• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 08.07.2008
Plena de optimismaj konstatoj estas la plej freŝa numero de la germana “Esperanto Aktuell”, grandparte retrorigardanta al la pentekosta kongreso de Germana E-Asocio. Veridire enkonduke ni trovas la informon pri la interregiona kongreso disvolviĝonta la plej proksiman semajnfinon en Wörgl, sed  ĉi-numere la plej gravaj estas la konstatoj pri la  85-a GEK en Essen. Jam enkonduke la redaktoro Alfred Schubert dividas kelkajn opiniojn, kiuj eble ne koncernas sole la germanajn esperantistojn. Baze de la lastaj naciaj kongresoj en Germanio li deklaras: “Pli kaj pli mi konstatas, ke la organizantoj forlasis la movadan geton kaj eniris la realan mondon. Post kiam la mondo – ne nur en Herzberg kaj Ehrwald – akceptis E-on amike, nun ankaŭ la E-movado komencas amike akcepti la mondon”. Krome: “Dum multaj jaroj mi havis la impreson, ke multaj esperantistoj komprenis la aliajn esperantistojn kiel konkurencon kaj emis malhelpi iliajn sukcesojn. Nun ŝajnas al mi, ke pli kaj pli ili komprenas, ke kunlaboro kontribuas al la sukceso de ĉiuj”.  Gratulon al germanaj esperantistoj pro la ebleco tiri tiajn konkludojn, nu kaj mi ne maltrafu esprimi la deziron, ke tiu sinteno disvastiĝu en nia tuta E-komunumo. Kiel dirite la enhavo de la lasta “Esperanto aktuell” spegulas grandparte la lastan germanan kongreson dediĉante la atenton al ĝia labora kaj distra parto, al la kunsidoj de GEA kaj GEJ, al la koniga turisma programo kaj etosoplenaj vesperaj kaj noktoj kun interesa muzika programo, en kiu la nova prezidanto de TEJO, Gregor Hinker  montriĝis esti ne nur klargvida aktivulo, sed ankaŭ muzika talentulo. La kongreson pozitive takis ne sole  la redaktoro de “Esperanto aktuell”, sed ankaŭ kelkaj el ĝiaj partoprenantoj, ne mankis gratuloj al la organizantoj kaj nun restas jam alrigardi al la 2009-a,  dum kiu GEA-Kongreso en la E-urbo Herzberg estos kombinita kun Eŭropa Esperanto-Kongreso. Tiun ĉi kongresparton en la  3-a numero de GEA-organo  kompletigas interparolo kun Christian Darbellay,  la komisiito   por la kongresorganizado ekde la 2002-a jaro, kiu ia. deklaras  sian revon  okazigi denove UK-on en Germanujo en la 2015-a jaro, ĉi-foje en la hotelo Esperanto de Fulda.  “Esperanto aktuell” plenplenas per dulingvaj informoj pri GEA, inter kiuj apartan atenton meritas ampleksa artikolo dediĉita al la laŭvica ĉi-jara  distingito per germana meritkruco, pastro Bernhard Eichkorn. Kelkaj detalaj informoj pri E-movado en Hamburgo plenigas unu el la revupaĝoj. Ĉiukaze oni bonvenigas la novan estraron, sed ankaŭ informas pri la vendo de HES-domo.  Dupaĝa raporto de Song Ho-young el Koreio priskribas  detale la viziton de GEA-estrarano d-ro Rainer Kurz en tiu fora azia lando. Krome la membroj de la germana asocio ricevas ĉi-numere  financan raporton de sia asocio.
