• Pollando invitas: Tum
  • 27.09.2008
Ĉi-foje en niaj vagadoj  tra Pollando ni celas  vilaĝon Tum en la centra Pollando,  situantan en la vojevodio de Lodzo, en la distrikto de Łęczyca, nur  du kaj duonan kilometrojn for de la hodiaŭa centro de tiu ĉi urbo, kiun ni vizitos aliokaze.
Inter la 6-a kaj la 12-a jarcentoj en la loko de la hodiaŭa vilaĝo kaj iom sudokcidente for de ĝi ekzistis kastelo kun alta  defendoremparo. Kroman defendorolon plenumis la ĉirkaŭanta ĝin fosaĵo. En la 7-a jarcento sur la tiama dekstra bordo de la rivero Bzura troviĝis komerca setlejo. Plej verŝajne laŭ la komisio de reĝo Boleslao la Brava, kaj  kun la partopreno de sankta Adalberto kreiĝis ĉi tie en la 997-a jaro la unua en Pollando benediktana abatejo. En la 1140-a jaro ĝi estis translokita al la loko Mogilno kaj la abatejo malkonstruita.
Samtempe tamen en la sekva jaro la arĥiepiskopo de Gniezno (la unua historia ĉefurbo de Pollando) Jakub el Żnin komencis en tiu loko la konstruadon de kolegiato. Ĝia konsekro okazis 20 jarojn pli poste kaj fariĝis la okazo por la rendevuo de la tiamaj provincaj regantoj de Pollando. Tio ne estis la lasta grava evento,  kiu okazis en ĝiaj internoj. En la arkikolegiato okazis en la daŭro de la historio kelkdek ekleziaj sinodoj, kiuj estis rekonitaj kiel la unuaj polaj sejmoj (kun partopreno de reprezentantoj de la pola nobelaro). La preĝejo estis la rezidejo de la arkiepiskopoj ĝis la 18-a jarcento super kiuj protekton tenis la polaj reĝoj. En la 1967-a jaro la pola primaso Stefan Wyszyński kaj kardinalo Karol Wojtyła celebris en ĝi solenaĵojn finantajn la omaĝaranĝojn ligitajn kun la  miljara datreveno de la  bapto de Pollando en la 966-a jaro.
La arkikolegito estas unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj antikvaĵoj de Pollando, la plej granda en Pollando romanika sanktejo rekonstruita post la detruoj.
La unua okazis jam antaŭ multaj jarcentoj, kiam dum la pentekosta  sankta meso en la 1294 jaro la preĝejon atakis litovoj rabante ĉion eblan, malliberiginte homojn kaj fine bruliginte la sanktejon. Post rapida  rekonstruo ĝi bone servis en la 15-16 jarcentoj al la menciitaj jam sinodoj. Grava alikonstruo okazis sekve en la 18-a jarcento. Laŭvicaj damaĝoj ligiĝis kun la 2-a mondmilito, kiam jam en la unuaj tagoj de la milito la kolegiato estis pribombita de Luftwaffe, sekve germanoj bruligis ĝian internon.
Post la milito oni entreprenis ĝian rekonstruon laŭ iniciato de la tiama paroĥestro. Rezulte de dek kelkjaraj laboroj oni revenigis la romanikan karakteron de la konstruaĵo lasante en la gotika stilo ĝiajn  flankajn navojn. Tamen ne estis finrekonstruita la interno de la kolegiato pro manko de financaj rimedoj. Laŭvica rekonstruo estis entreprenita jam en la nova realo, en la 90-aj jaroj – komence ne tro kompetente, sed baldaŭ dank’ al la interveno de la ĝenerala artkonservisto oni alpaŝis la revenigon de la iama brilo al tiu unu el la plej valoraj preĝejoj en Pollando.
Malgraŭ detruoj konserviĝis kelkaj romanikaj elementoj,  kiel impona romanika portalo, prezentanta Dipatrinon kun la Infaneto en la akompano de du anĝeloj tenantaj sceptron kun lilio kaj krucon,  simbolantaj la Anĝelanoncon kaj la Pasionon.
La plej novaj esploroj gvidataj ĉe la fundamentoj de la kolegiato malkaŝis novan trovaĵojn. Nome sub la planko de la hodiaŭa sanktejo estis retrovitaj restaĵoj de malgranda,  ununava preĝejeto, plej verŝajne apartenanta al la benediktana abatejo, pri kiu mi menciis komence.
Sur la tereno de la vilaĝo Tum 300 metrojn  sud-okcidente for de la kolegiato troviĝas la restaĵoj de la ringa kastelo, difinata kiel la Sveda Monto, kiu estis enloĝata inter la 6-a kaj la 12-a jarcentoj. Ĝi estis konstruita sur la plano de ovalo inter herbejoj kun marĉa karaktero. La kastelon ĉirkaŭis triobla ringo de defendaj remparoj kaj fosaĵoj. La centra remparo, kiel menciite en la komenco,  eĉ hodiaŭ  atingas kelkloke la altecon de 5 metroj kaj eksteraj remparoj decidis pri la defendoproprecoj de la loko.
La arkeologiaj esploroj efektivigitaj sur la tereno de la kastelo kaj en ĝia najbarejo elmontris, ke la kastelo estis kelkfoje alikonstruata en la 6-a, 8-a kaj 12-a jarcentoj. Sur la korto de la iama kastelo estis malkovritaj du putoj kaj laŭe de remparoj spuroj de iamaj loĝejoj. Estis malkovrita ankaŭ trezoro konsistanta el ornamaĵoj kaj arĝentaj moneroj el la 10-a jarcento. Proksime estis ankaŭ malkovrita ankaŭ tombejo el la 13-a jarcento. Tiu ĉi tereno ankoraŭ en la 1936-a jaro estis aĉetita de la privataj posedantoj fare en la Etnografia Muzeo en Lodzo kaj la Lodza Societo Protektanta Arkeologiajn Antikvaĵojn. Vizitante Lodzon kaj ĝian regionon  valoras do memori kaj  eble do kromplani viziton en tiu grava historie loko de Pollando.