- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 03.06.2008
Ni komencu la hodiaŭan foliumadon de la E-periodaĵoj per la maja numero de “Monato”, internacia magazino sendependa. Tute aparte la atenton de la leganto devas kapti la rezonadoj de la ĉefredaktoro, kvankam kaj lia “enkonduke” kaj “propravidpunkte” ja estas malsamaj. Enkonduke Stefan Maul reagas je evento – nun jam iom paliĝinta – nome la protestoj de tibetanoj, kiu ektroviĝis en la monda atentofokuso, tute aparte lige kun la nunjara Olimpiko en Ĉinujo. Reage ruliĝis tra ĉiuj preskaŭ demokrataj landoj la protestondo de mezaj civitanoj kaj politikistoj, ĉi-lastaj multkaze deklarantaj la pretecon bojkoti la aranĝon. Pravas Stefan Maul atentigante, ke estus malĝuste, se sportistoj kaj sportinklinaj eksterlandanoj rezignus pri la partopreno en tiu pinta sporta aranĝo, same kiel eksterlandaj ĵurnalistoj. Ĉi-lastaj vizitonte Ĉinujon havos ne sole la okazon konstati la veron pri situacio en ĉi tiu lando, sed ankaŭ komunuki ĝin al la mondo.
Ĵus mi uzis la vortumon pri demokrataj landoj. Kio kaj kia estas demokratio? La ĉefredaktoro de “Monato” traktas tiun demandon en sia artikolo “Demokratio tia kaj alia”, alrigardante kontraŭdemokratajn pekojn en tiaj demokrataj ŝtatoj, kiel Belgio, Germanio, Aŭstrio, Italio, kiel Francio kaj Pollando, kiel Usono, kiel novaj eŭropuniaj membroj. Malgraŭ listigitaj pekoj la aŭtoro ne hezits formuli la konstaton, ke “bonŝance preskaŭ ĉiuj veraj demokratioj spite al iuj problemoj kaj krizoj funkcias bone”. Eĉ se ne perfekte pro la homa malperfekteco. Kiel apartan kazon la aŭtoro traktas Rusujon, kiu “formale enkondukis demokratajn strukturojn, sed forte reduktis demokratajn rajtojn”. Gravas do ankaŭ alia konstato de Stefan Maul, ke “kutime demokratio pli-malpli frue ĉiam solvas problemojn”.
Kompreneble en “Monato” krom la vortoj de profesia ĵurnalisto, kiu estas ĝia ĉefredaktoro aperas kontribuoj de eksterlandaj aŭtoroj traktantaj diversajn facetojn de la politika, socia, ekonomia, kultura realo en siaj landoj. Tiel do la leganto konatiĝas i.a. kun litova starpunkto pri ne centprocentaj avantaĝoj por tiu lando, lige kun la vastigo de Schengen-sfero. Se tiuj freŝreagaj rezervoj povas ŝajni kompreneblaj, verŝajne neniu povas kompreni la grasliteran enkondukan frazon en tiu felietono “liberecon deklarantaj ŝanĝiĝoj iom turmentas entreprenistojn”. Sed tio estas sole marĝena rimarko. Kun intereso mi sekvis la kontribuon de Roland Rotsaert pri la ebleco labori per du komputilaj ekranoj kaj lia aventuro por tiun celon atingi. En “Monato” kiel ĉiam ne mankas literaturaĵoj, i.a. ĉeestaj per la recenzo de inspira antologio “Brazila Esperanta Parnaso” kaj originala novelo de Julian Modest “Nina kaj la knabo”.
Formetante internacian magazinon sendependan “Monato” , ni enrigardu la majan numeron de internacia sendependa magazino en Esperanto, alivorte “La ondo de Esperanto”. Ĉi-numere literaturo ĉeestas jen kiel originalaĵo “La Sanktejo” el sub la plumo de Paul Gubbins, jen kiel poezifasko de ruso Gavriil Romanoviĉ Derĵavin en la traduko de Valentin Melnikov. Krom konstanta bunta mozaiko de informoj pri la E-vivo kaj E-aranĝoj diverslande, inkluzive de eŭropunia korespondaĵo la atenton meritas interesa recenza eseo de Sergio Pokrovskij pri la redaktita de Anna Loewenstein libro pri landnomoj en Esperanto. Ĉi-numere aperas krome la atentokapta eseo de Horst Vogt, verkita kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano “Ĉu la kvin tezoj de “Esenco kaj estonteco…” plu aktualas?”. La ĉi-numera rubriko “Nia Trezoro”, traktas gravajn vortarojn: “Plenan Vortaron”, “Plenan Ilustritan Vortaron” kaj “Novan Plenan Ilustritan Vortaron”. En la numeron de la maja “La Ondo de Esperanto” enkondukas vortroj de Komitatano Z kaj prezento de celoj, valoroj kaj principoj de Kataluna E-Asocio. En tiu definitiva dokumento de la kataluna asocio pensigas min kelkaj konstatoj. I.a. la vortumoj, sugestantaj kvazaŭ, ke neŭtrala internacia helplingvo en plurlingva medio povus negative influi la ĉiutagan vivon de la lingvaj komunumoj, kaj tiucele oni alvokas al “ekologia ekvilibro” inter ili. Kiel necesan paŝon por kontribui al tiu ekvilibro oni formulas la postulon de “pozitiva diskriminacio” – “por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecob”. Povas esti, ke malprave, sed tamen mi mem prefere evitus vortumojn pri “diskriminacio”, eĉ se “pozitiva” en la asocia dokumento asocio, aprobita kun la penso pri strategia plano.
