• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 05.08.2008
Sur mia skribotablo denove mikisiĝas periodaĵoj venintaj laste kun tiuj, kiujn mi ne sukcesis mencii antaŭ la roterdama UK. Ni tamen komencu per tiuj ĉi lastaj,  inter kiuj troviĝas eĉ tri el Azio. La 60-a, julia  numero de „Esperanto en Azio” de KAEM estas aparte riĉenhava, kvankam iujn kontribuojn ni legis jam pli frue en aliaj E-periodaĵoj el la regiono aŭ rete. La 32-paĝa bulteno enhavas ĉi-foje kroman paĝofolion kun la biografio  de la forpasinta komence de julio LEE Chong-Yeong. Tiu eksa prezidanto de UEA multe kontribuis al la prospero de la nuna azia E-movado. Kaj tutcerte la nunaj KAEM-gvidantoj pluportos la torĉon por pluflorigi la azian movadon. Interalie servos al tio, kiel anoncas la julia bulteno, unu kroma ĝia numero, tiel ke ĝi aperos nunjare 4 fojojn. La plej gravaj kaj vojmontraj estas tamen la vortoj de KAEM-prezidanto, LEE Jung-kee enkonduke al la numero,  per kiuj li skizas la plej gravajn projektojn. Kiel li atentigas: ”Unue, KAEM daŭre semos Esperanton en neviglaj kaj malfortaj landoj en Azio. [...] En Azio ankoraŭ troviĝas landoj, en kiuj Esperanto-movado ne viglas aŭ eĉ ne ekzistas. KAEM havos atenton kaj enfokusigos sian forton al jenaj landoj: Bangladeŝo, Indonezio, Filipinoj, Kamboĝo, Malajzio, Mongolio, Srilando, Tajlando, Uzbekio, Birmo, Butano, Laoso kaj Norda Koreio.
Due, KAEM vigligos fakajn movadojn. En Esperantujo troviĝas multe da eminentaj kaj kapablaj personoj en diversaj kampoj, jen artaj, jen profesiaj fakoj. KAEM planas organizi diversajn fakajn rondojn el aziaj esperantistoj. Se la organizado iros glate, nature la fakaj rondanoj havos siajn kunsidojn en Azia Kongreso. Plie, tra faka movado, aziaj esperantistoj pli interamikiĝos kaj povos utiligi Esperanton en sia propra kampo. [...]
Trie, KAEM subtenos junularan movadon en Azio. En Azio ja ekzistas junulara movado, sed mankas kunlaboro inter junularaj organizoj krom Komuna Seminario inter ĉina, japana kaj korea junularoj. Por tutazia junulara movado KAEM helpos fondi novan junularan organizon nome ‘Azia Esperantista Junulara Organizo’. Post dujara aranĝado fare de aziaj junuloj AEJO povos naskiĝi en la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, Mongolio en 2010 ”, fino de la citaĵo.
Sendube temas pri ambiciaj planoj, sed ankaŭ sendube temas pri la plej vigle laboranta regiona movado. Spegulas tion multnombraj informoj el la unuopaj aziaj landoj. Kelkaj aperis jam aliloke, sed ekzemple rilate Ĉinion ni trovas ia. interesan raporton de Li Weilun el la Pekina Lingva Universitato pri E-instruado en Ĉinio komencante de altlernejoj kaj je infanĝardenoj finante. Ni ekscias, ke la nepala-esperanta vortaro estis finreviziita, ni informiĝas pri multnombre partoprenitaj  regionaj kongresoj en Japanio:  en Tokio kun ĉ. 100 esperantistoj kaj en Ĵoojoo kun 239 personoj. KAEM-bulteno enhavas  informojn pri la 2-a Mongola E-Kongreso en Ulanbatoro, ni trovas alvokon membriĝi en Islama E-Asocio por Interkultura Dialogo. La 60-a numero de KAEM enhavas krome la 1-an parton de la historia skizo de Heidi Goes, belga lingvistino pri Esperanto en Indonezio, kie ŝi esploris en la 90-aj jaroj. Tiu skizo ampleksas la periodon  ekde la komenco ĝis la 1925-a jaro.
