Finiĝis la ĉiutaga raporta periodo el la roterdama UK en nia programo, sed tamen komence de nia folimado de la E-periodaĵoj ni laŭ ilia vidpunkto retrorigardu al la 93-a. Kaj estas motivo tion fari. Jam en la unuaj antaŭkongresaj momentoj Julia Sigmond el la rumana Kluĵo enmanigis al mi nigrakovrilan libreton kun ruĝa koro. Kion ĝi havas komunan kun la redaktata de ŝi “Bazaro”? Nu ĝi entenas diversaŭtorajn kontribuojn, sinsekve aperintajn en la unuopaj numeroj de “Bazaro” responde al ŝia demando “Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo”. Kiel konfesas la redaktorino kaj kompilintino de la libro – eĉ se ne ĉiuj respondis – tiuj kiuj jes ja, do eĉ cento da esperantistoj – per siaj konfesoj ili atribuis al la “Bazaro” iun nepercepteblan etoson kaj la respondintojn ligis nevidebla, nedisŝirebla fadeno.
Dum la kongresaj tagoj ne sole renkontiĝo kun Julia Sigmond estis okazo teni la kontakton kun la E-Gazetaro, ĉar ja sian giĉeton havis ankaŭ “Monato” kaj “Litova Stelo” sin prezentis ĉe la stando de Litova E-Asocio. En la kongresa libroservo ankaŭ deĵoris redaktoroj de la E-revuoj, krom la jam menciita Julia Sigmond ankaŭ Garik Koklija. Kaj ĝuste dank’ al la renkonto kun li nia redakcio riĉiĝis per tri nunjaraj numeroj de “REG-o”, alivorte “Rusia Esperanto-Gazeto”. Ni enirgardu la plej atualan, en kiu eĥas tiaj antaŭkongresaj eventoj, kiel la rekonvizito de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA en Moskvo en la kunteksto de UK-2010, lanĉo de la trajno “Zamenhof” en Pollando. “REG-o” krome per la represo de la lastaj “Gazetaraj Komunikoj” de UEA donas al la rusaj legantoj de la revuo kroman faskon da informoj pri la plej gravaj eventoj el la agado de nia tegmenta organizo. Sed la plej allogan parton, cetere surprize buntan por mi konsistigas raportoj pri aranĝoj en diversaj lokoj de Rusujo komencante de plurkontribua maja “Esperantista Primavero” en Jekaterinburgo, ĝis la nova festivalo “Amata urbo” en Moskvo lanĉita en aprilo. Lingvaj festivaloj ŝajne firme radikiĝis en Rusujo, eĉ “Amata urbo” baziĝis sur ĝia principo, sed krome en aprilo okazis la 2-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo dum en Uljanovsk temis jam pri la 5-a. La raportoj pri aliaj lokaj renkontoj, datrevenoj, vizito de vladivostokaj esperantistoj en la ĉina 5-a E-kongreso de Nordoriento de Ĉinio, informoj pri eksterlandaj aranĝoj eĥas en ĉi tiu tre riĉenhava numero proksimigante rusajn aktivadojn kaj aktivulojn iom tro malmulte konatajn al la vasta esperantista publiko. Sed eble mi sole havas eraran impreson, ĉar aliflanke sendube aparte en tiu ĉi parto de Eŭropo la nomo de Vladimir Samodaj, ĉi-jare jubileanta sian 50-an datrevenon de esperantistiĝo, estas bone konata. Ĉeokaze gratuloj, ankaŭ nome de nia redakcio. Sed ĉio ĉi ne elĉerpas la enhavon de la tria numero de “REG-o”, dank’ al kiu la rusa leganto trovas laŭvicajn fragmentojn el la instru-libro de Andrej Grigojevskij dum Mikaelo Bronŝtejn disponigis la laŭvican fragmenton de sia romano “La urbo Goblinsk”. Ne eblas ne rimarki apartan komenton lige kun la enmondiĝo de filo en la E-familio de Sveta Ejst kaj Oleg Ciganov, aparte ĉarman lige kun la 100-jariĝinta UEA. La naskiĝinta en februaro Jegor Ciganov “jam provas paroli, sed sukcesis eldiri nur ion similan al “UEA, UEA”.
Oficiala organo de UEA estas “Esperanto”, sed ĝia julia-aŭgusta numero venis jam post nia lasta antaŭkongresa trarigardo. Ĉiukaze ĝi retrorigardas al unu el la plej gravaj aranĝoj de la antaŭkongresa periodo, nome la disvolviĝinta fine de majo en Vilnius internacia ĵurnalista konferenco senavare subtenita de la litovaj aŭtoritatoj. Gravas, ke ĝi donis la impulson por renoviĝo kaj reaktiviĝo de TEĴA, kaj kiel prave en >Malferme< atentigis Humphrey Tonkin ĝi estis signifa laŭ pluraj vidpunktoj. Lige kun la fakto, ke partoprenis ĝin 183 esperantistoj el 37 landoj la aŭtoro prave elstarigis: “En Vilno la reprezentiĝo de E-redaktoroj estis impona, Interalie partoprenis la ĉefredaktoroj ne nur de revuo “Esperanto”, sed ankaŭ de “Herolado de Esperanto”, “La Ondo de Esperanto”, “Literatura Foiro”, “Pola Radio”. Pluraj redaktoroj de landaj E-revuoj ĉeestis, inter ili tiu de la elstara “Le Monde de l’ Esperanto”. La reton reprezentis ano de la redakta stabo de la reta “El Popola Ĉinio”, la redaktoro de la nova reta revuo “Freŝo” kaj la firme establita reta revuo ”Libera Folio”. Simple arigi tiom da influaj personoj en sama loko kaj lasi ilin babili jam estas atingo. Kiel “reĝisoro” de la kongresa temo, do gvidanto de la diskutoj - daŭrigas Humphrey Tonkin - mi estis kontenta pri la farita progreso kaj pri akcepto de la kongresaj konkludoj”. Tiuj ĉi troviĝas sur sekvaj paĝoj, sed krome la revuo prezentas riĉan kaj buntan aferkernan kontribuon al la ĵurnalista kongreso, menciante ĉiujn el inter 50 prezentitaj raportoj kaj prelegoj.
