- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 10.06.2008
Komence de nia nunsemajna renkontiĝo kun la E-periodaĵoj mi konfirmu la bultenon, kiu ankoraŭ neniam gastis sur mia skribtablo, nome “Esperanto-USA”. Tiu 2-a nunjare numero aparte omaĝas la memoron de du grandaj nunjaraj forpasintoj en nia E-komunumo, Don Harlow kaj Claude Piron. Diversaj aŭtoroj diversfacete ene de la numero prilumas ilian signifon, sed mi citu el iom privataj vortoj de la redaktoro Hoss Firooznia. “Ekde miaj unuaj paŝoj en Esperantujo, por mi la nomoj de Harlow kaj Piron estis kvazaŭ samsignifaj kun “Esperanto” mem. Per siaj spritaj verkoj, Piron inspiris min daŭrigi la lernadon kaj esplori la riĉan esprimpovon ene de la internacia lingvo. Samkiel multaj nuntempaj lernantoj, mi unue ekkonis la lingvon pere de la reto, sed en epoko antaŭ la apero de la nun ĉiea TTT. Kaj samkiel poste, en tia teknika “Pratempo” Don estis reta pioniro kaj fidinda ĉiĉerono por nia lingvo. Li senripoze laboris, saĝe konsilis, respondis demandojn, verkis tekstojn pri kaj en Esperanto, kaj ĝentile, saĝe traktis misinformojn. […] Eble la plej bona omaĝo estas daŭre lerni per iliaj verkoj kaj daŭrigi iliajn laborojn”. En la kunteksto de tiuj redaktoraj vortoj apartan emfazon ricevas la informo, ke la estraro de Esperanto-USA por honori kaj danki al Don Harlow kreis novan fonduson, kiu portas lian nomon – por subteni kaj daŭrigi liajn retajn E-laborojn.
En la priparolata numero de “Esperanto-USA” eĥas ankaŭ raporte la partopreno de esperantistaj kompetentuloj en la jarkunveno de Amerika Asocio por Antaŭenigo de la Scienco kaj aliĝo de la usonaj esperantistoj al la solenadoj de la Monda Lingvo-Tago, Tago de la Gepatra Lingvo. Ne mankas literaturaĵoj. La unuan fojon mi havis la okazon konatiĝi kun la japana >senrjuo<, mallonga parolstila poemo 17-silaba. Ponte el la malajala lingvo dank’ al Donald R. Davis, Jr. la leganto estas bonŝanca frandi literaturaĵon de M. Mukundan (el la Sudhindujo, pioniro de modernismo en la malaja literaturo).
Al Hindujo, kiel ni nun nun diras Barato kondukas nin la lasta numero de “Esperanto en Azio” grandparte dediĉita al la 5-a Azia Kongreso. En sia inaŭgura parolado la eksa prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado HORI Jasuo ne sole memorigis la relative nelongan – ĉar nun apenaŭ 14-jaran historion de KAEM. La nunjara, la jam 5-a azia kongreso spronis lin esprimi la deziron, ke la E-movado en tiu ĉi mondoparto vastiĝu, kovronte “la tutan Azion per la dika verda vualo de Esperanto”. El la parolado de la nova prezidanto de KAEM LEE Jung-kee mi aparte ŝatus elstarigi la deziron, kiu ŝajnas nun ekroli kiel gvida slogano por la azia movado: “ni vigligu fakajn movadojn”. Kiel li vortumas: “inter junuloj, inter artistoj, inter kuracistoj, inter komercistoj, inter religianoj, inter instruistoj, inter muzikistoj, inter skajpanoj kaj radioamatoroj, inter montamantoj de Azio devas esti kontaktoj kaj renkontiĝoj pere de Esperanto. Mi firme kredas, ke se tiuj fakaj movadoj sukcese realiĝos, tutazia movado certe prosperos. […] Kompreneble, tiu ĉi inciato ne tuj realiĝos, sed mi puŝos antaŭen senlace, kunlabore kun gvidantoj de fakaj movado. Mi dediĉos mian oficperiodon por realigi tiun ĉi celon’” – fino de la citaĵo. La 5-a Azia Kongreso estas pridokumentita en la priparolata numero de “Esperanto en Azio” ankaŭ per analizo de ĝiaj unikaĵoj kaj mankoj, per protokoloj pri KEAM-kunsido kaj pri Azia Agado, per aperigo de la Kongresa Rezolucio. Dum la azia kongreso en Barato, kiel membro de KAEM estis akceptita Israelo, kiu ekde nun apartenas al la grupo Okcident-Azio kune kun Irano, Afganio, Pakistano, Taĝikio, Uzbekio kaj Turkio. La 5-a Azia Kongreso gravis en si mem, sed sekvis ĝin pliaj organizaj paŝoj en Azio: en Bangladeŝo kreiĝis la loka E-Asocio, sian unuan estrarkunsidon en marto havis Paksitana E-Asocio, estis lanĉita nova asocio, nome Islama E-Asocio por Interkultura Dialogo. La aprilan numeron de “Esperanto en Azio” kompletigas riĉa kalendaro de E-eventoj kaj informo pri la Kaligrafia Rulaĵo omaĝe al la 100-a jubileo de UEA, veturanta nun laŭ la Silka Vojo, kolektante subskribojn kaj stampojn de diversaj grupoj por fine atingi UEA dum la 93-a UK.
