• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 17.06.2008
Jam pasintsemajne, sed post nia trarigardo,  venis la junia numero de la revuo “Esperanto”. La ĉefan lokon okupas en ĝi la estrara raporto 2007, inkluzive la spezokonton kaj  bilancon. Eble ĝi povas ŝajni ne tro  atentokapta legaĵo, ĝi tamen al ĉiuj membroj de UEA ebligas retrorigardi kaj kvazaŭ piloloforme refreŝigi la superrigardon al la plej sukcesaj klopdoj de la E-komunumo en la 2007-a por pregresigi la movadon kaj porti ĝiajn ideojn eksteren. Ne subtaksenda estas la atentigo, ke la diskuto pri la estrara raporto kiel ĉiam publika okazos kadre de la sabata Komitata Kunsido la 19-an de julio en Roterdamo.
En la venontjara Estrara Raporto evidente eĥos evento, kiu malfermas la junian numeron de la organo de UEA, pli precize dirante raporto pri la simpozio dediĉita al la lingvaj homaj rajtoj – omaĝe al la 100-jariĝo de UEA kaj 60-a datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj -  kiu fine de aprilo okazis en la ĝeneva UNO-sidejo. Renato Corestti kun kronikista fideleco notas ĉiujn gravajn facetojn de la evento, sed ni donu apartan atenton al aliaj liaj vortoj: “Sed eble pli ol la listo de parolantoj kaj paroladoj vi volas scii, kio esence estis dirita. Tio preter la apartaj temoj de ĉiuj prelegoj estas resumebla en unu frazo: Ni estas movado por lingva justeco je ĉiu nivelo kaj la internacia lingvo Esperanto estas la ĝusta rimedo por garantii ĉies lingvajn rajtojn. La sukceso kuŝas en tio – daŭrigas Renato Corsetti, ke tiu simpla mesaĝo komencas esti akceptata ankaŭ ekster nia movado, kaj homoj komencas kompreni, ke Esperanto kaj lingvaj rajtoj estas du aferoj kunligitaj. En tio kuŝas la defio. Nun ni devas labori por pruvi  al la mondo pli ol la Unuiĝintaj Nacioj, ke Esperanto estas io tia”, fino de la citaĵo. La leganto ekscias ĉeokaze,  ke  la simpozio fruktis per speciala retpaĝaro,  kiu ne sole dokumentas la eventon, sed celas transformiĝi en dosierujon de informoj pri la agado de la E-movado sur tiu ĉi kampo.
Denove  la revuo “Esperanto” donas ampleksan atenton al la aktivado de la organizo e@i ne nur retrorigardante al ĝisnunaj agadoj, sed alrigardante al projektoj, en kies realigo engaĝiĝas ĉiam pli da esperantistoj. Tiu dupaĝa raporto de la kerna teamo e@i dividas la spacon por denove trakti la temon por ĉiuj UEA-membroj kaj la monda E-komunumo ĉi-jare aparte korproksima, nome la 100-jara jubileo de UEA. La revuo faras tion en maniero aparta,   liverante siajn paĝojn al Boris Kolker kaj Mikaelo Bronstejn, kiuj kvankam ne povas retrorigardi al la riĉa, 100-jara historio de la Asocio,  donas siajn apartajn vidpunktojn al “La aventuro esti membro de UEA en Sovetunio”. Se la numeron inaŭguras raporto pri la ĝeneva simpozio, ene de la numero ni trovas etan raporton pri la sekvinta ĝin internmovade aprila Malferma Tago, omaĝanta la 100-jariĝon de la Asocio. La eta raporto de Zsofia Korody pri  la gvidita de ŝi trejnseminario en Porto-Nuovo, Benino estas praktika pruvo pri tio, kiel grave vastigis sian agadon UEA dum sia dek-jardeka ekzisto, la informo pri riĉa IKU en Roterdamo aldone komprenigas, kiel UEA helpas pere de siaj UK-oj altigi la klerecnivelon de la E-komunumo.
