• Pollando invitas: Międzyrzecz
  • 18.10.2008
Międzyrzecz en la okcidenta Pollando apartenas al la plej malovaj urboj sur la polaj teritorioj. La informojn pri ĝi ni trovas jam en la 1005-a jaro en la “Kroniko” de Titmar, notas ĝin ankaŭ pola kronikisto Gall Anonim kelkdek jarojn pli poste. La tieaj favoraj naturkondiĉoj influis la kreiĝon de la teritoria komunumo, kiu per sia ekonomia, socia kaj politika nivelo superis aliajn loĝlokojn en la riverbranĉaro de la malsupra Obra. La situo ĉe la vojkruĉiĝo de gravaj trafikitineroj spronis la ekonomian evoluon de la burgo. Tra Międzyrzecz kondukis vojo el la unua ĉefurbo de Pollando,  Gniezno al Magdeburgo, el Szczecin al Vroclavo kaj sekve al Krakovo.
La urborajtojn Międzyrzecz akiris jam antaŭ la 1248-a jaro. De la suda kaj la orienta flankoj la burgo estis protektita de defendoremparo malantaŭ kiu troviĝis foso. Ĝiaj akvoj ĉirkaŭis iom krutan altaĵon sur kiu troviĝis fortreso, plenumante tre gravan rolon de la limgardejo de la okcidenta Pollando. Ĉe la piedoj de la burgo disvolviĝis la urbosetlejo, kiu kun la tempofluo transformiĝis en la centron de la drapindustrio, kio estis konfirmita en la 1520. Cetere aldonendas, ke lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj Międzyrzecz famiĝis kiel la ĉefcentro de la drapkomerco en la centra-orienta parto de la kontinento, kaj la tiea drapo “meseritzko” akiradis la plej altajn laŭrojn en pluraj ekspozicioj, ĝi estis vendata en la tuta Eŭropo kaj eĉ en la fora Ĉinujo.
Sed ni revenu al la mezepoko. Sian plukonstruon Międzyrzecz dankŝuldas al la reĝo Kazimiro la Granda. El la historiaj fontoj rezultas, ke meze de la 14-a jarcento Miedzyrzecz estis la plej granda urbo ĉe la okcidentaj randregionoj de Grandpolujo. Rapida evoluo de la urbo daŭris ĝis la fino de la 16-a jarcento. Du laŭvicaj jarcentoj ligiĝas bedaŭrinde kun evolubremso sekve de epidemioj, tramarŝoj de militistaj trupoj, incendioj, militoj. Se  fine de la 16-a jarcento Międzyrzecz havis 10 mil loĝantojn komence de la 19-a nur tri kaj duonan mil.
En la 1793 jaro sekve de la 2-a dispartigo de Pollando Międzyrzecz estis akaparita de  Prusujo,  en kies limoj ĝi restis ĝis la 19-a jarcento.  Ĝi revenis en la limojn de Pollando nur  post la 1945-a jaro, kaj al la urbo kaj rla egiono en la sekvaj jaroj estis transloĝigitaj  preskaŭ 24 mil personoj el la orientaj teritorioj de Pollando transprenitaj de Sovetunio.
Unu el la plej interesaj vidindaĵoj de  Międzyrzecz estas ĝia impona kastelo sur altaĵo konstruita de reĝo Kazimiro la Granda. Garnizonis en ĝi trupoj defendantaj la polajn teritoriojn kontraŭ germanoj. Hodiaŭ ne multo restis el ĝia iama brilo, sed la kastelrestaĵoj estas nepre vizitindaj. La kastelon eblas aliri flanke de la foirplaco tra pordo rekreita en la 70-aj jaroj. Maldekstraflanke troviĝas la barokstilaj konstruaĵoj de la iama administra rezidejo kaj korteaj konstruaĵoj por oficistoj, ruino de la mezepoka kastelo, kiun eblas eniri kaj rigardi ĝin de interno aŭ ĉirkaŭiri la kastelon kaj foson laŭ speciala itinero. En la muzeo eblas konatiĝi kun la modelo de la kastelo prezentanta ĝian originan aspekton. Krome troviĝas tie interesaj eksponaĵoj arkeologiaj, historiaj. La muzeo havas artan kaj etnografian segmentojn. La muzeo en Międzyrzecz  famas ankaŭ pro unu el la plej riĉaj en Pollando kolektoj  de ĉerkoportretoj kaj blazonaj tabuloj. Troviĝas tie ankaŭ galerio de la pola portreta pentroarto el la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj.
Eksterordinara allogaĵo de la ĉirkaŭaĵoj de Międzyrzecz estas la perdiĝintaj en la arbaroj kaj kampoj ferbetonaj bunkroj. La restaĵoj de Międzyrzecz-Fortikaĵaro  ĝis nun impresas pro sia vasteco, stimulas imagopovon kaj nekonstesteble apartenas al la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono. La tuta komplekso konsistanta el kelkdek bunkroj estis konstruita de germanoj en la intermilita periodo. Ĉirkaŭ 21 bunkroj estis ligitaj per la sistemo de subteraj koridoroj kun labirinta karaktero, troviĝantaj en la profundo de 30-50 metroj longaj ĉ. 30 kilometrojn. Imponaj bunkroj estis ia. ekipitaj per ŝtalaj kupoloj kun la dikeco de ĉ. 25 centimetroj  en kiuj estis lokitaj mitralpostenoj.  La tuta sistemo estis ekipita per ĉiuj necesaj aranĝaĵoj – priluma sistemo, ventolsistemo, akvodutoj, kanalizo, komunikaj aranĝaĵoj. Trafikon inter unuopaj objektoj ebligis malvastŝpura fervojo. Fine de januaro 1945 la tuta komplekso estis konkerita de sovetoj.
La gvidataj de pli ol 20 jaroj esploroj elmontris,  ke Międyrzec -fortikaĵaro fariĝis la reĝolando de vespertoj. Ĉiujare vintrumas tie iliaj 12 specioj. Multaj el ili estas raraj kaj minacitaj per dekumo. Dank’ al la ringuma kontrolmetodo estis konstatite, ke por la vintro venas ĉi tien vespertoj el la distanco de eĉ 260 kilometroj, el la germana Maklemburgio kaj Brandenburgio. Jam en la 1980-a jaro parte, kaj en la 1999 tutece la subterejoj ekregitaj de vespertoj  estis rekonitaj kiel naturrezervejo, por certigi al la vivantaj tie bestoj trankvilon, tial  la enirejoj en la subterejon estis provizitaj per kradfermiloj.
Nun en la ĉirkaŭaĵo de puraj lagoj kaj arbaroj estas disponigitaj du subteraj itineroj, multegaj bunkroj kaj estas renkonteblaj diversaj atrakciaĵoj. Kun ĉiĉerono eblas viziti fragmenton de la subterejoj. Unu el la itineroj troviĝas en la loko Pniewo,  12 kilomtrojn sude for de Międzyrzecz.