Hodiaŭ ni proponas – alude al la pasintsemajna felietono - viziti unu el la plej malnovaj polaj urboj en la centra Pollando, troviĝantan 40 kilometrojn norde de Lodzo kaj 130 kilometrojn okcidente for de Varsovio. Riĉa, pli ol unumiljara historio de Łęczyca kaj multaj valoraj vidindaĵoj vekas interesiĝon ne nur de sciencistoj, sed ankaŭ turistoj. Jam en la 6-a jarcento Łęczyca konsistigis gravan administran centron, plej verŝajne estante la ĉefurbo de la triba ŝtatorganismo. Post la kristanigo de Pollando (966) ĝi fariĝis la ĉefurbo de unu el la sep provincoj de la kreiĝanta pola ŝtato. Ĝi estis grava centro de la politika kaj religia vivo. En la arkikolegiatio de la proksima Tum, pri kiu ni rakontis lastsabate, estis okazantaj sinodoj, rekonitaj kiel origino de la pola parlamentismo.
La unua loklizo de Łęczyca laŭ germana leĝaro okazis antaŭ la 1267-a jaro kaj ĝia disfloro ligiĝis kun la regado de reĝo Kazimiro la Granda. Li konstruigis tie la ekzistantan ĝis hodiaŭ kastelon kaj dum lia regado la urbo estis provizita per imponaj urbomuroj. Post la unuigo de la ŝtatprovincoj fare la reĝo Vladislavo la Kubuta, en Łęczyca en la 1409 estis kunvokita sejmo traktanta la teŭtonan problemon ĉi tie Vladislavo Jagello proklamis militon kontraŭ teŭtonoj. Dek kelkajn jarojn pli poste, en la 1420 ĉehoj ĝuste en Łęczyca oferis al li kronon. Tie ĉi en la 1448 jaro Kazimiro Jagelonido akceptis deputitatron de Ludoviko la Bavara petanta la manon de lia filino Jadwiga.
Łęczyca brile evoluis kaj posedataj reĝaj privilegioj, aparte tiuj ligitaj kun la rajto organizi bazarojn kaj kermesojn logis al la urbo dum jarcentoj komercistojn el la lando kaj eksterlando. Ĝia kadukiĝo ligiĝis kun la 17-jarcentaj svedaj invadoj, sekve de kiuj en la urbo restis sole tri domoj. La sekvajaraj inundoj, damaĝoj kaŭzitaj de militistaj tramarŝoj kaj epidemioj aldone sengradigis la signifon de Łęczyca. Sed ĝuste la tieaj deputitoj en la 18-a jarcento kune kun fama en la pola historio deputito Rejtan protestis kontraŭ la dispartigo de Pollando. Cetere pli poste neniam mankis loĝantoj de Łęczyca en la kontraŭcaraj insurekcioj. En la periodo de la Kongresa Reĝolando (1815-1916) oni klopodis transformi Łęczyca en gravan ekonomian centron, instalante tie drapproduktadon. Ne por longe, tiun rolon pli poste transprenis Lodzo.
Dum la 1-a mondmilito Łęczyca estis unu el la batalscenejoj kaj lokoj en kiu loĝantoj postmilite senarmigis la germanajn soldatojn. En septembro 1939 en la urboĉirkaĵoj okazis la plej granda batalo en la defenda septembra milito, la tn. batalo apud Bzura-rivero.
