• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 01.07.2008

Nian nunsemajnan renkontiĝon kun la E-Gazetaro ni komencu per la lasta numero de “Sennaciulo”,  dediĉita al la tegmenta temo “Historio”. Kiel atentigas la redakcio venis tiom da kontribuoj tiutemaj,  ke iujn eblos legi ankaŭ en la venonta numero de la oficiala organo de SAT. Cetere historiaj artikoloj kovras tre ampleksan terenon. Apud tiuj rilataj al la ĝenerala historio en la kunteksto de la laborista movado troviĝas aliaj,  koncerne ankaŭ ne koherfacetan esperantistan laboristkonscian  aktivadon. Temas pri  tradukoj el nacilingva gazetaro (la germana), kiel artikolo invitanta al promeno al la tombo de Karl Marx  en londona tombejo aŭ alia traktanta la situacion en Tibeto sub la simptoma titolo “La apaĉoj de la nuno”. Ambaŭ vere bone elektitaj, pensigaj. La unua pri tio, ĉu efektive la figuro de Marks ne perdiĝos el la publika intereso. Laŭ la aŭtoro ne,  “ĉar sen li pli granda erao de la pli juna historio simple ne povas esti rakontata prudente”. La alia pri tio, kio vere okazas en Tibeto, en kio konsistas la konflikto. Eble do valoras citi mallonge: “Ĉinio ne ekpluatas Tibeton, male – sed ĝi postulas de la tibetanoj multekostan prezon: la rezignon pro ilia vivstilo”.
Krom i.a. tiuj materialoj kun la ĝenerala historia dimensio ni trovas ankaŭ -  kiel dirite – rilatajn al la esperantista socio. Tre interesan skizon pri la evoluo de la Germana Laborista E-Asocio liveras ĉi-numere Gary Mickle klopodante respondi la demandon,  kial ĝi ne refondiĝis post la milito. Tiu respondo konklude jenas: “LEA/G plu vivetas, fantomsimile per simplaj retejo kaj dissendolisto. Eblas hipotezi, ke ĝi febliĝis, ĉar ĝi ne sufiĉe  diferencigis sin de GEA per siaj ideoj, kaj ĉar ĝi longe kroĉiĝis al la socialdemokratio, al kiu kritikaj junaj homoj ekde la 70-aj jaroj pli kaj pli ofte turnis la dorson, ĉar ili ne taksis ĝin progresema”. Alia  artikolo, tiu de Detlev Blanke, kiel multaj lastaj intervenoj de tiu ĉi aŭtoro koncentriĝas pri la demando “kiel konservi niajn historiajn tradiciojn kaj materialojn”. Li atentigas do  pri kelkaj faktoj, spertoj kaj metodoj baziĝante unuavice sur la orientgermanaj spertoj, sed ne prisilentante kunlaboron post la unuiĝo de Germanujo. Krom  informoj el Pacifista Frakcio kaj el LEA-j denove la leganto de “Sennaciulo” trovas interesajn kontribuojn sur la kulturaj paĝoj.  La unua,  traduka el la germana >Frankfurter Algemeine< omaĝe al la 200-a naskiĝdatreveno proksimigas la figuron de pentrista apotekisto Karlo Spitzweg. Ne nur koniga, sed ankaŭ emociiga estas  la kontribuo pri arto, kies bazo estas reuzitaj objektoj de Tereza Sabatier. Ŝi difinas ĝin arto el reciklado aŭ rekupera arto, sed ŝajne la difino >reuzobjekta arto< bone konformus al nia lingvospirio.
