Kelka interrompo en niaj trarigardoj fruktis per iu - por mi - iom deprima fakto. La netraktitaj ĝis nun, dume daŭre venantaj novaj E¬-periodaĵoj amasiĝis sur mia skribotablo, kaj ŝajnas iom malfacile degeligi tiun ĉi stokon.
Tamen verŝajne vi ne miros gesinjoroj, se komence mi proponos enrigardi la du lastajn numeron de la revuo “Esperanto”. La aprila venis kun kelka prokrasto, sed la maja rekaptis la aperritmon, ekde kiam ĝi ne plu estas presata kaj distribuata en Slovakio.
La aprilan inaŭguras “malferme” Gabi Kosiarska donante la superrigardon al la esperantlingva radiofonio kaj ŝajnas, ke ne sole ni kontentas pri tio, ke tiuj informoj komencis regule aperi en la periodaĵo de UEA, iom memorigante la viglan atenton donatan al tiu ĉi temo en la intermilitaj jaraloj. Nu, la nuna epoko karakteriziĝas per tio, ke la novaj teknologioj ebligas tre rapidajn ŝanĝojn ĉi-kampe. La podkasta “La Ondo de Esperanto” intertempe proklamis sin radio, dum Radio Aktiva lastlunde dissendis la komunikon, en kiu ni ia. legas, ke “pro manko de rimedoj por plidiskonigi la radion kaj nesufiĉa respondo de la esperantaj asocioj, unuopuloj kaj geaŭskultantoj, ni pensis ne plu pretigi novajn programojn por elsendi rekte, kvankam ni pludaŭrigos la liveradon de podkastoj.” Kio aperos sur la radiofonia kampo ĝis la sekva raporto, ni atente sekvos.
Kompreneble, se eĉ la radiofonia temo estas por ni aparte korproksima ja ne ĝi dominas en la aprila numero de la revuo “Esperanto”, sed la 1-a parto de ampleksa eseo de d-ro Ulrich Lins pri “La centjara vojo de Universala Esperanto-Asocio”, kiu lige kun la 28-a de aprilo markanta la 100-jariĝon de la plej granda kaj tegmenta por multaj E-organizo ne estas ja hazarda. Ĝian daŭrigon ni trovas en la maja numero de la revuo kaj mi esperas, ke la legantoj – aparte tiuj – kiuj iel diskutis/as la temon, ĉu efektive UEA centjariĝis - trovas la respondon konfirman, kiun ruĝfadene disvolvas la aŭtoro. Samtempe liaj prezentoj ebligas sobre rimarki en nia esperantista identeco facetojn movadajn kaj lingvokomunumajn neantagonimse, ĉar kiel prave atentigas d-ro Lins “la kombino de ambaŭ taskoj konsistigas la tradicion de UEA”. Ulrich Lins ne prisilentas momentojn malfacilajn en la historio de nia tegmenta organizo, sed aparte novaj E-parolantoj, ne profunde mergiĝintaj en ĝian historion trovas informojn pri la aktivadoj servantaj al la ĝenerala socio, la aktivadoj pri kiuj ni prave povas fieri, kaj nepre rilatadi al ili. Reirante al la aprila numero de la revuo “Esperanto” mi ŝatus tamen atentigi niajn aŭskultantojn pri du aliaj kontribuoj – rekte kaj malrekte ligitaj kun Pollando. Nome la 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj en la poznana universitato, kaj la julia kongreso de medicinistoj en Krakovo, omaĝonta la 100-jariĝon de la asocio de esperantlingvaj medicinistoj. Temas pri la dua historirilata kontribuo en ĉi tiu numero. Kiel menciite la maja numero enhavis la 2-an parton de la eseo de d-ro U.Lins pri la 100-jariĝo de nia plej granda E-organizo. Reference al jubileo-solenadoj ni trovas informojn de la 2-a “Kongresa Komuniko” lige kun nia festa UK-o en Rotterdam, sed ne mapli atentokaptaj estas la kontrubuoj pri “Hago kiel internacia jura urbo”, aŭ pri fervojistoj, kiuj ne sole skiis. Ĉi lasta raporteto estas aparte atentokapta en la kunteksto de la okazonta en la plej prokismaj tagoj 60-a IFEF-kongreso en la pola Poznano.
