• Pollando invitas: Łomża
  • 14.06.2008
Denove mi invitas vin al la nordorienta Pollando, ĉi-foje al la urbo Łomża. Kaj kvankam ni denove direktiĝos al la  regiono de la jubilea UK-2009, ĉi-foje ne tiu konsidero decidas pri nia elekto. Nome Łomża en la ĵusaj tagoj solenas la jubileon de sia 590-jariĝo. Jam la plej proksiman dimanĉon okazos en la urbo solenaj eventoj omaĝantaj la jubileon. Matene en la loka katedralo oni preĝos favore al la urboloĝantoj,  vespere okazos koncerto de la loka ĉambra orkestro.  Antaŭ kelkaj tagoj okazis solena urbosesio,  dum kiu estis prezentita la porokaza monero, ricevinta la nomon “jantar” (sukceno). Entute oni emisiis 50 mil monerojn el la fandaĵo Nordic Gold, kies valoro egalas al po 4 jantar-oj kaj 500 arĝentajn monerojn kun la valoro de 40 jantar-oj.
Etendiĝante sur alta eskarpo Łomża apud la rivero Narew kun la tuta regiono estas konsiderata kiel la verdaj pulmoj de Pollando, la tereno kalkulata al la lastaj en Eŭropo kun nedamaĝita naturo kaj unikaj panoramaj valoroj. Proksime al la urbo troviĝas kelkaj regionoj de naturo protektata, kiel Panorama Parko de Narev-rivera Valo, la Nacia Parko de Biebrza-rivero, la Nacia Parko de Narew-rivero. Situante 140 kilometrojn for de Varsovio kaj 75 kilometrojn for de Bjalistoko ĝi estas grava centro de internacia vojtransporto. Samtempe Łomża plenumas la funkcion de la ĉefa ekonomia kaj kultura centro de la regiono.
Łomża kreiĝis en la 10-a jarcento. La restaĵo post la tiama tempo estas la tn. Monto de la Reĝino Bona kaj la Altaĵo de sankta Wawrzyniec.  La urborajtojn Łomża ricevis la 15-an de junio de la 1418-a jaro de princo Janusz la 1-a. Post la  senhereda morto de la mazoviaj princoj kaj enkorpigo de Mazovio al la Pola Reĝolando ĝi fariĝis la tn. reĝa urbo. Ĝia plej granda disfloro okazis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiam situante ĉe la rivervojo Narew-Wisła ĝi havis havenon kaj 6 pontojn. El la urbo ĉirkaŭita per remparoj kondukis komercaj vojoj al Prusujo, Rusujo kaj al la okcidenta Eŭropo. Łomża rolis kiel centro de komerco, metioj, tie troviĝis diversaj oficejoj kaj funkciis sejmetoj (nobelkunvenoj). Meze de la 16-a jarcento la urbo havis 3300 loĝantojn, pli ol 540 domojn, 7 preĝejojn, tie troviĝis la reĝa kortego, sonoril- kaj kanonmuldejoj, arsenalo, publika banejo, grenstaplejoj, staplejoj de salo kaj aliaj. Bedaŭrinde unu jarcenton pli poste la urbo suferis falon pro la svedaj invadoj kaj incendioj kaj aliaj naturplagoj. Denova kresko kaj ekonomia vigliĝo estis notita en la 19-a/20-a jarcentoj, kio i.a. estis ligita kun la kreiĝo de novaj trafikcentroj. La urboplukonstruiĝis evoluinte al la  industria-komerca centro. Kiam – kadre de la rusa anekso - kreiĝis la Varsovia Princolando Łomża  fariĝis la sidejo de la aŭtoritatoj de la departemento, kiam  kreiĝis Pola Reĝolando ĝi daŭre plenumis  la rolon de la ĉefa urbo de la regiono, 50 jarojn pli poste ĝi estis la ĉefa urbo de la gubernio. Tiun evoluon ĉesigis la 1-a mondmilito. En la 1925-a jaro estis kreita Łomża-diocezo kaj la urbo fariĝis la episkopa rezidejo. Tiam Łomża estis kalkulita al la plej grandaj urboaglomerejoj en la nord-orienta Mazovio. La laŭvica mondmilito denove damaĝis la urbon, kiu estis ruinigita 70-procente, pro deportadoj kaj militmurdoj ĝia loĝantaro malkreskis je 60 procentoj. La postmilitaj jaroj denove evidentiĝis favoraj al Łomża – oni rekonstruis la urbon, kreiĝis en ĝi multaj novaj loĝkolonioj, oni establis multajn industriajn entreprenojn.
En la tn. malnova Łomża troviĝas du altaĵoj, kies nomojn mi menciis komence: Monto de la Reĝino Bona kaj Altaĵo de Sankta Wawrzyniec. La monto de la Reĝino Bona estas restaĵo post vasta burgo el la frua mezepoko kaj ĝia situo elmontras ĝian defendan karakteron. De la nordoriento protektis ĝin ne sole la rivero Narew, sed ankaŭ vasta kaj marĉa valo de la  rivero.  Ĝis hodiaŭ konserviĝis remparoj ĉirkaŭantaj la burgon. Sur la alia altaĵo de s-ta Wawrzyniec laŭ legendo kaj ekleziaj dokumentoj troviĝis paroĥa preĝejo konstruita de s-ta Bruno el Kwerfurt ĉirkaŭ la 1000-a jaro, kiu pereis tie per la martita morto en la 1009-a jaro. La verkonformecon de tiu legendo ne ekskludas la arkeologiaj esploroj.
Ni ankoraŭ komune alrigardu kelkajn vidindaĵojn de Łomża. Al ili kalkuliĝas preskaŭ 500-jara katedralo, kiu malgraŭ historitempesteco konservis multajn valorajn trezorojn de la pasinteco. Apartan lokon en la katedralo okupas la 16-jarcenta pentraĵo de Dipatrino de Bela Amo. La benediktina klostro kaj preĝejo – kvankam estas rekonstruaĵo de la 17-jarcenta komplekso enhavas kelkajn vidindaĵojn, ia. bildon de Dipatrino la Neĝa el ĉ. 1630 jaro. Viziton meritas la tn.  malnova tombejo, kiun konsistigas tri tombejoj: romkatolika, evangelia-aŭgsburga kaj ortodoksa. Valoras promeni al la Malnova Foirplaco kune kun  multe pli posta  urbodomo,  troviĝanta  en unu el la plej malnovaj ubopartoj. Viziton meritas “Domo de Pastoro”, en kiu  troviĝas Nordmazovia Muzeo, inter kies atrakciaĵoj troviĝas konstanta ekspozicio de sukceno el Kurpie-arbarego. Tiu  kolekto laŭtakse estas unika laŭ la monda skalo kaj samtempe la plej granda, regiona kolekto de sukceno en Pollando.
Sed kiam postvizite oni deziros iom ripozi, eble valoros tion fari gustumante la lokan bieron. Ne senkaŭze mi tion proponas. Nome en aprilo de la nuna jaro Internacia Instituto pri Gusto kaj Kvalito en Bruselo atribuis al la biero Łomża Export la premion de la plej bona gusto.