• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 30.09.2008
La 346-a numero de “Kataluna Esperantisto” atingis min jam post la mezo de septembro, sed en tiu ĉi aprila-junia numero ni trovas multajn interesajn informojn, bone spegulantajn la aktivecon de katalunaj esperantistoj. La enkondukaj vortoj de redaktoro Lluís Batlle I Rossel ŝajnas rekte aludi al la lingvaj prilumoj, kiujn nur antaŭ kelkaj tagoj la eŭropaj esperantistoj traktis aparte,  konsidere al la Eŭropa Tago de Lingvoj. “Ni trovu klarigan esprimon por tiu nia ligo inter la lingva ekologio kaj esperanto, tiel ke ni pli efike trafu la publikon kaj pli efike sukcesu konvinki per nia idearo”. Sed  lia mesaĝo estas tamen nur konkludo el la pripensoj pri la informa laboro de la Kataluna E-Asocio, kies celo estas ”ĝisdatigi la reklamajn metodojn”, ĉar […] “antaŭaj spertoj montras, ke de niaj reklamaj mesaĝoj ne evidentas al publiko la helpo de Eperanto, kaj aldone la E-movado plenplenas je reklamaj ekzemploj malatentantaj la lingvan ekologion”. Jam nun evidente mi scivolas pri tiuj ĝisdatigaj laboroj, ilia trapaso.
Kvankam tradicie Ago-tago en la E-komunumo okazas dum la unua sabato de oktobro ja eksteraj informeventoj ne limiĝas sole en la vasta E-komunumo al tiu dato. En la priparolata numero de “Kataluna Esperantisto” ni trovas informojn pri ĉi-specaj aktivadoj en Sabadell, en kiu esperantistoj partoprenis printempe en bud-maratono, kaj sekve de akiritaj dum antaŭaj jaroj spertoj povis konstati plibonan vendon kaj pli grandan kvanton de distribuita materialo. E-budoj funkciis cetere ankaŭ dum la tn. Festo de Solidareco kaj dum kultura festo. Aldone al ĉi-lasta oni organizis prelego-debaton pri malaperantaj lingvoj kaj enkondukan atelieron al Internacia Lingvo-Esperanto.  Kiel informas la organo de KAE ankaŭ fine de novembro en Sabadell okazos serio de rondaj tabloj,  organizitaj de la Asocio.
 Inter multaj informoj en la esperantlingva parto de la revuo ne mankas aliaj pri la rekta kaj malrekta informa laboro per prelegoj, aliĝo al la ekstermovadaj aranĝoj, radiaj kaj televidaj prezentoj. Sed krome oni retrorigarde  raportas pri amiketosa renkontiĝo en la pirenea vilaĝo Arrot, kiun  inter aliaj eksterlandanoj partoprenis nia pola E-volontulo Przemek Wierzbowski, kiu jam denove deĵoras en Bjalistoko.
La ĉi-numera >Interreta anguleto< verkita de Darío Rodríguez enhavas multajn interesaj informojn: jen pri spekteblo de “Mazi en Gondolando” pere de Youtube-serĉilo, jen pri aktuligita versio de la E-programo “Grafikilo” , kiun aŭtoras Cleeve Lendon, jen pri daŭre aktuala demando rilata al diakritaj E-literoj kaj fine pri interesa retpaĝaro de la aŭtoro mem, en kiu Darío Rodríguez kunmetis ligilojn al multaj kursoj kaj vortaroj, precipe en iberiaj lingvoj.  
Lastpaĝe “Kataluna Esperantisto” informas pri sia decembra kongreso,  okazonta sub la devizo “Esperanto kaj tutmondiĝo: perspektivoj por la estonto”, kiun interalie partoprenos speciala gasto, Humphrey Tonkin.