Tiunumere, do en la maja “Esperanto” tamen nian apartan atenton nepre devas veki la aperanta en la rubriko “Malferme” raporto de José Antonio Vergara pri pozitivsenca ekspansiemo de Esperanto - pere de kompetentaj esperantistoj - al fakaj medioj, ĉi-foje kadre de la jara kunveno de la Usona Asocio por la Antaŭeniro de la Scieno. Tiun pozitivan ekspansiemon konfirmas la raporto de Zsófia Kóródy pri paŝoj al normigaj lingvoekzemenoj en la E-komunumo laŭ la Komuna Eŭropa Konferenckadro.
Al la propralanda E-movada historio referencas ankaŭ la aprila numero de “La Lanterno Azia” el Koreio. Kiel ni legas en la esperantlinga resumo de la artikolo temas pri Lee Ho-ŭon. Ni ofte uzas la difinon pri la interkultura efiko de Esperato, sed verdire esperantistoj ne devas ĉi-rilate multe teoriumi. Tiaj raportoj, kiel pri la vizito de Rainer Kurz en Koreio aŭ de Choe Taesok, koreo loĝanta en Litovio pri la “senkrokodila boatado tra litovaj lagoj” plej emfaze relefigas la esencon de interkultura dialogo, kiun esperantistoj praktikas en la ĉiutaga aktivado, eĉ se aparte elstaraj aktivadoj eble ne estas ĉiutagaj. La aprila numero de “La Lanterno Azia” kiel kutime enhavas riĉajn informojn pri la korea E-movado en marto 2008: i.a. temas pri centoj da koreaj studentoj alproprigantaj E-on, forumo dediĉita al la Internacia Jaro de Lingvoj, sed krome Hajpin Nacia Premio por Klarita Velikova kaj malfermo de Korea Akademio de Esperanto. Ĉi-numere “La Lanterno Azia” ebligas krome konatiĝi kun la nova prezidanto de KEJ, kiu alvokante aktivulojn por la junulara movado ne subtakas la rolon, kiun en la E-movado junuloj plenumis historie, komencante sian aktivadon kiel E-junuloj. Mi ĝojas pro la paĝoj “Verda voĉo” esperante daŭre legi en ili intersajn opiniojn de koreaj junuloj. La ĝojon pri tiuj paĝoj emfazas krome Amano Yayoi en la nomo de japanaj gejunuloj, dum Joop Kiefte el Nederlando (relative nova esperantisto kunlaboranta kun lernu.net) i.a. konfirmas tion, kion ni e-istoj ĝenerale scias, ke E-o kondukas nin al aliaj lingvoj kaj kulturoj. Joop konanta kelkajn eŭropajn lingvojn ne hezitas dividi la opinion, ke “antaŭ ol mi eksciis pri la eksterordinara facileco de E-o, mi neniam vere bone poentis je lingvoj en lernejo. Tamen per Esperanto mi eksciis, ke tio ne signifas, ke mi malbone parolas lingvojn. Male, mi havas kuraĝon ekparoli, do mi bone parolas aliajn lingvojn kaj bone plu lernas”. Nun restas sole emfazi la esperon, ke ankaŭ estonte “Verda voĉo” en la korea “La Lanterno Azia” ne mutos.
