• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 23.09.2008
Post la duobla somera numero de la revuo “Esperanto” venis ĵus la numero septembra, preskaŭ tutece retrorigarda al la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo. Kvankam la kongresa temo estis ligita kun la proklamita nunjare de UNO Internacia Jaro de Lingvoj -  kaj pri la ĉi-rilataj diskutoj raportas ene de ĝi la reĝisoro de la kongresa temo - ja ne eblas subtaksi, ke tiu kongreso celis omaĝi la 100-jariĝon de Universala E-Asocio. Ulrich Lins retrorigardante  al la aŭdiĝintaj tiukuntekste omaĝvortoj kaj dumkongresaj traktadoj reliefe elstarigas la defian taskon de UEA, kiu “devus roli pli videble kiel informanto pri la laboro de la diversaj E-organizaĵoj, kaj kiel kunordiganto-faciliganto de la plua disvastigo de Esperanto”, kunlabore kun efika partopreno de la membroj en tiu agado.  “Tio – laŭ d-ro Lins – estus samtempe deca omaĝo al la du homoj, kiujn ni pro datrevenoj aparte memoras en tiu ĉi kaj la venonta jaroj: al Hodler, kiu fondis UEA en la 1908-a, kaj al Zamenhof, kies 150-an naskiĝdatrevenon ni deziras festi en la 94-a UK en Bjalistoko” – fino de la citaĵo. 
Por tiuj, kiuj partoprenis la kongreson, por tiuj kiuj aŭdis la dumkongresojn raportojn de Pola Radio aŭ konsultis la kongresan retejon la oficiala organo de UEA retrorigarde raportas pri la trapaso de la Solena Inaŭguro, la laboro de la komitato, la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj kaj Solena Fermo. Ĝi kalejdoskopas tra kongresaj eventoj, kiel Junulara UK-programo, edukado.net, Esperantologia Konferenco, rendevuo kun la aŭskultantoj de esperantlingva radifonio kaj aprta rendevuo kun la legantoj de la revuo, fervojista kunveno. Dokumente en la septembra numero aperas kaj la mesaĝsaluto de la Ĝenerala Unesko-direktoro, kaj porokaza saluto de  Louis Zaleski-Zamenhof kaj la festparolado de Huphrey Tonkin. La leganto trovas la tekston de la kongresa rezolucio, rezultojn de la Belartaj Konkursoj, de la ferma parolado de UEA-prezidanto Probal Dashupta kaj la tekston de la Kongresa Raporto de la Ghenerala Sekretario. Kiel ĉiam la septembran numeron de “Esperanto” akompanas  multaj fotoj pri la kongreso. Por kvazaŭ resti en la etoso de la kongreslando la leganto de la revuo havas la okazon pli profunde konatiĝi kun lingva situacio en Nederlando, pri kiu komencas ĉi-numere artikoli Nikola Rasić.
Eblas sole flegi la esperon, ke inter tiu ĉi retrorigarda bunto la legantoj ne subatentos tamen rimarkojn de la estrarano de UEA pri informado lige kun la aŭtune komenciĝanta laborperiodo, en kiu plurokaza informado povas ĉerpi el multaj eventoj de la printempa kaj somera periodoj en la vaste komprenita E-komunumo.
Pri la printempa evento strikte ligita kun la informado amplekse raportas – esperante kaj germane - la 4-a nunjare numero de “Esperanto aktuell”. Marĝene de la raportoj pri la Ĵurnalista Kongreso en Vilno la redaktoro, Alfred Schubert referencas al sia prelego dum ĝi prezentita. Nome kiel li asertas rilate al la E-Gazetaro “la problemo ne estas la kvanto de gazetoj, sed iliaj eldonkvantoj kaj nombroj de abonantoj”. Do unuflanke li deklaras sin por kunigo de similaj gazetoj, aliflanke li firme kontraŭas la elektronikan aperigon de E-periodaĵoj, kio liaopinie grave malkreskigas la nombron de la abonantoj. 
Inter aliaj esperantlingvaj kontribuoj al ĉi tiu numero mian atenton aparte kaptis infrmoj pri la ekstera aktivado kaj agado. Do,  la maja partopreno esperantista en la aranĝo “Parado de Kulturoj” en Frankfurto ĉe Majno, kontribuo de profesorino Sabine Fiedler dum la junia “Longa nokto de la sciencoj” en la lajpciga universitato,  al kiu ŝi kontribuis per la prelego “Esperanto: de projekto al lingvo. Morta lingvo vivas”. Ni ekscias, ke GEA restarigis la kampanjon por siaj membroj informi lokan gazetaron pri partopreno en E-aranĝoj pretiginte por ili “centran artikolon”. Krome en la asocia reto aperis nova paĝo kun faldfolioj konsulteblaj kaj mendeblaj por la interesiĝantoj. Mi evidente ĝojas, ke tiuj ĉi gravaj komunikoj por la informa laboro aperis en la revuo.
