• Trarigardo de la E-Gazetaro - 30.03.04
  • 30.03.2004



Jen mi ricevis la laŭvican numeron de MONATO en la 25-a jarkolekto de la revuo. Antaŭ nelonge mi menciis al vi artikolon de Zlatko Tišljar pri la eŭropa identeco. Ĉi-numere reagas al ĝi aŭstraliano Kep Enderby, kiu traktas la problemon eĉ pli vastskale. „La penoj de eŭropanoj forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn, kiuj identigus ilin malpli kiel britojn, francojn, germanojn ktp., kaj pli kiel eŭropanojn, estas aplaŭdindaj – skribas Enderby. – Mi deziras tamen, ke tio estu nur unua paŝo al kreo de reala sento, kiel Zamenhof mem diris, ke identeco estu ne nacia, sed homarana; ke iam aŭstralianoj, ĉinoj, japanoj, usonanoj, afrikanoj ktp. estu nur homoj, anoj de la homa raso, strebantaj pli efike protekti kaj progresigi la planedon kaj la homaron. (...) Alivorte: la homaro kreu por si novan senton de identeco: identeco, kiu superas triban aŭ nacian sentojn kaj kiu estu tutmonda” – postulas Enderby. Fakte la esperantistaro paŝeton post paŝeto realigas tiun ĉi celon, eĉ pretervole. Tamen kiom malproksima ĝi estas, tion scias neniu, kaj la aŭtoro de la artiokolo simple invitas al diskuto tiutema.
Samnumere Carlo Minnaja recenzas tre gravan, novan referenc-verkon en la internacia lingvo. Temas pri la „Konciza etimologia vortaro” de André Cherpillod. Ĝi estas impona atingaĵo, „entute la vortara laborego daŭris tridek jarojn. (...) En precize duonmilo da paĝoj troviĝas la historio de 15081 Esperanto-vortoj (...) Cherpillod instruas ne nur de kiu(j) lingvo(j) la vorto devenas, sed de kiu(j) lingvo(j), eventuale pralingvo(j) devenas ĝia radiko: do li ne haltas je la unuanivela etimo (ofte la latina), sed li retroiras al la greka (fakte helena), al la hebrea, al la hindeŭropa; kaj li montras kiel iu komuna radiko poste generis diversajn vortojn en la aliaj ‘filaj’ lingvoj. (...) Entute estas envolvitaj cent dek lingvoj, inkluzive de Volapuko en ĝia pli moderna versio de De Jong (ne mankas la versio de Schleyer, se malsama)”. La erudicia kaj praktika valoroj de ĉi tiu libro estas do netrotakseblaj.
Dum la Interreto fulmrapide konkeras la mondon, valoras rememori la pionirojn, kiuj strebis realigi same vastperspektivan revon pri aliro al la homa scio en la tempo, kiam ankoraŭ pri komputiloj eĉ revi estis malfacile. Roland Rotsaert prezentas la sorton de Mundaneum, impona bibliografia kolekto, kreita fine de la XIXa jarcento de Paul Otlet kaj Henri Lafontaine. La kreintoj „celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas”. La ampleksega kolekto da slipoj bedaŭrinde trapasis diversajn sortoturnojn kaj ne komplete transdaŭris ĝis nun. Ekde 1996, savite de Franclingva Komunumo de Belgio, ĝi havas sidejon en la belga urbo Mons. Kaj en la mondo oni pli bone konas ĝin malrekte, per parencaj elpensaĵoj de Otlet, nome la Universala Dekuma Klasifiko uzata en multaj bibliotekoj, kaj ankaŭ per la normigita biblioteka slipo.
SENNACIULO publikigas alvokon por la IN-fako „Emma” ĉe SAT. La aŭtorino de ĉi tiu alvoko, Dorothea Kaiser, atentigas, ke en SAT estas 321 inaj membroj, do ĉirkaŭ 32 elcentoj el la tuta membraro. Ŝi volas instigi ilin al pli aktiva sintenado. „IN-fako „Emma” helpu forigi la tradician rolon de inoj, kiuj difinas sin ankoraŭ nun sufiĉe ofte helpe de la viro – ŝi skribas. - IN-fako estu informejo por esperantistinoj ene kaj ekstere de SAT. (...) La IN-fako rompu tabuojn, ĝi finu antaŭjuĝojn, kiuj apartenas al la rubujo de la historio, se necesas, ankaŭ en SAT mem. La IN-fako devas esti unuavice politika, do fako en kiu ne temu pri trikado kaj kudrado, pri modogazetoj ktp., aŭ en kiu oni plu pensu, ke inoj faras nenion alian krom naski infanojn, kiel tio legeblas en NPIV. Sed kompreneble infanoj estas nia plej granda plezuro. La IN-fako „Emma” protestu laŭte kontraŭ belecfrenezo, pornografio, la misuzo de inoj kiel nurajn seksobjektojn, kontraŭ la kripligo de inoj, ja kontraŭ ia ajn diskriminacio de inoj en ĉiu sfero de la socio”. La flamecon de ĉi tiu alvoko iom mildigas rozoj, metitaj al la subo de la paĝo fare de la redaktoroj, kune kun la bondeziroj por la inoj lige kun ilia okamarta festo. Vane mi tamen strebas diveni, ĉu temas pri ordinara ĝentileco aŭ kaŝita polemik-formo.
