- Pollando invitas: Będzin
- 11.10.2008
Będzin estas 60-milpersona, distrikta urbo en la suda Pollando, situanta en la orienta parto de la silezia vojevodio, nur 12 kilometrojn for de Katowice. Ĝi estas la historia ĉefurbo de la regiono kaj samtempe apartenas al ĝiaj plej malnovaj urboj.
La tiea setlado radikas en la pratempo, atingante la 7-an jarcenton antaŭ Kristo. La spuroj de la tiama setlado konsistas el la fragmentoj de ujoj kaj fajrujo-spuroj. Pli multe eblas diri pri la frumezepoka defenda kastelejo el la 9-a jarcento, ĉirkaŭita per fosaĵo kaj terremparo, kiu kreiĝis por gardi la pramalnovan komercan itineron el Kievo tra Krakovo al Silezio kaj Nurimbergo. La retrovitaj arkeologiaĵoj datiĝas je la 9-a/11-a jacentoj. Tiu kastelejo ekzistis ĝis la 11-a jarcento. Sekve la tereno estis ebenigita kaj en ĝia loko kreiĝis tombejo. La setlado ŝoviĝis al la okcidenta parto de la altaĵo, kaj tie pli poste kreiĝis la ekzistanta ĝis hodiaŭ kastelo. La unua mencio pri la vilaĝo Będzin devenas el la komenco de la 14-a jarcento, kaj en la 40-aj jaroj de la sama jarcento ĝi akiris la urban statuson. Reĝo Kazimiro la Granda altigis ĝian rangon kaj ĉirkaŭzonumis per ŝtona muro. En la loko de malnova kastelejo li konstruigis novan masonitan fortreson, kiu eniris la defendosistemon de la tn. Aglaj Nestoj. La strategia situo de la kastelo provokis multajn invadojn, detruojn, sed ja ankaŭ rekonstruojn. Będzin sian plej grandan disfloron spertis dum la regado de la jagelona dinastio, kiam ĝi ricevis multajn reĝajn privilegiojn, i.a. pri la rajto organizi 5 bazarojn jare, kiu tradicio transdaŭris ĝis nia tempo. Meze de la 17-a jarcento Będzin kaj la kastelo estas detruitaj dum la invado de svedoj kaj la urbo spertis la plej grandan en sia historio ekonomian kadukiĝon. Post la tria dispartigo de Pollando inter Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio fine de la 18-a jarcento por mallonge Będzin ektroviĝis en la prusa aneksoparto. Ekde la 1807-a ĝi apartenis al la Varsovia Princolando kaj sekve al la Pola Reĝolando.
Fine de la 18-a jarcento dank’ al malkovro de riĉaj karbotavoloj apud la loko Dąbrowa oni komencis la karbominadon. Kreiĝantaj minejoj kaj fandejoj spronis hastan disfloron de la regiono. Meze de la sekva jarcento tra Będzin estis kodukitaj la flanreloj de la Varsovia-Viena Fervojo. Signifa urboevoluo okazis sekve en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estis haltigita, kiam jam en la unuaj tagoj de la 2-a mondmilito (1939) Będzin estas ekokupaciita de germanoj. La liberigo venis nur en januaro de la 1945-a jaro, kiam Będzin estis liberigita. Post la milito estis establitaj tie grandaj industriaj establoj – fiaskintaj komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, oni vastigis la urboareon je najbaraj setlejoj, kreiĝis grandaj loĝkolonioj.
Al la trezoroj de la urbo apartenas ĝia zorgeme restaŭrita kastelo. Ĝi vekas admiron pro la belo de sia geometria formo, kiu impresas kvazaŭ fabelkastelo. Ĝia nuna aspekto ligiĝas kun la 19-jarcenta alikonstruo en romantika stilo. La fortreso konsistas el la supra kastelo kaj vasta apudkastelejo kun restaĵoj de la defendaj muroj. Tie estas lokita kvarflanka loĝ-defenda turo kaj pli ol 20-metrojn alta bastiono. Etendiĝas de ĝia supro vasta panoramo al la tuta regiono. Iam ĝi rolis kiel lanterno por flosistoj, kiel malliberejo por kondamnitoj kaj dum la lasta milito kiel la rezista defendopunkto. La kastelon ĉirkaŭas fosaĵo kaj alta duobla defendomuro. Inter la muroj, kondukas pasejo kun benkoj kaj lumigiloj bele prilumantaj dumnokte la kastelon. Jam tuj post la milito en la kastelo oni instalis Muzeon de Dąbrowa Karboregiono. Ĝi enhavas riĉan kolekton de la iama armilaro. Inter multaj interesaj eksponaĵoj la atenton meritas interesa orienta akcento, nome originala samuraja kasko de la speco Hoshikabuto kaj japana pafilo. Krom malnovaj armiloj en apartaj salonegoj troviĝas ekzpoziciejoj dediĉitaj al la historio de la polaj militistaj fortoj en la intermilita periodo kaj al la historio de la fortreso mem. La muzeo funkcias ĉiutage krom lundoj kaj rolas kiel grava kultura centro de la urbo. Okazas en ĝi nome rendevuoj subĉielaj, kavaliraj turniroj, pulaj bazaroj kaj distraj aranĝoj organizataj de Pafista Fratularo.
La kastelo en Będzin dum jarcentoj gastigis multajn elstarajn figurojn. Meze de la 16-a jarcento haltis en ĝi direktiĝante al Krakovo la unua elektita reĝo de Pollando Henryk Walezy. Iom pli poste la kastelo gastigis, sed ankaŭ fariĝis malliberejo por la aŭstra arkiprinco Maksymilian, kiu tie rezignis pri siaj pretendoj iĝi la reĝo de Pollado. Antaŭ 325 jaroj en la kastelo haltis Johano la 3-a Sobieski rapidante kun helpo al la sieĝata de turkoj Vieno, akceptinte tiam en la kastelo la senditon de la aŭstra imperiestro, generalon Caraffa.
La nomon de la urbo kaj de la kastelo Będzin klarigas kelkaj legendoj. Laŭ unu iutage la reĝo Kazimiro la Granda veturante tra Silezio ravita de la tieaj panoramoj elmonstris la altaĵon apud la rivero Czarna Przemsza deklarante: “Tu będziem odpoczywali” (tie ni ripozos). Laŭ la alia la nomo de Będzin ligiĝas kun kavaliro Benda. La establinto de la setlejo junaĝe esti brava kavaliro, kamarado de reĝo Boleslao la Brava. Multajn jarojn pli poste li ricevis pro siaj meritoj kiel donacon de la reĝo arbarojn ĉe la rivero Czarna Przemsza. Mankis tamen homoj por elkonstrui tie por li kastelon. Benda venigis ilin perforte, ordonante al liberaj homoj sklave labori kaj fine eĉ ne pagis pro ilia laboro. Tiun maljustaĵon de Benda sekvis la aliaj. La popolo blasfemmurmuris. Kaj fine Dio allasis punon. Dum unu tago kavaliro Benda perdis la tutan familion. Lian edzinon kaj la infanojn premenantajn laŭe de la kastelmuroj subite mortigis falinta roko. Senesperanta Benda vestis la monakan robon kaj forlasis la kastelon. Li ekloĝis en la ermitejo en la loko Gołonóg ekde tiam praktikante mizeron kaj helpante al la najbaraj loĝantoj. Ekde tiam la urbo de Benda ricevis la nomon Benzyn, kiu sekve transformiĝis al la nuna formo Będzin.