• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 20.05.2008

Ekde la semajnfino en la pola Poznano (la okcienta parto de la lando) daŭras la rondcifera,  60 IFEF-kongreso kaj nian trarigardon ni komencu per ĉi-fakaj E-periodaĵoj,  atingintaj nian redakcion. La aperinta jam antaŭ kelka tempo 1-a nunjara numero de la bulteno “Aŭstria Fervojisto” kovrilpaĝe prezentas la kongressimbolon kun verda lokomotivo sur la blanka-ruĝa konturo de Pollando kun du gravaj nomoj: Poznano kaj Bjalistoko. La naskiĝloko de d-ro Zamenhof aperas ja ne senkaŭze, ja tien celos   tra Malbork - kun fama e-ista Parko de la Mondo,  Gdansko la partoprenantoj de la postkongreso.  Denovan saluton do ni direktu al la estadantaj en Pollando, laborantaj kaj ĝuantaj  kulturan kaj turisman programon esperantistaj fervojistoj. Revenante al la “Aŭstria Fervojisto” ni menciu la aperigitan en ĝi esperantigitan dokumenton de la aŭstra laborministerio kaj la kutiman  paĝon dediĉitan al  E-o en radio kaj televido, kortuŝan poezitradukaĵon fare de Martin Stuppnig pri lia loĝloko Arnoldstein. Legante ĝin ni facile imagas la hejmmedion, kiu kreskigis tiun elstaran E-aktivulon, ekde la lasta dimanĉo Honora Membro de IFEF.
La du unuaj numeroj de “Internacia Fervojisto” kun la frontpaĝa slogano “La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn” evidente pro la kongresmotivo ankaŭ plenplenas per polaj akcentoj. La unua nunjara numero aperigas la saman kongressimbolon (kvankam nigran-blankan), sur la kovrilpaĝo de la dua  videbliĝas panorama fotoalrigardo al la Kastelo de Malborko. La unuan numeron plenigas ĉefe la elvikipedia felietono pri Poznano,  informoj pri la kongreso kaj la postkongreso. Tutcerte tiukuntekste estas interese konatiĝi kun eta raporto pri la aŭtuna kunsido de la Pola IFEF-sekcio. Ĝenerale estas konata la terminologia laboro de fervojistoj. Ĝuste la 4-a segmento de ĉi-koncerna kontribuo venas en la 1-a numero flanke de sekretario de IFEF-Terminologia Sekcio. Krome i.a. ni trovas liston de honoritaj esperantistoj per Honora Membreco de IFEF kaj FISAIC, krome per speciala medalo de FISAIC. La dua numero de “Internacia Fervojisto” kompletigas  informojn ligitajn kun la 60a IFEF-kongreso en Pollando. I.a. la leganto informiĝas, ke IFEF havos sian ZEO-n en la “Parko de la Mondo” en Malbork, oni informriĉe sciigas pri la turismaj allogaĵoj de IFEF-kongreso, inter kiuj troviĝos fama vaporlokomitivejo en Wolsztyn, por mencii nur unu. La duan numeron de “Internacia Fervojisto” kompetigas detaloj, ligitaj kun la federaciaj kunsidoj, nome la kasita raporto kaj  la jara raporto de la sekretario. Malgraŭ tiuj gravaj dokumentoj la 2-a numero de “Internacia Fervojisto” liveras krome pli da raportaj kaj priskibaj kontribuoj. I.a. ĝeneralinteresvekaj estas la kontribuoj pri fervojaj trakoj en Tibeto, pri grandrapida trajno superanta la aviadilan veturtempon inter Parizo kaj Londono, pri la plej longa subtera tunelo en Eŭropo,  tra kiu kompreneble gvidas la fervoja linio. Submaraj tuneloj en Istambulo ligontaj Eŭropon kun Azio estas la temo de alia informo. Fervojmuzeojn havas ne sole Pollando, ni ja jam informis pri tiuj en Wolsztyn kaj Jaworzyna Sląska. Evidentiĝas ke simila troviĝas ankaŭ en Ljangasovo,  pri kio raportas Marina kaj Sergiej Pahomow el Rusujo. 
