• Pollando invitas: Braniewo
  • 30.08.2008
Ĉi-semajne mi invitas vin, gesinjoroj al la distrikta urbo en la nord-okcidenta parto de la varmia-mazovia vojevodio kun pli ol 750-jara historio, Braniewo. Ĝi estis la unua ĉefurbo de Varmio kaj eĉ ĝis la 1772-a jaro la rezidejo de la varmiaj episkopoj. En la mezepoko Braniewo estis grava kultura,  ekonomia kaj kleriga centro. Sed la homa setliĝado komenciĝis tie ankoraŭ en la antaŭkristana epoko, kiam en la regiono loĝis diversaj prusaj triboj. La unuaj kristanigaj misioj evidentiĝis tie sensukcesaj. La novan religion enplantis nur teŭtonoj, kvankam ilia kristaniga misio daŭris pli ol 50 jarojn.
En la mezepoko Braniewo estis konsiderata kiel mara urbo rolante por la tuta Varmio kiel fenestro al la mondo,  perante en la tuta eksterlanda komerco de la regiono,  mem okupiĝante pri la lineksporto. Pri ĝia signifo atestas la fakto, ke meze de la 14-a jarcento Braniewo fariĝis membro de la fama asocio de la havenurboj, alivorte Hanso.
Dum la 13-jara milito por elŝiriĝi el la sub la  influo de teŭtonoj Braniewo aliĝis kiel unu el la plej aktivaj membroj al la Prusa Asocio. Sekve baze de la Toruna Pactraktato el la 1466 jaro la urbo kun la tuta Varmio ektroviĝis en Pollando. Bedaŭrinde malpliboniĝantaj naturkondiĉoj kaj konkurenco de flotoj el  Elblag kaj Królewiec kaŭzis, ke Braniewo-haveno tiuperiode perdis sian signifon.  Aliflanke ĝi fariĝis grava centro de la kultura kaj kleriga vivo por la tuta apudbalta regiono. Esence kontribuis al tio la venigitaj tien  en la 1565 jaro fare de kardinalo Stanisław Hozjusz jezuitoj. Ili establis tie sian kolegion kun gimnazio, diocezan seminarion kaj papan seminarion, dank’ al kiu Braniewo famiĝis internacie. Por la bezonoj de la klerigo kreiĝis presejo, kies agado inter la jaroj 1598-1773 nekontesteble influis la kulturan evoluon de Varmio, konservon kaj firmiĝon de la polaj lingvo kaj tradicioj en la regiono.
En la daŭro de la 17-jarcentaj svedaj militoj Braniewo estis grave damaĝita. La valoraj kolektoj de Colegium Hosianum rabitaj de svedoj fariĝis parto de la universitato en Upsalo. La ruinigita ekonomie urbo fine de la 17-a jarcento klopodis levi sin el la kadukperiodo, sed bedaŭrinde ĝi neniam reakiris brilon el la komenco de la sama jarcento. Sojle de la 18-a jarcento la urbon atendis nova serio de militoj kaj plagoj. Post kelka plukonstruo jarcentkomence  la ekonomia situacio de Braniewo,  sekve de la 7-jara milito,  denove malpliboniĝis. Ankaŭ politika situacio estis malfavora kaj la milito elmontris nur formalan apartenon de Varmio al Pollando. Fine de la 18-a jarcento post la dispartigo de Pollando kaj ligita kun tio forigo de limoj la ekonomia vigliĝo denove sentiĝis en Braniewo. Sed la novaj trafikvojoj  formiĝantaj meze de la 19-a jarcento, fervoja ligo inter Malbork kaj Królewiec kaŭzis,  ke Braniewo ne reakiris sian komercan signifon. Aliflanke denove kreskis la rolo de Braniewo kiel scienca centro.  Kvankam Colegium Hosianum estis likvidita en ĝia loko kreiĝis Gymnasium Academicum, sekve Liceo Hosianum, kiu kiel Reĝa Akademio funkciis eĉ ĝis la 1945-a jaro.  
