• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 24.06.2008

Kvankam multaj el ni jam antaŭĝuas la penson pri baldaŭaj someraj E-renkontiĝoj,  ja kelkaj ankaŭ iom ŝvitetas por organize prepari ilin. Sed ja estas ankaŭ tiuj, kiuj retrorigardas kontente al sukcesaj aranĝoj jam okazintaj.  Kaj tian raporton pri la partopreninda Internacia Junulara Festivalo ĉi-marte en Italio ni trovas sur la paĝoj de Itala E-Junularo “Nova Sento” en la lasta itala “l’ Esperanto”. Kiel entuziasme skribas Fabio Bettani: “La forta punkto de la tuta renkontiĝo estis ĝuste la ebleco ekkoni tiom da homoj kiom da kulturoj! En IJF mi trovis kaj la amuziĝon kaj la internan riĉiĝon, kaj mi ĝojegas, ke mi partoprenis ĝin kaj de nun strebos ĝin diskonigi plu!”. Verdire malfacilas legi pli bonan rekomendan mesaĝon. Multaj fotoj, inkluzive la kovrilpaĝan (kun Gianfranco Molle) atestas pri la arta kaj muzika bunto de la  lasta IJF. 
Al junularo, pli precize al  la oficiala retejo de TEJO sian laŭvican artikolon el la serio dediĉas Daniele Binaghi. Aŭdante antaŭnelonge asertojn,  ke ĝi devas esti iom plibongita komence iom surprizis min legi, ke ĝi tute antaŭnelonge  estis renovigita kun nova prezentostilo. Eĉ se renovigo alportis pozitivajn rezultojn, koncerne la informfluon kaj informdiafanecon, aliflanke  evidentiĝas, ke restas gravaj problemoj forigendaj, kiel difinas Daniele Binaghi. I.a.  eble la plej grava, nome manko de adreso, laŭ kiu oni povus peti la informmaterialon. Sed forigo de tiuj malperfektaĵoj jam ŝajne okupas la zorgon de TEJO-estraro. 
Alia interesa esprantlingva kontribuo en la lasta revunumero de FEI estas la felietono de Renato Corsetti pri la arto traduki, kio ne estas tiom senproblema tasko,  kiel ŝajnas al kelkaj. Kompreneble por kompreni liajn traduknuancojn necesas iom koni la italan, do se eĉ ne denaske,  sed ja poststude,  mi ja kun plezuro povis tiun tekston legi. Cetere mi ne estas escepto, kaj kiel ĉiam mi atentigas,  esperantistoj estas ja ankaŭ lingvolernemaj,  por multaj la IL-o estas pordo konatiĝi kun aliaj lingvoj. Ke tio ne estas sole mia rimarko pruvas tion iu interesa recenzo aperinta en ĉi tiu numero de “l’ Esperanto”. Temas pri  gratula recenzo – aŭtorita de la rusa instruanto de la itala,  Aleksandr Blinov pri la esperantilngva “Esenca lernolibro de la itala lingvo – kun testoj kaj memtaksado”.   En la e-parto de la periodaĵo de FEI ni trovas krome atentokaptan raporton pri interesa media rendevuo esperantista en Parma kun loga programo, kiu inkluzis eĉ Festivalon de dialektoj. Jam estas planoj por laŭvicaj renkontoj,  nebanale aktivigontaj la grupan e-istan vivon. Kiel disvastigi E-on? Ĉu nur per informiloj, prelegoj ks. Tutcerte ne kaj pruvas tion intervena,  emocistila kontribuo de  Daniela Quartieroni,  reference al la raportita jam en la itala E-periodaĵo Marŝado por paco Perugia-Assisi, en kiu ne mankis esperantistoj kun granda esperantlingva tolbendo.
Multajn interesajn kontribuojn entenas la 2-a ĉi-jara numero de “Internacia Pedagogia Revuo” de ILEI. En ĝia komenco ni trovas retro- kaj alrigarde omaĝan artikolon pri la 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj en Universitato de Adam Mickiewicz en la pola Poznano. La jubilea festo okazos  en la formo de solena interlingvistika simpozio ĉi-septembre,  al kiu estas invititaj ĉiuj ĝisnunaj prelegantoj kaj gestudentoj. Pli frue nunjare eblas  komenci la laŭvican 3-jaran kurson. Valoras do memorigi por novaj interesiĝantoj, citante el la vortoj de Ilona Kouthny, ke:  “La 3-jara ekstera postdiploma studado donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas internaciajn lingvojn kaj planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de E-o. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado”.
Alia interesa kaj grava kontribuo en tiu ĉi numero de “IPR” estas la 1-a parto de la spertodivido de Dennis Keefe pri la demando kiel starigi kaj organizi Lingvan Festivalon. La ideo de la festivaloj  estas jam vaste konata en nia komunumo pro pluraj diversaj raportoj pri ĉi-specaj eventoj. Aliflanke tutcerte la novaj organizantoj povas havi kelkajn dubojn, kiel antaŭplani tian aranĝon,  por ke ĝi alportu sukceson. La konkretajn  suflorojn por ĉia eventualo entenas  tiu ĉi interesa kontribuo. Gravas, ke sekvos ĝin laŭvicaj.
