- Pollando invitas: Lubartów
- 28.06.2008
Hodiaŭ mi proponas direktiĝi al la centr-orienta Pollando por komune viziti ne tre grandan urbon Lubartów. Ĝia historio radikas en la 16-a jarcento, kiam ĝi kreiĝis kiel urbo kun la nomo Lewartów, kio laŭvice ligiĝis kun la blazonnomo de ĝiaj posedantoj. Antaŭ 465 jaroj, la 29-an de majo Piotr Firlej el Dąbrowica, la vojevodo de Lublino ricevis la reĝan privilegion establi tiu loke urbon baze de la magdeburga principaro. Komence en ĝia centro troviĝis kvadrata foirplaco kun la urbodomo. De tie direktiĝis stratoj al kvar flankoj de la mondo kaj la nomoj de kelkaj stratoj kiel Lubelska, Kamieńska, Zatylna, Poboczna, Krzywe Koło havas nun pli ol 450-jaran historion. En la norda parto de la urbo kreiĝis rezidejo ĉirkaŭita de pompa ĝardeno, tuj apude estis konstruita ligna preĝejo de sankta Petro Apostolo. Lewartów estis ĉirkaŭita per la ligna palisaro kun tri enirpordegoj.
Piotr Firlej mortis dek jarojn pli poste, sed dank’ al lia filo Mikołaj Lewartów famiĝis. Kiel adepto de la kolvinaj instruoj la katolikan preĝejon li disponigis al siaj kunkonfesantoj, li ankaŭ establis kalvinan gimnazion kun humanisma instruprogramo. Dum lia administrado ĉe la foirplaco kreiĝis multaj brikdomoj. Mikołaj Firlej venigis ankaŭ el Nederlando, Flandrujo, Germanujo metiistojn kaj bredantojn de brutaro. Per privilegio el la 1575 jaro li garantiis al ili la konfesiliberecon kaj observadon de leĝaro de ilia devenlando. Kvin jarojn pli poste li fondis kolektivan gildon de ŝufaristoj, tajloristoj, felkudristoj kaj teksistoj. En la daŭro de lia 30-jara agado Lewartów floris. Post lia morto la urbo fariĝis la posedaĵo de Mikołaj Kazimierski, ariano edziĝinta al la kuzino de la antaŭa posedanto. En Lewartów kreiĝis ariana religia centro kaj la kalvina lernejo estis transformita en arianan. Ĝi estis unu el la plej gravaj alikonfesiaj lernejoj en la tiama Pollando. Ĝia organizinto Wojciech el Kalisz ne nur reformis la instrusistemon, sed ankaŭ eldonis rilatan al tio verkon, kiu enhavis instruprinciparon.
Sed en la 17-a jarcento, same kiel aliaj polaj urboj Lewartów spertis faloperiodon. Dum la sveda invado ĝi estis tutece prirabita kaj detruita kaj trapasadoj de diversaj trupoj tiom fatale efikis je ĝia stato, ke prefere ĝi rolis kiel granda vilaĝo pasanta de unuj magnataj manoj al la aliaj.