La ĵurnalista kongreso jam pasis – ja TEĴA debatis dum la roterdama UK eĉ dufoje kaj tio ebligas flegi la esperon, ke sub la gvido de la nova estraro, en kies konsiston aldone eniris en Roterdamo Gabi Kosiarska, TEĴA kapablos starigi kaj plenumi ambician agadplanon por la venontaj jaroj. Ne eblas miri, ke “Esperanto” plurkontribue retrorigardas al la vilniusa ĵurnalista konferenco. Mi ĝojas, ke “Esperanto” jam alrigardas eventon sekvontan la plej proksiaman septembron, nome la 10-jariĝantajn Interlingvistikajn Studojn ĉe Adam Mickiewicz-Universitato en Pollando. La septembra sesio estos eksterordinara ne sole pro la fakto, ke sian studociklon finas la tria studenta skipo, ke lige kun la festo okazos interlingvistika simpozio kun partopreno de multaj renomaj kunlaborantoj de la kursaro, sed ankaŭ okazos lanĉo de la nova studgrupo kaj krome oni atendas interesiĝantojn por unujara instruista trejnado.
Interesa laŭ la vidpunkto de esploroj tutcerte estas en la julia-aŭgusta UEA-periodaĵo la informo de Michela Lipari pri la aperinta en la itala periodaĵo “Charta” artikolo pri E-bilbioteko de Massa. “Esperanto” notas ankaŭ kvazaŭ egalrange la lanĉon de la trajno Zamenhof en Pollando, omaĝrezolucion de la pola Sejmo favore al UEA, viziton de Osmo Buller en Moskvo kaj kongreson de francaj esperantistoj. Espereble tamen envicigo de la eventoj, inter kiuj la rezolucio de la pola parlamento havas apartan, kaj ŝajne ne sufiĉe taksitan signifon – sekvas sole pro la deziro de la redaktoro noti tiujn eventojn, sed ne emfazi ilian gravecon.
Al la franca kongreso aludojn ni trovas en la lasta numero de “Le monde de l’ Esperanto”, kiel ĉiam dulingva kaj riĉenhava. Frontartikole la eksa prezidanto de UFE, Bruno Flochon retrorigardas al sia trijara oficperiodo listigante la tiuperiodajn atingaĵojn, sed ja ankaŭ aferojn ne plenumitajn. Kvankam li difinas ilin malsukcesoj mi perefere difinus ilin kiel restintajn farendaĵojn, kiuj sendube kun la nova prezidanto Xavier Dewidehem estos plene envivigitaj.
Nur antaŭ momento reference al la interlingvistika kursaro en la poznana universitato ni parolis pri la komenciĝonta nova trijara studperiodo. Dum tiu ĉi aŭtuna sesio sian studojn finas ia. Marc Bavant kaj ĝuste interparolo kun li bone kaj multfacete enkondukas ĉiujn interesiĝantojn al diversaj defioj, kiujn necesas konsideri lige kun la poznanaj studoj. Kaj do valoras el liaj vortoj citi, ke …”ne eblas sekvi tiujn studojn diletante. Laboro estas postulata. Se vi ĝin ne plenumos, vi mem tre ĝeniĝos, sed ankaŭ ĝenos la instruantojn”. Marc studis dum tri jaroj en Pollando. Przemek el Pollando staĝis volontule en Francio ĉe Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo. Ĉi-numere li dividas siajn staĝoimpresojn kvazaŭ lastmomente, ĉar nun li jam estas revenanta al Bjalistoko por partopreni la antaŭpreparojn al UK-2009. “Le monde de l’ Esperanto” enhavas multajn aliajn kontribuojn en la IL-o, kiel IIK, nova translima asocio lime de Francio kaj Svislando, ĝi enhavas multajn interesajn informojn, ekzemple pri nova skulptaĵo “Esperanto”, sed ni aparte atentigu pri la fermantaj la numeron impresoj de la redaktorino, Claude Nourmont pri la postkongresa vojaĝo tra Karnatako fine de la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Hindujo, alvorte Barato. La veninta antaŭkongrese UFE-revuo dorsflanke invitis al la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo, (kiu finiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj) per la prezento de la alloga grafikaĵo de nia jubilea UK, ligita kun la 100-jariĝo de UEA.