• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 15.07.2008
Ĝis la roterdama, aparta UK-o restis nur kelkaj tagoj, aparta UK-o pro la 100-jariĝo de UEA. Kiel ni antaŭ kelka tempo informis  en sia  junia numero “La Ondo de Esperanto” lige kun tiu jubileo enketis kelkajn personojn starigante al ili kvar demandojn: Kiun lokon UEA okupas en kaj ekster la E-komunumo, kiuj pozitivaj ecoj de UEA estas konservindaj, kion oni ŝanĝu, ĉu temas pri la sama orgnizaĵo,  kiel tiu fondita en la 1908. En la julia numero tiujn demandojn verdire ne respondas unu kroma invitito, Humphrey Tonkin,  aliflanke li dividas siajn pripensojn kaj kelkkaze replikas al la respondoj. Reagante  al tiuj de  Giorgio Silfer la aŭtoro elmontras la maltrafon de la klopodo kompari la rilaton de UEA al esperanto kun tiu, kiun havas British Council rilate la anglan. Listigante la  aktivadojn de UEA decidantajn pri ĝia centra pozicio en la E-komunumo,  kiel UK-jn, kiel la funkciigon de la plej granda libroservo, kiel aŭspicion al sciencesplora CED, kiel laborantan sub ĝia ŝildo TEJO-n Tonkin iom ŝerce do konludas: “Se UEA ne ekzistus, oni devus inventi ĝin”. Kompreneble li ne prisilentas  kritikon kaj revortumas ĝin rilate strukturojn kaj labormetodojn de UEA. Tonkin apartenas ankaŭ al tiuj, kiuj sobre rezonas pri argumentoj, ĉu la nuna UEA prave jubileas la 100-jariĝon aŭ ne, se komence ĝi estis organizo sole de individuoj kaj kompromissekve en la 1940-a apud individuoj ektroviĝis en ĝi landaj kaj fakaj organizoj. La respondo kvankam estas senduba, eĉ se eble ne tiel rekte emfazita sonas: estas arto kompromisi por pozitiva daŭrigo.
 Humphrey Tonikn rilatigas sin  krome al pli specifaj rimarkoj rilate la malaktivemon de la Komitato, neŭtralecon de UEA, desubismon kaj desuprismon kaj sendube valoras kun liaj rezonadoj pli profunde konatiĝi. Dume ni citu el la finaj vortoj de la aŭtoro: “Unu afero estas klara:  nek desubismo nek desuprismo sufiĉas: impulsoj devas veni de ambaŭ direktoj. Tiu kompono de fortoj estas malfacile atingebla kaj dependas (flanke ankaŭ de niaj gvidantoj) de subtila kaj simpatia kompreno de la diverseco de homoj kaj organizaĵoj, kiuj konsistigas nian dismetitan komunumon”.
Se tiuj vortoj de Humphrey Tonkin en la julia „La Ondo” povas rektigi kelkajn rezonadojn pri la plej granda asocio en la E-komunumo la samnumere aperinta informo pri la omaĝanta la 100-jarigon de UEA rezolucio de la pola parlamento kontestas la ideojn, ke E-o estas nekonata kaj subtaksata fenomeno. Ne malfortigas la gravecon de tiu rezolucio,  aperanta en la  pola lingvo kaj  en e-versio la akompana,  iom ekscesa deklaro de la ĉeĥa prezidanto, ke „esperanto estas morta lingvo”. Pozitiva  ekzemplo  de tio, ke ne ĉiuj politikistoj havas malvastajn penshorizontojn, kaj ke ekzemple la litovaj  opinias valora la   kunlaboron kun esperantistoj estis la okazinta fine de majo Tutmonda Kongreso de E-istoj Ĵurnalistoj. Ĝuste enkonduke al la julia „La Ondo”,  al tiu eksterordinara evento amplekse donas la atenton Andy Kuenzli en sia raporto „Grandioza semajno en Vilno”.