Historio, kvankam alimaniere ol en “Sennaciulo” eĥas en la maja “La lanterno Azia”.  Unualoke reference al la 10-a Tago de Pioniro, omaĝanta la memoron de d-ro Lee Chong-Ha, kiu grave kontribuis al la unuigo de dividitaj siatempe E-organizoj en Koreio. Temas ne sole pri raporto kun E-resumo pri la aranĝo, sed ankaŭ koreaj kontribuoj,  en kiuj la Pioniron omaĝas lia filo, en la alia temas pri raporto rilata al la kompilado de la memorlibro dediĉita al d-ro Lee Chong-Ha.  Historio eĥas en la maja numero de “La Lanterno Azia” ne sole per E-referencoj. Satoo Morio konsideras la demandon de diferenco en la postmilita likvido inter Germanio kaj Japanio, en kiu “likvido” rilate Germanion koncernas likvidon de naziisma tendenco,   dum en Japanio – laŭ la aŭtoro - rilatas al ne perfekta likvido de militarismo. Satoo Morio aludante al la ekzemplo de Germanio kaj Francio, eldonintaj komunan lernolibron pri moderna historio demandas,  kial tio ne povas funkcii en la Orienta Azio. Li atentigas pri eventuala militarisma fajrero en sia lando   ĉi-rilate menciante la ŝanĝon de oficiala starpunkto al   la problemo de la tiel nomataj konsolvirinoj varbitaj al la japana armeo, ŝanĝon de la japana pritasko pri Okinava-batalo.
Krom historio en la oficiala organo de Korea E-Asocio amplekse speguliĝas la eduado, prefere korea-japana kunlaboro ĉi-kampe, kiu en majo unuigis  Namkang-Esperanto Lernejon el Koreio kaj la japanan Friskan Lernejon de KLEG.  Pri tiu aranĝo raportas KIM Uson,  dum MINE Yositaka proksimigas KLEG kaj ĝian Friskan Lernejon iom laŭ la historio kaj funkciado, dum NAKAMITI Tamihiro, la ĉefo de la eduka fako de KLEG donos fine propran retrorigardan rememoron pri tiu sukcesa aranĝo.
Aparte leginda kontribuo venas ĉi numere  el sub la plumo de Klarita Velikova,  prezidantino de  Monda Esperanta Ligo por Sporto, majstrino pri la korea tradicia luktoarto Tekkjono. Ŝi ne sole proksimigas ĉi tiun arton,  komence de la 80-a jaroj agnoskitan de la korea registaro grava nemateria kultura heredaĵo, sed ankaŭ ŝi raportas pri la unusemajna seminario pri Tekkjono en Burundo disvolviĝinta post esperanta  lingva seminario de UEA kaj E-Asocio de Burundo.  Kiel ŝi konkludas “Dum la seminario la  burundaj junuloj montris, ke malgraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj de la lando ekzistas en Burundo granda spirita kaj fizika potencialo, kaj oni devos klopodi uzi ĝin por bruligi la estontecon de la nova generacio. Ili ankaŭ pruvis, ke Esperanto povas esti rimedo por la popularigo de sportoj, homaj valoroj kaj integriĝo de la homa kulturo”.
La junia “La Ondo de Esperanto”  ankaŭ iamaniere referencas al la historio, kvankam prefere en la kunteksto de jubileoj. La unua reliefigita estas tiu de redaktoro Aleksander Korĵenkov, kiu faras intervjuon kun si mem lige kun sia 50-jariĝo. Telegrafstile kaj koncize “La vojo”: …fasciniĝo uzi la lingvon elpensitan por korespondi tutmonde.. Enuiĝo pro ne altnivelaj uzebloj proponitaj… hazarda numero de “Literatura Foiro” rekaptanta tediĝintan esperantiston, kiu inter tendarligvanoj renkontis kulturingvanojn.  Homoj kiuj inspiris tiutempe…….. multaj kaj variaj. La decido lasi ŝtatfirman postenon por labori kiel profesia esperantisto. Ŝatataj legaĵoj, ŝatataj landoj.  Malmovadumado ks.” 
Nu ĉi-laste ni kontestu kaj lige kun la 50-jariĝo de la redaktoro de “La Ondo” krom sukcesoj en la ĝisnuna agado ni peru al li ankaŭ dezirojn de sukcesoj, kiel estrarano de la renaskiĝinta faka asocio de UEA, TEĴA. 
Ĝuste en la junia numero de la “La Ondo” alia jubileulo estas la 100-jariĝinta UEA. “La Ondo” publikigas respondojn de 9 invititaj esperantistoj al ĝiaj demandoj: Kiun lokon, rolon kaj respondecon UEA, kiel la plej granda Esperanto-Asocio havas en kaj ekster la E-komunumo? Kiujn el siaj pozitivaj ecoj, agadoj kaj strukturoj UEA devos konservi? Kion UEA forigu aŭ ŝanĝu por pli sukcesa agado? Kion novan ĝi enkonduku? Laŭ kelkaj la nuna UEA estas tute alia asocio ol tiu, kiun oni fondis antaŭ 100 jaroj. Ĉu vere?