Gravan impulson en la kulturkkleriga vivo de Braniewo alportis ankaŭ Varmia Historia Societo establita meze de la 19-a jarcento. Ĝi logis al sia agado elstarajn historiistojn kapablajn organizi sciencesplorojn kaj eldonagadon. La societo komencis kolekti librojn, muzeajn objektojn, objektojn arkeologiajn kaj botanikajn. Bedaŭrinde denove la milito  detruis tiujn ĉi trezorojn kaj la urbon mem. Rezulte de la 2-a mondmilito en la  1945-a jaro Braniewo estis 85-procente  detruita kaj prirabita de la sovetaj trupoj. La urboloĝantoj laŭ la ordono de la germanaj aŭtoritatoj estis evakuitaj aŭ transloĝigitaj al Germanujo baze de internaciaj traktatoj. Post la milito al Braniewo, kiu reakiris sian slavan nomon estis venigitaj novaj loĝantoj el la orientaj randregionoj de Pollando. Evidente la postmilititaj jaroj ne estis facilaj, longe sentiĝis stagno. Nur en la komenco de la 90-a jaroj estis entreprenitaj klopodoj revenigi al la urbo iaman, neripeteblan klimaton,  rekonstruante laŭvicajn kvartalojn de ĝia Malnovurba Kvartalo.   
Braniewo reakiras sian belon kaj turistojn atendas multaj vidindaĵoj. Unu el ili estas la loka baziliko de sankta Katarina, iu el la plej belaj preĝejoj de Varmio, konstruita sur la loko de la plej malnova varmia sanktejo. Forbruligita en la 1945-a jaro ĝi estis rekonstruita fine de la 80-aj jaroj.  Proksime de la preĝejo troviĝas la unusola saviĝinta fragmento de la episkopa kastelo el la 13-a jarcento. Apartan lokon havas en Braniewo la sanktejo-pilgrimejo, en kiu troviĝas la miraklofara pentraĵo de la Sankta Triunuo. Ĝia historio komenciĝis en julio de la 1626-a jaro dum  la pola-sveda milito. Iutage tri svedaj soldatoj ekvidinte surarbe la  bildon de la s-ta Triunuo komencis distri sin pafante al ĝi, kvazaŭ al la torĉo. Kiam tri kugloj trafis la bildon el la kreiĝintaj truoj verŝiĝis likvaĵo sangosimila. La eventon konfirmis  fidindaj depozicianoj same flake de la urboloĝantoj, kiel ankaŭ flanke de la  sveda armeo.
La informo rapide disvastiĝis tra la regiono atinginte la garnizonantan proksime al Braniewo reĝon Władysław, pli postan reĝon de Pollando, kiu ordonis alporti la bildon. Laŭ lia deziro ĝi estis lokita en la Reĝa Kastelo en Varsovio.  Dume en Braniewo oni faris la bildokopion kaj al ĝi  pilgrimis ĉiam pli multaj piuloj. En la 1631 jezuitoj konstruigis tie etan kapelon, kiu tridek jarojn pli poste estis vastigita. Laŭ peto de jezuitoj la miraklofara bildo post 40 jaroj revenis el Varsovio al la  novkonstruita kapelo. Multis ĉi-loke miraklaj resaniĝoj, la sanktejon senĉese celis  procesioj kaj pilgrimantoj. Komence de la 18-a jarcento oni elkonstruis en ĝia loko preĝejon kaj unu jarcenton pli poste kreiĝis apude klostro. Post la 1945 venintaj ĉi tien polaj monakoj rekonstruis la preĝejon post la militdetruoj, kvankam valoras noti,  ke ĝi estas unu el du preĝejoj   transdaŭrintaj la militagadojn  kun ĉiuj altaroj, oregeno kaj aliaj historiaj objektoj.