Ĵus ni informis laŭ KAEM-bulteno pri la 2-a Mongola E-kongreso en Ulanbatoro kaj pri tio, ke la mongolaj aktivuloj preparas sin por okazigi la laŭvican Azian Kongreson en la 2010-a jaro. Mongolio ĉefrolas ankaŭ en la julia „Nova Vojo”  pro la fakto, ke la mongolan kongreson partoprenis ankaŭ membroj de Oomoto, Universala Homama Asocio kaj Esperanto Populariga Asocio. Tio estis ankaŭ por ili la okazo meti dulingvan memortabulon japanan kaj mongolan sur la muro de la templo Gandantegchinlen  memore al komuna preĝo okazinta tie  4- jarojn pli frue omaĝe al la 80-a datreveno de la vizito de Deguĉi Onisaburo en tiu mongola templo. Kiel ni legas krome en la alparolo de la vicprezidanto de UHA KANAKOGI Tokio en la ĉeesto de la 5-a Spirita Gvidantino de Oomoto, Deguĉi Kurenai  estis inaŭgurita neregistara  organizo Azmon, agnoskita de la mongola registaro,  kaj estis lanĉita ĝia moderna domo proksime de la ulanbatora urbocentro. ”Ni kredas – ni legas en la mesaĝo de UHA-prezidanto, ke pere de la Azmon-Centro pli vaste etendiĝos nia subtena movado por mongolaj geknaboj, al kiuj mankas lernoobjektoj pro ekonomiaj kialoj. Plie ĉi-foje inaŭguriĝis la unua silo kompletigita por la uzo de mongolaj nomadoj, subtenataj de la Mongola Centro de UHA. Malgraŭ tio, ke tiaj subtenaj agadoj de UHA devus esti malgranda skalo, tamen ni vidos, ke post sinsekva guto da subtenado, penetriĝos ne nur objektoj inter ili, sed ankaŭ tiom pli gravaj universalaj homamaj koroj” .
Tutcerte interesa iniciato, ja memoriganta pri la  kontribuo de Oomoto al elkonstruo de moderna lerneja domo en la brazila Bona Espero. La julia numero de ”La Vojo”  enhavas krome la fotoraportojn lige kun la lanĉo de UHA-Centro, alivorte Azmon Domo en Ulanbatoro kaj la 2-a Mongola E-Kongreso,  dum kiu Oomoto havis sian fakkunsidon.
La 5-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento de Ĉinio en Harbino kaj la korea kaj japana kunloĝadoj en Namkang-lernejo en Koreio eĥas ankaŭ en la aŭgusta numero de ”La Movado” , la komuna organo de KLEG. El ĉi tiu numero mi ŝatus atentigi tute aparte pri kontribuo de MIJAMOTO Seiko titolita ”La Tago de Rifuĝintoj” .  Kvankam la aŭtoro referencas al tiu speciala tago en Japanio li entute traktas la temon de rifuĝintoj en Japanio, asertante, ke ili multas en la nuntempa Japanio. Ni ekscias samtempe,  ke la aŭtoro frekventas  postdiploman kurson pri la japana politiko rilata al rifuĝintoj kaj baze de tiuj spertoj li prezentas sian pri ĝi kritikan starpunkton. Marĝene: ŝoke verŝajne ne sole por mi devas soni la uzo de la vorto ”koncentrejo”  por difini la portempan restadejon de alilandanoj klopodantaj ricevi la statuson de la rifuĝinto en Japanujo. Sed ni referencu al la enhavo. La aŭtoro ia. skribas - mi citu ”En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la japana registaro akceptis rifuĝintojn el indoĉinaj landoj. 20-30 jarojn poste ĉiuj ne feliĉe vivas en ĉi tiu lando. Iuj ne povas adaptiĝi al la japana socio. En la plej malfeliĉa okazo ili estas resendataj kiel krimuloj. Kion tio signifas? Mi pensas, ke la japana socio senkonscie postulas al ili asimiliĝon. Tio estas, japanoj ne respektas aliajn kulturojn”. Tutcerte severa juĝo, eble prava – sed ĉu 100-procente? Aliflanke ĉu ne estus interese kompari la problemojn ligitajn kun rifuĝintoj aŭ nelegalaj enmigrantoj, kiuj klopodas pri rifuĝinto-statuso en aliaj landoj? Tutcerte multaj eŭropaj esperantistoj povus aldoni propran alrigardon al la problemo, kiu evidente fariĝis tutmonda.
