• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 09.09.2008

Ĉi-semajne ni komencu nian trarigardon per periodaĵoj de la landaj movadoj, kiuj en la lasta periodo atingis la redakcion. Inter ili troviĝas la julia/aŭgusta revuo de Itala E-Asocio “L’Esperanto”. Kiel skribas en la redakacia enkonduko Pier Luigi Cinquantini – “Jen la somera numero de la revuo, kiun vi ricevos espereble antaŭ ol finiĝu la varma sezono”. Nu, la varma sezono – laŭ niaj informoj pludaŭras en Italujo kaj eĉ en Pollando, sed aliflanke mi certas,  ke tiu ĉi numero – konforme al la deziro de la redaktoro -  atingis ĉiujn italajn esperantistojn antaŭ la itala nacia kongreso,  okazinta antaŭ kelka tempo en Grosetto, pri kio la revuo informas aperigante ĝian programon. La redaktoro lakone superrigardas enkonduke la revuenhavon tiel, ke eĉ ne konante la italan (ja la revuo estas dulingva),  eblas bone orientiĝi pri ĝia enhavo. Kaj komence de  la lasta revunumero ni trovas vere interesajn kontribuojn. Inaŭguras ilin la itallingva intervjuo kun Nino Vessella, kiun eble unuj memoras el la roterdama Esperantologia Konferenco kaj la aliaj pro lia deĵora partopreno ĉe la lastkongresa Afrika Budo. Ĉi-lasta deĵorado ligiĝas kun lia porafrika engaĝiĝo,  en kiu li utiligas ankaŭ la IL-on.  Nino Vessella, eksperto pri la svahila, kies vortaron li prilaboris, instruisto de la angla en tiu ĉi interparolo proksimigas la aktivadojn de la establita de si asocio Changamano, celita helpi al afrikaj infanoj, ĉefe en Tanzanio, kie li ankaŭ klopodas disvastigi Esperanton. Lige kun la agado de la asocio Changamano la redaktoro alvokas la legantojn per malmultaj eŭroj ebligi la instruiĝon de la tanzaniaj infanoj kaj per kelkaj kromaj plibonigi la vivsituacion de tuta afrika familio.
Alian karakteron havas la laŭvica itallingva interparolo, ĉi-foje kun Mario Miliucci, itala aktoro fascinita per la figuro de d-ro Ludoviko Zamenhof, kaj  prilaborinta specialan spektaklon “Doktoro Esperanto” favore akceptitan  ne sole de la esperantista publiko.  En la numero ni trovas laŭvican kontribuon de Renato Corsetti favore al bona lingvo, alivorte al la praktiko uzi esprimmanierojn baze de E-vortoj. Evidente temas pri referenco al Claude Piron kaj cito de iuj el la ekzemploj pri kreema uzo de la lingvo fare de diverslandaj esperantistoj, ekzemploj kolektitaj de Piron kaj aperigitaj en lia fama “Bona Lingvo”.
En multaj numeroj Daniele Binaghi recenzis pli aŭ malpli severe diversajn retpaĝojn, ĉi-foje li konsilas kiel plibonigi siajn hejmpaĝojn. La julia/aŭgusta “L’Esperanto” enhavas ankaŭ tre interesajn raportojn pri du aranĝoj,  kvankam kun malsama karaktero. Mi bedaŭras, ke nur tiom malfrue ni ekscias pri maja - ŝajne tre interesa kaj espereble fruktoporta por la estonto - internacia kunveno en Bolonjo pri  “Multkultureco kaj plurlingveco en Eŭropo” kun altgradaj protektantoj kaj alta nivelo de la kontribuoj. La alia interesa raporto koncernas la rendevuo-staĝon de astronomi-ŝatantoj en la itala Blera. Kiel certigas la aŭtoro Aleksander Mikishev estas jam sciate, ke astronomi-ŝatantoj venontjare denove staĝos en Italio. La literturŝatantoj trovas ĉi-numere krome analizon el sub la plumo de Nicolino Rossi pri “La princo” de Machiavelli tradukita en E-on fare de Carlo Minnaja. Fakte temas pri la unua parto de la analizo. Tiuj, kiuj scias kiom malfacilas logi al la organiza movado,  povas esti inspiritaj pri eta raporto sur la junularaj paĝoj pri EsperanTago, kiu kunvenigis en Bolonjo – ĉi-foje en junio - freŝbakitajn esperantistojn, kiuj lernis  aŭtodidakte aŭ rete kaj ne havis ankoraŭ la eblecojn prakitki la lingvon.