Iel simbole la fakton, ke Israelo ekde nun firme radikiĝis en la Azia E-Movado bildigas la kovrilfoto de la lasta “Israela Esperantisto”, kiu ia. prezentas akcepton ĉe la vicurbestro de Jerusalemo de AGO Takashi (el Oomoto) en la akompano de Amri Wandel, en la daŭro de la vizito de la japana gasto en la israela KIES. Cetere kiel ni legas samnumere povas esti, ke en la 2012-a jaro lige kun la 120-jariĝo de Oomoto en Jerusalemo okazos speciala UTA-festo.
Tiu ĉi vintra numero de “Israela Esperantisto” plenplenas per multaj interesaj legindaĵoj, al kiuj evidente apartenas “La letero kiu vekis la furiozon de Zamenhof” kaj dokumentoj ĉirkaŭ la cionisma agado de Zamenhof. Tiun fragmenton de la numero kompilis kaj tradukis Doron Modan kaj ni samtempe kun bedaŭro ekscias, ke post la 7-jara redaktado li adiaŭas legantojn transdonante la redaktan taskon al Tom Juval kaj Adamo Raizen. Estu do la okazo aparte danki pro tiu redakta periodo de Doron Modan, dank’ al kiu la revuo de E-Ligo en Israelo fariĝis ĉiam pli interesa, ofte kun aparta fontmaterialo. Inter konstantaj aŭtoroj de “Israela Esperantisto” troviĝas Josef Ŝemer, kies artikolojn mi legas ĉiam kun granda atento kaj plezuro. Ĉi-numere li i.a. prezentas “Interesajn faktojn pri la hebrea lingvo”. Verdire mi iom surpriziĝis, kiam legante en la punkto 6 pri la adopto fare de la hebrea de multaj vortoj el aliaj lingvoj li elkalkulas kelkajn esprimojn onidire prenitajn el la jida, dum temas pri la spegula traduko el la pola, kiel “mankas al li ŝraŭbo”= “brakuje mu śrubki” (li estas iomete nenormala), “leki la fingrojn”= “palce lizać”, alvorte frandi, “fali de la piedoj”= “padać z nóg” esti tre laca k.a. Cetere estus interese profundigi tiun temon.