La interlingvistikaj studoj kontentigas personajn interesiĝojn kaj ambiciojn de esperanto-parolantoj, la Lingvajn Festivalojn eblas ligi kun la disvastigado de la lingvo kaj konkreta interkultura agado. Lingvopolitiko en la skalo de lando aŭ regiono apartenas al la strategiaj demandoj. Ili ankaŭ eĥas en la artikolo de d-ro Sean O’ Riain pri “La defio de la politiko de plurlingveco kaj lingvolernado”. La aŭtoro  alrigardas la lingvopolitikon en EU, alrigardas tiun politikon en sia hejmlando Irlando. La artikolo entenas interesajn demandojn lige kun la klopodoj uzi iun fremdan lingvon propedeŭtike por alproprigi la alian,  dum kiu procezo uzante la unuan lernfaciligan  lingvon lernanto havas la ŝancon gustumi lernosukceson en la lernado de alia. Al esperantistoj ne necesas aparte klarigi la lernofaciligajn proprecojn de Esperanto. Sean O’ Riain referencas al la iamaj eksperimentoj de Kibernetika Fakultato en Paderborn-Universitato, kaj al la daŭrantaj en Britujo.
Multas ĉi-numere  informoj el diversaj landoj kaj sekcioj: i.a. en Argentino nova Argentina E-Lernejo estis oficiale aprobita ĉe la ŝtataj juraj instancoj, en Bulgario plene sukcesis la sesa laborrenkontiĝo de la projekto Socrates Comenius 2 AKEL, en Ĉinio pli ol 100 infanoj komencis lerni E-on jam en unua klaso kun la celo lerni ĝin dum 3 aŭ 4 jaroj, en la lastaj kombine kun eklerno de la angla. Hungario estis ĉi-printempe tereno de kelkaj gravaj eventoj,  kiel Pedagogia Tago kaj kunveno de ILEI-estraro en Budapeŝto. Multo okazis kaj okazos sur la pedagogia kampo en la germana Herzberg. Ne subtaksenda estas la raporto pri la partopreno de Zsofia Korody, ILEI-vicprezidantino en internacia konferenco pri lingvotestado en Cambridge en la nomo de UEA/ILEI. La numeron finas porforuma kontribuo el Ukrainujo. Ĝia aŭtoro prezentas apartan metodon lerni kaj instrui E-on, baziĝante en la unua fazo ekskluzive sur la plurfoja  laŭtlegado de bonaj E-libroj, aŭskultado de radioelsendoj sen konsulto de vortaroj, kaj nur pli posta lernado de lingvo baze de lernolibro aŭ kurso.
Antaŭ ol ni ekscios pri tio,  ĉu estas multaj adeptoj de tiu metodo mi proponas  enrigardi la junian numeron de “La Movado”, la komunan organon de Kansaja Grupo de Esperanto-Grupoj. Ĉi-numere en la rubriko “Kajero libervola” MIJAMOTO Seiko dividas siajn novajn spertojn,  akiritajn dum la universitata studado en  koresponda kurso pri juro,  en kiu ŝi dipomitiĝis en marto dum jam en aprilo ŝi  komenci studojn en nova, postdiploma kurso. Interesa sperto, ĉar la aŭtorino  sian universitatan dipolomon akiris jam antaŭ “kelkaj dekoj da jaroj”. La demando de ŝia kontribuo “kial oni lernas” – ricevas tute belan respondon “mi trovis, ke mi lernas, ĉar mi volas lerni”. […] Per lernado oni akiras kuraĝon, memfidon kaj ankaŭ rimarkas problemojn pri diversaj aferoj. Tio fariĝas nia energio por vivi en ĉi tiu mondo. Lernado estas penado, sed estas ĝojo en vivo”.
Tiun interesan felietonon pri la kleriĝpasio en ne plu junula aĝo akompanas ĉi numere la 2-a interpreta traduko laŭ Tacuo Huĝimoto de “Rakontaro Genĝi” verkita de Murasaki Ŝikibu. Recenzoj, la 69-a fragmento de  Vortaro por Lernantoj de Laŭlum, recenzoj kaj krucvorta enigmo konsistigas la e-lingvan parton en la junia numero de “La Movado”.
Fine de nia nunsemajna trarigardo ni konfirmu ankoraŭ la junian numeron de “Nova Vojo”. Ĉi-foje la oficiala revuo de Esperanto Populariga Asocio, jam antaŭ kelka tempo ŝanĝinte sian redaktolinion,  ĉefe estas nacilingva. Inter tekstoj en la IL-o ni trovas la informon el la GK-oj de UEA pri la datrevena simpozio en la ĝeneva UNO-sidejo traktinta la lingvajn rajtojn. Interesa estas kontribuo de brazilano partoprenanta 5-monatan kurson de Oomoto en Kameoka kaj malkovrinta la ĉarmon kaj profundecon de UTA-festo,  kiu laŭplane la unuan fojon realiĝos en Brazilo en la 2010-a jaro.