Jubileuloj multiĝas. Ĉi-jare 100 jarojn de E-o en Zagrebo kaj Kroatio solenas kroataj esperantistoj. Tion fiere anoncas la kovrilpaĝo de la aprila “Tempo”, gazeto de Kroata E-Ligo. En la  enkonduka artikolo Špomenka Stimec alrigardas la riĉon de la okazintaj kaj planataj jubileaj aranĝoj, kiuj kuliminos aparte en novembro kaj decembro kaj super ili aŭspicion prenis la kroata prezidento Stjepan Mesić. Sed la jubileon oni ne sole omaĝos per aranĝoj, se eĉ grandiozaj,  ja pasemaj. La firma spuro de la 100-jariĝo de la kroata E-movado estos “Granda Vortaro Esperanta-Kroata” kaj Granda Vortaro Kroata–Esperanto” de Lucija  Borčić. Ĉe-okaze ni notu la informon pri la lanĉitaj jarkomence 4 volumoj de la Kroata-Esperanta kaj Esperanto-Kroata Vortaroj brajle.  La aprila numero de  la kroata “Tempo” donas multan  atenton al la okazonta ĉi-jare en Premantura 74-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. Tiu-kuntekste tamen la plej interesa estas raporto pri tio,  kiel junaj membroj de KEL kleriĝis pri la vivo de blinduloj. Ne temis sole pri teorio, sed konatiĝo kun tio kiel gvidi kaj  helpi blindulojn en diversaj vivcirkonstancoj. Krome gejunuloj mem lernis percepti spacon kun fermitaj okuloj, manĝi kaj moviĝi helpe de blindulbastoneto.  Kompreneble en la numero ne mankas detala raporto pri la akirita subvencio de EU fare de KEL por realigi la projekton  “Tri eŭropaj infanlibroj en Hinda Unio – unu hindia infanlibro en tri eŭropaj landoj”. La tradukoj de kroataj literaturaĵoj alilingven estas aparta fiermotivo por kroataj esperantistoj, ne mankas do laŭvicaj informoj pri la realigitaj tradukprojektoj en la japanan kaj ĉinan lingvojn. Sed evidentiĝas, ke kroataj esperantistoj ne sole interesiĝas pri libroj kaj spektakloj. En la paĝojn www.esperanto.hr fine de la numero enkondukas Davor Klobučar, klarigante sian 4-jaran laboron pri la komunikilo nemalhavebla en la nuntempa mondo. “Dum la lastaj 4 jaroj nia – ni legas - TTT-ejo kreskis kaj fariĝis tre riĉa enhave. Iuj informoj eble ne plu estas aktualaj, sed ĉiam gravos historie. Sed estas tie ankaŭ informoj, kiuj gravos por ĉiam”.
Universala Medicina E-Asocio ankaŭ ĉi-jare solenas sian 100-jariĝon, ĝia lasta decembra numero (sed ni memorigu, ke ĝi aperas nur dufoje jare) omaĝas tiun jubileon. La numeron, kiu atingis nin jam antaŭ kelka tempo,   en plimulto plenigas do  rememoroj kaj fotoj pri la pasintaj Internaciaj Kongresoj de Medicinistoj en Veszprem, Hódmezővásárhely,  pri la jarkunveno de UMEA en Jokohamo. Nur dank’ al tiu raporto ni ekscias, ke dum ĝi Diplomon de UMEA pro sia aparta aktiveco ricevis apud profesoro TADOKORO Sakutaro nia japana aŭskultanto, d-ro Hideo HARADA kaj tiuvoje ni kun prokrasto, sed tre kore peras al li niajn gratulojn. La numero krome enhavas la financan raporton la 2007-a jaro. En la numeron enkondukas la artikolo de Gábor Lázár pri novaj, ĝis nun nekonataj malsanoj, kiuj dekumas la homaron. “Medicinan Internacian Revuon” fermas la biografio de la vizprezidanto de UMEA, profesoro d-ro Keyhan Sayadpour,  laboranta en la Teherana Universitato de la Medicinaj Sciencoj.
