• Pollando invitas: Gdansko
  • 02.08.2008
Tradicie sabate ni invitas vin komune viziti Pollandon. Ĉi-foje ni celas al unu el la plej belaj kaj atrakciaj urboj ĉe la pola marbordo de Baltiko, Gdansko. Ne hazarde ni faras tiun elekton, ja ĝi estas unu el la ĝemelurboj de Roterdamo, en kiu ni kongresis nur antaŭ kelkaj tagoj.
La origino de Gdansko radikas en la 9-a jarcento, kiam ĝi estis agrikultura-fiŝkaptista-metiista setlejo, kvankam spurojn de la homa aktivado oni notas tie multe pli frue, nome en frua ŝtonepoko. Ĉirkaŭ la 975-a jaro laŭ iniciato de la pola reganto Mieszko la 1-a apud la rivero Motława estis konstruigita burgo kun haveno. Du jarojn pli poste ĝia nomo en la formo >Gyddanyzc< aperis en la “Biografio de sankta Adalberto”, kiu portis tien kristanismon. Kun la nova religio venis nova kulturo kaj Gdansko eniriante la influsferon de la kristana Eŭropo fariĝis membro de la moderna mondo kun ĝia universala valorsistemo. Tio ne estis io nova, ĉar Gdansko ekde la komenco – pro sia situo – tenis plurajn kontaktojn kun reprezentantoj de diversaj nacioj. Jam en la 9-a kaj 10-a jarcentoj Gdanskon atingadis luksaj varoj el la tereno de la araba ŝtato, tra ĝi kondukis el la romia imperio la tn. sukcena itinero. Ĝia haveno jam en la 12-a jarcento gastigis ŝipojn el Bizanco, Persujo, Anglujo, Flandrujo, Valonujo,  Germanujo, Svedujo, Danlando k.a.
En la 1116 aŭ 1119-a jaro Boleslao la Kurbobuŝa enkorpigis la Gdanskan Pomerion en Pollandon kaj la urborajtojn Gdansko ricevis  en la 1263. En la 1260-a jaro la bulao de papo Aleksandro la 6-a atribuis al la urbo la rajton organizi ĉiujare kermesojn de sankta Dominiko, kaj tiu ideo brile reviviĝis en la nuntempa Gdansko. En la 1361 jaro Gdansko fariĝis la plenrajta membro de Hanzo.  Komence de la 14-a jarcento la burgon ruze ekregis teŭtonoj, instaliĝinte tie por kelka tempo, plurfoje strangolante sangoverŝe la kontraŭteŭtonajn burĝoelanojn. Sekve de la 13-jara milito Pollando reakiris la Gdanskan Pomerion,  kaj ankaŭ Gdansko en la 1454-a jaro revenis al Pollando. Pro la helpo de la urbo kaj ĝia burĝaro al la venka milito la pola reĝo Kazimiro Jagelonido atribuis al Gdansko privilegiojn, kiuj metis fundamentojn por la aŭtonomio de la urbo, nekomparebla kun situacio en aliaj polaj urboj. Tiuj privilegioj certigis al Gdansko brilan evoluon dum laŭvicaj 300 jaroj. La firma ligo kun Pollando ebligis al Gdansko roli kiel grenstaplejo por la tuta  Eŭropo. Ĉiujare en tiu ora epoko inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj la gdanskan havenon  atingadis pli ol 2 mil ŝipoj por preni varojn, kiuj estis liverataj laŭ Vistulo el la profundo de Pollando. Aldonendas, ke tiuperiode en Gdansko oni transkargadis 75  procentojn de la tuta pola eksporto, 300 pluretaĝaj grenstaplejoj estis plenŝtopitaj de la pola greno atendante eksporton.
