• Trarigardo de la E-Gazetaro - 16.03.2004
  • 16.03.2004
El la dika stako de revuoj elektitaj por hodiaŭ mi komence malfermas la italan L’ESPERANTO. Renato Corsetti recenzas tie libron pri la lastaj tagoj de Ada Fighiera-Sikorska, verkitan de ŝia edzo, Gian Carlo Fighiera. „Ŝian laboremon ni ĉiuj spertis kiel legantoj de ‘Heroldo’ dum jardekoj, kiel partoprenantoj de kongresoj, kie ŝi kapablis vivigi tro trankvilajn kunvenojn, kiel batalantoj en nia movado, en kiu ŝiaj ideoj estis vaste aŭskultataj en la tuta mondo. Kun vera bedaŭro pro ŝia tro frua forpaso ni povas nun memori pri ĉio, kion Ada signifis por ĉiu el ni”. La rolon de Ada Fighiera-Sikorska por la esperanta gazetaro estas malafcile trotaksi. Dum ŝia redaktoreco „Heroldo” estis la verda babilejo en la plej bona kaj nobla senco de ĉi tiu vorto...
Ekde la nuna jaro ESPERANTO AKTUELL fariĝis komuna oficiala organo de Germana Esperanto-Asocio kaj Aŭstria Esperantista Federacio. La unua nunjara numero enhavas informon pri preparoj al la Eŭropaj balotoj en 2004. Bert Schumann alvokas diverslandajn esperantistojn kandidatiĝi kaj ankaŭ partopreni en la projekto sub la nomo „Eŭropo-Demokratio-Esperanto”. Samnumere oni raportas pri nova turisma-religia apliko de la internacia lingvo. „Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj esperantistoj vizitis kun pola gasto la faman pilgrimlokon en Kevelaer. Tie en la preĝejo ili trovis 28-lingvan version pri la fama kapeleto „graco-sanktulejo”. Ili ne estus esperantistoj, se ili ne ekhavus la ideon per Esperanto aldoni la 29an version, sed bedaŭrinde la koncernaj ekleziuloj rifuzis akcepti la tradukon (...) [Tamen] pastro Albrecht Kronenberger serĉis la kontakton al Kevelaer kaj per la preĝo-libro Adoru konvinkis la tiean pastron pri seriozeco de la afero. Ekde nun vi povas informiĝi pri la gracosanktulejo en Kevelaer ankaŭ en Esperanto”.
En BOLETÍN de Hispana Esperanto-Federacio Jose Maria Rodriguez Hernandez resumas la historion de la Esperanto-movado en Hispanio, konekse al la pasintjara centjariĝo de la hispana asocio. „La 1an de februaro 1903 naskiĝis en Murcio la Hispana Societo por Propagando de Esperanto... Ricardo Codorníu estis la unua prezidanto, oni elektis lin ĉar li estis unu el tri personoj kiuj ricevis en Hispanio la unuan broŝuron eldonitan de L. Zamenhof mem”. Nuntempe krom la tuthispania organizaĵo aktivas ankaŭ landaj aŭ regionaj asocioj en Katalunio, Andaluzio, Baskio, Asturio, Valencio, Murcio, Kantabrio kaj Galegio.
Amuza kompletigo de la historia resumo estas informeto pri tutpaĝa artikolo „Esperanto, komuna lingvo preter la landlimoj”, kiu aperis – ja nuntempe - en duonmonata hispanlingva gazeto „La Voz de Castilla y León”. „Je la fino de la ĝenerale pozitiva artikolo, la ’misdokumentita’ ĵurnalistino prezentas jenan frazon en Esperanto: ‘La tot homoze in familje konunigare so debá’”. Supozeble necesas klarigo, ĉar tiaspecan Esperanton ne memoras proprasperte eĉ ĝiaj plej longdaŭraj adeptoj. La frazo estas ja esprimita en unu el la zamenhofaj praversioj de la lingvo internacia.
