• Pollando invitas: Brzeg
  • 06.09.2008
Ĉi-semajne mi invitas vin, gesinjoroj al unu el la plej malnovaj kaj unu el la plej belaj urboj de Silezio, Brzeg. La unua informo pri la ekzistinta fiŝkaptista-komerca setlejo en la loko de la urbo >Wissoke Brzegh< troviĝas en dokumento el la 1234-a jaro. Ĝian transformiĝon en urbon favoris situo ĉe la kruciĝo  de itineroj ligantaj - laŭ kontinentaj kaj akvo-vojoj - la plej gravajn centrojn de la mezepoka Silezio kun la najbaraj landoj. La fondodokumenton de Brzeg subskribis la vroclava princo Henriko la 3-a kaj ĝiaj difinoj daŭre estas deĉifreblaj en la konstruplano de ĝia plej malnova urboparto.  Aldonendas, ke lime de la 13-a kaj 14-a jarcento instaliĝis en Brzeg multaj monakordenoj riĉigante la urban konstrusubstancon  per siaj preĝejoj kaj klostroj.
La plej brila periodo en la urbohistorio nedisigeble liĝigas kun la regado de Piast-oj, la unua pola reĝa dinastio. Sub ilia regado Brzeg prosperis kiel la ĉefa urbo de la princolandeto.  Neforgesebla estas i.a. la kultura mecenateco de princo Ludoviko la 1-a konstruiginta meze de la 14-a jarcento kastelon,  ĉe kiu kreiĝis kolegia preĝejo de sankta Jadwiga, kiun li provizis per riĉa librokolekto. Kiel kuriozaĵon ni aldonu, ke dank’ al Ludoviko la 1-a okazis sur la polaj teritorioj la unuaj arkeologiaj esploroj. La  teritorio de la princolando ampleksis ne sole la urbon Brzeg, sed ankaŭ  ĉirkaŭprenis la aliajn, kiel Lubin, Chojnów, Oława, Kluczbork, Byczyna, Wołczyn, Niemcze, Strzelin. Tamen meze de la 15-a jarcento la princolando perdas kelkajn teritoriojn kaj Brzeg spertas la periodon de la ekonomia regreso. Tio estis nur portempa periodo, ĉar en la 16-a jarcento dum la regado de Jerzy la 1-a Brzeg reakiras sian rangon kaj laŭvicaj regantoj,  Frederiko la 2-a kaj Jerzy la 2-a multon faris por  arkitektura kaj kultura disfloro de Brzeg. Dank’ al Jerzy la 2-a la princa kastelo estis alikonstruita en renesanca stilo, super  kio laboris venigitaj el Italio  arkitektoj. Ili ankaŭ ĝifunde alikonstruis la urbodomon damaĝitan de incendio.  La princo favoris kulturon kaj sciencon,  pri kio atestis la establita de li Gymnasium Illustre Bregense, nomata pli poste Piast-dinastia Gimnazio. En la 16-a jarcento Brzeg rolis tamen ankaŭ kiel  vigla komerca centro, en kiu estis okazantaj famaj brutarfoiroj kaj por bestoj pelitaj el la randregionoj de la Respubliko venadis komercistoj el la tuta Germanujo. Kvankam dum la 30-jara milito Brzeg ne estis konkerita de la sieĝantaj ĝin svedaj trupoj tamen la milito malfavore infuis la situacion de la princolando kaj de la urbo. La 1675-a jaro signais apartan momenton. Tiujare mortas pro variolo en la aĝo de apenaŭ 15 jaroj princo Jerzy la 4-a Wilhelm. Li estis la lasta vira reprezentanto de  pli ol 700 jarojn reganta Piast-dinastio,  dank’  al kiu kreiĝis la pola ŝtato,  kiu donis al Pollando 24 reĝojn kaj 123 princojn.
Post la morto de la lasta piastdinastia princo Brzeg kaj la tuta princolando  eniras la konsiston de la aŭstra monarkio.  Dum la regado de Habsburgoj oni klopodas reenkonduki katolikismon forigitan de Ludoviko la 1-a. La lokon de la forigitaj antaŭe ordenoj prenas jezuitoj kaj kapucenoj, kiuj  riĉigas la urbon per novaj klostraj kaj preĝejaj konstruaĵoj.
