• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 09.10.2008
Dank’ al aparta saluto de nia sveda aŭskultanto Lars Westman ni povas ĉi-semajne prezenti la septembran numeron de la sveda “La Espero”. Kiel multaj aliaj aŭtunaj E-revuoj ankaŭ tiu ĉi 4-a nunjare numero de la organo de Sveda E-Federacio unualoke retrorigardas raporte al la someraj aranĝoj. Plej amplekse la redakcio la atenton donis al la jubilea kongreso en Roterrdamo, ĉerpante informojn el diversaj fontoj, i.a. “La Libera Folio” aparte lige kun polica interveno. Ĉar la indicento ellvokis bruon neproporcie grandan kaj misprezentan ni citu fragmente el tiu ĉerpaĵo:  “Libera Folio”: “Ĉu ofte okazas, ke homoj provas eniri sen insigno? La respondo: Jes, tio bedaŭrinde ne estas malofta, kaj tio estas enorma malrespekto al la kongranoj, kiuj ja pagis, eble malriĉaj pensiuloj,  kiuj elspezis grandan sumon por ebligi la kongeson kaj por partopreni en ĝi”. 
Krom la jubilea UK en Roterdamo “La Espero” raportas pri la Ĵurnalista Konferenco en Vilnius kaj pri la Somera Kurso en Lesjöfors. Ne sole svedajn esperantistojn, sed ankaŭ ĉiujn,  kiuj tenas en bona memoro la Universalan Kongreson en Gotenburgo interesos tutcerte la informo kaj raporteto pri la reinaŭĝuro de E-placo en tiu ĉi urbo. Ornamas ĝin granda E-stelo, benkoj ricevis  surskribojn en E-o kaj en najbara lingvokafejo eblas trini kafon aŭ teon el tasoj kun la surskibo “Esperanto”. 
Foliumante la svedan “La Espero” – kiun senavare donacas al ni nia sveda aŭskultanto Lars Westman mi jam kutimiĝis renkonti ĉiunumere la rubrikon “Ni prezentas”. En septembro la leganto havas la eblecon iom pli bone konatiĝi kun Stella Lindblom, la filino de du konataj svedaj geesperantistoj Roland Lindblom   kaj Anita  Dagmarsdotter. Spite la esperantistecon de siaj gepatroj ŝi klarigis,  kial ŝi ne estis denakulino kaj kiel pli poste jam mem ellerninte la lingvon ŝi ne plene uzis ĝin, nek movade aktivis. Ŝi tamen – kiel evidentiĝas - aktivas nun  sur diversaj kampoj kaj unusola afero, kiu ŝi bezonas estas la resaniĝo, kion ni kore deziras al Stella Lindblom.
La retrorigardaj rememoroj plenigas  preskaŭ tutece la oktobran numeron de “Magdeburga Folio” - dumonata, informa, distra forumo por opiniinterŝanĝo”. Pri la kongreso raportas Liba Gabalda, siajn postkongresajn impresojn,  en kiuj ŝpiniĝas ankaŭ la  alrigardoj al la kongresurbo dividas Dorota Burkchardt.  En la “Magdeburga Folio” eĥas ankaŭ  decidoj de la IJK en Hungario, inter kiuj apartan atenton kaptas la intenco fundamente renovigi “Pasportan Servon”. Sed la pola leganto certe trovos aparte leginda la raporton de Zdenka Novotná pri ŝia vizito kun 8 infanoj el Česká  Třebová en la pola Rybnik kaj renkontiĝo kun la tiea E-grupo “Verda  Arbeto”, kiun de jaroj gvidas Teresa Konsek.
En la lasta “Norvega Esperantisto” verdire ne multaj someraj eventoj eĥas, krom IJK, cetere  ne nur en la junulara forumo, sed ankaŭ en aparta raporto de Heming Welde Thorbjørnsen fariĝinta dum la kongreso komitatatno C, respondeca pri seminarioj kaj administrado. Tiuj, kiuj sekvos la informon en la organo de norvegaj esperantistoj  pri baldaŭa seminario en Gotemburgo kaj celos tien tutcerte ne sole profundigos sciojn pri “Supera edukado pri kaj per Esperanto”, sed certe vizitos la  tiean E-placon,  pri kiu informis la citita komence  sveda “La Espero”.
La ĉefa temo en la 4-a numero de “Norvega Esperantisto” estas tutcerte renovigo de ĝia osla sidejo, kies ĉambroj eblos  nun lui enspezcele.  La plej multan lokon ĉi-numere okupas tamen la jarraporto 2007, traktota dum la landa kunveno de NEL venontjare. Ĝi reliefigas  pozitivaĵojn, kiel kontaktojn kun la norvega gazetaro, radio kaj televido, sincere konstatas nefaritaĵojn – kiel nerealigitan novan norveglingvan informan faldfolion.
Mian atenton kaptis la konkludoj de la raporto, en kiuj NEL unuflanke konstatas, ke “la membronombro mem ne decidas la nivelon de aktiveco en la organizo”,  aparte ke kutime tiun aktivecon realigas kelkaj individuaj membroj, aliflanke ĝi ne kaŝas, ke “NEL pli kaj pli forte sentas mankon de laborfortoj kaj mankon de agadkapablo” tial do, “Sen novaj fervoruloj ni ne havos kromajn fortojn por iuj grandaj idealismaj entreprenoj”.  La membreco kaj aktivado certe  ne rilatas sole al la norvegaj esperantistoj, kion pruvas lastetmepe  ĉi-temaj diskutoj diverforume.