La tria nunjara numero de “Zagreba Esperantisto” venis ankoraŭ dum la somerpleno kaj plurpaĝe ĝi retrorigardas, resumas kaj pripensas la pompan solenaĵon en la zagreba koncertejo “Vatroslav Lisinski” omaĝe al la 100-jariĝo de la kroata E-movado. Multaj fotoj, multaj opiniesprimoj – en prema plimulto ne tro favoraj, por ne diri rekte kritikaj. Tiu ĉi laŭpremise animleva solenaĵo okazis fine de majo, kelkajn tagojn pli frue en Zagrebo gastis d-ro Detlev Blanke,  kadre de la oficiala kunlabora kontrakto inter la zagreba universitato kaj la berlina Humbold Universitato. Speciala raporto informas pri liaj prelegoj en la germana, kaj ankaŭ en la Il-o en la akademia medio kaj en e-istaj rondoj. Plurpaĝe eĥas en “Zagreba Esperantisto” unu el la plej gravaj eventoj de la nuna jaro, eblas jam diri  la historia - nome Ĵurnalista Kongreso en Vilno. Kompreneble ne mankas mencioj pri la kontribuo de kroataj E-ĵurnalistoj al la kongresa trapaso. Inter multaj aliaj raportoj pri diversaj aktivadoj ĉi-numere ni trovas eĉ tri raportojn kunlige kun Pollando. Pri IFEF-kongreso en Poznano (la aŭtoro Zlatko Hinšt krome informas pri aktivecoj de la kroata FEA), pri la ĉirkaŭmonda vojaĝo de Esperantotur, pri kio raportas Andrzej Grzębowski. Detala  estas la raporto pri la inaŭguro de la itinero de  la trajno “Zamenhof”.  Formetante tiun ĉi numeron de “Zagreba Esperantisto” mi atentigu pri la atenton kapta artikolo riĉe fote ilustrita pri “Kroataj radikoj de brazilaj esperantistoj”.
Inter aliaj E-periodaĵoj, kiuj estas movadaj organoj – troviĝantaj apud la komputilklavaro ni menciu la aŭgustan/septembran numeron de “La Revuo Orienta”. Sur la enkondukaj,  klerigaj paĝoj de  JEI-organo gastas hungara esperantisto, intime ligita kun “Juna Amiko”, Géza Kurcz, kiu rakontas pri sia esperantistiĝo kaj ideoj ligitaj kun la lingvo Esperanto kreita de Zamenhof “por etendi amikan manon sendistinge al la tuta mondo”. Aparta artikolo proksimigas la E-movadon en Japanio, informante pri ĝiaj 8 E-Ligoj kaj  prezentante la raporton pri la lastaj 4 regionaj kongresoj. Ne mankas artikoloj japanaj kun E-resumoj – kiel pri filatelo riĉiginta vivon aŭ pri familio Asakaŭa, kies tombŝtono en la jokohama templo Sôĵi-ĵi enhavas e-tekston. Plimulton de la revuo okupas tamen “Jarlibro de E-movado 2007” kun nacilingvaj informoj pri unuopaj ligoj, kluboj, rondoj, societoj, financaj raportoj ka. Kiel ĉiam la numeron akompanas riĉa fota galerio kaj originala kovrilpaĝo, ĉi-foje prezentanta la pentraĵon de KAMAMURA Kiuja “Blanka Kolombo” inspirita de birdo renkontita dum lia vizito en Madrido.
