• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 26.08.2008
Poiome finiĝas la someraj tagoj kaj ankaŭ ni revenas al la kutima kadra programo.  Verdire ne multas ankoraŭ aktualaj E-periodaĵoj, sed ja ni ŝuldas la enrigardon de kelkaj, kiuj ne povis esti - pro tempomanko - traktitaj pli frue. Jam en la unuaj tagoj de julio venis la tiumonata numero de “La Revuo Orienta”, en kiu JEI-organo kvazaŭ antaŭpreparis sin al la jubilea UK-o en Roterdamo per speciala kontribuo de MORIWAKI Yasumasa. Lia artikolo pri la interinfluoj inter Japanio kaj Nederlando liveras multajn interesajn detalojn kaj ebligas memorigi la historion de la malfermiĝo de Japanio al la mondo en Edo-epoko, en kiu komercemaj nederlandanoj venkis la rivaladon kun kristanigemaj portugaloj, kies agado estis malpermesita kaj misiitoj ekzilitaj. Kiel evidentiĝas, kaj pri tio atentigas la aŭtoro,  la amikaj rilatoj kun nederlandanoj i.a. speguliĝis en la japana lingvo, en kiu eĥas kelkaj originaj nederlandaj vortoj. Malgraŭ iom amara  epizodo ligita kun la 2-a mondmilito, kiam japanaj trupoj atakis nederlandajn soldatojn en la nederlanda eksterlanda kolonio, Indonezio ŝajnas,  ke en la japana socio firmas la konscio pri amika rilato inter ambaŭ landoj. Tion i.a. atestas poŝtmarko eldonita en Japanio antaŭ 8 jaroj por la 400-jariĝo de la reciprokaj rilatoj.
Referencan malrekte al la jubileanta UEA artikolon aperigas ĉi-numere ankaŭ TSUDA Masao skribante pri la ligoj de la patro de UEA-fondinto Ferdinand Hodler kun la balkana urbo Mostar. Kompreneble en la julia numero de japanaj esperantistoj ne mankas primovadaj informoj.  I.a. ni ekscias, ke la nunjara Japana Kongreso traktos la temon “Rolo de lingvoj en kultura diverseco – okaze de la internacia jaro de lingvoj”. Mi mem kun intereso notas, ke JEI eldonis borŝurserion “Fronte” informantan pri la principoj kaj praktikoj de la E-movado por la interna kaj ekstera uzo. La raportaj fotoj i.a. ligas al la “La Tago de Esperanto” okazinta en Japanio meze de julio.
La julian numeron de JEI-organo inaŭguras la artikolo de NGUYEN Xuan Thu pri “Esperanto: pontlingvo, tradicio kaj nacia identeco”. Temo proksima kaj relative bone konata al ĉiu esperantisto. Tamen  la artikolo de la vjetnama aŭtoro liveras kelkajn apartajn facetojn ĝuste laŭ la vjetnama vidpunkto. Jen pozitiva konkludo: pro la fakto, ke vjetnamanoj uzas la latinan skribmanieron - laŭ la aŭtoro - la korekta prononcado de E-o kreas por ili neniun problemon. La negativa? Mezaj vjetnamanoj pro la rezigno pri ĉindevenaj ideogramoj ne plu povas kompreni malnovajn vjetnamajn tekstojn. Lia konkludo tekstas: “lingvo, skribo, tradicio, kulturo formas unikan tutaĵon, kaj ĉiu provo ŝanĝi ĝin rezultigas katastrofon”.
Pri alia katastrofo  minacanta al la tuta mondo en la >Monata Podieto< siajn opiniojn dividas KAWAI Yuka skribante pri la problemo, kiun la homaro frontos en ĉiam pli signifa grado:  manko de nutraĵoj.
Manko de nutraĵoj, genetike modifitaj nutraĵoj kaj produktoj, jen temoj vigle interesantaj nin ĉiujn. Pri ili i.a. nur antaŭ kelkaj tagoj mi havis la okazon gvidi la interbabiladon dum la konversacia kurso en la franca Plouzek, dum la famiĝintaj jam tieaj E-Renkontiĝoj. Kiel iun el la fontmaterialoj por tiu ĉi temo mi traktis la interparolon kun Marie-Monique Robin, kiu sub la titolo “OGM estas la plej granda artifiko de la agrokulturo” aperis dulingve: france kaj esperante en la lasta numero de “Gazeto ESPERANTO”.  Sed ankaŭ ĉi tiu periodaĵo de la esperantista grupo el Le Mans  atinginta nin meze de julio frontpaĝe referencas al nia 100-jariĝinta UEA. Jen prezentante fote la aktualan UEA-estraron, jen la foton de juna UEA-fondinto Hector Hodler. Ĉi-numere la historiaj retrorigardoj rilatas, cetere same kiel en la antaŭaj numeroj,  al la lokaj aktivadoj kaj historiaj datoj en la esperantista grupo de la departemento Sarthe. Ĉi-foje temas pri aparta konsidero de ĝia monatrevuo “Sarta Stelo” aperinta en la 1908-a jaro.