Raporton pri TEĴA-kongreso  kun la subtitolo „internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto” en la junia  „La Lanterno Azia” liveras ankaŭ Choe Taesok, la redaktoro de tiukongresa informilo. Siajn impresojn samnumere dividas ankaŭ Jung Sang Sup, partopreninta la kongreson,  kiel konsilanto de KEA-redakcio. „La Lanterno Azia” raportas amplekse krome pri alia evento, ĉi-foje regiona nome la 5-a Ĉina Nordorienta Kongreso en Harbino. Junianumere en la periodaĵo de Korea Esperanto-Asocio aperas paĝoj de KEJ „Verda Voĉo”. Unuflanke oni intervjuas Okuŭaki Toŝiomi el Japanio  rakontanta pri sia kontakto kun E-o, ellerno de la lingvo. Li ĉefe tamen proksimias Oomoton, kiel membro de ĝia Doktrina Centro kaj unu el viddirektoroj de Junulara Fako en EPA. Pri la malfermo al dialogo kaj kunlaboro tutcerte atestas la anoncita de li evento, nome aŭgusta Junulara Festo en Japanio,  dum kiu oni renkontiĝos kun koreaj gejunuloj (ĉefe  kredantoj de Ŭonbulismo). La alia kontribuo tiurubrike venas de  Lim Choong-hyon proksimiganta la arton jodli, kiel li skribas - praktikan en diversaj landoj kaj kulturoj, sed aparte vekanta asociaciojn pri la eŭropaj alpaj landoj, kaj pri Usono. La numeron fermas informo pri internacia religia rendevuo, ĉi-foje okazonta  en Seŭlo komence de aŭgusto 3-a Internacia E-Renkontiĝo de Ŭonbulismo. Jam post kiam venis tiu ĉi numero de „La Lanterno Azia” nin ĉiujn skuis la informo pri la forpaso de profesoro LEE Chong Yoeng. Kun aparta emocio oni do en tiu momento trovas en la junia numero de „La Lanterno Azia” ekzemple la informon, ke ĝuste li instigis reprezentanton de KAE-revuo partopreni  la vilnan kongreson de TEĴA. Kun atento oni legas la recenzon  pri la elektitaj zamenhofaj proverboj  tradukitaj en korean fare Prof.  LEE Chong-Yeong, elektitaj kongrue kun la emocio de koreaoj.  
Laŭvica julia periodaĵo el Azio estas „La Movado” de KLEG, en kiu kiel kutime dominas japanaj kontribuaĵoj. Inter tiuj  en la Il-a troviĝas enigma paĝo, laŭvica literatura fragmento el „Rakontaro Genĝi” interprete tradukita de Tacuo Huĝimoto. KABA Toyohiko rakontas pri sia vojaĝo al Tibeto,  dum kiu li havis la bonŝancon viziti kelkajn plej famajn vidindaĵojn de Lhasa. Tre interesa estas la epizodo pri tiu vizito,  en kiu la aŭtoro rakontas pri renkontiĝo kun sia tibeta ĉicerono  kaj liaj rakontoj pri la kariero. Kiel eblas konkludi, eĉ se estis finkonstruita la fervojo inter Pekino kaj Lhasa ne ŝajnas,  ke tio favoros la evoluon de la tibeta turismo kun tibetaj ĉiĉeronoj. Nome evidentiĝas, ke subite konkurenco aperis flanke de ĉinaj ĉiĉeronoj, kiuj venas gastlabori sezone al Tibeto,  grave konkurante kun la lokaj fakuloj.
Al Tibeto laŭvican fojon aludas en „Monato” ĝia ĉefredaktoro Stefan Maul.  Tamen la fakton, ke en tibetaj lernejoj kaj universitatoj  eblas lerni nur ĉine,  pro kio tibetanoj estas devigataj adopti la ĉinajn normojn kaj vivamnierojn,  li utiligas pli vastskale por atentigi pri lingva supremo aliloke kaj eĉ aliepoke. En Eŭropo, nun ĉefe  temas pri la Unio,  tio havas formon de trudo de la angla  eĉ rilate al gravaj dokumentoj, kiuj  pretekste estas epitetitaj kiel „laborpapero” au anekso”. Kompreneble ni ekscias ĉeokaze kiel la germanaj aŭtoritatoj klopodas tion kontraŭstari unuflanke, sed  aliflanke – kiel ni legas - germanoj mem alproprigante la anglan jam infanĝardene „subpremas sian lingvon pro abunda uzo de anglaj vortoj”.
