• Trarigardo de la E-Gazetaro - 23.03.2004
  • 24.03.2004
Ĉi-semajne mi proponas, ke ni referencu komence al la E-periodaĵoj, kiuj jam aperis antaŭ kelka tempo, sed pro diversaj kialoj ni ne aparte traktis ilin. Kompreneble mi deziras aludi al iuj kontribuoj, kiuj ja havas pli universalan karakteron kaj ne estas ligitaj kun la aperodato de la periodaĵo. Unuavice mi pensas pri la lasta numero de „Brazila Esperantisto”, en kiu interalie ni legas pri la historio de Belartaj Konkursoj de UEA, en kiu pasintjare venkis du brazilanoj. Oni ne skribas pri ĉiuj brazilaj venkintoj de tiu ĉi grava UEA-konkurso, sed aliflanke en la ampleksa kaj tre interesa intervjuo kun Sylla Chaves ni ja povas ekscii, ke li mem estis jam ĝia 4-foja laŭreato. Sed ne la beletra verkado de Sylla Chaves estas la ĉeftemo de la interparolo, en kiu la intervjuato dividas interesajn opiniojn pri diversaj aspektoj de la E-movado kaj de la lingvo. Plaĉis al mi legi lian sobran respondan rezonadon je la demando: ĉu Esperanto havas estontecon, eble - ĉar same kiel mi – li taksas tion evidentaĵo, memorigante ke en la daŭro de la homa historio diversaj lingvoj rolis kiel la internaciaj, do ne estas kaŭzo lamenti pro la nuna rolo de la angla. Sed ja samtempe estas interese konatiĝi kun la opinio de William Aŭld, kiun Sylla Chaves citas el privata kontakto pri tio, ke Esperanto jam venkis. „Pluvivi, malgraŭ la malfavoraj ventegoj de perforto, militoj, monavido ktp. ja estas venko. Se Esperanto ne mortis ĝis nun – ĝi ne plu mortos”. Sylla Chaves multan lokon donas en sia intervjuo al la rolo de Akademio de Esperanto, krome mem estinte profesia tradukisto pledas por pli signifa elcento de sciencaj verkoj en la Internacia Lingvo. Bedaŭrinde liaj opinioj pri la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj ne estas pozitiva. La fakton, ke multaj prefere babilas aŭ balbultas, kaj do ne havas sufiĉan konon por legi sciencajn tekstojn li ligas kun la mizera lingvokono de esperantistoj. Tutcerte kun scivolo ni atendos la laŭvican numeron de „Brazila Esperantisto” por konatiĝi kun la 2-a parto de la intervjuo.
Sed nun ni retrorigardu al la dua nunjara numero de „La ondo de Esperanto”, en kiu ĉefloke aperas la intervjuo kun esperantisto de la Jaro-2003, Dafydd ap Fergus. Tiu ĉi apenaŭ 5-jara esperantisto ne prezentas optimismajn opiniojn pri la estonteco de Esperanto, male ol la ĵus citita Sylla Chaves. Sian pesimismon li ligas „kun la samaj organizaj strukturoj, la samaj rezolucioj dum UK-oj kaj kun la maljuniĝado de membroj kaj estraroj”. Ni memorigu ĉeokaze, ke ekde la marta numero la direktoro de Brusela Komunikad-Centro, Dafydd ap Fergus kadre de „La ondo de Esperanto” aperigas la kvarpaĝan bultenon de EEU. Sed ni restu ĉe la februara numero