Gdansko rolis tiam ankaŭ kiel specifa burĝa respubliko. Kunvivis tie  i.a. poloj, germanoj, nederlandanoj, flamandoj, skotoj, britoj, skandinavianoj,  hungaroj, francoj kaj italoj i.a. dank’ al la privilegioj de la polaj reĝoj koncerne la religian toleremon. En la 17-a jarcento Gdansko havis ĉ. 77 mil loĝantojn kaj estis unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj sur la eŭropa kontinento. Leviĝis tie pompaj urbokonstruaĵoj kaj allogaj burĝaj brikdomoj. La fortikaĵoj per kiuj oni ĉirkaŭis Gdanskon apartenis al la plej imponaj en Eŭropo kaj ne aŭdacis ataki ilin  eĉ svedaj reĝoj militantaj kontraŭ Pollandon en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Tamen la svedaj militoj kaŭzis ekonomian stagnon de Gdansko pro la fakto, ke la malfortiĝanta Pollando ĉesis roli kiel ĝia greneksporta bazo. Sekve de la unua dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro Gdansko estis apartigita de la Pola Reĝolando kaj la prusa Frederiko la 2-a enkondukis ĝian ekonomian blokadon. Post la 2-a dispartigo Gdansko entute falis sub la prusan regadon.
En la 1807-a jaro sekve de napoleonaj militoj la unuan fojon Gdansko fariĝis la tn. libera urbo. La konjunkturo poiome pliboniĝis. En Gdansko evoluis industrio: ŝipkonstrua kaj tiu laboranta por la militaraj celoj. Fine de la jarcento Gdansko ricevis sian unuan fervojligon, ĝi ricevis urbogasejon, akvodukton, ĉevaltramon. Baldaŭ aldoniĝis la urba muzeo kaj Gdanska Politekniko. En la 1920 jaro sekve de la Versajla Traktato Gdansko denove estas proklamita urbo libera. Sed pro la politika konflikto inter la germanaj aŭtoritatoj de la urbo kaj la pola ŝtato la polaj politikaj kaj ekonomiaj rajtoj estis bojkotataj.  Per la germana atako kontraŭ Westerplatte kaj la Polan Poŝtoficejon la 1-an de septembro 1939 komenciĝis la 2-a mondmilito. Dufoje Gdansko fariĝis la atakcelo de  la aliancanaj aviadiloj, sed la plej grandajn detruojn kaŭzis la liberigado  fare de rusaj trupoj en marto 1945. En ĝia sekvo kaj pro la samjaraj  aŭtunaj ŝtormoj la historia centro de Gdansko praktike ĉesis ekzisti.
Tamen la postmilita rekonstruo de Gdansko, inkluzive ĝian historian centron trapasis lerte kaj rapide. La plukonstruo de la haveno kreskigis la nombron de la loĝantoj, kiu en la 1960 egalis al ĉ. 290 mil personoj.  En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Gdanko riĉiĝis per i.a. rafinejo kaj  Norda Haveno. Estis establita Gdanska Universitato. Gdansko denove fariĝis la plej granda haveno ĉe Baltiko. La urbo – ne eblas pri tio forgesi - alportis enorman kontribuon al  la politikaj transformiĝoj en Pollando. Sufiĉas mencii la kontraŭkomunistajn inteligentulajn-laboristajn elanojn el la 70-aj kaj 80-aj jaroj. Precipe la Gdanskan Aŭguston-1980 historiistoj rekonis, kiel ĝermon de la tuta procezo inaŭgurinta malkomponiĝon de la postmilita ordo en Eŭropo. Amasaj strikoj finitaj per subskribo de famaj interkompreniĝoj en la Gdanska Ŝipfarejo,  kiel finan frukton alporis elformiĝon de nova politika mapo de Eŭropo kaj revenon de Pollando al ĝiaj efektivaj radikoj.
Hodiaŭ Gdansko estas pli ol duonmiliona urbo, en kiu sian sidejon havas 7 altlernejoj, 16 sciencaj institutoj, pluraj teatroj, muzeoj kaj artgalerioj. Gdansko signifas ne sole industrian kaj merkatistan centron de la norda Pollando kun multaj bankoj, mara kaj aviada havenoj tenanta ekonomiajn ligojn kun pluraj eŭropaj urboj. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej gravaj turismaj kaj kulturaj lokoj de Pollando. Ĝiaj plej logaj vidindaĵoj,  la tn. Ĉefa Urbo kun rava Reĝa Trako estis kun pietismo rekreitaj postmilite kaj revenigitaj al la iama brilo.  Ĉio ĉi kune kun naturlogaĵoj kaj ebleco aktive ripozi ĉe la Balta Maro kaŭzas, ke ĉiujare venas tien centoj da miloj da turistoj el la lando kaj el eksterlando. Sendube ŝatos viziti ĝin ankaŭ esperantistoj dum sia postkongresa vagado tra Pollando en la venonta jaro.