 Alia teksto interesa de la sama aŭtoro koncernas la kontrolkameraojn en la ĉirkaŭanta nin mondo – komencante de superbazaroj ĝis publikaj ejoj. En superbazaroj ili estas rimedo ne sole por elkapti ŝtelemulojn, sed ankaŭ por  premĉantaĝi laborantojn, aliloke  pro sia amaseco kaj informa troabundo tute ne grava,  ili ne efikas en sia rolo. Tutcerte iom horoige sonas referenco al brita fonto,  ke en la 2003 en Britujo unu kontrolkamerao kalkuliĝis por 14 loĝantoj. Ĉiu civitano estis registrita meznombre 300 fojojn tage.
La julia „Monato” apeigas krome interesan artikolon de Josef Ŝemer pri la 60-jara juda ŝtato. Interese verkita materialo  liveras multajn informojn pri la ŝtato, en kiu nur 76-procente loĝas judoj, 24 procenojn konsistigas islamanoj kaj kristanoj. Aliflanke tamen temas pri preskaŭ duono de la tutmonda juda popolo. Kelkaj statistikaĵoj kiel tiu, ke  Isrealo okupas la duan lokon en la mondo laŭ  libroeldonado kaj la unuan se temas pri personaj komputiloj, ke ĝi estas unusola ŝtato en la mondo enirinta la 21-an jarcenton kun pli da arboj ol komence de la 20-a jarcento, ke Israelo ne frontas demografiajn problemojn kaj troviĝas inter tri landoj, kiuj liveras relative  plej multajn patentojn   certe imponas. Sed ne sole tiuj brilaj frapstatistikaĵoj speguliĝas en la artikolo de Josef Ŝemer konkludanta, ke tiuj brilaj  estus sendube pli multaj,  se en la regiono vivus paco kaj harmonio.  
Inter  artikoloj dediĉitaj al lingvo sendube la plej interesa estas tiu pri la instruefikeco de la irlanda  en Irlando. Ĝenerale oni plendas, ke nur malmultaj ellernas ĝin dum la 10-jara lernoprocezo en maniero kontentiga por komuniki. Tial estas interesa referenco de Garvan Makaj al aplikita hipnota metodo,  kiu ebligis konstati, ke kvankam en realo du ekzamenitoj ne kapablis libere paroli,  en la hipnotostato tiu kapablo malkaŝiĝis. Sen komenti la konkludo estas, ke eble restaŭro de lingvo eĉ en kriza stato ne estas tute senespera klopodo.
Fine ni konfirmu la ricevon en la lasta periodo de 4 numeroj de „Inter ni”  el Kanado,  en kiuj ni legas kaj interesajn informojn pri la rozpetala aranĝiĝo, kiu spegulas la rilaton al ora mezuro, kaj opiniojn statistikajn de kanadanoj pri eksteruloj, pri nova E-Klubo en Novskotio, kaj fine pri la vivaventura translokiĝo de Steĉjo Norvell,  kiu ĉeokaze sian tutan bibliotekon de pli ol 2 mil esperantlingvaj libroj, gazetoj, sonbendoj, kompaktaj diskoj kaj kasedoj donacis al Kanada E-Asocio.
La lasta konfirmata hodiaŭ bulteno estu „Puraj Pulmoj” de TADEN, kiu jam post kelkaj tagoj prezentiĝos dum UK-o kadre de la Movada Foiro kaj havos en Roterdamo sian kunvenon pri la temo „Tabakleĝoj kaj ilia observado”.