Por nia trarigardo mi elektis la plej pozitivan en sia emfazo demandon, nome la 2-an – kiu kvazaŭ direktas la rigardon al la estonteco. Kiujn el siaj pozitivaj ecoj kaj agadoj kaj strukturoj UEA devos konservi, jen la respondoj: Guijing Wu el Ĉinio, Komisiito de UEA pri ĝemelurboj: “Ĉiu  el la nunaj strukturoj de UEA devos esti konservita, precipe la araba agado daŭre disvolviĝu, eksteraj rilatoj plie fortiĝu”.  Laŭ Gbeglo Koffi el Togolando, administranto de Afrika Centro Esperantista: “La liverado de la revuo kaj jarlibro; eldonado de verkoj por E-kulturo, organizado de UK, sed kun aliaj E-organizaĵoj”. Giorgio Silfer membro de Scienca Instituto Dietterle,  difinante sian devenregionon Eŭropo aparte rilatigas sin al la demando 2, Ni legas i.a.: “Por respondi al la demando necesas refomuli ĝin tiel: se vi volus mortigi UEA-n, kiun servon necesus unuavice mortigi? Kaj duavice? Kaj triavice? La plej grava problemo estas la demando  pri la neŭtraleco, kiu estas respondebla alimaniere ol nun, kaj ne nepre per forigo de la neŭtraleco”. Maria Sandelin, blogposedanto el Svedio: “La supre menciitajn”, t.e. kiel en la respondo al demando 1: “Platformo por ideoj kaj ilia aplikado. Kunordigado de agadoj”. Vinko Ošlak el Slovenio: “Konservi kaj pli emfazi solidarecan karakteron. Iamaniere Esperantujo povus fariĝi azilo por tiuj, kiuj perdis sian nacian patrujon. Tiamaniere ĝi ankaŭ ricevus politikan kaj moralan pezon, kian ĝi momente ne tro havas”.  Vjaĉeslav Ivanov el Ruslando, redaktoro de “E-Novosti-Info”: “UEA daŭre faru la taskojn, kiujn ne povas bone plenumi entuziasmuloj en siaj E-rondetoj surloke. Inter tiaj agadoj: subtenado de bona kadro por E-medio (libroservo, konstanta oficejo, revuoj ktp), regula traktado kun internaciaj organizoj (kiel UN), dokumentado de okazaĵoj, strebado ekuzi Esperanton en “neeniritaj” teritorioj”. Jakvo Shram el Belgio, prezidanto de la Plenumkomitato de SAT:  “Ke UEA bonvolu disvastigi E-on”. Hèctor Alòs i Font, Katalunio, estrarano de Kataluna E-Asocio: “UEA havas bonan servostrukturon, kiun indas konservi, kvankam ĝi devas pli mlfermiĝi por akiri novan, junan publikon, ekz. en la Universalaj Kongresoj. La subtenado de la revuo LPLP, de la universitataj esplorlaboroj pri planlingvistiko kaj de la diversaj sciencaj simpozioj pri lingvaj rajtoj estas plene celtrafa veto, necesa por kreskigi la tre malaltan prestiĝon en la akademia kaj registar-organiza komunumoj, tamen por tio necesas esti pli strikta en la nivelo de la prelegantoj, kiu foje tro lamas”. Renato Corestti el Italio, prezidanto de Itala Esperanto Federacio, eksprezidanto de UEA.  “UEA devas konservi sian universalecon kaj kunlabri kun esperantistoj el ĉiuj landoj, politikaj sistemoj, religioj ktp. UEA devas konservi sian demokratecon, kun decidoj faritaj per interkonsultiĝoj kaj voĉdonado de ĉiuj esperatistoj. UEA devas konsevi sian malfermecon al la mondo kaj adaptiĝon al ĝi”.
Naŭ respondoj je la sama demando,  kio konservenda el la plej pozitivaj trajtoj, agadoj kaj strukturoj de UEA. Tiun demandon klopodu respondi ankaŭ niaj aŭskultantoj,  dum mi rekomendas pliajn legaĵojn el la varia kaj informriĉa junia “La Ondo de Esperanto”.