de „La ondo”. Povas esti, ke respondon je pesimiso de la direktoro de BKC donos – almenaŭ parte kaj malrekte donos Osmo Buller, kiu ekde la 1-a de aprilo revenas al Rotterdamo, kiel la Ĝenerala Direktoro de la CO de UEA. Respondante la demandon de „La ondo” pri la plej uruĝaj farendaĵoj li reliefigas, ke „urĝa kaj ege kompleksa tasko estas remeti la rutinan funkciadon de la oficejo sur bonajn relojn”. Por la aprila kunsido de la estraro lia devo estas prepari la buĝetproponon por la 2005, kiu - li ne kaŝas - ne estos facila. „Malgraŭ la redukto de la stabo la financa situacio malboniĝis ia. pro drasta malmultiĝo de la membroj. Returni tiun evoluon estos tasko ne nur urĝa, sed konstanta, cetere ege pena. Ĉar grimpi supren pli malfacilas ol gliti malsupren.” – memorigas Osmo Buller. Plenan sukceson al la nova-malnova Ĝenerala Direktoro de la CO en atingo de la farendaĵoj! Sed la februara numero de „La Ondo” ne povas esti preterlasita en nia trarigardo pro ankoraŭ unu figuro. Ĝis nun preskaŭ nekonata pola historiisto, Zbigniew Romaniuk, kiu malkovras novajn faktojn pri Zamenhof Familio. Jam pasintjare li ekscitis la esperantistan publikon informante, ke ekzistis samnoma egaljarulo de Ludoviko Zamenhof, kiu tute ne estis brila lernanto. Sekve aldoniĝis laŭvicaj novaĵoj pri tio, ke la familio de la kreinto de la IL tute ne apartenis al mizeraj, deklaris sian apartenon al la burĝaro kaj iuperiode dungis du polajn servistinojn. Kiel atentigas la aŭtoro, kies prelegon al Esperanto tradukis Jaroslaw Parzyszek el la Fondumo Zamenhof „En la 2009-a ni festos la 150-an naskiĝdatrevenon de la kreinto de Esperanto kaj pli frue en la 2007-a – la 90-an datrevenon de lia forpaso. Tiuj datrevenoj estas bona okazo por verki pli aktualan biografion de Zamenhof, kiu baziĝu je dokumentoj, ĉar certe ne nur la bjalistokajn kaj grodnan ĉapitrojn de la vivo de Zamenhof oni povas pli profunde esplori, atentigas pola historiisto Zbigniew Romaniuk.
Sed nun permesu gesinjoroj, ke mi danke konfirmu la ricevon de kelkaj lastatempe venintaj periodaĵoj. Inter ili troviĝas „TREFO”, la bulteno de TRENHA, pledanta por „TRadicia Esperanto, nova Help-Alfabeto”; ĝia 10-a numero redaktata de Andre Albault atingis nin tute antaŭnelonge. Kiel ni legas subtitole „Ni, TRENHA-anoj uzu NHA (Novan Helpalfabeton) inter ni por ilustri ĝin, sed aliflanke ni uzu la Fudemantan Alfabeton, kiam eblas. Aliflanke NHA-an anstataŭ Fundamentan Helpalfabeton. „TREFO” koncernis la someran-aŭtunan periodon de la pasinta jaro.
Al la pasintjara UK en Gotenburgo referencas la unua nunjara numero de „interligilo Esperanto” – la kluba gazeto de la pasintjara kongresurbo, kiu sian unusolan artikolon en Esperanto dediĉas al la konciza agadraporto de E-societo de Gotenburgo.
