• Pollando invitas: Lublin
  • 12.07.2008
Preskaŭ nekredeble, sed fakte dum niaj ĝisnunaj vizitoj neniam mi invitis vin gesinjoroj al Lublin,  situanta en la centrorienta Pollando. Dume temas pri la 9-a laŭ grandeco urbo en nia lando, en kiu svarmas gejunuloj. Ili formas grupon ĉirkaŭ 100-milan studante en multaj tieaj altlernejoj: Katolika Lublina Universitata, la plej malnova en la urbo, en kiu lekciis ia. kardinalo Karol Wojtyła, pli posta Johano Paŭlo la 2-a, Universitato de Maria Curie-Skłodowska, Medicina Universitato, Naturscienca Universitato, Lublina Politekniko kaj ekde junio Pola-Ukraina Akademio, ne kalkulante kelkajn privatajn altlernejojn.
Sed Lublin estas ankaŭ unu el la plej malnovaj urbocentroj en Pollando. Ne konsiderante la prahistorian periodon, la homa aktivado estis notita jam en neolita periodo,  la dokumentita setliĝado ligiĝas kun la 6-a jarcento de nia erao, kiam  sur la altaĵo Czwartek formiĝis setlejo, pri kio atestas spuroj de dense konstruitaj ĥatoj kaj fajrujoj. Nun tiu ĉi loke troviĝas preĝejo de sankta Nikolao. Oni supozas, ke ĝi estis konstruita en la 10-a jarcento,   laŭ inciato de Mieszko la 1-a,  en la loko de malnova pagana sanktejo. La lublina regiono, same kiel la sudaj regionoj de Pollando troviĝis sub la forta influo de romia civilizacio, sekve bizanca. Tio decidis pri rapida evoluo de la metioj kaj soci-ekonomia progreso.  Lublin mem la unuan fojon estas menciita en dokumentoj en 1198, la urborajtojn ĝi ricevis 59 jarojn pli poste.
Ĝis la mezo de la 14-a jarcento Lublin estis ĉefe la limregiona centro de la ŝtata kaj eklezia administracioj.  Grava dato en ĝia vivo kaj funkciado estas la 1385-a jaro,  kiam en la loko Krewa estis subskribita  la pola-litova unio. Tiu dokumento estis unu el 6 subskribitaj inter Granda Litova Princolando kaj la Pola Reĝolando. La unio antaŭvidis geedziĝon de granda litova princo Jagello kun la reĝino de Pollando Jadwiga, kaj samtempe tion ke li fariĝos reĝo de Pollando. Kompense Jagiello devontiĝis bapti sin kaj kristanigi Litovujon, reakiri ĉiujn teritoriojn perditajn de la Pola Reĝolando. En la lasta punkto de la akto princo Jagello: “promesis siajn litovajn kaj rusajn teritoriojn por eterne al la Pola Reĝolando ligi”.  Ĝis nun la originalo de tiu ĉi dokumento troviĝas en la krakova Arkivejo de la Metropolita Kapitulo. Sekve de tiu evento kreiĝis pli poste la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.  
Jam dank’ al tiu unua dokumento Lublin ektroviĝis lime de tri ekonomiaj sferoj, kaj krome laŭ la itinero liganta du ĉefurbojn Krakovon kaj Vilnon. Ekde tiam Lublin fariĝis samtempe unu el la plej renomaj urbocentroj de la vasta ŝtata organizmo, ektroviĝinte en ĝia geografia, ekonomia  kaj politika centro.