Legante la majajn vortojn de Komitatano Z iom suprizis min alia ol kutime stilo, senspica kaj senaferkerna, impresanta prefere, ke ĉi-foje la vortoj aperas por plenigi la antaŭplanitan spacon ol vere levi demandojn traktendajn. Mi simple ne kaptis la intencon de vortoj pri kvazaŭ moda interesiĝo de UEA pri disvastigo de Eo en la arabaj landoj. Valoras do eble memorigi, ke tiu interesiĝo daŭras de kelka tempo, kaj ne aperas subite. Atestas pri tio memorinda renkonto en Amano antaŭtage de la telaviva UK. La informkampanjoj povas plaĉi aŭ ne. La informkapanjo de Etsuo Miyoshi, kiun kritikas Komitatano Z delonge incitas diversajn esperantlparolantojn dezirantaj, ke ĉiu anonco en nacilingva periodaĵo venigu milojn da novaj E-lernantoj kaj centojn da novaj klubanoj. La demandon kial tiun kampanjon s-ro Miyoshi daŭrigas, kun kiu kunlaboras kaj kunplanas sian agadon tutcerte bone respondus s–ro Miyoshi mem. Kun kelka miro eblas trakti la riproĉon, ke UEA mispaŝis disponigante reklamspacon en sia organo por Peter Weide, kiu decidis reklami Esperanton relative diskrete metante ĝian nomon sur siaj tn. ŝvitĉemizoj. Lastatempe mi aŭdis multajn kritikojn, ke E-komunumo ne kapablas lerte uzi la regulojn de merkatiko por disvastigi la lingvon. Ĉiukaze iom bagatela demando por Komitatano Z, miaopinie. La lastan lian demandon, kial UEA ne donas pli laŭtan atenton al sia jubileo eble parte solvos la proksimiĝanta UK.
“Gazeto Esperanto” el la franca Le Mans, aperanta ĉiun trian monaton, verdire atingis nin jam antaŭ kelka tempo, sed ĝuste estas bona momento gratuli pro la pasinta marte 100-jariĝo de la E-Grupo en Sarthe, kion oni solene festis iom pli frue en la ĉeesto de la regionaj aŭtoritataoj kaj lanĉante trafikrondon, kiu omaĝe al la loka E-pionioro Louis Gazon portas lian nomon. Tiu ĉi unua nunjare “Gazeto Esperanto” daŭre fidelas al la principo spegule aperigi siajn kontribuojn france kaj esperante, ĉefe orientiĝante al la temoj ligitaj kun la eŭropa lingvopolitiko, la lingvovora efiko de senbride disvastiĝanta angla. En ĉi tiu kunteksto, kiel aparte interesan mi trovis la intervjuon kun lingvisto Claude Hagège, opozicie rilatanta al la planoj ĉesigi la devigan tradukadon de patentoj al la franca, formulante prave atentigon, ke tio malfortigas la pozicion de la franca lingvo. “Ekde nun, la franca lingvo ne plu estus vektoro de erudiciaj kaj novigaj terminaroj, kiuj troveblas en la patentoj” – jen lia interesa atentigo. Ĉi-numere ne mankas pli multaj ol kutime referencoj al la E-komunumo: jen bazaj biografiaj faktoj pri unu el la plej konataj francaj esperantistoj Jean Marin kaj liaj impresoj pri Japanio, esperanto-versio kaj ĝia franca traduko de la prelego de profesoro Tsuda Yukio el la Solena Inaŭguro dum la Jokohama UK. Raporto kun fotoj de Marc kaj Daniel Noulin pri la veturo per la transsiberia trajno kondukanta dudekon da esperatistoj ĝuste al tiu ĉi UK. Ne mankas aktualaĵoj, kvankam tristaj. Al la forpasinta Claude Piron estas dediĉita plena paĝo kun lia foto kaj frontpaĝoj de kelkaj liaj verkoj.
En la maja “Nova Vojo”, ĉi-foje preskaŭ ekskluzive japanlingva eĥas la 18-a Internacia Esperanto Kurskunveno kaj la ideoj de la forpasinta kunlaboranto de la revuo de EPA, Jeremi Gishron pri la 59-grada meridiano, ĝiaj signifoj kaj spronaj asociacioj. Lastpaĝe la kolora emblemo de la 93-a UK invitas al Roterdamo.
Pri dumkongresaj fakaj vizitoj kaj kunvenoj de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo informas jam la marta “La Merkato”. Ĝis la fino de junio necesas sin anonci por komune viziti la havenon de la kongresurbo. Ennumere aperas ankaŭ anonco pri la laŭstatuta ĝenerala kunveno de IKEF, kiun sekvas la raporto pri la agado de IKEF en la 2007-a kaj spezokonto por la sama jaro. La numeron kompletigas petoj kaj proponoj, nomoj de novaj membroj, kiuj nun atingas 377 personojn, kvankam kiel ni legas en la raporto, la reala membronombro egalas al ĉirkaŭ 100 personoj. La martan numeron de “La Merkato” fermas unupaĝa reklamo pri “Monato”, per kiu ni komencis nian hodiaŭan trarigardon. La komplimentaj vortoj de Humphrey Tonkin komparanta “Monaton” al “Newsweek” kaj “Spigel” sendube bone varbos legantojn en la medio de IKEF-membroj.