- Pollando invitas: Reda kaj Rumia
- 05.07.2008
Dum la varmegaj someraj tagoj oni volonte ripozas apud la lagoj aŭ la maro aŭ proksime de iu akvoreceptaklo. Hodiaŭ do ni invitas al relative novaj urboj ĉe la Balta Maro, Reda kaj Rumia, kiuj siajn urborajtojn ricevis nur post la 2-a mondmilito. Kune kun Wejherowo (pri kiu ni jam parolis) ili formas la urbokomplekson, nomatan Malgranda Kaŝubia Triurbo. Sed la vivo pulsis tie jam en la praaj tempoj.
Unue ni parolu iom pri Reda troviĝanta en la pitroreska pravalo de la riveroj Łeba kaj Reda piede de la arbarsurkresitaj morenaj altaĵoj, kiuj estas frukto de la efikado de la skandinavia glaĉero. Reda estas pura kaj negranda urbeto kaj kvankam ĝi ne havas historiajn vidindaĵojn eblas en la urbo renkonti interesajn lokojn aparte dum someraj tagoj, kiam en la urbo multas kulturaj-artaj kaj sportaj-refreŝigaj aranĝoj.
La mezepokaj dokumentoj verdire ne mencias la nunan nomon de la urbo, sed la setlejon Grężlewo, kiu nun estas parto de Reda. Tamen jam en la 1400-a jaro aperas la nomo Redau kaj 100 jarojn pli poste ĝis nun Reda.
La unuaj spuroj de la homa aktivado devenas el la fina periodo de paleolito, alivorte el la 9-a jarmilo antaŭ Kristo. Tio estis kvazaŭ kovejo de praslavoj. En la frua mezepoko, en la dua duono de la 10-a jarcento administracie Reda troviĝis en la Orienta Pomerio. Post la akaparo de la Gdanska Pomerio fare de teŭtonoj, Reda administracie apartenis al ili.
La unua fontmaterialo estas la lokaliza dokumento el la 1357-a jaro. Tiam la loĝantoj de Reda akiris la privilegion pri la lignotransporo laŭ la rivero Reda ĝis Baltiko. La mencio el la 1400 jaro konfirmas, ke apud la riverbordo troviĝis grenmuelejo ekzistanta tiam jam de 60 jaroj kaj forĝejo. Tiam en Reda ekzistis ankaŭ gastdrinkejo kaj ligna 12-jarcenta preĝejo.
La 15-jarcentaj militoj en Pomerio ne evitis la vilaĝon. Ĝi plej multe suferis pro la rabatakoj de soldataj grupoj dum la 13-jara milito kaj dum la svedaj invadoj. Aparte malbonan famon havis la sveda reĝo Gustavo Adolfo, difinata kiel rabisto de Eŭropo, sisteme organizanta ataktojn por prirabi nobelajn bienojn kaj kamparanajn mastrumejojn. Nur dum unu el tiaj rabatakoj en la 17-a jarcento oni konfiskis 2 mil ŝafojn kaj kelkcent brutojn. Ne eblas do miri pri la mizeriĝo de la vilaĝoj.
Iu vigliĝo venis fine de la 18-a jarcento, kiam la posedanto de la loka forĝejo Ernest Konopacki akiris la permeson konstruigi fabrikon de latunaĵoj, permeson konfrimitan de la reĝo. Tamen kelkajn jarojn pli poste sekve de la unua dispartigo de Pollando Reda kaj la tuta Pomerio por unu kaj duona jarcento falis en prusan dependiĝon. Iu vigliga momento por Reda venis post elkonstruo de firmpavimaj vojoj el Gdansko al Lębork kaj Puck. Fine de la 19-a jarcento kreiĝis tie la duklasa lernejo, kiun frekventis 150 infanoj. Reda revenis al Pollando post la 1-a mondmilito. Baldaŭ ĝi havis jam krom la lernejo ankaŭ fervojstacion, poŝtoficejon, muelejon, forĝejon, brikproduktejon, hotelon “Sub la Blanka Aglo”, konstruaĵon de Popola Legejo kaj kelkajn vendejojn. La laŭvica modernigo sekvis meze de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento.
Ekde la unuaj tagoj de la 2-a mondmilito Reda estis opuciita de germanoj kaj komenciĝis por ĝi morna periodo, en kiu poloj fariĝis civitanoj duarangaj kompare al la germanaj loĝantoj. La nova periodo en la historio de Reda komenciĝis post la liberigo kaj aparta momento estis akiro de la urborajtoj. Ekde la komenco de la 60-aj jaroj rapide evoluis tie la loĝejkonstruado. Aperis multaj unufamiliaj kaj komunumuzaj domoj, ĉefe kun la ideo – ne plu flegata – elkonstrui en Żarnowiec la unuan polan nuklean elektrejon.
Kiel dirite komence Reda kun Wejherowo kaj Rumia formas Malgrandan Kaŝubian Triurbon. Kelkvorte ni do diru nun ankaŭ pri Rumia, la plej granda en Pollando urbo, kiu ne estas sidejo de distrikto. Jam en la fera epoko ekzistis tie setlejo, kion pruvas foslaboroj, sed laŭ la mezepokaj dokumentoj la historio de Rumia nedisigeble estas ligita kun la cisterciana klostro en Oliwa. Hodiaŭ Rumia rolas kiel loga loĝloko por multaj, kiuj profesie estas ligitaj kun la proksima Gdynia. Eĉ 60 procentoj de la ĝiaj loĝantoj laboras kaj lernas ĝuste en tiu ĉi urbo. Al Rumia aliflanke volonte venas kaj setliĝas homoj el la Triurbo: Gdansko, Gdynia kaj Sopot. La loĝantoj de Rumia havas la opinion de bonstatuloj. Je ĉiu unufamilia domo kalkuliĝas 6 personoj, je unu aŭtomobilo 3. En Rumia dominas familiaj entreprenoj, gvidantaj senbruan kaj porekologian produktadon kaj servojn. En la lastaj jaroj al Rumia volonte venas eksterlandaj investantoj, rimarkante ĝian favoran situon.
La plej granda atrakciaĵo de Rumia estas kaktejo de gesinjoroj Hinz, opiniata la plej granda en Eŭropo. Troviĝas en ĝi ses kaj duona mil specioj de sukulentaj plantoj inter kiuj troviĝas 7-metraj teksasaj kaktoj, imponaj aloesaj arboj kaj kugloformaj kaktoj kun unumetra diametro. Entute 220 mil plantoj. Atrakciaĵo por infanoj estas funkcianta en la kaktejo minizooĝardeno kun dezertaj bestoj. Ambaŭ eblas rigardi post pli frua interkonsento de la vizito.
Favora lokalizo laŭe de grava turisma itinero el la lando al Hel-duoninsulo lige kun bone funkcianta regiona trafiko kaŭzas, ke Rumia estas bonega startoloko al la regiono de Norda Kaŝubio kaj la Triurbo. La plej belaj vidinaĵoj estas tuŝproksime.
La regiono Norda Kaŝubio ravas per sia sovaĝa beleco, variaj panoramoj. Eblas renkonti tie same kompleksojn de etaj arbaraj lagetoj, kiel ankaŭ grandan lagon Żarnowiec. Krutaj morenaj altaĵoj ĝis 200- metraj estas surkreskitaj de arbaroj aŭ erikejoj. Troviĝantaj tie kaŝubiaj vilaĝoj konsevis ĉarmon de la pasintaj jarcentoj. Eblas renkonti tie malnovajn preĝejetojn, antikvajn ĥatojn kun kontraŭsunaj galerietoj, biendomojn kaj palacojn.