La ora tempo en la historio de Lublin ligiĝas kun la sigismunda epoko, kiam ĝi fariĝis unu el la plej grandaj centroj de la internacia komerco. Dum 100 jaroj ekde la mezo de la 15-a jarcento la vivoritmo oscilis laŭ kvar ĉiujare organizataj grandaj bazaroj,  por kiuj venadis komercistoj rusaj, armenaj, grekaj, germanaj, francaj, nederlandaj kaj britaj komercante per tre diversaj varoj de nutraĵaj komencante – tra elfaraĵoj ledaj, lignaj, labor- kaj ĉasinstrumentoj,  finante  per produktoj de la popola arto.  Fine de la 16-a jarcento la signifo de tiuj komercistaj rendevuoj malkreskis kaj la 17-jarcentaj militoj metis finon al la ora epoko de Lublin. La plej peza en la historio de la urbo sendube estis la periodo de dispartigoj, kiam ektroviĝinte en la aŭstra aneksoparto  ĝi signife malriĉiĝis. Poste Lublin iĝis parto de la Varsovia Princolano kaj  sekve eniris la konsiston de la Kongresa Reĝolando en la rusa aneksoparto. Post la novembra insurekcio (1830) la urbon trafis caraj reprezalioj, falis industrio kaj komerco kaj la cara cenzuro efike bremsis la disfloron de la kultura vivo. Vigliĝo venis en la 60-aj jaroj,  kiam Lublin fariĝis grava centro de Nacia Registaro. En la 1915 finiĝis la rusa regado en la urbo kaj en novembro 1918 ĝuste en Lublin Provizora Popola Registaro de Pola Respubliko de Ignancy Daszyński proklamis sian manifeston.  Komenciĝis la rakrita sendependeco kaj la konstruado de la 2-a Respubliko.  Tiun laboron ĉesigis la eksplodo de la 2-a monmilito, la periodo de la hitlerana teroro. La laŭvican fojon Lublin ekludis historian rolon  post junio 1944, kiam komencis funkcii tie Pola Komitato por Nacia Liberigo, la marioneta organo de la plenuma povo, funkcianta sub la politika kontrolo de Stalin,  transformita fine de la 1944 en Provizoran Registaron de Pola Respubliko. Dominita de komunistoj ĝi realigis en Pollando la politikon de Sovetunio. Ne profundiĝante en historion eblas konstati, ke necesis 50 jaroj kaj apero de Solidareco,  por ke Pollando efektive reakiru sendependecon. Sed tamen denove Lublino havis sian historian momenton, ĉar ĝuste en ĝi kaj en Świdnik en julio 1980 eksplodis la unuaj laboristaj strikoj, anticipantaj strikojn en la pola Marbordo en la sekva monato, kio finfine alkondukis al la politikaj ŝanĝoj en Pollando.
Komence mi diris,  ke Lublinon karakterizas signifa elcento de junaj homoj, venantaj tien studcele studentoj. Sed Lublin estas ankaŭ verda urbo. En siaj limoj ĝi havas tri arbarojn  kaj krome kelkajn parkojn.
Ĉar Lublin estas unu el la plej malnovaj polaj urboj eblas tie trovi memoraĵojn ligitajn kun ĉiuj historiepokoj. Vizitinda estas la loka Malnovurba Kvartalo, vidindaj brikdomoj, interesaj multaj preĝejoj,  kiuj reprezentas diversajn arkitekturajn stilojn. Nepre vizitinta estas la 12-jarcenta reĝa kastelo kaj la troviĝanta ĉe ĝi 14-jarcenta kapelo de la Sankta Triuuno kontruita pro inspiro de reĝo Kazimiro la Granda,  ornamita per rusaj-bizancaj freskoj el la 1418-a jarceto.
Sed Lublin logas ankaŭ vizitantojn per ĉ. 300-metra turisma itinero sub la malnovurba kvartalo. Ĝiaj koridoroj kaj 14 salonegoj etendiĝas sur tri niveloj en la profundo de 9 ĝis 12 metroj.
Kvankam Lublin mem meritas viziton valoras scii, ke en ĝia proksimeco troviĝas kelkaj aliaj vizitindaj lokoj, pri kelkaj el ili ni jam parolis en nia felietona ciklo. Do ĉiukaze dum sia estado en Lublin    valoras preni en konsideron ankaŭ vizitojn en tiaj lokoj, kiel i.a. Kazimierz Dolny,  Nałęczów,  Kozłówka, Puławy, Janowiec, Janów Lubelski kaj multaj aliaj.  
Krome temas pri regiono varia panorame,  riĉa je trezoroj de kulturo kaj naturo. Regiono vizitinda!