Sed “Aŭstria Fervojisto” kaj “Internacia Fervojisto” ne estas  ĉiuj periodaĵoj ligitaj kun la fervojo, kiuj kvazaŭ vera vagonaro viciĝis sur mia skribotablo. Mi nepre menciu  do pri la 5-a,  speciala numero de “Fervojista Esperantisto” de Ĉina Fervojista E-Asocio. Konsistigas ĝin kunpinĉitaj A-4-formataj paĝoj, unuflanke supresitaj. Ni trovas en la numero unualoke salutmesaĝon de la prezidanto kaj vicprezidanto de la ĉina asocio por la 60-a IFEF-kongreso, krome ankaŭ kelkajn  artikolojn pri la situacio de fervojo en Ĉinio. Tiel la leganto havas la ŝancon konatiĝi kun la nuna stato de la fervoja moderniĝo en Ĉinio, krome  ankaŭ atenton logas informoj pri  unikaj kuriozaĵoj de la Qunghai-Tibeta fervojkonekto, ekzemple ke ĝi estas la plej alta super marnivelo altebenaĵa fervojo en la mondo, aŭ ke ĝi trapasas ĉe iu el siaj segmentoj la plej longan fervojan ponton (preskaŭ 12 kilometran) en la altebenaĵa tundro. Alia artikolo koncernas grandrapidan fervojon liganta Pekinon kun Ŝanghajo. Fine ni trovas koncizan laborraporton de ĈEFA, laŭ kiu ni informiĝas ke ĉinaj E-fervojistoj planas ekzemple kompili lernolibron de E-o pri fervojo. 
De 3 fakaj periodaĵoj kun fervoja temo ni transiru al  la atinginta nin antaŭnelonge “Zagreba Esperantisto”, jam la 2-a nunjare. Estas interese ekscii, ke tiu ĉi relative nova periodaĵo, ja lanĉita nur pasintjare jam pere de la adreso www.gazetejo.org disponigas libere siajn numerojn de la 2007-a jaro. Samtempe komencis funkcii la nova retejo de “Zagreba Esperantisto”. Samtempe  kreskas la abonhelpa fonduso  kaj pri nova E-periodaĵo jam deklaris intereson esperantistoj el Afriko, Azio kaj Ameriko. Se temas pri la enhavo tutcerte aparta kontribuo ĉi-numere estas la emociplenaj rememoroj de Birthe Lapenna pri sia edzo, Ivo Lapenna kaj ilia  komuna vivo. Kvankam post lia forpaso pasis du jardekoj Birthe Lapenna ne kaŝas senteman kordoloron, kaj kvankam en ŝiaj rememoroj ne mankas referencoj al esperantista kaj profesia  rolo de Ivo Lapenna la korsentoj saturas ĉiun frazon de ŝia omaĝfelietono. “Zagreba Esperantisto” per aparta artikolo memorigas tamen ankaŭ figuron malpli vaste konatan, tiun de franciskana esperantisto, Lovro Kiš, kvankam iom aktivanta kaj do bone konata en IKUE-medio. La vaste konata figuro de la forpasinta aŭstra esperantisto Max Finkenzeller spronis Radenko Miloŝević omaĝi lian memoron per “rememroj pri naturamikoj kaj esperantistoj”.   Svisa esperantisto Benno Frauchinger amplekse raportas pri sia 25-milkilometra bicikla aventuro tra Azio kaj Aŭstralio.
