• Pollando invitas:Rzeszów
  • 21.06.2008
Hodiaŭ ni ŝanĝas la viztiregionon por enpaŝi la sudorientan urbon en la apudkarpatia regiono, Rzeszów. Bele situante piede de la montoĉeno Karpatoj la urbo fieras pri multaj vidindaĵoj. Aparta atrakciaĵo por turistoj estas la Subtera Turisma Itinero sub la brikdomoj kaj la Foirplaco de la urbo longa 369 metrojn.  Rzeszów, la urbo kun longa kaj interesa historio apartan evoluspronon ricevis post la 2-a mondmilito fariĝante la plej grava akademia centro en la sudorienta Pollando (ĝis la 2-mila jaro funkciis tie 7 altlernejoj, en kiuj kleriĝis ĉ. 40 mil studentoj jare). La bazon por la ekonomia prospero donis intensa industriigo komencita en la lastaj jaroj antaŭ la 2-a mondmilito, kion postmilite akompanis elana urboplanado. Komence de la 90-aj jaroj Rzeszów avancis,  se temas pri la spirita vivo de la regiono,  fariĝante la rezidejo  de Rzeszów-diocezo. Rzeszów rolas ankaŭ kiel grava kultura centro kun pluraj teatroj, artgalerioj, kulturdomoj kaj muzeoj. En ĝi mem kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj okazas multaj kulturaj eventoj, ankaŭ kun internacia karaktero.
Rzeszów etendiĝas lime de la Karpatia Altaĵregiono kaj Sanok-valo apud la rivero Wisłok sur la alteco de 200-330 metroj super la marnivelo. Kadre de la urbo troviĝas la naturrezervejo La Vulpa Monto situanta ĉe la artefarita akvoreceptaklo, komence konceptita kiel loko por refreŝiĝo kaj ripozo. Tamen pro la poioma demetiĝado de ŝlimo aperis  en ĝi pluraj insuletoj kaj malprofundaĵoj,  transformante ĝin en interesan kaj riĉan vivejon de faŭno kaj flaŭro.
La arkeologiaj esploroj pruvas, ke la regiono estis enloĝata jam en la praa periodo, tamen la unua dokumentita mencio pri la burgo devenas el la mezo de la 14-a jarcento, kiam reĝo Kazimiro la Granda donacis ĝin al sia kavaliro kaj diplomato Jan Pakosławic,  kiu ŝanĝis sian nomon konforme al la urbonomo. La gento Rzeszowski sukcese regis la urbon dum pli ol 2 jarcentoj. Verdire Rzeszów komence de la 15-a jarcento suferis incendiplagon, sed ĝian rekonstruon kaj brilan reevoluon favoris multaj privilegioj, i.a. pri la rajto vendi bieron, vinon kaj salon. Tie funkciis doganejo kaj la urbo riĉiĝis ankaŭ pro la vartransportaj pegandecoj de komercistoj. Dank’ al tio kaj instaliĝo de la ĉefaj trafikitineroj al Krakovo kaj Lvovo, Dukla kaj Sandomierz la signifo de la urbo rapide kreskis. En la 1430 jaro ĝi  ricevis la rajton peli la brutaron el Rusujo al Krakovo kaj eĉ pli, al Nederlando. Unu jarcenton pli poste la Varsovia Sejmo agnoskis la riveron Wisłok transportebla,  dank’ al kio kreiĝis nova komerca itinero kondukanta  al Gdansko. En la 16-a jarcento Rzeszów fieris jam pri bone organizita administracio kun tribunalo kaj burĝokonsilantaro, kies membroj vice deĵoris kiel urbestroj. Ĝiaj komercistoj tenis vastajn komercajn kontaktojn kun Varsovio, Krakovo, Vroclavo, kun Litovujo, Moldavujo kaj Hungarujo. Burĝoj rapide riĉiĝis, floris metioj organizitaj en gildoj kaj kvankam la urbon ne evitis incendioj, militoj, rabatakoj ĝi ĉiam kapablis  leviĝi  kaj pluflori. La ora epoko en la vivo de la urbo inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj aldone kaŭzis,  ke Rzeszów altigis sian rangon de grava komerca kaj metiista centro. Tiu epoko multon ŝuldas al sia nova posedanto Mikołaj Spytko Ligęza, kiu plukonstruis kaj  fortikigis la urbon en maniero – konsiderante la epokon – moderna. Li financis la riĉan ornamon de la lokaj preĝejoj, la elkonstruon de municipaj konstruaĵoj. Dank’ al li kreiĝis la urbodomo, li iniciatis elkonstruon de pompa kastelo, la urbo ricevis la ĉirkaŭajn defendomurojn,  sed samtempe plukonstruiĝis superante siajn mezepokajn limojn. Mikołaj Spytko Ligęza fondis ankaŭ fortresan bernardenan klostron, en kiu ektroviĝis poste la maŭzoleo de Ligęza-familio. Pri la tiama bonstato atestas ankaŭ la urbolibroj, kiuj mencias la laboron de pluraj oraĵumistoj. Dank’ al laŭvicaj posedantoj, nome  Lubomirski-familio Rzeszów fariĝis ankaŭ grava kleriga centro,  kiu kovis multajn famajn polojn, kiel Ignacy Łukasiewicz - eltrovinto de naftolampo aŭ Julian Przyboś  - renoma pola poeto.