Bedaŭrinde meze de la 18-a jarcento Brzeg sieĝata de la trupoj de la prusa reĝo Frederiko la 2-a estas  grave ruinigita kaj baldaŭ kun la tuta Silezio falas sub la prusan regadon. Ĝi fariĝas urbo distrikta kun la garnizonantaj milittrupoj. Oni plukonstruis fortikaĵojn. Baldaŭ verdire ili estas forigitaj,  post kiam komence de la 19-a jarcento Brzeg estis siavice konkerita de la napoleonaj trupoj. En la loko de fortikaĵoj kreiĝas promenejoj, parkoj. La urbon meze de la 19-a jarcento atingas fervojo. Sed la rango de Brzeg ne superas la lokan signifon. Denovan prosperiodon Brzeg travivas lime de la 19-a kaj 20-a jarcento. Tre baldaŭ ĝi tamen frontos la plej grandajn detruojn en sia historio lige kun la 2-a mondmilito, post kies  fino Brzeg revenas al Pollando, sed eĉ ĝis la 1992-a jaro garnizonos en ĝi la sovetaj trupoj. La limperiodo de la 80-aj kaj 90-aj jaroj inaŭĝuris ankaŭ en Brzeg – nunjare festinta la 760-an jubileon de sia kreiĝo - reĝimajn kaj ekonomiajn transformiĝojn.  
Eĉ se la brilo de Brzeg apartenas al la pasinteco en la urbo facilas deĉifri ĝin pro multaj valoraj vidindaĵoj. Inter ili apartan atenton meritas Kastelo de Sileziaj Piastoj, difinata la Silezia Vavelo (alude al la reĝa kastelo en Krakovo) kreiĝinta en la loko de la gotika fortresa kastelo. Ĝi estis ĉirkaŭita per foso,  urbofortikaĵoj kaj rolis ekde la 1311-a,  kiam kreiĝis la Princolando de Brzeg,  kiel princa rezidejo.
Ĝia renesancstila alikonstruo okazis sub la gvido de italaj arkitektoj: Jakub kaj Franciszek Parra, Bernard Niuron.  Kiam en la 1741-a jaro laŭ ordono de Frederiko la 2-a Brzeg estis  bombardita,  ruinigita estis ankaŭ la kastelo. Ĝi estis ne sole detruita, sed ankaŭ prirabita de ĉiuj valoraj objektoj kaj en ĝiaj internoj estis aranĝita drinkgastejo kaj staplejoj.
Kvankam jam komence de la 20-a jarcento oni entreprenis rekonstrulaborojn ili estis efektivigitaj laŭ tre modesta skalo. Nur en la jaroj 1966-1990 okazis la ĝisfunda rekonstruo de la kastelo kaj estis rekreita ĝia origina konstruplano.  Konserviĝis riĉe skulptita fasado de la pordokonstruaĵo, kalkulta al la plej pompaj renesancaj konstruaĵoj ne nur en Pollando, sed entute  en la Centra Eŭropo. Estis rekonstruita la kastelkorto kun trietaĝaj galerioj kaj estis rekreita ĉe la suda kaj orienta kastelaloj renesanca ĝardeno.  Nun en la kastelaj internoj sian sidejon havas Muzeo de la Sileziaj Piastoj.
Nepre vizitinda estas la kastela preĝejo de sankta Jadwiga, kiu en la 16-a jarcento estis alikonstruita kiel maŭzoleo de la  piast-dinastiaj princoj el la familibranĉo reganta super Legnica kaj Brzeg. En la preĝeja kripto konserviĝis 22 kupraj kaj zinkaj sarkofagoj kun la korpaj restaĵoj de la piastdinastiaj regantoj. La sarkofagoj el la 16-a kaj 17-a jarcentoj apartenas al la fajnaj majstroverkoj de la sepultoarto. Parto de ili estas ekzpoziciataj en la kastela muzeo.
Ne malpli interesa estas trinava gotika baziliko dediĉita al sankta Nikolao el la limperiodo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Menciindaj estas en ĝi burĝaj epitafoj, gotika triptiko el la 1500 kaj superbaj gotikaj polikromiaĵoj. Ĝuste ili inaŭguras   la turisman itineron spure de Brzeg-polikromiaĵoj, kondukantan ankaŭ tra la najbaraj loĝlokoj.
Vizitinda estas ankaŭ la renesanca urbodomo, la verko de la jam menciita Jakub Parra sur la vasta foirplaco. Aparte vidindaj estas en ĝi du antikvecaj salonoj, la tn. volba kaj konsilista,  kiujn dumsemajne eblas viziti senĝene. Aldone sabate ĉirkaŭ la 14-a la ŝlosilgardisto ebligas admiri la urbopanoramon de la urbodoma turo.
Sed Brzeg logas ankaŭ per siaj  multaj parkoj kaj verdaĵpromenejoj, kies surfaco egalas al ĉ. 120 hektaroj. Surkreskas ilin ĉ. 150 arbo- kaj arbustospecioj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio kaj la Norda Ameriko.