Primovadan temon traktas ankaŭ la ĉefartikolo en NIA BULTENO, informilo de Portugala Esperanto-Asocio. Ĝi estas sociologia analizo pri la membro-nombro de ĉi tiu asocio, kiu dum la lastaj kvardek jaroj variis inter ducent kaj kvincent. El la aldonita diagramo rezultas tamen – ja ne mirige - ke gravaj faloj okazis ĉiam, kiam la estraro decidis kontroli la nombron de la efektiva membraro. La lasta tiaspeca operaco, en 2002, kaŭzis malkreskon de la membraro je 82 personoj. „Eble tiu reduktiĝo aspektas kiel granda perdo, sed neniu trompiĝu pri ĉi tiu balast-elĵeto – skribas la aŭtoro de la raporto António Martins-Tuválkin. – Kio kompreneble gravas plej estas ja ne kiom multas la asocianoj, sed kiom evoluinta kaj dinamika estas esperanto en Portugalio. Se ĉilasta indikilo (kiel ajn mezurata) pozitivas, do la membraro ŝveliĝos per aktivaj membroj”. Tiu ĉi analizo montras, ke portugaloj decidis starigi kvaliton unualoke kaj kredeble ili pravas.
SENNACIULO regule enhavas kultur-temajn paĝojn. Lastnumere ĉefrolas en ili granda film-artisto Charlie Chaplin. „Charlie, la trampo kun la ĉifonitaj vestoj, la melon-ĉapelo, la bastono kaj la karakteriza nigra lipohararo, estis tute nova filmfiguro (...) Kontraŭe al aliaj filmherooj de sia tempo batalis la anase iranta Charlie ne nur kun la insido de iuj objektoj, sed ankaŭ kun la insido de la kapitalisma socio. Li batalis komike, sed kvazaŭ kun la digno de subpremato”. En la revuo oni ne nur rememorigas lian faman filmon „La granda diktatoro” el la 1940a jaro, estanta parodio pri Hitlero, sed ankaŭ omaĝas al la granda artisto per... kuir-recepto por fruktosalato „Chaplin”.
Fruktosalatoj favoras san-zorgecan vivstilon, pri kio batalas ankaŭ PURAJ PULMOJ, bulteno de nefumantoj. El la nova numero oni ekscias, ke en Nederlando ekvalidis nova tabak-leĝo. „En ĝi estas interalie dirite, ke ĉiu dungito havas la rajton je senfuma laborloko. Tio teorie signifas, ke en ĉiu loko, kie estas parolo pri la rilato laborigisto-laboristo oni ne rajtas fumi”. Kvankam praktike en multaj lokoj – kiel hospitaloj aŭ restoracioj - oni prokrastigis la aplikon de ĉi tiu leĝo, sed ekzemple sur trajnaj platformoj kaj en stacidomoj fumado ne plu estas permesata. Nefumantoj povas do spiri plenpulme.
Ekologie alparolas legantojn INTER NI, ĉiumonata gazeteto el Kanado, kie Kim Keeble rakontas pri sia amikeco kun lokaj nigrakapaj paruoj. „Mi eltrovis, ke ili ŝatas manĝi krudajn arakidojn. Mi metas tri aŭ kvar arakidojn sur mian manon kaj staras kviete, havante la brakon etenditan. Ili flugas al mia mano unuope, sidas sur mia mano, rigardas min per inteligentaj brilaj okuloj kaj forflugas”. Ankaŭ polaj paruoj kondutas simile, mi vidis kelkfoje tiaspecan scenon en parko. Tamen en Pollando la plej populara specio estas granda paruo, kiu pollingve – eble pro sia multkolora plumjako – nomiĝas „bogatka”, riĉulineto.
En alia numero de INTER NI mi trovis ion specife esperantan: humur-rakonton „Mank’” de Tim Westover, kiu ŝerce referencas al la trouzo de elizio en poeziaj tekstoj. „Iam mi amikiĝis kun interesa vir’, versist’, esperantist’ – ĝi komenciĝas. – Lin multe interesis la eblec’ en Esperant’ ne trakti pri la lasta liter’ en literar’, se temas pri kutima substantiva finaĵ’”. Radikala sinteno de la ĉefrolanto kondukas lin al eliziado de ĉiuj vokaloj en la skribata teksto, kio cetere estas praktikata en kelkaj lingvoj de la mondo, sed ne en Esperanto. Kaj kvankam la lega rekonebleco de senvokala teksto restas sufiĉa, orele vi ne plu povas kapti la sencon sen vokaloj. La son-vesto de Esperanto grave ŝanĝiĝas, se anstataŭ „Via konduto ŝajnis al mi tute aĉa” vi aŭdas: „V’’ k’nd’t’ ŝ’jn’s ‘l m’ t’t’ ‘ĉ’”. Tial mi decidis ne uzi tiun ĉi lokŝparan rimedon. „’d’ŭ’s’ v’n f’l’’m’ v’’ vere ŝajnas tro konciza, tial tute tradicimaniere adiaŭas vin foliume via -
Wojtek Usakiewicz