LA MIGRANTO enhavas interalie ampleksan artikolon pri turismaj vidindaĵoj de Pollando, titolitan „Konatiĝo kun Polaj Naturamikaj Domoj”. Ni aparte ĝojas pri tio, ĉar en la plej proksima tempo la turisma temaro okupos pli gravan lokon en niaj disaŭdigoj ol ĝis nun.
En 2002 la organizo de polaj turistoj kaj naturamikoj, PTTK, oficiale membriĝis en la internacia naturamika federacio NAJ en Vieno. „Pro tio - oni legas en la artikolo - la eŭropaj naturamikoj subite povis elekti inter 145 naturamikaj domoj kaj 40 kampadejoj por restadi en Pollando. Ĉiajn informojn pri ĝi vi trovu en la pola gvidlibro, aĉetebla ĉe via landa naturamika movado en la angla aŭ germana lingvo. (...) La manĝoj estas por okcidentanoj tiom malmultekostaj, ke memkuiro nevaloras la penon kaj krome mankas la kuirejoj por memkuirado. La gastoj ankaŭ ne devas helpi kun la purigado de la domo kiel en diversaj aliaj landoj estas kutime”. La informojn el la gvidlibro kontrolis nederlanda naturamiko Peter van den Loos, kiu bicikle vizitis Pollandon. Lia raporto koncernas la veturadon tra okcidenta kaj suda parto de la lando. „Ne nur surprizaj estas la nomoj, ankaŭ la naturamikaj domoj mem estas tre diversaj – li rimarkas. - Foje la gastoj dormas en propraj dormsakoj sur malmolaj lignaj litoj, morgaŭ mi vidas supermolajn kun blankaj littukoj. Hodiaŭ mi ricevas manĝon tra luketo el simpla kuirejo, alifoje en manĝejo kun menukarto kaj servistino. Kompreneble ankaŭ la prezoj varias. De simpla tranoktejo por 4 ĝis 12 eŭroj po persono en dupersonaj ĉambroj, kaj en grandaj urboj eĉ pli”. La raporto enhavas ankaŭ impresojn pri polaj montaroj Karkonosze, Tatry kaj Beskidy.
NORDA GAZETO liveras plurajn informojn pri Esperanto-vivo en la norda parto de Francio. El la lasta numero oni povas ekscii ekzemple pri internacilingvaj faldfolioj riceveblaj pri la katedralo en Lille, pri nordfrancaj vent-muelejoj kaj pri la loko Villeneuve d’Ascq. En la periodaĵo oni tuŝas ankaŭ temon de danĝeroj ligitaj kun la lingvaj miskomprenoj. La redaktoro mencias aviadilajn katastrofojn „La usona televidkanalo NBC raportis pri 345 neklarigeblaj falfrakasiĝoj aŭ trudaj surteriĝoj okazigitaj de lingvaj problemoj de januaro 1988 ĝis junio 2000, kiuj trafis usondevenajn pilotojn – li skribas. – El tiuj akcidentoj 95 okazis en Usono kaj 250 en aliaj landoj. (...) La plej katastrofa akcidento de la aviadhistorio, en kiu en 1977 en Tenerifo pereis 583 homoj, okazis pro nederlanda piloto, kiu ne komprenis anglalingvan mesaĝon, senditan de la kontrolturo”. Estas terure, ke ĝuste aviadilaj katastrofoj iusence favoras Esperanton, sed la esprim-forton de tiaspeca averto pri la monda lingvoproblemo ne eblas ja rifuzi.
JEUN ESPERANTO INFO, revuo de la franca junularo, frapas per varia temaro, alterna uzo de la franca kaj Esperanto kaj alloga grafika aspekto. En la lasta pasintjara numero troviĝas interalie invito al IJK en Rusio, artikolo pri germana kinarto kaj intervjuo kun Pieĉjo, solisto de Dolĉamar, bando aŭdebla ankaŭ en niaj disaŭdigoj. „Ni havas multajn novajn pecojn, sed pro kelka konfuzo pri kopi-rajtaj aferoj ni ne jam havas konkretajn planojn pri iri al studio” – klarigas Pieĉjo, demandite pri kaŭzoj de malpli granda aktiveco de la bando en la lasta tempo. Estante samtempe prezidanto de la Finna Esperanto-Junularo, Pieĉjo peras junul-teman novaĵojn el ĉi tiu lando. „Finfine ni havas bazan kurson pri Esperanto – li diras. - La FEJO-semajnfinoj iĝis pli bonaj kun la nuntempa serioza amuziĝo kaj sufiĉa sportumado, do la membroj tre feliĉas”. Kaj pro tio, ke li havas multajn okupojn, oni ankaŭ eltiris el li la sekreton de tempotrovado. Tiu ĉi ŝajnas aparte utila, mi do tuj dividas la akiritan scion kun vi. „La plej multan tempon mi vere faras nenion – diras Pieĉjo. – Kaj poste, se mi havas energion, mi iel alkuiras ion. Mia sekreto estas tio, ke mi dormas pli ol aliaj homoj kaj pro tio ĉiam aspektas bona!”. Serioze pensante pri ĉi tiu sekreto, adiaŭas vin nun foliume via -
Wojtek Usakiewicz