La aprila ”La Revuo Orienta” iel aparte allogas kovrilpaĝe per penseo-bukedo. La pentrinta ĝin KAMAMURA Kiuja aludas al ĝiaj ravaj japanaj nomoj, kiel “floro de ludanta papilio”, “papilia herbo”, “floro de fluganta papilio”. Nu restante en la interkultura opiniinterŝanĝo mi diru, ke pole ni nomas ĝin “fratulero”. Eble ĝi plej bona adekvatas al la tegmenta temo de la numero de la japanaj esperantistoj, nome la 5-a Azia Kongreso de Esperanto. Inaŭguras la temon la retrorigarda raporto de HORI Jasuo, do eksa KAEM-prezidanto dum Lee Jun-kee (la nova prezidanto) deklaras, ke KAEM daŭre semos E-on en landoj neviglaj kaj malfortaj pri la movado, sekve ĝi vigligos fakajn movadojn, trie subtenos la junularan movadon en Azio. HORI Yasuo kiel la eska prezidano de KAEM, ne kaŝante sian oferon el la poŝo kaj sano ja ne hezitas emfazi, ke la 6-jara pezidado al la azia movado estis por li pli riĉoporta ol la pli antaŭaj 30 jaroj. Interese estas konatiĝi kun reprezentanto de la barataj organizantoj de la kongerso Eanganayakulu; kortuŝe kun la raportoj de reprezentanto de Srilanko prave konkludanta, ke ĉiuj volas, ke E-o disvastiĝu en Srilando aŭ kun konfeso de bangladeŝano, por kiu la kongreso estas la okazo malkovri, ke en Japanio, Ĉinio kaj Koreio la E-movado estas pli vigla ol en Barato kaj aliaj landoj de Suda Azio. “La Revuo Orienta” faris kelkajn apartajn intervuojn, i.a. kun Gridhar Rao, kiu kvankam ne malkaŝas la malmultnombrecon de sialanda federacio - kiu ja donis la nunan prezidanton de UEA - deklaris la esperon pri la plivigliĝo de la movado, en kiu dume dominas viroj. Eble por iuj povas soni ŝoke, ke ekzemple Asocio de E-istoj en Taĝikio havas sole ĉ. 30 surpaperajn membrojn, sed ĝia prezidanto deklaras samtempe la volon plifortigi la kunlaboron kun najbaraj landoj. Enkhee Chimedtseren el Mongolujo ne povas deklari, ke lia MES estas pli multnombra, sed por la nunjara junio estis planite aperigi mongolan-esperanto vortaron. Nepalaj aktivadoj estis iom pli bone konataj dank’ al la Himalajaj Renkontiĝoj, sed estas interese ekscii krome, ke oni disponas tie pri Apsana-Fondaĵo (omaĝe al la forpasinta nepala junulino) por diligentaj lernantoj, por ke ili povu akri lernomaterialojn.
La tegmenta temo de la aprila “La Revuo Orienta” ne elĉerpas legindaĵojn de la numero. Nome i.a. Okuŭaki Toŝimi dividas siajn oipiojn pri la riĉiga sperto, ke la “la plej bona lernometodo estas instrui”, kiun cetere jam delonge malkovris kaj praktikas komencantaj e-istoj, sekve E-instruantoj. Kiel interesan komenton al la situacio en la mondaj borsoj ni traktu la kontribuon de KAWAI Yuka pri la temo “malpermesu spekulon pri nepre-necesaĵoj’. En la numero ne mankas la informoj pri JEI-laboro kaj junulara aktivado de japanaj E-aktivuloj.
Finante nian renkontiĝon kun E-periodaĵoj ni danke konfirmas la ricevon de la 3-a nunjara numero de “Sennaciulo” kun la tegmenta temo “Naciecaj problemoj”, de la marta-aprila numero de “Katolika Sento”, do UECI-periodaĵo, kaj de la dua numero de “Dia Regno”, la dumonata kristana revuo en Esperanto – oficiala organo de KELI. El ĝi fine de nia nunsemajna renkontiĝo kun E-gazetoj mi citu tradukaĵon de Siegrid Krueger el Jochen Klepper: “Sen Dio mi estas fiŝo ĉe bordo, sen Dio guto en la ardaĵo, sen Dio mi estas herbo en la sablo, kaj birdo, kies flugiloj ripozas. Se Dio min vokas ĉe mia nomo, mi estas akvo, fajro, tero, aero”.