La kovrilpaĝon de la plej nova, oktobra “La ondo de Esperanto” ornamas la foto de ridetanta Agnieszka Mozer kun la specimeno de la pola “Gazeta Wyborcza” el la 10-a de septembro, kiu en la kvanto de kelkcent mil ekzempleroj estis disponigita al la pola publiko. Tiu disko cetere estis enmanigita al ĉiuj partoprenintoj de la podia diskuto “Unuiĝintaj en diverseco? Lingvolernado kaj eŭropa diverseco”  en la daŭro  de grava regiona Ekonomia Forumo en la pola kuracloko Krynica. Nome jam la trian fojon la partnero de la aranĝo estis Eŭropa E-Unio proponante al la organizantoj trakti nunjare ĉi tiun temon. Ĉi-rilata informo de Petro Baláž, apud tiu pri UEA en la Socia Forumo de UNO el la GK de UEA troviĝas en la amaso da aliaj pri esperantistaj aktivadoj ene de la movado kaj ekstere.
La oktobran numeron de “La Ondo de Esperanto” malfermas tamen ampleksa analizo pri la medio de la katalunaj esperantistoj,  veninta el sub la plumo de  Hector Alois i Font, kiu sumigas enketon kun 90 demandoj lanĉitan en novembro 2007. Ĝi konsideris ekskluzive enketitojn loĝantajn en Katalunio, deklarintajn sian esperantistoj kaj iam lernintajn la lingvon. Ni citu el la konkludaj vortoj de tiu analizo: “Entute, ni povas konsideri la katalunan esperantistaron kolektivo rimarkinde gloka: samtempe globa kaj loka. Ĝi montriĝas ebla malfermiĝi al globa mondo, de kiu la E-komunumo estas mikrokosmo, konservante fortan ligitecon kun la lando kaj la aŭtoktona lingvo”.
Ne temas pri la  la unua tiom ampleksa artikolo rilata al Katalunio en “La Ondo”, kiu jam en sia maja numero represis ankaŭ revukomence la principaron de KEA. Cetere la sumiginto de la kataluna enketo prezentas ĉi-numere sian starpunkton rilate al la vetoo kontraŭ la kataluna lingvo en la flugoj de Air Berlin al Katalunio, pri kio siatempe raportis Dafydd ab Iago,  konstanta korespondanto pri la eŭropuniaj aferoj el Bruselo. Ĉi-numere li traktas aldonajn lingvojn en la Eŭropa Unio. Nome,  se la irlanda fariĝis plene oficiala, la kataluna, galega, eŭska kaj kimra  ricevis duonoficialan statuson; verŝajne pri duonoficialeco klopodos nun skotoj por la skotgaela. La oktobra “Ondo” donas krome ioman atenton al la Pekina Olimpiko kaj  enhavas – kiel kutime - literaturan segmenton,  el kiu nepre menciinda estas la traduko de Jean-Luc Tortel el la fama siatempe romano de Jules Verne “Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj”. La eldonejo >Sezonoj< rekomendas siajn tri novajn librojn,  kaj Halina Górecka  okupiĝas pri “Esperanta Antalogio”, konkludante same kiel Carlo Minnaja traktinta la saman temon en la  junia numero de “Literatura Foiro”,  “Estas tempo por nova EA por konservi kaj firmigi la poezian tradicion de Esperanto”.
De kelka tempo “La Ondo de Esperanto” spegulas ankaŭ eventojn el la kampo de nia muzika kulturo. Flo Martorell informas pri la nova KD de “La Perdita Generacio” dum la redakcio intervjuas Alejandro Casavella, kiu nur antaŭ kelkaj tagoj komencis sian eŭropan turneon dum la pola ARKONES. Li i.a.  prezentiĝos dum la novembra Malferma Tago en la Centra Oficejo en Roterdamo kaj estos gasto de la jam menciita  decembra Kataluna Kongreso de Esperanto.