Raportoj pri la aktivado kaj financoj de Itala E-Federacio grandparte plenigas la majan/junian numeron de ĝia organo ”L’ esperanto”,  lige kun la baldaŭa kongreso de italaj esperantistoj en Grosetto.  Ni trovas krome en ĉi tiu numero interesan raporteton  pri la aparte solenita en Torino – kunlabore kun IEF – centjara jubileo de UEA. Kvankam pri la aranĝo ni jam legis mallongan raporton Pedro Aquillar Solà tamen  prilumas pli multfacete diversajn kontribuojn. Mian atenton kaptis lia raporto pri la kontribuo de lingvisto  el la Parma Universitato, profesoro Davide Astori,  kiu parolis pri sinteno de lingvistoj al E-o. “Neniu arkitekto, vizitinte urbon asertus, ke ĝi ne estas urbo; kaj neniu arkitekto kuraĝus esprimi taksadon pri urbo, pri kiu li havas nenian konon. Tamen kelkaj lingvistoj, surbaze de tute supraĵa – kelkfoje eĉ absolute nenia – kono de Esperanto, asertas ke ĝi NE estas lingvo. Nu, lingvo estas ilo, kiu ebligas voĉan kaj skriban interhoman komunikadon. Esperanto tion ebligas, do ĝi estas vivanta lingvo. Ja ĝi estas planlingvo, sed kiu lingvo ne estas iel planita? Sed Esperanto estas eĉ pli ol lingvo. Por ĝiaj uzantoj ĝi estas maniero por interpreti kaj prirevi la mondon”.  Interesa rezonado, meritanta nian noton
El inter aliaj esperantlingvaj kontribuoj al la lasta numero de la itala “L’ esperanto” mi menciu la laŭvican felietonon de Daniele Binaghi pri  E-o en Interreto. Ĉi-foje la aŭtoro konentriĝas pri interretaj komunumoj,  kiuj ligas esperantistojn: amikumu.com, Ipernity.com, Babilejo.org.  Formetante la italan periodaĵon ni ne prisilentu la fieran konstaton de ĝia redaktoro Pier Luigi Cinquantini,  ke ekde la nuna numero “L’ esperanto” posedas ISSN-numeron, kio ebligas al la revuo “ekzisti” en la bibliotekaj katalogoj, kiel ISBN por libroj.
Laŭvica periodaĵo de la landa organizo estas “Starto” de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ĝi plenplenas per informoj pri  multaj diverslokaj E-aranĝoj, kiel solenaĵo omaĝanta la kelkjardekan kunlaboron de E-medioj de Olomouc, Přerov kaj Prostĕjov, kiel la 3-a Sabla Printempo en Pisek, en kies programo multis eroj ligitaj kun elektronikaj informteknologioj. Evidentiĝas, ke eĉ 10 ĉehaj urboj havas esperantlingvan retejon. Nu,  tio povas roli kiel instigo analizi,  kiom da urboj en la landoj de niaj aŭskultantoj jam posedas tiajn esperantlingvajn retejojn. Ĉeĥaj esperantistoj troviĝas ankaŭ inter 40 aliaj subjektoj, kiuj oferis donace  al la ĉeĥa Nacia Biblioteko en Prago sian forndoŝtonon.  Jam estas sciate,  ke la 20-an de septemebro nunjare en Svistavy estis inaŭgurita nova muzeo pri E-kulturo, kiu kvazaŭ omaĝos la 75-an jubileon de la loka E-klubo. Lige kun alia jubileo,  tiu de E-klubo en Přerov (85-jariĝo) ,   tie en oktobro disvolviĝos la 12-a kongreso de Ĉeĥa E-Asocio. Eblus ĉi-specajn informojn pri intersa e-ista vivo en Ĉeĥujo multigi, sed ne nur ili troviĝas en la lasta numero de ĈEA.  Petro Chrdle intervjuas du Honorajn Membroj de la ĉeĥa E-organizo: Jarmila Rýznarová kaj Zděnek Pluhař.  Samnumere aperas omaĝrememoro pri la jubileantaj sian 80-jariĝon Zděnek Hršel kaj Adol Veselý.  “Starto” prezentas  kelkajn projektojn de la asocia logosigno,  kaj la numeron fermas artikolo de Miroslav Malovec pri la bezono de grandskala elektronika arkivado. Kiel ne la unuan fojon atentigas ĉi tiu aŭtoro: “Mankas al ni oficiala elektronika arkivo, al kiu la aŭtoroj povus sendi siajn verkojn por arkivado kun indiko de kondiĉoj por eventuala publikigo”.
“Navige en la Tut-Tera Teksaĵo” estas la titolo de konstanta rubriko en la periodaĵo de UECI  “Katolika Sento”. Ĉi-foje itallingve ĝi informas pri Ipernity, ankaŭ en la E-versio. “Katolika Sento” kiel kutime enhavas multajn religitemajn kontribuojn, kiel homiliojn,  recenzojn pri religitemaj libroj. Jam frontpaĝe estas interese kompari du  esperantlingvajn tradukojn de  la kanto “Magnificat”, el inter kiuj unu devenas el la E-traduko de la Evangelio laŭ Luko, la alia el la esperantigita Meslibro. “Katolika Sento” estas dulingva. Inter konribuoj  en la internacia lingvo apartan atenton  ni donu al la sciigoj el Afriko, en kiu E-on per konkretaj projektoj, sed ankaŭ sprono de la  esperantista katolika vivo aktivigas de jaroj pastro Duilio Magniani. Dank’  al lia aktivado kaj vizito en Benino en februaro nunjare kreiĝis la ideo pri ĝemeliĝo de la urboj Rimini kaj Lakossa.  Sekve pastro Magniani vizitis Demokratan Respublikon Kongo, kie okazis historia evento en la tiea esperantlingva komunumo, nome la unua sankta meso celebrita en E-o. Kun intereso ni notu ankaŭ lanĉitan datreveno-kalendaron,  rilatan al la  katolika E-komunumo. Gravaj datoj estas prezentataj en la monata ciklo. Tutcerte estus interese stimuli aliajn fakajn organizojn tiajn kalendarojn prilabori.
La Di-omaĝa sentenco ornamas la kovrilpaĝon de  la lasta “Dia Regno”, dumonata revuo de KELI, ĉi-jare solenanta sian 100-jariĝon. En la numeron enkondukas prediko de pastoro Gerrit Berveling el la ekumena diservo en Essen kadre de la 85-a GEA kongreso.  Akompanas ĝin citaĵoj el lia nova traduko de la Biblio, La dukanonaj libroj. Ja ne ĉiuj scias, ke krom fekunda tradukisto kaj akademiano Gerrit Berveling rolas ankaŭ kiel pastoro de eta liberala eklezio de remonstrantoj.  La 3-a nunjara numero ebligas la laŭvican fojon renkontiĝi kun Jacques Tuinder el Nederlando, kiu simple priskibas unu tagon el sia vivo, tagon plenan de formika kaj diverskampa laboro motivita per la penso pri aliaj, ia. homoj kun vidhandikapo. Eblas sole envii lian serenan penson fine de la tago.  “Kaj mi pripensas, ke hodiaŭ mian vivon ne karakterizis problemo de kelkaj aĝaj homoj: kiel mi pasigu mian liberan tempon? Mi dankiu al la ĉielo pro ĉi tiu riĉa tago, pro trezora edzino, bonaj gefiloj kaj genepoj, multaj amikoj kaj kolegoj, bona sano, neelĉerpebla energio kaj vidpovo, kiu ne neglektas vidi homojn kun vidhandikapo trans multaj limoj. Ĉu mi malprave epitetas min homo benata kaj privilegiita?”.
En la lasta numero de “Dia Regno” ne mankas aliaj enpensigaj kontribuoj: pri bona konduto,  tradukaĵo pri fundamentismoj endanĝerigantaj pacon, enketo pri la motivo viziti pilgrimejojn. La  sekretaria raportro ebligas konatiĝi kun  KELI-aktivado en la 2007-a jaro en diversaj landoj; por membroj evidente gravas financa raporto kaj buĝetoj 2007, 2008, 2009.
Finante mi atentigu pri la omaĝantaj la jubileon de la 100-jariĝo de la revuo centraj paĝoj kun ĉerpaĵoj el la malnovaj numeroj de “Dia Regno” – el la historiaj jam jaroj 1951, 1952 kaj 1956.