Fine de la 17-a jarcento Rzeszów komencis perdi sian brilon pro militoj, damaĝa incendio, mallerta politiko de laŭvicaj regantoj el Lubomirski-familio. Definitivan frapon  donis la anekso de la tuta regiono fare de la aŭstra dispartiginto de Pollando por la 146-jara periodo. La situo de Rzeszów  rande de Habsburg-imperio lime de cara Rusujo aldone sengravigis la urbon. Por vigligaj evoluimpulsoj necesis atendi ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam  Rzeszów fariĝis urbo libera. Pluraj politikaj kaj ekonomiaj liberoj  por Galicio kadre de la Aŭstro-Hungara Monarkio aldone spronis la urboevoluon, kiu meze de la 19-a jarcento ricevis sian unuan fervojlinion. Malgranda urbeto komencis transformiĝi en kapitalisman centron. En la 1888 aperis tie la unuaj telefonoj, en la 1900 kreiĝis gasentrepreno kaj la strata gasprilumo, 11 jarojn pli poste oni funkciigis elektrejon kaj akvokondukan reton. En la jaroj antaŭantaj la 1-an mondmiliton Rzeszów akiris novan funkcion kiel apogbazo de Przemyśl-fortreso. Tiuperiode ĉe la nordaj randoj de la Aŭstro-Hungara Monarkio intense plukonstruiĝadis la militara infrastrukturo, kio por Rzeszów signifis kapitalfluon el la imperiestra kaso. Tiun konjunkturon talente utiligis la oficanta dum 17 jaroj urbestro Stanisław Jabłoński, por firmigi la urban infrastrukturon. Tiu periodo favoris ankaŭ vekiĝon de sendependiĝaj tendencoj. En la intermilita periodo la plej favoraj por Rzeszów estis la jaroj antaŭantaj la 2-an mondmiliton lige kun la laŭplana industriigo. Dum la 2-a mondmilito Rzeszów estis parte detruita, sed kiel dirite la periodo postmilita ligiĝis kun la administra-kultura avanco de la urbo. Hodiaŭ Rzeszów estas la plej granda kaj grava urboaglomerejo de la sud-orienta Pollando, centro komerca kaj ekonomia, la plej granda akademia kaj kultura centro de la tuta regiono.  
El inter multaj vidindaĵoj kaj turismaj atrakciaĵoj ni donu la atenton al la subtera turisma itinero pasanta sub la brikdomoj kaj la urba foirfoirplaco. Temas pri la mezepokaj staplejoj fositaj en mola, loesa grundo, firmigataj de lignaj aŭ brikaj konstruelementoj, kiuj certigis al varoj konforme malaltan temperaturon, protektis kontraŭ ŝtelistoj kaj incendioj. Dum la tempo de militoj, sieĝoj, kataklismoj ĝi rolis ankaŭ kiel rifuĝejo por la urboloĝantoj. Nun unuopaj keloj kaj koridoroj ricevis nomojn rilatajn al iliaj funkcioj kaj urbohistorio. Vizitante ilin eblas retrovi restaĵojn de la mezepokaj muroj, spurojn de incendioj, kelkcentjarajn brikojn, kaŝtraiĝejojn,  kiuj formas neregulan reton de ejoj malsamprofundaj, inter kiuj kelkaj atingas 10 metrojn sub la grundsurfaco. La atrakciecon de la subtera itinero kompleltigas rilata  al la plej malnova, konserviĝinta urboparto ekspozicio.
Se mi aldonos, ke en Rzeszów kruciĝas   internaciaj itineroj el Dresdeno al Lvovo kaj Kievo, el Gdansko tra Varsovio al la suda Eŭropo kaj vojoj ligantaj landojn skandinaviajn kaj apudbaltajn kun la centra-orienta Eŭropo, ke la urbo disponas pri moderna flughaveno kapabla akcepti aviadilojn,  eĉ en ekstreme malfacilaj atmosferaj kondiĉoj, tio estos la plej bona pruvo, ke Rzeszów estas vizitinda urbo.