Ni transiru nun al la septembra numero de “Juna Amiko”, kies kovrilon  ornamas grupeto de afrikaj infanoj antaŭ Instituto Zamenhof en Togolando. Pri ĝia historio kaj agado ene de la numero informas Gbeglo Koffi. La lernejo edukanta laŭ elementa kaj mezgrada niveloj instruas la IL-on en la meza nivelo konforme al la devizo “Infanoj edukiĝu kaj Esperanto progresu en Afriko”.  La leganto ekscias, ke plimulto de instruistoj estas esperantistoj, ke laŭ siaj lernorezultoj la lernantoj preskaŭ ĉiujare okupas la unuan lokon en la lando, kaj Instituto Zamenhof ne sole “fabrikas” estontajn kadrojn togolandajn, sed ankaŭ esperantistojn”. Enkonduke tamen “Juna Amiko” metis iom modestan informon pri la 1-a Mezorienta Kunveno de Esperantistoj en Amano, la ĉefurbo de Jordanio. Por tiu ĉi renedevuo venis krom 12 israelanoj kaj 12 reprezentantoj de turka kaj araba medio ankaŭ eksa UEA-prezidanto Renato Corsetti. Tiu teamo traktis komunajn kaj interesajn temojn, ĉefe la varbadon en la araba mondo. (Marĝene tutcerte valoras memorigi la unuan provon renkontigi israelajn kaj arabajn esperantistojn samloke antaŭtage de la Universala Kongreso 2000 – en Telavivo). En ”Juna Amiko” la atenton kaptas krome la raporto pri la nunjaraj aktivadoj kadre de AKEL-2, alivorte alternativa komunikado inter eŭropaj lernejoj per neŭtrala lingvo Esperanto. La nunjara rendevuo okazis en aprilo en la bulgara Polski Trambesh, kien venis delegacioj de lernantoj, instruistoj kaj gepatroj el Britujo, Hispanujo kaj Italujo. Cetere al la geknaboj el AKEL, kaj el aliaj projektoj interkulturaj  servas la laŭvica  rubriko “Venu por konatiĝi”,  en kiu grupe aŭ individue oni respondas demandojn proponitajn de la redakcio, reliefigantajn la kulturajn malsamecojn aŭ komunecojn inter infanoj lernantaj Esperanton.  Ne mankas raporto de Stefan MacGill pri prezentiĝo de “Juna Amiko” en la maja “Ĵurnalista Konferenco” en Vilno. Arpad Ratkai jam en la 8-a segmento de la rubriko “Bildoj el la historio de Esperanto” mallonge skizas la historion de la 100-jariĝinta Universala E-Asocio. Represe el “Komencanto” ni ekscias kiel kreiĝis Matrjoŝko – simbolo de Rusujo,  dum Gian Pier Savio proksimigas la silueton de neoficiala nacia poetino de Isralo,  Raĥel.
“Juna Amiko”, kiel ĉiunumere enkondukas en bonan lingvoscion, ĉi-foje traktante la proprajn nomojn, ĝi liveras krome aliajn riĉajn kaj interesajn kontribuojn: rakontojn, fabelojn, ludojn, bildstrian rakonton, kvizon kaj multajn aliajn instrumaterialojn. Kvankam “Juna Amiko” estas ILEI-revuo por lernejanoj kaj komencantoj, sendube ĝi estus kun plezuro foliumita de ĉiuj komencantaj esperantistoj, ĉefe tamen de E-instruistoj kaj instruantoj. Bona informo do estas, ke ĝia tarifo por la venonta jaro restas senŝanĝa.
Finante nian nunsemajnan trarigardon mi danke konfirmu ankoraŭ la ricevon de la retaj E-gazetoj. Temas pri du lastaj numeroj de “Informilo de Ĝemelaj Urboj” kaj “Varma Espero” - ambaŭ titoloj el Ĉinio, la 79-a numero de “Bulteno” de la Albana Esperanto-Instituto,  kaj la trimonata: oktobra, novembra, decembra numero de la  Bulteno de Hamburga Esperanto-Societo “Esperanto Hamburg”. Al iuj iliaj enhavoj mi referencos en niaj laŭvicaj trarigardoj.