Denova ekfloro venis unu jarcenton pli poste, dank’ al princo Paweł Karol Sanguszko, kiu ricevis la urbon herede. Dezirante transformi Lewartów en sian rezidejon li entreprenis klopodojn por levi la urbon el ekonomia regreso, instigante la urboloĝantojn al komerca kaj metia aktivadoj. En la 1739-a jaro laŭ lia iniciato kreiĝis gildo de “ferforĝa arto”, membriganta ĉiuspecajn metiistojn, kies privilegioj estis rekonfirmitaj. Li alikonstruis la palacon, la lignan preĝejon li alikonstruis al la malfrubarokstila sanktejo de sankta Anna. Kun Mikołaj Krzyniecki li fondis meze de la 18-a jarcento kapucenan preĝejon kaj klostron. Ĝia projektanto estis Paulo Antonio Fontana. Princo Sanguszko konstruis ankaŭ kelkajn laŭvicajn brikdomojn ĉe la foirplaco, kiuj ĝin nun decidas pri la aspekto de la urbo. Laŭ la peto de la princo reĝo Aŭgusto la 3-a konfirmis la urborajtojn, ŝanĝante la nomon je Lubartów kaj atribuante al la urbo blazonon. La nova nomo referencis al la legendeca praŭlo de la princa gento Lubart. Post la morto de princo Paweł Karol lia korpo ekripozis en la katakombo de la kapucena preĝejo en la proksima Lublino, sed lia lango kaj koro revenis al Lubartów. En la urbo regis sekve aliaj membroj de la princa familio, sed post 100-jara periodo ligita kun ilia nomo Lubartów estis aĉetita de grafo Henryk Łubieński, latifundisto, financisto, industriisto, aktivulo. En la palacaj staloj li establis fajencofabrikon, metante tiel en la urbo ĝermon de la ceramika industrio, kies elfaraĵoj referencis al la produktoj de la anglaj Wedgwood-ceramikaĵoj. Laŭvica urboposedanto estis grafo Stanisław Mycielski, sed sekve kelkaj incendioj kaj caraj reprezalioj post la januara insurekcio denove alkondukis al la evolubremso de Lubartów.
Post la fino de la 1-a mondmilito Lubartów poiome komencis leviĝi post la periodo de multjara stagno kaj regreso. Jam en novembro 1917 viglan agadon inaŭguris Pola Societo de la Artamantoj, kies ĉefa agadcelo estis evoluigi sciencojn, klerigon kaj arton. Unu jaron post la fino de la 1-a mondmilito la societo havis jam 300 membrojn. Samtempe Lubartów notis ekonomian evoluon. Kreiĝis aŭtovojoj, estis funkciigita privata elektrejo. La agadon komencis vitrofandejo, betonfabriko, brikofabriko. La urbo riĉiĝis per komunumuzaj objektoj: hospitalo, kinejo. Famaj pro siaj kvalifikoj masonistoj, laborantaj ne sole en Lubartów, sed ankaŭ en Lvovo kaj eĉ Moskvo establis sian profesian organizon. Dum la 2-a mondmilito same kiel aliaj polaj urboj Lubartów estis centro de la rezisto movado kaj bataloj kontraŭ la invadintoj.
Unu el la plej interesaj vidindaĵoj de Lubartów estas palaco el la mezo de la 18-a jarcento, oranĝerio, restaĵoj de ponto, la ĉirkaŭaĵo de la palaco kun parko kaj artefarita lago. Vidindaj estas kapucena konstrukomplekso, preĝejo de sankta Anna kun la paroĥa muzeo. Aparta vidindaĵo troviĝas ekster la urbo, en ne tre fora distanco en Kozłówka.
Temas pri la troviĝanta rande de vasta arbaro, preninta de ĝi sian nomon, 18-jarcenta palaca-parka komplekso de la magnata familio Zamoyski, kiun jare vizitas pli ol 150 mil personoj. La palaco en Kozłówka kaj ĝia ekipaĵaro bonŝance transdaŭris la militon. Hodiaŭ post renovigo ĝi apartenas al la plej bone konserviĝintaj en Pollando objektoj de la magnata kulturo, perfekte rekreita iama rezidejo. Mebloj, speguloj, vitroelfaraĵoj kaj porcelanaĵoj troviĝas en siaj iamaj lokoj. Antaŭ kelkaj jaroj Kozłówka ricevis la medalon de “Europa Nostra”, la organizaĵo okupiĝanta pri la protekto kaj revalorigo de la arkitektura kaj natura heredaĵo de Eŭropo.
Kiel dirite la tuta palaca-parka komplekso troviĝas rande de la arbara Panorama Parko de Kozłówka, en kiu eblas renkonti multajn unikajn plantojn, i.a. 250-jarajn kverkojn. Multas en ĝi leporoj, aproj, cervoj kaj kapreoloj; eblas renkonti damaojn kaj alkojn. Ĉio ĉi kreas eksterorodinarajn kondiĉojn por intimi kun la naturo, trovi refreŝiĝon kaj ripozon.