Ĵus atingis nin la julia-aŭgusta numero de “Sennaciulo” kiu inaŭguras la dumonatan eldonciklon de SAT-organo, kvankam kun duobla enhavo, kio celas garantii la saman kvanton de informoj al la abonantoj. La atinginta nin numero enhavas la doserion dediĉitan al “naciaj apartiĝemoj”, kaj la redakcio jam anoncas temojn de sekvaj dosieroj, dediĉitaj al paco, ekologio, lokaj problemoj, Eŭropa Unio, sindikata aŭ laborista  agado. Koncentriĝante pri la aktuala dosiero, la redaktoro konstatas i.a. : “Jen tikla socipolitika dosiero. Ni alfrontu ĝin kuraĝe [..] La situacioj en diversaj tutmondaj lokoj diferencegas. Ne eblas en eta gazeto prisikribi detale kaj precize la staton ĉie en la mondo. […] Oni klopodu prezenti plurajn rigardojn al la temo”.
Tiel kreiĝis la moazaika prezento de la temo,  en kiu oni ĉerpis kaj el la retlistaj diskutoj, kaj el la paĝoj de Vikipedio. El ĉi-lastaj devenas  entute klarigo de la ideo “Separatismo”, kion sekvas la la rimarkoj pri la situacio en Katalunio,  Kosovo, Tibeto. Aparatan konsideron meritas la opinioj pri konkretaj kazoj de apartiĝoj, kiel tiu de Igor Chyra pri “La disiĝo de Slovakio”,  aŭ apartiĝemo  kiel rilate Ĉednestrion, pri kio skribas Olga Gribovan. Pedro Hernandez estas intervjuita de “Sennaciulo” rilate al siaj ĝeneralaj opinioj pri la apartiĝemo en diversaj mondopartoj, inkluzive la orientan Eŭropon.
Jam ekster la dosiera temo atenton meritas la kompilaĵode Vincento  Hernández Llusera pri Jakobo Viladoms Valls, SAT-ano kaj UEA-delegito en Sabadell. Tiu omaĝa felietono koincidas kun la 50-a datreveno de la lernejo “Delto” en Barcelono, unu el la luliloj de la hispana kaj kataluna E-movado.
 La julia-aŭgusta numero de “La Sennaciulo” aperigas krome la tekston de siaj deklaracio kaj gvidrezolucio 2008, kiuj estos akceptitaj dum la  aŭgusta SAT-kongreso en la bulgara Kazanlako.
Hodiaŭ ni krome danke konfirmu la ricevon de la aŭtuna numero de “Bazaro” el Rumanujo. Ankaŭ ĝin inaŭguras kongresraporto, sed ne la somera, prefere fruprintempa, nome la 5-a Azia Kongreso en Barato.  Dank’ al la represo el “La Gazeto” la legnto povas konatiĝi kun la impresoj de unu el la eŭropaj partoprenintoj -  David Kelseo, kiuf one de la lingvosituacio en Barato, kaj la rolo de la angla en ĝi kaj la tuta regiono trafe kovis novan sloganon, cetere taŭgan ne sole por la aziaj landoj “La angla por la elita malplimulto, Esperanto por ĉiuj”.
Se la aŭtunan numeron de “Bazaro” inaŭguras raporto pri la kongreso en Azio ene multan lokon ricevis kongresoj someraj. Diverstonaj raportoj traktas la 93-an UK-on en Roterdamo, krome eblas konatiĝi pri raporto el  la 65 IJK en Szombathely.
La aŭtuna numero de “Bazaro” aperigas ankaŭ Strategian Planon por antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto de la internacia laborgrupo kunlaboriganta instruistojn kaj instruantojn de Esperanto kun aliaj fakuloj. La ĉefanimantoj de tiu projekto estas konataj kungaraj esperantistoj:  dr-o Lajos Molnár  kaj dr-ino Julianna Farkas.
Nian hodiaŭan trarigardon ni komencis per gaztero sendita de nia aŭskultanto en la sveda Skövde. Ni finu per la reta bulteno el Hamburgo, kiu atingis nin dank’  al afableco de Werner Pfennig. La ĉeftemo estas la “la "translokiĝo" de la hamburga kunvenejo pro la vendo de sia kluba  sidejo”. Ŝanĝiĝas do kelkaj konkretaj antaŭplanitaj rendevudatoj, sed kiel skribas la redaktoro Benno Klehr: “Tamen ne ĉio ŝanĝiĝis: Ni plu laboras por la disvastigo kaj instruado / aplikado de nia lingvo”.  La numero per kontribuoj spegulas  la lastan feston en propra kluba sidejo, aperigas la planon de renkontiĝoj ĝis la jarfino. Ĉeokaze ni ekscias, ke la hamburgaj esperantistoj ankaŭ ĉi-jare aktive partoprenis la festivalon de la kulturoj inter la12-a kaj  la 14-a de septembro sur la universitata placo, proksime al la Auditorium Maximum. Ankaŭ ĉi-jare oni havis budon por prezenti la  lingvon, kaj varbi por provleciono en la Kulturbutiko, jam post la festivalo.
En tiu ĉi tutcerte aparta bultennumero ne mankas aliaj legindaĵoj kaj enpensindaĵoj,  kiel la teksto de “Malespero” el la1933 parafrazo de “La Espero” lige kun la monda ekonomia krizo kaj folio el la gastlibro de la Hamburga E-klubo, en kiu oni prezentas la susbrkibon de kaj memorigas fidelan klubanon de Hamburgo, Hans Schütt,  cetere nian karmemoran radioamikon bone konatan al la malnovaj radiokolegoj.