• Trarigardo de la E-Gazetaro - 09.03.2004
  • 09.03.2004
La hodiaŭan „Trarigardon” mi proponas inaŭguri per la lasta numero de „Israela Esperantisto”. La lasta te. la decembra venas kun ioma prokrasto, sed kiel atentigas nin la redaktoro Doron Modan, interesa enhavo iomete rekompencos la malfruiĝon. Efektive, denove temas pri interesa laŭenhave numero – en kiu troviĝas kaj enpensigaj kontribuoj kaj ĝuindaj literaturaĵoj kaj ridetvekaj anekdotoj. La numeron inaŭguras la 1-a parto de eseo de Claude Piron – kiu ĉi-foje tute ne traktas la psikologiajn aspektojn de la rezisto kontraŭ esperanton, sed la demandon „Ĉu la jida influis Esperanton?”. Piron atentigas, ke ni posedas neniun dokumenton, kiu tion atestus – aliflanke pere de ekspliko pri la funkciado de la plej influa subtavola lingvo (do tamen psikologia analizo), kiu estas lingvo parolata kun samklasanoj kaj kunludantoj dum la lernejana periodo li analizas, kiu aŭ kiuj lingvoj formis la plej influan subtavolon liamense. Kaj Claude Piron konkludas, ke temis pri la jida kaj la rusa dum la pola sekvis iom proksime. Laŭ la sekvaj rezonadoj pri konkretaj radik- kaj vorto-proponoj de Zamenhof ni pli bone komprenas la enkondukan atentigon de la aŭtoro, ke „Zamenhof ne komponis sian lingvon sisteme, sed agis empirie. Li tradukadis kaj verkadis tekstojn, kaj tiel ellaboris la lingvon, fidante pli intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon”. Nu, verŝajne ne sole israelaj esperantistoj atendos senpacience la duan parton de la eseco.
Sed en la decembra numero de „Isreala Esperantisto” ni trovas ankaŭ aliajn interesajn kontribuojn. Tutcerte multajn, ankaŭ eksterlandajn esperantistojn, interesos la kritika kontribuo de Sergiej Tyrin al la demando, kio estas la ĉefa problemo de israela E-movado. Li tezas ion, pri kio ni en niaj diskutoj jen kaj jen aŭdas kaj asertas „Ni – tio estas esperantistoj - faras nenion, kio distingas nin de la sociaj rondoj”. Jen iuj opinioj de Sergiej Tyrin: „Ni ofte deklaras, ke Esperanto estas lingvo de toleremo, lingvo de paco. Ni loĝas en tiom etne streĉita regiono, kial do ni lasas la pacprocezon okazi preter ni? Ĉu E-o ne estas ilo destinita ĝuste al dialogo? Jen vera ŝanco utiligi la lingvon, almenaŭ parte atingi ĝian celon, akiri por ni mem tre neordinaran sperton kaj pruvi al la ĉirkaŭaĵo, ke la lingvo estas utila, ne nur ekzotikaĵo. Sed ne, ne estas entreprenata en Israelo eĉ provo de kunaj renkontiĝoj inter judoj kaj araboj pere de E-o. Antaŭ kelkaj jaroj Doron Modan ekis labori super iniciato de kunaj lernorondoj por infanoj arabaj kaj judaj. Ĝi estis entombigita. De ekstere tio aspektas kvazaŭ Esperanto tute fiaskis”. Sed la rezonadoj de Sergiej Tyrin rilatas ĝenerale ankaŭ al la tuta E-komunumo: „Tre multon la monda E-komunumdo – inkluzive de la israela movado – simple preterrigardis. Tre multon, kiam eblis montri al la tuta mondo, kiom Esperanto utilas kaj kiel ĝi vere kapablas solvi la problemon – nia komunumo lasis okazi sen ni, ĉar ni hezitis enmiksiĝi. Nur kiam ni ĉesos esti timemaj kaj hezitemaj, ĉesos okupiĝi pri ni mem, kiam ni anstataŭe ekzorgos pri la aktualaj problemoj ĉirkaŭ ni (.....) nur tiam ni vekos la intereson de la publiko en Israelo kaj homoj volonte venos por esti parto de tiu procezo. (....)nia regiono ja estas „trezoro” por esperantista agado – interkulturdialoge, lingve, pacreve, kunekziste!’ – konkludas la aŭtoro de la polemikaĵo kun asertoj de J. Tilleman, ke por la israela E-movado la bazan problemon konsistigas manko de mono por grandskala reklamado pri Esperanto.
