• Pollando invitas: Zamość
  • 13.09.2008
Hodiaŭ ni proponas al vi viziti iun urbon Zamość, situantan en la sud-orienta parto de Pollando. Ĝi dum jarcentoj estis difinata kiel Perlo de la Renesanco aŭ kiel Padovo de la Nordo. Do, temas pri loko preskaŭ neimageble bela kaj samtempe eksterordinara. Nome Zamość estis konstriuta kiel ideala urbo–fortikaĵo, kiun neniam suksesis konkeri  kiu ajn malamiko. Sed, ĝi samtempe estas - kio pro ĝia fortikaĵa karaktero povas surprizi - loko famiĝinta en la tuta Eŭropo pro toleremo kaj bunto de konfesoj kaj nacioj, ĉar jam ekde komenco oni difinis ĝin „urbo malferma”.
Ĝia nomo – Zamość  deriviĝas de la familia nomo de ĝia fondinto,  pola hetmano kaj granda reĝa kanceliero,   Jan Zamoyski. Li establis urbon en la 1580-a jaro, en loko kie ĝis tiam troviĝis nenio. Projektis ĝin itala arkitekto, Bernardo Mornado. Substrekidas, ke li projektis same religiajn objektojn kiel ankaŭ palacon, alt-lernejon kaj ĉiujn defend-konstruaĵojn. Ĉu lia grandega laboro ankoraŭ hodiaŭ impresas? Sendispute. La centro de la Zamość - ĝia arkitektura aspekto kun ĉirkaŭ 120 monumentoj troviĝantaj ĉi tie estas opiniata unu el la plej valoraj lokoj laŭ la arta kaj historia vidpunktoj en la monda skalo. Sekve, komence de la 90-aj jaroj ĝi estis registrita sur la listo de la monda kultur-heredaĵo de UNESCO.
Kaj kion diri pri la historio de la urbo? Pro sia malfermiteco kaj beleco  Zamość logis elstarajn loĝantojn,  same homojn de politiko kiel artistojn,  polojn kaj eksterlandanojn. Ne plenaj 10 jarojn post sia establo Zamość fariĝis mozaiko de la enloĝantaj ĝin nacioj. Entute temis pri reprezentantoj de 12 plurkonfesiaj nacioj. La renesanca artkitekturo kaj unika karaktero de la urbo rapide logis reprezentantojn de laŭvicaj naciaj grupoj. Krom grekoj,  armenoj kaj  judoj loĝis ĉi tie hispanoj, angloj, skotoj, germanoj, italoj, nederlandanoj, turkoj kaj eĉ persoj. Dank’ al ili la urbo ricevis  neripeteblan karakteron. Eĉ la  bazaroj en Zamość havis tute alian karakteron ol en aliaj regionoj de Pollando, ĉar signife pli orientan.   Do, tute nature ĝi transformiĝis en gravan komercan centron, bone primastrumitan kaj aranĝitan. Ĝuste tra ĝi oni veturigis al Eŭropo grekajn vinojn, orientajn teksaĵojn, ledon, peltojn kaj eĉ turkajn ĉevalojn.     
   Sed, Zamość signifis ne nur komercon. La urbofondinto, Jan Zamoyski establis ankaŭ Altlernejon, la tn. Akamemion de Zamoyski-familio. Ĝiaj konstruaĵoj apartenas hodiaŭ al la plej malnovaj universitataj konstruaĵoj en Pollando. Ĝi estis establita jam 14 jarojn post la establo de la urbo kaj tiam estis la tria altlernejo en Pola Respubliko; du aliaj troviĝis en Krakovo kaj Wilno. Samtempe, oni aplikis en ĝi tre modernajn solvojn laŭ tiamaj kondiĉoj, ia. lernejo, presejo kaj eldonejo formis  unu institucion. Klerecon ricevis  ĉi tie la elito de 16- kaj 17-jarcenta Pollando: juristoj, kuracistoj, instruistoj kaj teologoj. Ĝi ankaŭ altigis  la lingvan kulturon de polaj potenculoj loĝantaj en la orientaj partoj de Pollando. Pri kio precize temas? Pri populariĝo de la turka lingvo!
 Sed, kiel ni menciis la urbo estis planita kaj fariĝis fama fortikaĵo - en la 16-a kaj 17-a jarcentoj - la plej moderna en Pollando. Hodiaŭ pri ĝia karaktero - krom multaj aliaj defendo-konstruaĵoj - memorigas grandegaj pordegoj, kiujn neniam suksesis konkeri kiu ajn malamiko, nek ukrainanoj nek svedoj komandataj de sia reĝo.
La iama centro de la urbo,  Granda Foirplaco, kiu  per sia aspekto similas al italaj foirplacoj plenumas la saman rolon ankaŭ hodiaŭ. Ĝian belecon reliefigas malnovaj brikdomoj, ankaŭ tiuj kun la armena karaktero -  buntkoloraj, riĉe ornamitaj.  Ili kaŭzas, ke la gastoj ricevas la  impreson troviĝi signife pli oriente de Eŭropo. Kaj tiun karakteron havas neniu alia urbo de Pollando