La pasintaŭtuna kolokvo pri bibliotekoj kaj arkivoj spronis ampleksan redakcian kompilon pri la situacio de E-bibliotekoj kaj arkivoj, kiu fakte kondukis al iom surpriza konkludo, ke plej bone statas privataj librokolektoj, kaj ne tiuj gvidataj de societoj, aŭ eĉ tiaj kiel ŝtataj aŭ universitataj bibliotekoj.  Ĉi-rilate kiel pozitiva ekzemplo de privata librogardanto estas menciita Josip Pleadin kaj lia librokolekto zorge katalogita, tuj uzebla kaj konstante uzata de organizaĵoj kaj individuoj. Kiel malpozitivan ekzemplon oni elmontras la nekonatan sorton de la testamente lasita al la Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagreno heredaĵo de Marinko Gjivoje. Tio estas ekzemplo de konkreta lando, sed verŝajne en ĝi kaj en aliaj eblus konstati ekzemplojn ankaŭ inversajn. Ĉiukaze la problemo neniam povanta eskapi nian atenton estas ĝuste la arkivoj kaj bibliotekoj.  Kiel kutime, ankaŭ ĉi-numere en “Zagreba Esperantisto” multas informoj ligitaj kun la E-movado en Kroatio kaj en la mondo (aktivadoj en la kroata Sisak, omaĝo al niaj grandaj forpasintoj: Ada Csiszar, Claude Piron, Don Harlow). Ĉi-foje tamen multas ankaŭ aliaj temoj, ekstermovadaj, kiuj – kiel konstatas la redakcio “helpas eviti monotonecon de Esperantujo”. Kaj efektive temas pri jen kuriozaj jen intersaj ĝenerale temoj. Verŝajne nur malmultaj cerbumas,  kiel kreiĝas la ŝunumeroj, la revuo de zagrebaj esperantistoj helpas solvi tiun enigmon. Kio estas glagolico, jen laŭvica klarigita temo, des pli interesa ke ekde la unua nunjara numero la titolo de la revuo aperas ankaŭ en tiu ĉi aparta alfabeto. Ankaŭ la esperantista  stelo laŭ matematika maniero estas eksplikita interese kaj ne ferme sole por kompetentuloj.
Finante ni enrigardu ankoraŭ  la aprilan numeron de “Nova Vojo”, la revuo de EPA, en kiu riĉas la referencoj al la  5-a Azia Kongreso. La numeron inaŭguras la vortoj de la estro de la Bangalore-a branĉo de Universala  Homama Asocio salute al la karavananoj el Japanio, dum TEZUKA Takaŝi dividas siajn impresojn pri tiu ĉi unua por li eksterlanda E-aranĝo,  por kiu li i.a. pretigis specialan DVD-on pri la gvidantinoj kaj historio de Oomoto. Kvankam en liaj opinioj ne mankas kritikaj rimarkoj, aparte rilate organizitecon kaj ne sufiĉan eblecon uzi la lingvon, ŝajne tio estis ĝenerale por li bona sperto. La 5-a Azia Kongreso eĥas en “Nova Vojo” multe pli ampekse en la japana lingvo. Alia japana teksto estas dediĉita al konata japana industriisto Etsuo Miyoshi kaj lia gazetara informkampanjo pri E-o kaj lingva situacio en la mondo. Al la numero kontribuas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Wu Guojiang prezentas vere interesan artbranĉon, nome la ĉinajn karboskulptaĵojn, dum Olga Gribovan el Moldava priskirbas  kutimojn bonvenigi la printempon en moldava regiono. En tiu lasta kontribuo iom ĝenas lasitaj eraroj, kiel la duoba neo, “neniu lando de la Tero ne volas rekoni ĝin”, aŭ misa uzo de vorto, ĉar “ĝemo” neniel povas esti same frandenda kiel konfitaĵo. Ĉi-numere denove ni renkontiĝas kun Tacuo Huĝimoto, kiu ne felietonas, sed tradukas kelkajn anektodojn akompanitajn de interesaj utaoj. La ferma kovrilpaĝo kun tri ĉarmaj mueliloj evidente malkaŝas la enhavon de la japana mesaĝo, tiu pri la roterdama UK.