La sama aŭtoro, Josef Ŝemer kontribuas per kroma tre interesa artikolo pri finna libro (Sep Fratoj de Aleksis Kivi), kiu aperis en la hebrea dank’ al Esperanto. La tradukinto estas Itamar Even-Zohar, lerninta la lingvon kiel 14-jarulo kaj tradukinta la finnan verkon en la aĝo de 17-jaroj. Kvankam la tradukinto, nun kulturesploristo ĉe la Telaviva Universitato, deflankiĝis de E-movado li tamen respondis kelkajn demandojn de Josef Ŝemer, ia. pri tio, kial Aleksis Kivi ne havas la saman reputacion, kiun havis ceteraj verkistoj en aliaj lingvoj. Certe la respondo de Itamar Even-Zohar interesos niajn finnajn aŭskultantojn: “Estas konate, ke “granda verko” akiras sian valoron en la borso de literaturaj valorpaperoj same kiel ĉiu alia varo. Ĝis tiam povas ĉiu homo alijuĝi al ĉiu teksto la titolon de “Granda Verko”. Mi supozis, ke per miaj laŭdovortoj mi espimis mian personan aprezon, laŭ mia propra skalo’. La fakto, ke tiu ĉi teksto, aŭ la finna literaturo entute, ne akiris altan rangon en la monda literatura borso, signifas nur tion: ke ili ne havis merkatan sukceson. Ankaŭ James Joyce ne atingis en la komenco altan rangon dum multaj jaroj. La tuta afero de ekaparteno: al iu “monda kanono” estas kompleksa. Ĉiumaniere estas klare, ke la libro de Kivi estis tre grava por la kristaliĝo de la novaj finna lingvo kaj nacia konscio”. – fino de la citaĵo.
Estas banale diri, ke E-o kondukas al kono de aliaj lingvoj kaj kulturoj, sed la kazo de Arjen Sjoerd de Vries el Nederlando rakontanta pri “Esperanto: mia pordego al Israelo” neniel sonas banale, prefere kiel fascina aventuro, kiun spronis interesiĝo pri Israelo, sekve pri la hebrea lingvo. Nun kiel la logaĵo al Israelo rolas la lando mem kaj jam konsiderinda grupo de bonaj amikoj esperantistaj.
Multajn kontribuojn en la plej nova numero (same, kiel en la antaŭaj) de “Juna Amiko” eblas trakti, kiel kontinuan kontribuon al la temo “Esperanto: mia pordego al la mondo”. La lernejanoj kaj komencantoj profundigas la lingvokonojn konatiĝante kun tekstoj de rakontoj, fabeloj el diversaj landoj, el malsamaj kulturaj rondoj. Interkulturan impresiĝemon ili akiras respondante la samajn demandojn kaj eksciante kiel ilin respondis kolegoj el diversaj landoj. Ekzemple ĉi-numere respondintoj, kadre de la enketo “Venu por interkonatiĝi” devenas el Vjetnamio, Kubo kaj Ĉeĥio. Ili donas proprajn klarigojn pri tio i.a. “kio estas la plej ŝatata manĝaĵo en via regiono/lando?”, “Ĉu vi havas biciklon. Ĉu vi ofte veturas per ĝi”. Novaj demandoj, kies respondoj aperos en laŭvicaj numeroj estas i.a. “Kiam vi havas nacian festotagon. Pri kio vi memoras tiam?”, Ĉe vi el kiom da lerno-tagoj konsistas semajno?”. En la numero multas krome originalaj rakontoj, ludoj, spritaĵoj, humoro, konversacitemaj proponoj (ĉi-numere pri la ĝardenumado). Sian E-aventuron rakontas famaj esperantistoj, ĉi-numere Nguyen Thi Ngoc Lan el Vjetnamujo. “Juna Amiko” ne forgesas pri sia kleriga, movada rolo. Ĉi-numere do Baldur Ragnarsson profundigas konojn pri historio de E-literaturo, prezentante la figuron kaj la verkaron de Stanislav Schulhof, Arpad Ratkai prezentas laŭvicajn bildojn el la historio de E-o, ĉi-foje traktante la temon “komunikado”, kaj sole bedaŭrinde ne plu valida estas la informo, ke la retadreso de radioarkivo fidinde arkivigas kaj ebligas reaŭskulti esperantlingvajn radioelsendojn. Kompreneble la atenton aparte kaptas la kontribuoj lige kun la 100-jariĝo de UEA. “Juna Amiko” skribas pri ĝi unualoke, sed ankaŭ la testo lastloka proponas kontroli la movadhistoriajn sciojn, kaj la trafajn respondojn cetere eblas retrovi ene de la numero. Ekde nun tamen dank’ al Anja Karkiainen “junaj amikoj” ne sole scios pli pri la tegmenta E-organizo, sed ili povos pri ĝi deklami kaj eĉ kanti. Nome por la poeziaĵo de Anja Vesa Poelkki komponis apartan muzikon.