kiun eblas renkonti vivantajn en rezervejo la plej grandajn eŭropajn mamulojn – bizonojn. Sur la duoninsulo profune eniranta la akvojn de la lago troviĝas bonege konserviĝinta slava setlejo el la 11-a jarcento, kaj proksisme eblas renkonti grandegan rokon – Wydrzy Głaz. Flanke de la golfo tre pitoreska estas estas Trzciągowska-valo,  ĉe kies deklivoj videbliĝas la kretotavoloj. La restaĵo post ilia ekspluatado estas la Turkiza Lago kun spirraba verda-blua akvokoloro. En Lubin, de sur la rigardoaltaĵo Zielonka etendiĝas neforgesebla panoramo de la tuta ĉirkaŭaĵo: insuletoj en la delto de Świna-rivero, Baltiko, la altaĵo Golm ĉe la germana flanko. Svelta novgotika preĝejo staras en la loko,  en kiu la mezepokaj marrabistoj,  bruligis fajron por logi  suspektantajn nenion navigantojn.