Dank’ al nia fidela aŭskultanto el Britujo, sed ja ankaŭ ILERA-ano Ian MacDowall la unuan fojon ni povas prezenti en nia trarigado „ILERA Bultenon”, el la nunjara januaro. Ĝi prezentas la liston de landaj reprezentanoj, konigas la voksignalojn kaj adresojn de novaj ILERA-membroj, aperigas informojn pri diversaj aktivadoj. La plej aktuala ligiĝas kun la ĝuste okazanta 6-a Tutamerika Kongreso. Partoprenas ĝin Wolf Krueger, ILERA-prezidanto. Evidentiĝas tamen, ke vizitanoj ne povas en Kubo starigi sian propran radiostacion, sed kiel li atentigis – „ĉiam estas oportuno uzi kluban stacion”. Povas esti, ke iuj bonŝanculoj havos la kontakton! Nu, la plej freŝa numero de „ILERA-Bulteno” ankaŭ referencas al la pasintjara UK en Gotenburgo, atentigante nome, ke ĝia membro d-ro Imre Ferencz (HA1UD) troviĝas inter la novaj Honoraj Membroj de UEA. Krome ni ekscias, ke d-ro Ferencz estas la fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj ankaŭ de la hungara sekcio de Internacia Fervojista Radioamatora Asocio. Oni evidente mencias liajn funkciojn en UMEA, ankaŭ la fakton, ke li estas inter la redaktantaro de „Medicina Internacia Revuo”. Kaj ĝuste nun venas tempo konfirmi la ricevon de ĝia lasta numero, kies ĉefredaktoro de jam 10 jaroj estas doktoro Wlodzimierz Opoka. Gratulon! Ĉi-foje la periodaĵo alportas plurajn kolorajn fotojn, kiuj pridokumentas la 14-an Internacian Medicinan E-Konferencon en Rumanio. Pri ĝi siatempe en nia programo mi interparolis kun d-ro Hideki HARADA. Ĉi-foje li estas aŭtoro de la fotoj. Pri la konferenco aliflanke raportas la prezidanto de la Oradea E-Asocio, Viktor Budahozy. Sed ĉi-foje la numero alportas ankaŭ multajn fakajn kontribuojn por ĉiuspecaj medicinistoj, kiel „Apliko de kalciaj antagonistoj en pacienctoj kun arteria hipertensio” aŭ „Lasera terapio de hemoragia febro kun rena sindromo”. Per la kovrila alvoko „MIR” atentigas pri atendo de pliaj fakaj artikoloj el Ĉinio kaj en la nomo de UMEA invitas ĉiujn medicinistojn, precipe UMEA-membrojn partopreni la jarkunvenon de UMEA dum la Universala Kongreso en Pekino.
Apartan alrigardon al la E-movado en Ĉinio ricevas en marto la legantoj de „La Revuo Orienta”. Pluraj artikoloj kiel „Okazis la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto”, „Kion faras ĉinaj esperantistoj por la UK?”, „40-jariĝos Esperanto-elsendoj” , „Zamenhof Festo kaj dua Triloka Kunloĝado”, „Aktivado en Liaoning historie kaj nun” kaj „Esperanto literaturo. Nia amata ĉevaleto galopas en Ĉinio” proksimigas la nunjaran kongreslandon. La raporto pri la vintra renkontiĝo en Vjetnamio reliefigas la inaŭguron de la trilandaj kontaktoj inter esperanto-junuloj. Kaj Tacuo Huĝimoto pere de „Monata podieto” eksplikas kelkajn interesajn ideojn pri japana eduko publika kaj privata.
Tacuo Huĝimoto aperas surfote ankaŭ en la marta numero de „Nova Vojo” dokumentanta ia. la Sacebunan Feston. Mi ne povas malkaŝi, ke multas fotoj provizitaj per spritaj komentoj, kiuj dokumentas mian partoprenon en ĝi. Nu, aparta honoro estas por mi la aperigo de mia salutmesaĝo direktita al la partoprenintoj de tiu ĉi grandioza festo. Tamen iom surprize mi konstatis la aperigon de laŭvica fragmento de mia prelego pri Pollando en Esperanto kaj la japana traduko. Tiun prelegon mi prezentis dum mia aŭtuna vizito en Japanipo. Mi ĝojas do legi tutapude la impresojn pri tiu vizito de mia ĉina kolegino Yu Jianchao. Se iu ŝatus diri, ke mi troigas pri miaj impresoj rilate al la eksterordinaraj japanaj vizitoj, al tiu mi ja devus rekomendi la retrorigardajn impresojn de alia polino, Małgosia Mayer, kiu pasintjare havis la bonŝancon esti plursemajna gasto de Oomoto. Ĝuste la marta numero de „Nova Vojo” enhavas ŝiajn impresojn.
Barbara PIETRZAK