Kiel informi pri Esperanto? Jen la temo de la rubriko sub la redakto de Gian Piero Savio, kiu gvidas kun sia partnero, reprezentanta televidon, akravortan boksmatĉon pri neceso, ke esperanta misio komenciĝu per iluminado de ĉiuj klarvidaj homoj en la mondo pri ilia lingva sklaveco de la angla. Kvankam argumentoj uzitaj de la aŭtoro estas evidentaj por la meza esperantisto, ne plene mi estas konvinkita, ke tiuj argmentoj alparolos iom indiferentan kunparolanton. Kial? Nu, tion bonege eksplikas en la dua parto de sia artikolo en la marta „Esperanto-Revuo” nia plej renoma psikologo, Claude Piron, kiu plurfoje jam konsideras en la komunumo la lingvoproblemon laŭ la psikologia vidpunkto. Min aparte en tiuj rezonadoj, analizendaj laŭ diversaj vidpunktoj, alparolas lia sobra konstato, ke malgraŭ ĉiuj niaj veadoj „Esperanto tute normale progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas dum jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri la monda lingvoproblemo antaŭeniras je normala ritmo, te. je la ritmo de historio”. Tutcerte ĉiu en ni kun avida scivolo legis ampleksajn rezonadojn de la aŭtoro en du sinsekvaj numeroj de „Esperanto-Revuo”. Mi citu tamen eĉ por tiuj, kiuj ne ricevas la revuon el la konkluda parto de la artikolo de Claude Piron. Li atentigas, ke „la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresas.” Sekve Claude Piron memorigas la reziston kontraŭ enkonduko de la arabaj ciferoj kaj asertas - kaj tiun aserton tute trankvile mi subtenas - : „Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. ...Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur, ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe multaj homoj simple ne aŭdas kion vi diras pri Esperano: Ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed kredu min ĝi ne povas superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.” Dankon pro tiuj vortoj Claude Piron, eĉ se multaj el ni samopinias, iuj el ni certe bezonas pli ofte aŭdi ĉispecajn rezonadojn kaj konkludojn – dum hezitmomentoj.
Iel koincide okazis, ke en la marta numero de „Esperanto Revuo” kaj en la „Isreala Esperanto” – venintaj samtempe - aperis interesaj kontribuoj de Claude Piron, kiel apartan koincidon mi tamen traktas la fakton, ke la kovrilon de „Esperanto Revuo” ornamas foto de israelaj esperantistoj, inter kiuj mi rekonas plurajn amikajn vizaĝojn. Kaj kompreneble mi elkore gratulas al E-Ligo en Israelo pro laŭvica tutlanda E-renkontiĝo, kiu denove kunvenigis diversaĝajn kaj diversprogresajn esperantistojn. Komprenbele nia redakcio aliĝas al la gratulintoj, kiuj eksciis, ke dum ĉi tiu aranĝo Amri Wandel festis sian 50-jariĝon. Ĉion la plej bonan Amri!!!
Sed la sama numero de „Esperanto-Revuo” alportis informon, kiu profunde alfliktis min. Jes, tiun pri la forpaso de Josef Murĵan. Kiel freŝaj en la memoro estas la lastaj babiloj kun la aŭtoro de „Plena Vortaro Esperanta-Hebrea” dum la Telaviva UK! Mi vere bedaŭras, ke ne eblis revidiĝi en Pollando – pri kio revis Jozefo. Nun restis rememoroj kaj kelkaj surbendigitaj intervjuoj, nu kaj ekzemplero de tiu ĉi eksterordinara vortaro, kiu estis pravigebla fierindaĵo de Josef Murĵan.
Kaj fine kelkvorte pri la „Familia Esperanto”, neregula cirkulaĵo de Rondo Familia de UEA. Ĝian trian pasintjaran numeron mi ricevis de Tahira Masako en Japanio, al kiu mi kore dankas pro tiu revuo, kiu ĝis nun neniam atingis nian redakcion. Fakte ĝi aperis sojle de la jaro kaj iu el la plej gravaj kontribuoj estas tiu rememoro de Margaret Brandenburg pri la historio de „Gepatra Buleteno”. Cetere ĉiuj kontribuoj gravas, kaj tiu kortuŝa konfeso de polino Aurealia Sokół, kaj tiu kortikla fotorememoro pri Ramona van Dalsem, nu kaj evidente esperiga listo de novaj paroj nur komencantaj la komunan vivon, varmetosaj fotoj el familiaj albumoj, kiel foto de familio Matthias.
En tiu familia etoso adiaŭas vin Barbara Pietrzak, ja ne forgesante transdoni la plej elkorajn gratulojn kaj bondezirojn, al la redaktorino de la „Familia Esperanto”, Katja Bodnarova, kiu lastsabate kun Trevor Steele fondis laŭvican E-familion. Ĉion bonan al la jungeedzoj sojle de ilia komuna familia vivo.
Barbara PIETRZAK