“Esperanto-aktuell” ankoraŭ ne raportas pri la jubilea UK en Roterdamo. Tiajn raportojn alportas jam E-periodaĵoj el Azio. Amplekse ili aperas (signifaparte japane) en “Nova Vojo” de Esperanto-Populariga Asocio. Tamen eĉ ekstera leganto havas la ŝancon konatiĝi kun iuj aspektoj de la dumkongresaj eventoj, kadre de la fakkunsido de Oomoto. Temas pri la kontribuo de Etsuo Miyoshi “Ne ebla? Mi igas ebla”,  per kiu li eksplikas la motivojn kaj konkretajn paŝojn de sia porinforma agado kun la celo disvastigi E-on. Aliflanke Inge Demmendaal konfesas kortuŝe pri sia malfacila esperantisteco kaj kontaktoj kun Oomoto, kiuj ebligis al ŝi denove taksi sin esperantistino. Ĉiujn ĉi raportojn pri la roterdama UK kaj ĝia fakkunsido de Oomoto akompanas riĉaj fotopaĝoj.
Pri la 93-a UK koree raportas kelkkontribue la lasta numero de “La Lanterno Azia”, aperigante la kongresan rezolucion en la IL-o kaj la korea traduko.  Per la raportoj esperantlingvaj aliflanke la leganto konatiĝas kun la  okazinta jam post-la-kongrese 3-a Internacia Renkontiĝo de Ŭonbulismo,  dum kiu ne mankis eksterlandaj esperantistoj. Pri tiu radikiĝanta aranĝo en la tradicio de koreaj E-eventoj raportis vicprezidanto de EAŬ HONG Sungcho kaj japana gasto Yasuo TABUĈI. Iom ampleksan raporton korealingvan pri la 18-a Internacia Lingvista Kongreso en Seulo sekvas resuma informo en la kadro de aktualaĵoj el la korea E-movado en julio-aŭgusto 2008-a. Samloke cetere ni ekscias kelkajn detalojn pri la festo lige kun la 200-a E-kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro, fondita kaj estrata de LEE Jung-kee. Inter riĉaj informoj el la paĝoj de koreaj gejunuloj “Verda Voĉo”  eksterlanda leganto povas ekscii detalojn pri interesa kunlaboro inter gejunuloj el la religiaj movadoj de Oomoto kaj Ŭonbulismo, renkontiĝintaj dum la nunjara aŭgusto en la japana Kameoka.
Fine de nia nunsemajna trarigardo ni  konfirmu la ricevon de la “Jarkolekto de TAKE”, alivorte Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj. Kvankam ne plu aperas ĝia iama organo “La Domo” ĉiujare aperas kajero  kun fakaj artikoloj rilate al la konstruado. La nuna jarkolekto redaktita de Dorde Obradović enhavas 6 fakajn artikolojn. La du unuaj estas ligitaj kun konstrufiziko: sonizolo,  ventolado de konstruobjektoj. Sekvas artikolo pri konstruobjektaj defluiloj. Du laŭvicaj traktas ŝtalajn kaj pneŭmatajn konstruaĵojn.  Fine la leganto ekscias pri la  sinpreparo de Ŝanghajo al la Monda Ekspozicio  en la 2010-a jaro.
Kaj nun vere fine mi ĉi-foje konfirmu la ricevon de elektronikaj periodaĵoj, inter kiuj troviĝas la 35-a numero de “KomACE” el Togolando kun interesa,  entuziasma raporto pri la 93-a UK spertita de togolandano AGBOLO Efoe Agbenenanyi. Riĉan prikongresan raporton enhavas ankaŭ “Argentina Vento”, la periodaĵo de Argentina E-Ligo – informanta krome pri TAKE-kongreso, anoncanta ankaŭ la eŭropan itineron de Alejandro Casavella, ĉe kiu troviĝis ankaŭ la poznana ARKONES.  Venis krome “Nordhungaria Informo” informilo de „Király Lajos” Esperanto - Amika Rondo el Miskolc, enhavanta raportojn pri la 93-a UK en Roterdamo. Kun intereso mi notis, ke pri nia kongreso estis informita hungara publiko. Nome la  10-an de aŭgusto en la departementa tagĵurnalo “Kisalföld” aperis letero de leganto pri la trapaso de la 93-a kun informoj pri ĉefaj eventoj de la Kongreso, kelkaj fakaj kunvenoj kaj pri ekskurso aranĝita al la regiono de la ventomueliloj. La aŭtoro dividis ankaŭ kelkajn detalojn pri la akceptita kongresa rezolucio.  Estas do interese noti, ke eĉ sen aparta kampanjo la kongreso eĥis ankaŭ en iuj landaj amaskomunikiloj.