• Pollando invitas: Misteroj de Ślęża-monto
  • 20.09.2008
En la sud-okcidenta Pollando,  30 kilometrojn for de Vroclavo troviĝas la monto-pinto Ślęża. Ĝi estas la plej alta en la tuta antaŭregiono de Beskidy-montoĉeno. Ĝuste rande de ĝi koncentriĝis la religia  vivo de la regiono en la antaŭkristana epoko.  Sur Ślęża oni retrovis spurojn de la malnovaj loĝantoj  de la Silezio. Multaj ekspertoj opinias, ke temas pri keltoj, kiuj iam loĝis sur la pola teritorio. Legendoj rakontas, ke Ślęża kreiĝis kiel la  rezulto de batalo, kiun partoprenis ĉi tie anĝeloj kontraŭ diablojn, kiuj ne povis trovi kaŝitan pordon al la subtera reĝolando.
Hodiaŭ Ślęża estas ĉefe turisma atrakciaĵo, kvankam daŭre alvenas tien homoj pro motivoj aliaj ol la sola admirado de la belega silezia naturo. Iuj klopodas pruvi magiajn proprecojn de la altaĵo, aliaj pri tio certas. Oni povas renkonti ankaŭ homojn opiniantajn,  ke Ślęza estas malnova flughaveno de la estaĵoj el la Kosmo. Krome, multaj esplorantoj-amatoroj sugestas, ke Ślęża enhavas sistemon de  ŝaktoj, en kiuj hitleranoj kaŝis rabitajn trezorojn.
Pri la subteraĵoj de Ślęża rakontas ankaŭ iu el mezepokaj legendoj. Kaj estis tiamaniere:
....En la 16-a jarcento mistikulo el Świdnica profesoro Johannes Beer ekloĝis en la regiono de  Ślęża. Kiel multaj intelekte malpaciencaj animoj  de la tiamaj tagoj li kutimis vagi mistercele tra la arabregoj de la regiono.  Oni kredigas, ke la religiema Beer sur la montpinto estis inspirita laŭtparoli varmajn homilojn kaj multan tempon pasigis en la rokaj kavernoj. En iu el inter ili li trovis pordon, kiu kondukis al ankoraŭ alia groto. Kiam li eniris ĝin antaŭ liaj  okuloj aperis 4 viroj, kiu sidis ĉirkaŭe de tablo,  sur kiu staris kandelo kaj  apud kiu kuŝis „Libro de  Destino”. Misteraj viroj ne responis la salutvortojn vortoj de Beer. Ŝajnis, ke ili eĉ ne vidis lin, ĉar ili ne moviĝis kaj nur mallaŭte ĝemis. „Libro de Destino” malfermiĝis mem montrante terurigajn bildojn de juveloj miksitaj kun hom-restaĵoj. Nur tiam la viroj konfesis al la veninta  mistikulo, ke ili aŭdacis multajn fiajn agojn kaj jen ili senespere atendas la lastan juĝon. Kiel finiĝis tiu ĉi renkonto? Ne estas sciate.. legendo havas kelkajn finvariantojn. Iu el ili rakontas, ke Beer prenis juvelojn, kiu proponis al li misteraj viroj kaj tiamanire liberigis ilin de malbeno, aliaj tamen rakontas, ke Beer revenis al groto 8 tagojn poste por prezenti al la kompatindaj viroj savokondiĉon.  Tamen tiam, la eniro en la  groton estis jam kaŝita sub ŝtonoj. Antaŭ ili - laŭ la legendo - Beer trovis instrumenton kun oraj kaj arĝentaj klavoj, per kiu ekde tiu ĉi tempo li kutimis ludi hejme dum tutaj tagoj.
Tiom pri Slęża rakontas legendo. Kiel vere estis?
Hodiaŭ verŝajne jam neniu scias. Tamen, la monto daŭre rolas kiel  specifa pilgrimloko por tutaj familoj, ĉar ĝiaj montopadoj estas facile grimpeblaj - ankaŭ por infanoj - kaj la monto mem ne estas aparte alta, nome ĝia alteco egalas al 718 metroj super la marnivelo. Sur ĝia pinto troviĝas turisma rifuĝejo apud kiu staras antikva skulptaĵo - probable keltdevena - prezentanta ursinon. Proksime troviĝas ankaŭ malgranda preĝejo el la 19-a jarcento. Sur la pinto oni povas ankaŭ suriri la panoramrigardejon,  de sur  kiu videbliĝas la plej bela panorano de la Malsupra Silezio.