• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 16.09.2008
Post relative longa interrompo atingis nin la 2-a nunjara numero de “Kontakto”, kies temo ĉi-foje estas >Teknologioj kaj scienco<. Kiel atentigas la redaktoro, Paulo Moĵajev: “kelkaj artikoloj estos iom pli komplikaj lingve kaj enhave”.
Verdire mi mem stumblis tuj ĉe lia enkonduka artikolo, titolita “Serĉante la eternan movadon”,  ĉar  evidentiĝas ke tiel li decidis esperantlingve difini la demandon konatan al ĉiu mezgrade klera persono pri mekanismo latine difinata “perpetuum mobile”. Nu, evidente movado signifas ion alian – sufiĉas konsulti la difinojn de PIV -  kaj sendube pli komprenebla estus la uzo de  “eterna movilo”. Nome kiel perpetuum mobile estis difinita maŝino, kies funkciprincipoj, malakordaj kun la konataj fizikaj reguloj ebligus ĝian neliminigitan tempe, do eternan funkciadon. La aŭtoro prezentas en sia artikolo la historion de la klopodoj malkovri ĝin fine konstatante, ke – ni citu: “nun estas nerefutebla la fakto, ke ne eblas krei energion el nenio – do la revo pri la eterna movado estas nur revo”, kion mi korktu: >do la revo pri la eterne funkcianta mekanismo estas nur revo<.
Dume tamen ni mem estas la atestantoj de tio, ke multaj revoj aŭ revoj flegataj nur de malmultaj efektiviĝas. Al la du laŭvicaj ege interesaj kontribuoj en la lasta “Kontakto” sendube kalkuliĝas la artikolo de Aleksandro Galkin pri mallonga historio de komputilaj lingvoj, en kies fino la aŭtoro atentigas, keni citu: “Ĉu oni vere sukcesos krei la lingvon, per kiu komputilo povos solvi ajnan problemon nur laŭ ties difino – tio restas ankoraŭ granda demando. Sed ni povas esperi, ke en estonto la laboro de programisto pli kaj pli similos tiun de artisto, kiu ne plu programas, sed kreas…”.
La alia artikolo, kiun aŭtoras Steve Cobb el Usono estas ankoraŭ pli interesa, almenaŭ por mi persone. “Reto 2.0 kaj virtualaj movadoj” proksimigas nome la evoluon de retaj teknologioj kaj programoj, kiuj signife ŝanĝas la manieron uzi la reton de la pasiva al la interaktiva. La aŭtoro apartan atenton donas i.a. al  unu el la plej bonaj malfermakodaj enhavmastrumaj sistemoj >Drupalo<, kiujn jam utiligas kelkaj esperantaj retejoj, inter ili tejo.org, esperanto.info.
Se la ĵus meniciitaj vere interesaj, sed ja ankaŭ cerbumigaj artikoloj postulas kelkan digestotempon por ne tro komputilema leganto la interretaj servoj en Ĉinio estas verkitaj facillingve kaj ankaŭ klarigo pri la funkciado de klaku.net (ankaŭ utiliganta la programon Drupalo estas facile komprenebla). Se la leganto de “Kontakto” ne interesiĝas pri elektronikaj komuniksistemoj, kio ŝajnas iom malmulte verŝajna, la 2-a nunjara numero liveras informojn pri libro dediĉita al neordinaraj loĝantoj de la ukraina Jalto, inter kiuj estis kalkulita la aŭtoro de tiu teksto, Jefim Zajdman. Misterojn de kabalo klopodas prezenti al junaj TEJO-anoj rusa aŭtoro Konstantin Aleksandrov, pri parolantaj papagoj skribas kvazaŭ raporte Ĵenia Amis.  Kiel ni ekscias “Kontakto” en la nuna jaro planas aperigi ankoraŭ tri numerojn. La plej proksima estos dediĉita al “Edukado tra la mondo”, sekvos numero kun la ĉeftemo “Politikaj unioj – ĉu vere unecaj?”. La lasta por kiu eblas kontribui ĝis la 1-a de oktobro havos apartan jubilan karakteron “TEJO 70-jara”. La redaktoro atendas  kontribuojn: “kio estas TEJO por vi?,  Kiel vi eksciis pri TEJO kaj kion vi faras por ĝi aŭ volas fari? Kion donis al vi la aktivado en TEJO?  Kio estas la ĉefaj problemoj aŭ male atingoj kaj atutoj de tiu ĉi organizo?.
Krom la lasta numero de “Kontakto” la E-periodaĵoj ĉi-semajne ne abundas. Ni tamen havas la okazon konfirmi la  laŭvican numeron de “Turinĝia Luko” el Francio. Malgraŭ ĝia modesto mi ĉiam kun intereso legas la unupajn fragmentojn pri la historio de la loka E-ista Grupo verkitajn de Dominique Baron, kvankam kiel la leganto ekscias ne plu tiuj fragmentoj legeblos gazete, ĉar la aŭtoro eldonis la tutan historion libroforme. En la priparolata numero ĝi haltas je la 1936,  en kiu i.a. prlegcele al Tours venis Julio Baghy. Ĉi-numere oni krome referencas al historio, sed havanta nenion komunan kun la E-komunumo. Dank Emma nome memorigas la figuron de   la unua kaj lasta memproklaminta sin imperiestro de Usono kaj Jean Jacques Moreau finas sian raporton pri la aprila tandemvojaĝo al Nederlando.
La septembra “La Movado” el Japanio  nur kelkajn tekstojn aperigas esperantlingve. La plej aktuala estas tiu aperinta kadre de la rubriko “Kajero Libervola” pri la korea “Tago de Pioniro” okazinta fine de majo. La aŭtoro NAKAMITI Tamihiro ne sole priskribas la veturon de japanoj por tiu ĉi solenaĵo, sed ankau klarigas la signifon de la festo,  kies ĉefcelo estas koincide kun la korea instruista tago omaĝi kontribuojn de E-pioniroj por la evoluo de la movado. Kiel ni jam informis – reference al aliaj E-gazetoj - ĉi-jare temis pri la omaĝo de d-ro LEE Chong-Ha, sed eble plej kortuŝas la fakto ke tiun majan eventon ankoraŭ povis partopreni d-ro LEE Chong-Yeong, lanĉinto de la Tago antaŭ 9 jaroj. Kiel atentigis la raportinto d-ro LEE Chong-Yeong jam tiam aspektis sufiĉe malsana. Kiel sciate li forpasis komence de julio kaj la apuda paĝo estas plene dediĉita al lia memoro, menciante la aperintan laŭ lia iniciato “Historion por malfermi estontecon”,  esperantigitan libron pri la malfacilaj rilatoj inter la tri azaj landoj Japanio, Ĉinio, Koreio.  Krome “La Movado” aperigas la 5-an parton de la libera traduko de Tacuo Huĝimoto el la japana klasikaĵo “Rakontaro Genĝi”.
Finante nian ĉi-semajnan trarigardon mi  konfirmu ankoraŭ mallonge la ricevon de la somera numero de “Bazaro” el la rumana Kluĵo,  la pasintjaran numeron de “Venezuela Stelo”, la aŭgustan numeron de  “Informilo” de E-Societo en la finna Turku, kaj la lastan numeron de “Puraj Pulmoj”, kiu aperis i.a. kun informoj validaj por la roterdama kunsido de Taden, alivorte Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj.