• Pollando invitas: Małkinia
  • 07.06.2008
Miaj lastaj vizitoj en Bjalistoko instigas inviti vin gesinjoroj al lokoj troviĝantaj laŭve de la vojo el aŭ al Varsovio. Antaŭnelonge mi parolis pri la loko Łapy, hodiaŭ venas vico por Małkinia. Vi eble ne miros, ke mi volas pri ĝi diri mallonge hodiaŭ,  se mi aldonos, ke la nomo de ĉi tiu eksterordinara vilaĝo troviĝas sur la informtabulo de la trajno “Zamenhof”, kiu komence de junio la unuan fojon ekrulis tra Pollando. Mi ĵus menciis, ke Małkinia estas vilaĝo eksterordinara. Ne senkaŭze, se mi aldonos,  ke ĉe ĝia stacidomo haltas internaciaj trajnoj, por la bezonoj de ĝiaj preskaŭ 6 mil loĝantoj funkcias du preĝejoj, du paroĥoj, du publikaj gimazioj, du bazaj lernejoj, komplekso da profesiaj lernejoj, ne parolante pri la komunuma kulturcentro, publika biblioteko, banko, du apotekoj, sancentro, fajrobrigado, hotelo, 2 loĝkooperativoj kun 34 domblokoj kaj loka kabla televido.
La unuan fojon la nomo Małkinia aperas en la dokumento de princo Konrad la Mazovia el la 1203-a jaro adresita al la episkopoj de Płock, kiel  iu el la vilaĝoj  troviĝantaj inter iliaj posedaĵoj. Laŭvica mencio aperas en dokumentoj el la 1501-a jaro. Jam en la fruaj jaroj de Pollando tra Małkinia kondukis komerca itinero el la unua ĉefurbo de Pollando Gniezno (en la okcidenta Pollando), tra Płock, Wyszogród kaj sekve laŭe de Bug-rivero tra Małkinia, Nur, Drohiczyn, Brześć, Pińsk, Turów al Kijevo. Tio estis grava itinero liganta la ĉefurbojn de Pollando kaj Kijeva Rusujo, kaj pli vastsence ĝi kondukis el la germanaj teritorioj al la rusaj. Dank’ al tiu situo Małkinia havis la kontaktojn kun la civilizita mondo. Tiu situo kaŭzis tamen ankaŭ, ke la vilaĝo spertis samtempe en la daŭro de sia historio ankaŭ momentojn tempestecajn kaj frapajn. Małknia estis ekzemple komplete detruita dum la 17-jarcenta invado de svedoj ĝis tia grado, ke la episkopoj de Płock okazigis post ĝi specialan loĝigan kampanjon, atribuante al la novaj loĝantoj multajn privilegiojn. Al la konstruita tie en la 16-a jarcento masonita preĝejo aldoniĝis paroĥa lernejo. Małkinia baldaŭ ricevis poŝtoficejon, drinkgastejon, tri ventomuelileojn, fornofariston kaj forĝiston. Dum la kontraŭcara Januara Insurekcio (1863) Małkinia fariĝis la loko de la unuaj insurgentaj aktivadoj  pro la fakto, ke tra ĝi kondukis fervojlinio  konstruita unu jaron pli frue inter Varsovio kaj Sanktpeterburgo. Dum la 1-a mondmilito germanoj klopodis pere de Zepelino detrui la lokan stacidomon. La intermilita periodo estis favora por la vilaĝo, bonŝance. Ektroviĝis tie komunuma oficejo, kreiĝis la unuaj industriaj establoj, estis establita hospitalo por militinvalidoj. Temis pri la pereintoj dum la pola-bolŝevista milito (1920). Dum la dramecaj tagoj de tiu milito  Małkinia eĉ dum tri tagoj sukcese rezistis la premon de la bolŝevistaj fortoj, sed ja ne mankis la mortfalintoj kaj vunditoj. Jam en  la unuaj tagoj de  la 2-a mondmilito la loka stacidomo kaj fervojcentro fariĝis la objekto de intensaj flugatakoj germanaj, fine de septembro atingis tien ankaŭ la rusaj trupoj, kiuj baze de Ribbentrop-Mołotow pakto ŝovis la limon orienten. Dum la germana okupacio germanoj establis Ĝeneralan Gubernion, en kies konsisto troviĝis ankaŭ Małkinia, tra kiu  pasadis vicoj da transportoj kun judoj el Pollando kaj el aliaj eŭropaj landoj, direktataj al la koncentrejo Treblinka, en kiu pereis ĉ. 800 mil personoj, inkluzive kelkajn familianojn de d-ro Zamenhof. Post la milito oni revenigis la administracian strukturon, kvankam dum tiuj jaroj Małkinia kelkfoje ŝanĝis sian vojevodian apartenon. Nun en la komunumo de Małkinia troviĝas 27 loĝlokoj.  Iom malfacilas imagi tiujn malfacilajn historiajn momentojn en la vivo de la vilaĝo kaj la tuta komunumo. Nome ĝia  tuta tereno riĉas per ravaj kaj mistere belaj panoramoj, salubra, sanfavora  klimato, pura aero.  Bug-rivero, estas unu el la lastaj en Eŭropo, kiu preskaŭ laŭ sia tuta longo havas nature meandrantan fluejon kaj rivervalon influitan de homo nur en eta grado. Dank’ al tio, ĝi ofertas la nerenkontatan aliloke riĉon de faŭno kaj flaŭro. Fluante tra la tereno de la tuta komunumo Bug formas plurajn riverkurbiĝojn, vastfluejojn. Kun tiu iom sovaĝa riverfluo ligiĝas la aperantaj  krutaj bordoj, dunoj kaj sablozaj neprotekataj plaĝoj. Ĉio ĉi logas al aktiva ripozo. Eblas tie praktiki akvoturismon, aparte fiŝhokadon kaj kajakadon, eblas organizi piedajn kaj biciklajn ekskursojn,  dum kiuj la rigardon ĝojigas la harmonio inter la naturo kaj la pola kamparo, kies vilaĝoj riĉas je vidindaĵoj de ligna arkitekturo, lokoj de la nacia memoro, apudvojaj kapeletoj, sanktulfiguroj kaj krucoj.
Vastaj arbarterenoj instigas al la plukado de arbarfruktoj kaj al la ĉasado. En la pinaj arbaroj vivas alkoj, cervoj, kapreoloj, aproj, vulpoj, leporoj, fazanoj, perdrikoj. Ĉe la riverherbejoj de Bug nestas multaj protektataj birdoj kaj kreskas eksterordinaraj plantoj, kiel kelkaj specioj de orkideoj. Ĉio ĉi favoras trankvilan kaj senbruaran ripozon.
Eĉ trajna veturo ebliganta paŝti la rigardon je vastaj kampoj kaj densaj arboj verdnuancaj liveras tiajn ripozmomentojn.