100-jariĝo de UEA eĥas en la  junia numero de “La Revuo Orienta”. Pri nia tegmenta E-organizo  interese felietonas la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller ne sole ĵetante la rigardon al la historio de la asocio, ĝia strukturo kaj organizo, funkciado, sed ankaŭ donante apartan atenton al la japanaj aspektoj. Temas i.a. pri la japanaj Honoraj Membroj, la figuro de la eksa  UEA-prezidanto  profesoro d-ro YAGI Hideo,  KAEM dum multaj jaroj elstare aktivanta sub la gvido de HORI Yasuo. Alia jubileo notita en la revuo de JEI estas la 20-jariĝonta Radio Havano Kubo, kio ebligas al Maritza  Gutiérrez González felietoni pri Esperanto, radiofonio kaj si mem. Alia eksterlanda kontribuanto en la junia “La Revuo Orienta” estas Loes Demmendaal, membro de la nunjara LKK kaj ne mirige,  ke ŝia artikolo apudas tiun de la Ĝenerala Direktoro. Nome en la kunteksto de la nunjara jubilea UK ŝi interese skribas pri Nederlando, lando kiu por atingi sukceson devis kaj devas batali kontraŭ la maro.  Same kiel Osmo Buller  skribante pri la 100-jara UEA referencis al la ligoj de japanaj esperantistoj al UEA, same Loes Demmendaal retrovis kelkajn interesajn faktojn el la komunaj reciprokaj kontaktoj inter Nederlando kaj Japanio, kio estas interesa ne sole por la japana leganto de la revuo.  Al tiaj kontribuoj el la interkultura limejo tutcerte ĉi-numere apartenas la enhavo de >Monata podieto<, en kiu fantazian penson pri la origino de la japana Neputa-festo ŝpinas AOSIMA Sigeru. Jam legante la titolon trudiĝas asociacioj kun la romia Neptuna-festo. La aŭtoro elkalkulas proprecojn de ambaŭ, sed iel aparte pintiĝas la oreloj kiam ni legas ke Neputa-feston inaŭguris generalo – eĉ se kun japana nomo, tamen kun flavkoloraj haroj. Tio almenaŭ al mi memorigas pri la antaŭnelonge vidita dokumenta filmo, en kiu oni lanĉis hipotezon, ke ekzistis iu romia trupo,  kiu dum bataloj en la azia parto de la Romia Imperio iel mirigis al la Fora Azio, al Ĉinio….. eble eĉ al  Japnio, pri kio mi ekscias dank’ al tiu ĉi junia kontribuo.
En “La Revuo Orienta” ne mankas movadaj temoj en la IL-o. Krom tiuj pri diversaj kursoj kaj nunjara refunkcio de Yatugatake-E-domo la leganto trovas ampleksan raporton pri la 41-a E-Seminario en Ranzan. Pluraj kontribuoj estas japanlingvaj, sed dank’ al E-resumo ekzemple ni ekscias, ke OSIOKA Moritaka ĉi-numere raportas pri la  fruktoj de la nunjara  Interncia Tago de Virinoj en Hiroŝimo, al kiu de 6 jaroj kontribuas esperantistoj el la tuta mondo. Ĉi-jare temis pri 157 personoj el 50 landoj.
Fine mi konfirmu la trian nunjaran numeron de “Norvega Esperantisto”. Ĝi ankaŭ i.a. referencas al la 100-jariĝanta UEA. Krom la jarraporto pro la 2007a jaro, aferoj ligitaj kun aktivadoj en diversaj lokoj,  ne sole en Oslo, ne sole plenkreskula movado – pri kio atestas fotoraporteto pri  junula pikniko ni legas apartan kontribuon. Nome kiel  plej interesan tutcerte ĉi-numere eblas trakti  leteron de Bjarte Kaldhol,  profesia tradukisto, plurlingvulo, revenanta al E-o post dekjara foresto kaj reĝuanta ne sole la vivantan daŭre en li la lingvon, sed ĝuiganta la leganton per spronaj, vivecaj asociacioj fruktoportaj pro fleksebla kaj riĉiga lingvouzo. Ni finu do nian renkonton kun la E-gazetaro per cito el lia letero: “Se ni lernas nian lingvon bone, neniam plu mankos vortoj al ni, ĉar pli  riĉa lingvo, kiu povas ĉerpi el ĉiu granda lingvo de la mondo” – nu mi aldonus, ankaŭ  malgranda – “ne ekzistas”.