Jen tri aktualaj periodaĵoj el Azio. Mi ŝatus jam ekfoliumi la laŭvican, sed kiel dirite almenaŭ kelkvorte mi ŝatus hodiaŭ danke konfirmi la ricevon de tiuj el la komenco de julio. Do, koran dankon pro la  2-a nunjare numero de „Aŭstria Fervjojisto”, kiu kiel ĉiam unu el siaj paĝoj dediĉas al Esperanto en Radio kaj en Televido menciante frekvencojn, elsendohorojn kaj retadresojn, ĉe kiuj eblas elŝuti tiujn en la elektronika formo. Martin Stuppnig, AFEF-vicprezidanto,  marĝene de Internacia Fervojista E-Skisemajno ŝpinas la opiniojn pri la estonteco de fervojista movado kaj ĝiaj tradiciaj renkontoj. La fervojista bulteno el Aŭstrio informas krome pri la oktobra ĉefkunveno de AFEF en Linz.  En ”Monate ĉe vi”  de Andaluzia E-Unuiĝo ni trovas interalie interesan raporton pri E-o en Malago okaze de Internacia Jaro de Lingvoj, kaj artikolon traktantan enkoduke la inviton de AEU al la universitata diskutforumo en Granada Universitato pri la nuntempaj problemoj de la internaciaj lingvoj,  okaze de Internacia Jaro de Lingvoj-2008. Kvankam ne estis prezentita dato de tiu diskutforumo interese estas noti, ke tiu invito venis de respondeculo de la ĉiujara kurso pri Interlingua en ĉi tiu universitato. Espereble interesaj detaloj sekvos venontnumere. Kun rekono mi trovas en ”Monate ĉe ni” la tekston de la omaĝa rezolucio de la pola parlamento honore al la 100-jariĝo de UEA. Tiu teksto inaŭguras la aŭgustan numeron de ”Magdeburga Folio” , dum la julia enhavas raporton pri la lasta PSI, represon el Libera Folio pri la franca novaĵejo eventeo.org., kaj baze de blogo de Kreŝimir Barković ni konatiĝas kun lia esperantistiĝo. Ne mankas evidente informoj el E-urbo, Herzberg.  ”Kataluna Esperantisto” aliflanke liveras informojn pri la asociaj ŝanĝoj kaj prezentas raporton pri la Iberia Renkontiĝo,  dum kiu marta aranĝo ne sole furoris JoMo, sed krome la partoprenintoj ĝuis interesan programon ia. pri distingaj lokaj kulturaj trajtoj, pri minoritatoj, ks.  Interesa estas la raporto pri la e-ista partopreno en Socia Kataluna Forumo. Atenton kapta estas la artikolo de Ramon Perera pri ĝisdata metodiko, alivorte pri nova kurso,  en kiu oni ne celas instruadon de E-o, sed interkonatiĝon kun la lingvo,  dum kiu tamen ekde la komenco oni praktikas multajn frazstrukturojn kaj konatiĝas kun relative  multaj vortoj. Laste el ”Novaĵoj de Esperanto-USA”  ni menciu pri interesa traduka rubriko  lanĉita de Lee Miller kaj Tim Westtiver, en kiu ili komune cerbumas  pri la plej trafaj tradukvortumoj de la legantoj el la angla al Esperanto.