Multajn interesajn enhavojn entenas la lasta, junia numero de “Literatura Foiro” kaj en ĝia komenco eseo de Carlo Minnaja “Duonjarcenton “Esperanta Antologio”. La aŭtoro ne sole listigas historie la ĝisnunajn antologiojn, sed ankaŭ mallonge karakterizas ilian enhavon. Pledante por la eldono de la laŭvica (la tria – post tiu de Grabowski kaj Auld) Minnaja prave atentigas, ke “la lingvo krom esti komunikilo estas identigilo kaj kulturan identigon peras komuna bazo,  peras literatura korpuso, kiu estas referenco por ĉiuj”. Kaj konklude: “Pasis duonjarcento de la unua eldono de la “Antologio” kaj kvaronjarcento de la dua. Jam temp’ està, ke ni havu trian ĝisdatigitan eldonon laŭ la sama principo: esperantistoj rekonas sin en la lingvo, la lingvo rekonas sin en la uzado kaj en la verkaro, la verkaro havas stilan modelon en la literaturo, la literaturo havas plej altan pinton en la poezio.  Nepras do poezia antologio, kiu sekvu la evoluon de la popolo”. – fino de la citaĵo.
Eĉ se estas tiel,  kiel skribas Carlo Minnaja, ke “la literaturo havas plej altan pinton en la poezio”,   ja al la literatura ĝenro apartenas ankau tradukado, kvankam ŝajnas al mi, ke ĝi lastatempe estas traktata en nia komunumo iom vicpatrine. Interese estas do trovi en ĉi tiu numero de “Literatura Foiro” kontribuon pri tradukarto, nome “Naciaj literaturoj kaj esperato kiel literatura medio”, kiun aŭtoras Zlatoje Martinov.  Origine ĝi estis destinita por la ĵurnalista kongreso en Vilius,  pri kio cetere la “Foiro” aparte raportas. Pri traduka ĝenro komentarias krome Franz-Georg Rössler reference al la samtema felietono de Giorgio Silfer el la pasintjara oktobra numero,  kiun ni traktis jam siatempe,  pri muzika sentemo por la tradukarto, aparte poezia.
Ni komencis nian trarigardon  per la itala “L’ esperanto”,  en kiu aperis la unua parto de analizo de Nicolino Rossi marĝene de la E-traduko de la “Princo”. En la “Literatura Foiro” la sama aŭtoro regalas la leganton per siaj rezonadoj ĉirkaŭ la fama itala poeto Francesco Petrarca. Revenante al la tereno de la esperantlingva kreado kun intereso mi bonvenigis la recenzon  de Marie-France Conde Rey pri “Groteskaj Dialogoj” de Zora Heide. Jen nur kelkaj el interesaj kaj legindaj kontribuoj en la lasta “Literatura Forio”.
Fine mi konfirmu la ricevon de la 6-a numero de la bulteno de Afrika Komisiono de UEA - “Esperanto en Afriko”, en kiu apartan lokon trovas retrorigardo kaj raportoj pri la aŭgusta ILEI-Konferenco en Benino. Kontribuoj de afrikaj samideanoj evidente spegulas entuziasmon pro la unua tiom grava kaj ampleksa aranĝo en Afriko, sed ja elmontras ankaŭ tion, kio ne okazis kaj tamen estis atendata. Ekzemple kunsido de afrikaj esperantistoj kaj pritrakto de la strategio por antaŭenigi la movadon. Aliaj rimarkas simbolan emfazon de la plantita omaĝe oranĝujo, kiu kunkreskos kun la movado en Afriko, ankoraŭ ceteraj elstarigas tiujn facetojn,  kiuj kontribuis al ilia propra evoluo. Estas evidente, ke la Konferenco, la unua tiomskale internacia E-aranĝo en Afriko signas apartan etapon en la evoluo de la tuta afrika movado. Sed krome mian atenton kaptis la informoj  pri la aktivado en la unuopaj afrikaj landoj. Informoj el Benino, Niĝerio, Angolo kaj Burundio (kun 15 kluboj) vastigas la konojn pri klopodoj,  ĉiam pli efike verdigi Afrikon. Tiel do,  se eĉ la lasta bulteno estas, same kiel la antaŭaj,  modesta laŭaspekte,  ni povas ĝoji pri riĉaj informoj pri la tieaj aktivadoj, pri la laboro de la Afrika Oficejo de UEA.