Kiel ni jam diris ĝis hodiaŭ Łęczyca famas ankaŭ pro sia kastelo. La origino de ĝia defenda kastelejo ne estas tute klara. Ĉiukaze la nuna kastelo kreiĝis plej verŝajne en la jaroj 1357-1370 laŭ ordono de reĝo Kazimiro la Granda, kiu enkorpigis Łęczyca-princolandon en la limojn de la pola ŝtato. Tiam la tuta urbo estis fortikigita, kaj ĝia birdaspekta plano ricevis formon de kvadrato kun delikate kurbaj flankoj. La kastelo eniris la sistemon de la urbomuroj okupinte ĝian sud-orientan angulon. Disde la urbo ĝi estis distancita per muro kaj fosaĵo plenigita per akvo el la rivero Bzura. En la kastelaj keloj post la venka kontraŭteŭtona milito sur la kampoj de Grunwald en la 1410 jaro reĝo Vladislavo Jagello malliberigis parton de la teŭtonaj ostaĝoj. La incendio fine de la 15-a jarcento, post la lasta deputitara kunsido, por ĉ. 100 jaroj lasis la kastelon en stato damaĝita. En la sekvaj jarcentoj ĝi spertis alterne renovigojn, plukonstruojn, damaĝmomentojn. Tamen post la 2-a mondmilito oni decidis rekonstrui tiun gravan en la pola historio objekton. Krom konstruaĵoj ĉe ĝia okcidenta muro, turo kaj enveturporda turo estis rekonstruitaj akompanaj konstruaĵoj. Nun troviĝas en la kastelaj interneoj muzeo plenumanta gravan kulturan rolon en la regiono.
Laŭ legendo en la kastelaj keloj la princoj de Łęczyca kaŝis trezoron, kiun ĝis hodiaŭ gardas diablo Boruta. Multas legendoj ligitaj kun tiu figuro, onidire sendita por logi en la inferon ne sufiĉe multe rapidantajn polojn. Jen unu el la plej popularaj legendoj.
Nome iam proksime de la kastelo loĝis potenca, sed iom mistera nobelo. Neniu kapablis superi lin en la sabra duelo. Oni komenci difini lin Boruta asertante, ke diablo mem devas lin helpi kaj protekti. Pro la fakto, ke li vestis grizan mantelon oni kromnomis lin Griza Boruta. Li sciis pri la respekttimemo de siaj najbaroj kaj eĉ iom fieris pro tio. Kiam li fanfaronis pri tio onidire aŭdiĝadis la diabla rideto. Kiam li drinkis je la sano de diablo Boruta, onidire aŭdiĝadis la diabla “dankon”.
La Griza Boruta estis tre riĉa, sed rapide li disipis la monon pro la drikemo. Tiam li decidis enpenetri la diablan trezorejon en la kastelo kaj iom ŝteldidi la trezoron. Iun nokton je la noktomezo li eniris la kastelkelojn provizita sole per lanterno kaj pafilo.
Kelkajn horojn li erarvagadis, sed fine li trovis la trezoron. Gardis ĝin diablo Boruta mem, alpreninte la figuron de strigo. La nobelo ektremis time, sed baldaŭ li ekregis sian timemon kaj alsalutis la strigon: “Antaŭ estiminda frato mi min klinas”. Kiam la strigo resalute kapklinis la nobelo komencis avide kolekti oraĵojn kaj arĝentaĵojn kaj kiam ĉiuj poŝoj plenplenis li plenigis per la oraĵoj eĉ sian faŭkon. Nur tiam li decidis forlasi la kelojn. Sed…. kiam li ekstaris ĉe la pordosojlo la pordo subite frapfermiĝis fortranĉante lian kalkanon. Verŝante la sangon la Griza Boruta apenaŭ reatingis la hejmon.
Verdire ekde tiam li havis eĉ montroabundon, sed lia sano perdiĝis. Li fariĝis incitema kaj kverelema kaj dum iu el la disputbataloj najbaro mortigis lin. Tiam diablo Boruta instaliĝinte kiel strigo en la proksima maljuna salikarbo komencis reporti la forportitan trezoron en la kelojn de la kastelo en Łęczyca.
Neniu scias, kiom da vero estas en tiu ĉi kaj en aliaj rakontoj, aliflanke ĝis hodiaŭ sur la muro de unu el la turoj de la proksima arkikolegiato en Tum videbliĝas la spuro de diablo Boruta.