Konforme al la redakta premiso la enhavo de “Gazeto ESPERANTO” dulingve spegulas diversajn facetojn de la komunikado en la mondo kun aparta konsidero de Francio kaj ankaŭ aktivadojn ligitajn kun la civitana eduko. Ĉi-lastaj estas bonaj ekzemploj de tio,  kiel tiu ĉi-cele povas servi Esperanto, Esperanto-staĝoj, lecionoj, informoj, budoj, vizitoj. Ĉi-numere kiel pruvo ĉi-rilata servas i.a. la raporto pri la vizito en Le Mans de juna bjalistokano, Przemek. Aldonendas, ke tiu vizito estis nur unu inter pluraj, kiujn li havis la okazon efektivigi dum sia kelkmonata eŭropa volontulado en Francio.  Al alia vizito, multe pli frua,  lige kun la gvidita staĝo en Le Mans fare de Claude Piron, ligas la teksto de eta novelo, kiu kreiĝis tiam,  kiel staĝo-frukto kaj kiun nun aperigis la redakcio. “Gazeto-n Esperanto” inaŭguras reference al la 100-jariĝanta UEA la unua paĝo, fermas ĝin per la lastaj paĝoj humorplena felietono de Louis Beaucaire “Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA” el la 1974-a,  aperinta  en lia “El la vivo de bervala sentaŭgulo”. Perdinte nenion el sia spica humorsento ĝi lasas tamen nostalgian senton rilate al la epoko, kiam onia revo estis skribmaŝino, alivorte tajpilo kun supersignoj.
Eĉ se ne onia tiam revo,  evidente tio estis revo ĵurnalista. Ja tiun periodon bone memoras ĉiuj redaktoroj de nia E-redakcio. Nun E-ĵurnalistoj disponas pri la plej modernaj laborrimedoj. Esperantistaj nun ja ankaŭ pri sia renaskiĝinta organizo, TEĴA. Ĉio ĉi dank’ al la ĵurnalista kongreso, kiu fine de majo okazis en Vilnius kun senavara subteno de la litovaj aŭtoritatoj. Al ĝiaj debatoj, renkontiĝoj, prelegoj plurpaĝe referencas la maja-junia numero de „Litova Stelo”. Kvankam la ĵurnalista kongreso kaj la renaskiĝanta TEĴA estas grava nunjara evento ni ja devas samtempe danke noti la aperintajn bondezirojn lige kun la 100-jariĝo de UEA peritajn kaj de la estraro de Litova E-Asocio kaj redaktoro de „Litova Stelo”. 
En la „Litova Stelo” kiel kutime speguliĝas riĉe loka esperantista vivo. Do jen estas la okazo konatiĝi pli prokisme kun  jubilenata lige kun sia 65-jariĝo prezidanto de la E-klubo en Palanga – rakontanta pri sia vivesenco – arto, pri sia migro-ŝato ebliginta aŭtopete kombine kun Pasporta Servo konatiĝi kun multaj landoj. Alia jubileulo esperantista en la lasta „Litova Stelo” estas pastro Lionginas Vaičiulionis, de pli ol 30 jaroj ankaŭ esperantisto solenanta la 50-jariĝon de sia sacerdoteco. Sed ne sole e-istaj  aktivadoj speguliĝas ĉi-numere. Al la loko de Litovio en Eŭropo kaj al la figuro de konata litova arkeologo (tamen iam lerninta E-on) estas dediĉitaj laŭvicaj kontribuoj en la lasta numero de „Litova Stelo”.
Proksimiĝante al la fino de nia nunsemajna trarigardo ni danke konfirmu la ricevon de la junia numero de „Bulteno” de E-ista Klubo en Praha, kiu tradicie enhavas multajn literaturajn tradukaĵojn. Ĉi-numere ĝi  notas ankaŭ la forpasojn de aktoro kaj deklamisto,  en kies repertuaro troviĝis ankaŭ E-o, Radovan Lukavský. „Bulteno” ankoraŭfoje referencas al la  forpaso de poetino kaj tradukistino Zdenka Bergerová. Inter aliaj kontribuoj mian apartan atenton kaptis la rememora informo pri la forpasinta en majo brava polino,  Irena Sendlerova savinta el la varsovia getto ĉ. 2500 judajn infanojn.
Ankoraŭ unu periodaĵo nepre konfirmenda hodiaŭ estas la 66-a numero de „Informilo por interlingvistoj”. Tiu ĉi specializa periodaĵo kiel kutime riĉas per gravaj informoj pri eventoj kaj materialoj ligitaj kun la interlingvistikaj kaj esperantologiaj esploroj. La lastan „IpI” inaŭguras la biografiaj donitaĵoj de la teksto pri „Lastatempaj studoj pri E-o kaj interlingvistiko 2006”, kiuj aperis komplete en LPLP. Siajn interesajn spertojn pri la faka agado en Ĉeĥio, sed ne nur tie dividas esperantisto kaj teminologo Jan Werner. Krome la informoj rilatas i.a. al la libro de Wera Blanke „Kolekto pri terminologia agado en Esperanto”, E-o kiel unu el la lingvoj,  laŭ kiuj eblas filtrigi la serĉorezultojn ĉe guglo, la elektronika revuo „Lingva Kritiko”.  Inter riĉaj informoj pri novaj libroj aperintaj laste apartan mencion meritas la anglalingva eniciklopedio pri la originala literaturo de Esperanto aŭtorita de  Geoffrey Sutton, cetere jam aperinta sur nia merkato.